Leono, pro maljuneco kaj malforteco, ne povis plu ĉase trafi sian
kaptaĵon, tial li sin kuŝigis en sia kaverno, kaj, per mallaŭta
voĉo, anoncis, ke li estis tre malsana. La raporto baldaŭ
disvastiĝas inter la bestaro, kaj kaŭzas grandegan plorindon pri la
reĝa malsanulo. Unu post la alia venas por lin viziti, sed, ĉar
ĉin malkune, kaj en la propran leonan kavernon eniras, la leono
facile povas fari kaptaĵon el la vizitantoj, kaj grasiĝas per
tia dieto. Vulpo, kiu suspektis la tutan aferon, fine venas
por informiĝi pri la leona saneco, sed, staras malproksime kaj
demandas "Kiel la Reĝa Moŝto sanas?" "Ha, karega amiko mia," diris
la leono, "ĉu estas vi? Kial do vi tiel forstaras de mi? Venu,
dolĉemulo, ŝutu konsolan vorton en la orelon de malfeliĉa leono,
kiu nur tre mallonge vivos!" "Vin benu la dioj!" respondis la vulpo.
"Pardonu se mi ne povos resti pli longe; sed verdire, min tre
maltrankviligas la piedsignoj, kiujn mi tie ĉi ekvidas; ĉiu el ili
ŝajnas eniri vian kavernon, sed nenia eksteren deiri."
_Ne risku iri tien, kien multuloj eniras, sed neniu deiras._
(6266).