MEDITADOJ EN WESTMINSTER ABBEY.

El "The Spectator," Marto 30, 1711, verkitaj de Addison. Tradukitaj

de Rev. N.B.

Kiam mi estas en serioza humoro, tre ofte mi sole promenas en

Westminstera Abatejo; kie la mallumeco de la loko, kaj ĝia uzado,

kune kun la soleneco de la konstruaĵo, kaj la stato de la homoj,

kiuj en ĝi kuŝas, emas plenigi la spiriton je speco da melankolio,

aŭ plivole pripenseco, kiu ne estas malagrabla. Hieraŭ mi restis

tutan posttagmezon en la preĝejkorto, la kloitroj, kaj la preĝejo,

min amuzante per la tombŝtonoj, kaj la surskriboj, kiujn mi vidis en

tiuj diversaj regionoj de la mortintoj. El ili, la plej granda nombro

raportis nenion pri la enteriĝinto, krom ke li naskiĝas unu tagon,

kaj alian tagon mortas: la tuta historio de lia vivo enhavata en tiuj

ĉi du cirkonstancoj, kiuj estas al ĉiuj komunaj.

Mi ne povis ne rigardi tiujn ĉi registrojn de ekzistaĵo,

flavkuprajn aŭ marmorajn, kiel speco da satiro sur la mortintoj,

kiuj estis lasintaj nenian alian memoraĵon pri si, krom ke ili

naskiĝis, kaj ke ili mortis. Ili min memorigis pri multaj homoj

citatoj en la bataloj el heroaj poemoj, kiuj estas sonore nomataj nur

por ke ili mortiĝus, kaj kiuj nur estas famaj pro frapoj sur kapojn.

Γλαῦκόν τε, Μεδόντα τε, Θερσιλόχον τε.

La vivo de tiuj ĉi viroj bone priskribiĝis en la Sankta Skribo per

"La vojeto de sago," kiu tuj fermiĝas kaj perdiĝas.

Kiam mi eniris en la preĝejon, mi amuzis min per la fosado de tombo;

kaj mi vidis en ĉiu ŝovelaĵo suprenĵetita, la peceton de osto aŭ

kranio intermiksitan kun freŝe ŝimiĝanta tero, kiu iam havis lokon

en la kunmeto de homa korpo. Tiam mi komencis pripensi, kiaj

nekalkuleblaj aroj da homoj kuŝis kunkonfuzitaj sub la pavimo de tiu

antikva katedro; kiel viroj kaj virinoj, amikoj kaj malamikoj,

pastroj kaj soldatoj, monaĥoj kaj kanonikoj estis kunelfalataj, kaj

kunmiksitaj en la sama komuna amaso; kiel beleco, forteco, kaj juneco

kune kun maljuneco, malforteco kaj malbelformeco kuŝis nedistingataj

en la sama konfuza amaso da materialo.

Tiel elvidinte tiun ĉi grandan magazenon de la morto, kvazaŭ

entute, mi ĝin pli aparte ekesploris per la rakontoj, kiujn mi

trovis sur multaj monumentoj, levigitaj en ĉiu kvartolo de tiu

antikva konstruaĵo.

Kelkaj el ili kovriĝis per tiaj malŝparemaj epitafoj, ke, se la

mortinto povus konatiĝi kun ili, li ruĝiĝus pro la laŭdoj

aldonitaj al si de siaj amikoj.

Estas aliaj, tiel troe modestaj, ke ili priskribas la karakteron de

la mortinto Greke aŭ Hebree kaj pro tio, ili ne estas komprenataj

unufoje dum unu jaro.

En la _Kojno de la Poetoj_ mi trovis, ke estas poetoj sen monumentoj,

kaj monumentoj sen poetoj.

Mi ja vidis, ke la nuna militado estas pleniginta la preĝejon per

multe da tiuj ĉi senhomaj monumentoj, kiu estas starigitaj al la

memoro de personoj, kies korpoj eble enteriĝis sur la ebenaĵoj de

Blenheim, aŭ en la bruston de la oceano.

