VIRINO TUTE NEINTERESA.

Kvara Vera Rakonto. Originale verkita de E.W.

Ŝi ne estis ĉiam sensignifa; ŝi kaj ŝia fratino estis estintaj

dum du aŭ tri jaroj la belulinoj je du graflandoj, eĉ je la urbo

Bath. Sed ŝia fratino edziniĝis, la patro mortis, kaj ŝi

translokiĝis kun ŝia malsana, tre malfeliĉa, patrino, en dometon

apud vilaĝeto.

Ŝia fianĉo ne estis aprobita de ŝiaj parencoj; ŝi nur povis vidi

lin malofte.

Lia idealo je perfekta virino estis tiu, kiu malmulte legas, malpli

parolas, kaj kiu neniam rezonas, sed senĉese movigas la kudrilon.

Tial dum preskaŭ ok jaroj ŝi sidis, horo post horo, faranta

belegajn brodojn kaj pasamentojn, neniam elirante ekster la

ĝardeneto, krom por ĉiutaga vizito al sia onklino, kiu loĝis en

proksimega dometo, por servi okaze ian malsanan aŭ malgajan

najbarinon, aŭ por iri en la preĝejon unufoje la Dimanĉon.

Ŝi do sin sentis senutila.

Ŝiaj patrino kaj onklino ambaŭ havis servistinon amindan kaj

fidelan, kies societo sufiĉis je siaj mastrinoj, kiuj multe ŝatis

librojn.

Fine ŝia onklino mortis, kaj ŝi heredis grandan riĉecon. Ŝia

fianĉo ĝis tiam estis estinta malfervora amanto, sed nun li

fariĝis urĝa, kaj ŝia patrino, antaŭvidante proksiman morton, ne

volis ŝin lasi solan, kaj do konsentis rapidigi la edziniĝon.

Ŝia nova hejmo estis en la plej proksima urbo, kie ŝi havis baldaŭ

multe da konatuloj, kiuj diris: "Tiu ĉi novedzino estas gracia kaj

bela, sed ŝi estas terurige neinteresa."

Fariĝinte patrino, ŝi ŝajnis fariĝi pli juna, gaja kaj tute

feliĉa. La bela infaneto estis bonvena trezoro por la geedzoj.

Tre granda nombro da parencoj kaj amikoj kunvenis por festi la baptan

feston. Ili estis atendantaj en la ĝardeno, je la horo de la

ceremonio, por iri al la preĝejo, kiam ili aŭdis laŭtajn kriegojn.

Poste oni aŭdis la vortojn: "Mi estas tute ruinigita, neniu min

dungos post tio ĉi."

La malfeliĉa nutristino, rapide sin turninte por atingi la

baptovuelon, rompigis la kolon de la infaneto!

Tiu ĉi historio estas rakontita al mi de unu el la gastoj, kiuj

kuregis en la ĉambron.

Tie oni vidis la patrinon, tiel pala kiel ŝia mortigita ido, kiu

estis tenata en ŝiaj brakoj.

Ŝajne ŝi duonsveniĝis kaj dum longaj horoj nek parolis nek ploris.

Tamen, antaŭ ol cedi je ŝia malespero, ŝi estis komfortinta la

ploregantan servistinon per la promeso: "Neniam mi eksigos vin antaŭ

ol vi zorge nutradis unu el miaj idoj dum du jaroj!"

Aŭdinte de la nutristino tiun promeson, la kunvenintaj amikoj

miregis. La kompatinda patrino estis nevino de _Nia Fraŭlino_,

tial ili kredis ke ŝi estis kuraĝa kaj justa, sed tian rimarkindan

bonecon ili tute ne atendis. Kelke da ili eĉ kredis, ke la promeso

nur estis elpenso de la ruza servistino.

Ĉu donita aŭ ne, la promeso plenumiĝis.

Dum kelkaj jaroj la patrino restis pala, magra, malĝoja kaj

ekscitema. La kuracistoj diris, ke ŝi neniam plifortiĝus, vidante

ĉiutage la virinon, kiu mortigis ŝian infaneton, kaj amikoj petegis

ke si eksigu la virinon el la domo. Sed ŝi respondis: "Eble Dio

volas mian morton. Li ja ne povas deziri, ke mi ne plenumu promeson

mian. En mia familio, promeso estas ĉiam sankta!"

Fine alvenis tempon, kiam ŝi havis duan infaneton, palan, delikatan

knabon (kiu hodiaŭ estas forta avo), kaj ŝia ekscitemeco kaj

maltrankvileco pligrandigis. Sed fine la longe atendita tago alvenis,

la dujara naskotago de la etulo.

Je tiu ĉi okazo, ŝi venis frumatene al la nutristino kun la

promesita atesto pri kapableco kaj sciigis al tiu ĉi, ke ili

disiĝus tuj kiam alia nutristina servo troviĝos por ŝi.

De tiam, la sano de la patrino pliboniĝis, ŝia gajeco revenis, kaj

denove ŝi fariĝis tute kontenta. Kvar jaroj poste, ŝia edzo

konstruigis belan domon du mejlojn de la urbo. Tie ŝi estis tre

feliĉa kun ŝiaj geinfanoj. Pro bona kaj simpla gastameco ŝi

fariĝis bone amata en la graflando.

Sed ve! tiu feliĉeco ne estis longedaŭra. Post tri jaroj ŝia edzo

estis paralizita, kaj fariĝis tre postulanta malsanulo. Tiam ŝi

hazarde konstatis, ke li procentdonis tutan lian riĉecon, kaj la

ŝian, en jarpago je lia propra vivo sole. Ŝi ne volis malkontentigi

lin, kaj ne informis lin pri ŝia eltrovo. Tamen ŝi ne povis multe

ŝpari. La edzo eĉ rifuzis vendi sian veturilon kaj ĉevalojn, kaj

eksigi la du servistojn, kvankam li neniam povis ilin uzi, kaj ŝi

neniam eliris el la domo.

Kiam ŝi vidviniĝis, la aferoj estis aranĝitaj, kaj restis nur

sufiĉe da bieno por doni £51 jara enspezo. Ŝi do translokiĝis en

loĝejeton, kaj, kun la helpo de servistino kiu ne konsentis sin

forlasi, kaj ne eĉ ricevis salajron, ŝi subtenis la geinfanojn.

Ŝiaj parencoj ne eĉ sciiĝis pri ŝia malriĉeco, sed la boparencoj

ĝin sciis, kaj pagis la edukkoston de ŝiaj filoj, kaj, post iom da

tempo, la morto de boonklo denove riĉigis ilin sufiĉe.

La cetero de ŝia vivo estis tre feliĉa. Adorata de ŝiaj gefiloj,

amata de ŝiaj servistinoj, kaj respektegata de geamikoj kiuj

rakontis multajn ekzemplerojn de ŝia kuraĝeco kaj bonkoreco, ŝi

atingis grandan aĝon.

The Esperantist, Complete · 第 508 / 1137 题