"Tagon mi eniris preĝejon por konfesi min, sed, ektimante, ke
mia konfesprenanto min riproĉus pro mia longa forestado, mi
enmetis en mian veston la sonoretantan poŝhorloĝon por ke ĝi,
per ĝia sonorado, dolĉigu la ekkolerantan pastron.
"Sed mi multe miris kiam li nenion diris pri mia longa foresto, kaj
li pacience min aŭskultadis. Subite la poŝhorloĝo rompigis la
preĝejan silenton! 'Kio do estos?' demandis la konfesprenanto.
'Valso,' mi tuj respondis. 'Mi bone aŭdas, ke ĝi estas valso, sed
kiu estas tiu malpiulo, ludi muzikon dum la konfeso?' ektondris la
pastro.
"'Pardonu, pastro, tiu malpiulo estas mia poŝhorloĝo. Jen ĝi
estas,' kaj mi eltiris la malfeliĉan valoraĝon, kies sonorado jam
ĉesis. Sed, pro mia rapideco, mi tuŝis la muzikan risorton kaj
denove ĝi sonadis, sed tiun ĉi fojon mazurkon!
"Mi paliĝis, sed la pastro ruĝiĝis pro kolero, kaj tuj eliris el
la konfesejo. Pro tio, mi iĝis kiel ŝtona statuo, kun la
poŝhorloĝo ĉiam sonanta la mazurkon al la ĉeestantaj preĝantoj!"