Mi ne povis ne esti multege ravita de multaj modernaj epitafoj, kiuj

estas verkitaj kun granda eleganteco de esprimo kaj ĝusteco de

penso, kiuj do tiel honoras la vivantojn, kiel la mortintojn. Pri

tio, ke alilandano estas tre ema eltiri ideon pri la nescio aŭ

la ĝentileco de ia nacio el la maniero de ĝiaj publikaj monumentoj

kaj surskriboj, tiuj ĉi devus submetiĝi al la legado de kleruloj

kaj geniuloj, antaŭ ol ili estos gravurataj. La monumento de Sir

Cloudesley Shovel tre ofte min multe ofendis; anstataŭ la brava

Angla admiralo, kiu estis la distingiga karaktero de tiu malbela

sinjoro, li sur sia tombo reprezentiĝas per la figuro de koketulo

vestita de longa peruko, kaj sin ripozanta sur veluraj kusenoj

sub parada baldakeno. La surskribo respondas al la monumento ĉar,

anstataŭ ol glorigi la multajn rimarkindajn heroaĵojn, kiujn li

por sia patrujo farinta estis, ĝi nur nun sciigas pri la maniero

de lia morto, pro kio li povis rikolti nenian honoron.

La Holandanoj, kiujn ni estas emaj malestimi pro manko da genio,

montras senlime pli veran guston pri la antikveco kaj la ĝentileco,

per siaj konstruaĵoj kaj tiaj laboraĵoj, ol tiuj, kiujn ni trovas

en nia propra lando. La monumentoj de iliaj admiraloj, kiuj

konstruiĝis je la ŝtata elspezo, reprezentas ilin laŭ iliaj veraj

similoj, kaj ili ornamiĝas per maraj kronoj kaj ŝipaj ornamoj, per

belaj festonoj el markreskaĵo, konkoj kaj koralo.

Sed ni revenu al nia temo.

Mi estas lasinta la tenejon de niaj Anglaj reĝoj por rigardi alian

tagon, kiam mi trovos mian spiriton inklina al tia serioza amuzado.

Mi scias, ke tiaj konsideroj ĝenerale ekscitas mallumajn kaj

funebrajn pensojn ĉe la timemaj spiritoj kaj malĝojaj fantazioj;

sed, por mi mem, kvankam mi ĉiam estas serioza, mi ne scias tion,

kio estas melankoliiĝi; kaj mi do povas rigardi la Naturon, en ŝiaj

profundaj kaj solenaj scenejoj kun la sama plezuro kiel en ŝiaj plej

gajaj kaj ravaj modoj. Tiel mi povas plibonigi min per tiuj aferoj,

pri kiuj aliaj terure pripensas. Kiam mi rigardas la monumentojn de

la potenculoj, ĉia envia kortuŝeco en mi mortas; kiam mi legas la

epitafojn de la belaj, ĉia malmodera deziro malaperas; kiam mi

renkontas la doloron de gepatroj sur tombŝtono mia koro kompate

moliĝas; kiam mi vidas la tombon de la gepatroj mem, mi pripensas

pri la senutileco ploregi tiujn, kiujn ni post mallonga tempo devos

sekvi; kiam mi vidas reĝojn kuŝantajn apud tiuj, kiuj detronis

ilin; kiam mi konsideras konkurantajn spiritulojn flanke ĉe flanke

metitajn; aŭ sanktulojn, kiuj dividigis la mondon per siaj

argumentoj kaj disputadoj, mi malĝoje kaj mire pripensas pri la

malgrandaj, konkursetoj, sektetoj kaj disputetoj de la homaro.

Kiam mi legas la diversajn datojn sur la tomboj de unuj, kiuj hieraŭ

kaj de unuj, kiuj antaŭ sescent jaroj mortis, mi pripensas pri Tiu

Granda Tago, kiam ni ĉiuj estos samtempuloj, kaj kune aperos.

The Esperantist, Complete · 第 568 / 1137 题