Estas lando de malbonaj homoj kiuj, mi kredas, amas neniun kaj
malamas precipe la Francojn. Klarigi al vi tion, estus tro longa;
sufiĉas diri ke ili malamegas nin, kaj ke oni pasas tre malagrable
la tempon kiam oni estas ĉe ili.
Kiel kunvojaĝanto, mi havis junulon.
En tiuj montoj, la vojoj estas valegoj; niaj ĉevaloj marŝis
multepene; mia kamarado rajdis antaŭ mi; vojeto kiu ŝajnis al li
pli irebla kaj malpli longa perdigis nin...
Ĝis la eknokto ni serĉis nian vojon tra tiuj arbaroj; sed, ju pli
ni serĉis, des pli ni perdiĝis, kaj la nokto estis densa kiam ni
alvenis apud tre nigra domo... Ni eniris ĝin, ne sen suspekto, sed
kiel fari?
Tie, ni trovis la tutan familion de karbisto, sidante ĉirkaŭ tablo
kie, ĉe la unua vorto, oni invitis nin.
Nia junulo ne petigis sin. Jen, ni estas manĝanta kaj trinkanta,
almenaŭ li, ĉar mi, mi ekzamenis la lokon kaj la mienon de niaj
mastroj.
Tiuj ĉi havis certe mienon de karbistoj, sed la domo ..., vi estus
kredinta ke ĝi estas armilejo. Tie estis nur pafiloj, pistoloj,
glavoj, tranĉiloj, tranĉilegoj. Ĉio malplaĉis al mi kaj mi facile
vidis ke mi ankaŭ malplaĉis.
Kontraŭe, mia kamarado ŝajnis kvazaŭ li estis ano de la familio:
li ridis, li parolis kun ili. Pro malsingardemeco, kiun mi devus esti
antaŭpensinta, li unue diris de kie ni elvenis, kien ni iris, kiuj
ni estis! Francoj, pensu iom do! Ĉe niaj plej mortigeblaj amikoj,
solaj, perditaj, tiel malproksime de ĉiu homa helpo! Plie, por
montri ĉion kio povis perdigi nin, li ŝajniĝis riĉa, promesis al
tiuj homoj pro la elspezo kaj por niaj morgaŭaj gvidistoj, tion kion
ili dezirus. Fine, li parolis pri sia valizo, petante ke oni zorgu
ĝin multe, ke oni metu ĝin apud lia lito. Li ne volis, li diris,
alian kapkusenon. Oni povis kredi, ke ni portis la kronajn
diamantojn!
La vespermanĝo finita, oni lasis nin. Niaj mastroj kuŝis sur la
suba etaĝo, ni, en la ĉambro kie ni estis manĝintaj. Malalta
grenejo, kien oni supreniris per skabelego, estis la dormejo kiu nin
atendis, kvazaŭ nesto en kiu oni enirus, rampante sub traboj
ŝarĝitaj de provisaĵoj por la tuta jaro.
Mia kamarado suprenrampis tien kaj kuŝiĝis, dormante la kapo sur la
multekosta valizo. Mi, determinata je maldormi, mi plibruligis la
fajron kaj sidiĝis apud ĝi.
La nokto estis preskaŭ finita tute trankvile, kaj mi komencis
rekuraĝiĝi kiam, je la horo kiu kredigis al mi, ke la tago baldaŭ
aperos, mi aŭdis, sube de mi, nian mastron kaj lian edzinon paroli
kaj interdisputi; kaj, aŭskultante per la kameno kiu komunikis kun
la suba kameno, mi perfekte komprenis tiujn ĉi vortojn diritaj de la
edzo: "Nu, fine, ni vidu! Ĉu mi devos mortigi ilin ambaŭ?"
Mi restis, apenaŭ spirante, mia tuta korpo, malvarma kvazaŭ
marmoro; vidante min, oni ne povis kredi ĉu mi estis viva aŭ ne.
Dio mia! kiam mi pensas ankoraŭ je tio! Ni ambaŭ preskaŭ
senarmiloj, kontraŭ ili kiuj havis multe da ili, kaj mia kamarado
mortata de dormado kaj de laceco! Alvoki lin? fari bruon? Mi ne
kuraĝis; foriri sole, mi ne povis; la fenestro estis nealta, sed,
sube, du dikaj hundoj bojegis kvazaŭ lupoj.
Post unu kvarono da horo, kiu ŝajnis al mi tre longa, mi aŭdis sur
la ŝtuparo iun kaj per la fendoj de la pordo, mi ekvidis la patron,
lampo en unu mano, en la alia unu el liaj grandaj tranĉilegoj.
Li unue supreniris, poste la edzino, kaj mi staris malantaŭ la
pordo; li malfermis ĝin; sed, antaŭ ol eniri, li demetis la lampon
kaj la edzino ĝin prenis. Poste, li eniris nudpiede, kaj ŝi,
estante ekstere, diris al li mallaŭte, kaŝante per siaj fingroj la
lumon de la lampo: "Malrapide, iru malrapide!"
Kiam li estis apud la skabelego, li supreniris, sia tranĉilego inter
siaj dentoj, kaj, alvenante ĉe la lito kie tiu malfeliĉa junulo
etendiĝis, prezentante sian gorĝon malkovritan, li prenis la
tranĉilon per unu mano, kaj per la alia ... li ekkaptis ŝinkon kiu
pendis je la plafono, tranĉis unu pecon kaj eliris sammaniere, ke li
estis enirinta. La pordo fermiĝis, la lampo eliris, kaj mi restis
sola....
Tuj kiam la tago aperis, la tuta familio, grandabrue, venis vekigi
nin, kiel ni rekomendis tion.
Oni alportis la manĝaĵojn; oni servis matenmanĝon, tre puran, tre
bonan: mi certigas tion al vi. Du kaponoj partoprenis. "Vi devas, oni
diris la kunporti unu el ili kaj manĝi la alian." Vidante ilin, mi
fine komprenis la sencon de tiuj teruraj vortoj: "Ĉu mi devas
mortigi ilin ambaŭ?"
Mi kredas ke estas facile diveni kion tio signifis!