Originale verkita de Clarence Bicknell.
De miaj montoj patrujanaj, jen, fine, la revido!
Post longaj jaroj en la urboj, malgaje, eĉ sen rido;
Aŭ kie l'ebenaĵo griza senlime sin etendas,
Kaj, aŭ pro tim' aŭ hont', nenio la bluĉielon fendas.
Ho ĝoj'! l'aeron tiel puran libere respiradi,
Kaj ĉe la montoj Dibenitaj en dolĉa pac' restadi!
Ne plu la bruo de l'amaso, la krioj en la stratoj,
Mizero ĉie kaj malsano, blasfem', batiĝoj, batoj;
Ne plu la polvo ĉe l'vizaĝo, la fulgo en aero;
Ne plu herbejoj sekiĝitaj, kaj neflorada tero;
Sed ĉie arboj kaj arbaroj kun kampoj milkoloraj,
De fojno riĉa kaj brileta per herboj bonodoraj.
El supro de la blankaj pintoj, la hejm' de l'Monta Reĝo,
Mantelo kies senmakula estas l'eterna neĝo,
Riveroj, riveretoj kuras, portante vivobenojn,
Kaj, trapaŝante, ĉie faras fruktejojn ĝardenojn,
La branĉojn ili, ĉe la bordoj, de l'rozarbet' balancas;
Bovinoj blekas, birdoj pepas, kaj papilioj dancas.
La tutan tagon laboremaj abeloj laŭte zumas,
Serĉante florojn kiujn ili per kisoj amindumas.
Kaj kiel bela la florejo! l'azuraj ĝentianoj,
Kun alporozoj, orlilioj, kaj dolĉaj timianoj!
Mi aŭdas la naturmuzikon de l'blanka akvofalo,
Kaj la kantetojn de l'paŝtistoj tra l'eĥoiĝa valo.
Mi mem nun povas ree kanti la kantojn de juneco,
Pri la natur', pri la patrujo, pri amo kaj beleco.
La pensoj, kiel agloj, flugas, nek plu sur tero haltas;
La koro, eĉ la membroj miaj, kiel la ĉamo saltas.
Parolis urboj, ebenaĵo, pri larmoj kaj pri morto,
Sed nun pleniĝa ĉio estas je vivo kaj je forto.
Forteco al ŝtoneg' simile de l'nemoveblaj montoj,
La vivo kiel la forfluo el senĉesantaj fontoj.
Ho! kiel bone kun naturo la vivo de simpleco,
Per kiu venas tiuj benoj de sano kaj forteco!
Mi malproksimen ne plu vagos, sed estu mia sorto
En mia paca monta hejmo restadi ĝis la morto.