MIA AVINO.

Originale verkita Skizo de Esperantisto 8384.

Ĉu vi konis mian avinon?

Jen do estas ŝia portreto: Ŝi mortis naŭdek ses jara, kaj ŝia

kuracisto diris, ke ŝi mortis kiel birdo--eble li volis signifi "pro

natura morto," kaj mi diras: "Pro maljuneco."

Kia ajn la kaŭzo, mia avino apartenis al belaj tipoj de antikvaj

nobelaj maljunulinoj, kies pentraĵojn ni rimarkas ĉe antikvaj

familioj.

Ĉiam apud la fenestro aŭ trikante, aŭ petante de Dio favorojn por

ŝia malgranda familio, ŝi estis, kiel mi ŝin memoras, ankoraŭ

bela, spite ŝia maljuneco.--Maloftaj arĝentaj haroj, bluaj okuloj,

roza vizaĝo, plenaj vangoj kaj blankaj dentoj--jen estas memora

fotografaĵo.

Pri ŝia hejma vivado, mi nur diros, ke ŝi estis vera modelo de

korboneco kaj pacienco. Nu, ŝi posedis kuriozan poŝhorloĝon, kiu,

ĉiun kvaronhoron, sonadis valson aŭ polkon, per speciala

meĥanismo.

The Esperantist, Complete · 第 372 / 1137 题