SURPRIZANTA!

Originala historio de la studentaj tagoj, de Dro Mayer

(Manchester).

Antaŭ multe da jaroj mi estis studento en la Universitato de Vieno,

kaj, post du jaroj, mi decidis reeniri en Germanujon por daŭrigi

mian lernadon en Breslaŭo, la ĉefurbo de Silesio.

Estis belega tago kiam mi alvenis tie, kaj, esperante ke mi trovos

grandan societon kune, mi direktis miajn paŝojn al la Pariza

Ĝardeno, unu el la plej favorataj ĝardenoj Breslaŭaj.

Mia espero estis konfirmata.

Enirante, mi vidis grandan nombron da studentoj, kies kapoj estis

kovrataj per multekolorataj ĉapetoj; ili sidis sub la arboj, kaj

trinkis Bavaran bieron, kaj fumis longajn pipojn dum la muzikistoj

ludis la Radetzkian Marŝon.

Apenaŭ mi sidiĝis ĉe aparta tablo, kiam du studentoj alvenis al

mi, kaj ni komencis interparoladon, kiu iĝis vivega post malmulte da

minutoj.

La du sinjoroj penadis priskribi la ĉefajn trajtojn de Breslaŭo al

mi, sed iliaj priskriboj estis tiel malsamaj, ke mi ne povis formi

ian ideon pri ili.

Sro Ambrosio estis efektive optimisto, dum lia amiko Sro Nero

ludis la kontraŭan parton. Nu, kia bono elvenis el ĉiuj tiuj ĉi

kontraŭdiroj? Nenio, krom veto.

Dum la lastaj minutoj, la sinjoroj disputadis pri la valoro de la

urba policaro, Sro Ambrosio absolute certigis, ke ĝi estas fama

pro ĝia lerteco, kaj Sro Nero diris, ke estas nenio pli malbona

en la mondo.

La veto estis aranĝita tiamaniere:

Sro Ambrosio entreprenis esti arestata de policanoj en kvar

semajnoj, sen farinte ion kontraŭ la leĝo. Sro Nero promesis

senpune fari krimon sub la okuloj de la policanoj, kaj pretendis, ke

tiuj ĉi eĉ helpos lin. Li farus tion ĉi ankaŭ en kvar semajnoj.

Oni elektis min esti juĝo por diri, je la fino de tiu ĉi tempo, kiu

ludis sian rolon laŭ la plej bona maniero.

Sed kvar semajnoj estas longa tempo, kaj mi forgesis la tutan aferon.

Okazis, ke mi estis ree vespere en la Pariza Ĝardeno, sidanta ĉe la

sama tablo, kiam mi ekvidis miajn antaŭajn kunulojn alvenantaj al

mi.

Jen estas tio kion ili rakontis al mi.

Sro Ambrosio estis peninta kvar semajnojn, per la helpo de sia

dommastrino, havigi la plej difektajn vestojn de vagisto. Li surmetis

ilin vespere kaj, post kiam la frizisto pentris lin tiel, ke neniu

povos rekoni lin, li eliris sur la straton.

Li marŝis lametante, kaj zorge ĉirkaŭen rigardante. Tuj policano

ekvidis lin, kaj sekvis de malproksime.

Fine Sro Ambrosio eniris en malgrandan drinkejon, kaj postulis

glason da ĝino.

La mastro, kiam li vidis la mienon de sia kliento diris, retirante la

glason: "Sed ĉu vi havas monon?" Sro Ambrosio kvazaŭ timigata

kurbiĝis, kaj prenis dudek kvin talerojn papermone el sia boto, kaj

metis ilin zorge sur la tablon.

La policano staris ĉiam antaŭ la fenestro por vidi la finon de la

dramo.

La mastro, ekprenante la bankan bileton, sen donante la glason da

ĝino al Sro Ambrosio portis la monon al lumo, por vidi ĉu ĝi

estas vera. Li demandis: "De kiu vi ricevis tiun ĉi bileton?" "De

mia patrino," respondis la vagisto.

Tiam eniris la policano.

"Ĉu via patrino loĝas malproksime?" li demandis.

"Jes, ĉirkaŭ kvar mil mejlojn."

"Bone, venu kun mi al la polica stacidomo, por ke mi certigu vian

historion." Li tiam ekprenis lin per la brako, kaj kondukis lin

eksteren, kie alia policano atendis.

Tiel Sro Ambrosio marŝis inter du policanoj laŭ la direkto al la

polica stacidomo.

Nu, ekmallumiĝis kaj, kiam ili apudestis la _Hotel de Saxe_, ĉe la

alia flanko de la strato ili subite ekvidis la estron de la urba

policaro marŝantan laŭ kontraŭa direkto.

Li tordis siajn longajn lipharojn, kaj rigardis sovaĝe sur ili. La

policanoj salutis, sed la estro transiris la straton.

"Kiun vi havas tie?" li demandis. "Suspektindan viron, kiu havis

dudekkvin talerojn en sia boto, via moŝto." Je tiuj ĉi vortoj, la

komandanto iĝis tre kolera, kaj li ekkriis: "Kaj vi ambaŭ forlasis

vian postenon por aresti tiun ĉi malgrandan junulon, kiu ne faris

ion malrajtan? Morgaŭ matene ĉe dek-tridek, mi ordonas vin ĉeesti

mian oficejon. Nun, mi mem alkondukos tiun ĉi malliberulon al la

stacidomo, kaj vi tuj iru al viaj postenoj."

Tion dirinte, li alvokis fiakron, per signo de mano ordonis la

malliberulon eniri, kaj sekvis lin. Ili do ambaŭ rapide veturis ĝis

la stacidomo, sed Sro Ambrosio multe miris kiam oni ne haltis

antaŭ tiun konstruaĵon, sed li ne kuraĝis ion diri.

La fiakro ruliĝis en la plej aristokratan kvartalon de la urbo, kaj

antaŭ belega palaco ĝi haltis.

La komandanto eliris, kaj ordonis al la vagisto, ke li sekvu lin en

liajn privatajn ĉambrojn.

Ili ambaŭ eniris en la princan salonon, kaj la oficisto, sidiĝinte

ĵus kontraŭ la malliberulon, subite formetis siajn lipharojn kaj

diris: "Ĉu vi konas min, Ambrosio? Certe mi deziregas scii tion,

kion decidos nia amiko la juĝo pri niaj agoj!"

Sro Ambrosio mutiĝis pro mirego.

Tuj poste, la servistinoj envenis, kaj pretigis grandan te-tablon por

ili.

Tion, kio poste okazis mi tute ne scias, sed la societo en la Pariza

Ĝardeno iĝis tiel vivema, ke mi apenaŭ povis doni mian juĝon.

Fine mi decidis jene:

Sro Ambrosio, estas vere, faris nenion malrajtan sed la aresto ne

estis plenumita.

Sro Nero faris krimon, sed ne estis punita.

Mi do ordonis, ke Sro Ambrosio pagu la duonon, ĉar li ne estis

arestita, kaj ke Sro Nero pagu la alian duonon, por kontentigi sian

konsciencon.

Surprizante estis, ke ni tri okaze rerenkontiĝis, lastan someron en

Parizo, Sro Ambrosio estas nun profesoro, Sro Nero ambasadoro,

kaj mi estas la viro, kiu rakontas tiun ĉi historion al vi.

The Esperantist, Complete · 第 567 / 1137 题