Oni adresu la mendojn de biletoj rekte al Fraŭlino Zabilon d'Her, 33,
rue Sala, Lyon, France.
* * *
La Berlina Grupo pretigas dum la somero Esperantan Ekspozicion, kiu
estos farata en la aŭtuno, kaj kies celo estas malfermi ĝian
vintran agadon kaj Esperantajn kursojn. Oni esperas, ke la tutmonda
Esperantistaro sendos poŝtkartojn al Prinzenstrasse 95 Berlin S.
* * *
Ĉe la Essex Hall kunveno de la Londona Klubo, Julio 11, oni decidis
nenion definitivan pri la proponita fondo de Komerca Firmo. Ŝajne la
ĝenerala opinio estis, ke tia entrepreno ne helpus je la Klubaj
aferoj.
La Hon. Sekretario, Sro. H. Bolingbroke Mudie, bedaŭrinde estis
devigita eksiĝi tiun Sekretariecon pro la grandega laboro de la
Redaktado kaj eldonado de lia Gazeto.
Li dankis la Membrojn pro la tre kora aprobesprimo pri liaj penadoj,
kiun oni donis al li, kaj diris ke li esperas, ke tiuj afablaj
Esperantaj amikoj, kiuj korespondadis kun li ĉar li estis la Hon.
Sekretario, daŭrigos siajn interesajn leterojn, sendante ilin al lia
privata adreso, 67, Kensington Gardens Square, W.
Sinjoro Stead proponis, ke la Klubo estu remodelata, por ke ĝi
fariĝu Societo de ĉiuj Britaj Esperantistoj, estrita de delegatoj
de ĉiuj la Britaj Grupoj. Oni aplaŭdis la proponon, kaj eble la
nova Hon. Sekretario baldaŭ povos sendi pluajn avizojn pri la
rezultato de la propono.
* * *
"Triope" estas la nomo de la plej nova Esperanta libreto. Sinjorino
Fauvart-Bastoul (Vic-Prezidantino de la Diĵona Grupo) tie donas al
ni alian tradukon de "Nokto en Calabre" (The Esperantist, p. 143).
La dua parto estas Humoraĵaro, tradukita de Sro. Louis
Fauvart-Bastoul. Tiam sekvas "Historia aventuro de la Imperia epopeo"
originale verkita de Skadrestro Fauvart-Bastoul.
Tre bone presita en la Franca kaj Esperanta lingvoj, tiu ĉi libro
estas interesa aldono al nia literaturo, kaj ankaŭ estas tre
ŝatinda ekzemplo de Familia-verko.
* * *
La Septembra numero kredeble enhavos: Rakonton de H. G. Wells,
tradukita (kun la permeso de la aŭtoro) de Dr. Martyn Westcott.
Ankaŭ Originala Esperanta Sistemo de Eterna Kalendaro, elpensita de
Rev. R. A. Davis; belaj poemoj kaj aliaj interesaĵoj tie troviĝos.
Doktoro R. J. Lloyd, D. Litt., M.A., ankaŭ afablege promesis verki
artikolon pri la Esperantaj Fonetikoj.