DIVERSAJ AVIZOJ.

Ni ricevis Bulgaran tradukon de Esperanta Lernolibro (de M. Cart),

verkita de Sro. Atanosof. Ni esperas ke ĝi, kune kun la Unufoliego

anoncita en nia lasta numero, multe helpos la disvastiĝon de la kara

lingvo (kosto 5d.).

La Esperanta Germana Vortaro ankaŭ alvenis, kaj oni devas gratuli

Sron. Jurgensen pri la bonegeco kaj grandeco de lia verko. Ĝi

enhavas 220 bonepresitajn paĝojn, kaj kostas 2s. afrankite.

* * *

La _Swiss_, _Aix-les-Bains and Nice Times_ de Junio 19

enhavas daŭrigotan artikolon pri Esperanto kiu kredeble interesos

ĝian kosmopolitan legantaron. La artikolo estas skribita en la Angla

lingvo de Sro. Hector Hodler, Redaktoro de la Juna _Esperantisto_.

* * *

Kunbatalanto en Victoria, Aŭstralio, skribas: "Kvankam estas nur

antaŭ malmultaj semajnoj, ke mi estas lerninta ke Esperanto estas

vivanta, mi memoris, ke oni al mi sendis antaŭ multaj jaroj, gazeton

Esperantan Hodiaŭ (Junio 6) mi serĉis inter diversaj paperaroj,

presaĵoj, leteroj, k.t.p., kaj trovis jene: _La Esperantisto_,

No. 1, Nurnberg, 1 Septembro, 1889.

"Estas tre interese vidi, ke ĝi presiĝis preskaŭ tute en la nuna

Esperanto."

* * *

"Estimata Sinjoro,--Mi havas la plezuron anonci al vi, ke

multaj personoj interesas sin pri nia Liona bonfarado. Jam mi posedas

pli ol 630 lotaĵojn, sed nun ni devas disvendi 3,000 biletojn! Kiel

vi scias tre certe, la serioj de 5 biletoj havos almenaŭ unu

gajnantan numeron. Mi plezurege sciigas al vi, ke la Rhona Prefekto,

volante partopreni al nia bonfarado, sendis kune kun afabla letero,

belegan bronzan artfaritaĵon; statuon reprezentantan 'La Ventego.'

Kiel mi tre deziris du oficialajn lotaĵojn, mi faras ankoraŭ

paŝadojn ĉe la Lionan Urbestron; mi atendas lian respondon, kiu tre

certe, estos favora.

Ni devos ankoraŭ sciigi al viaj Gelegantoj, ke antaŭ du tagoj, mi

ricevis mendon de 100 biletoj de Ŝia Moŝto la Reĝino de

Sved-kaj-Norveĝujo, kiu interesiĝas pri tio, kion oni povas fari

por faciligi la vivadon de la malfeliĉaj blinduloj.

Jen kelkaj bonaj novaĵoj, kiuj kuraĝigos la ŝanceliĝantojn aĉeti

biletojn.

Volu akcepti miajn sincerajn salutojn,

The Esperantist, Complete · 第 477 / 1137 题