Originale verkita de O.W., Esperantisto 7074 (el Francujo).
Oni ofte parolas pri la instinkto de iaj bestoj, precipe de la
hundoj. Oni rakontas pri ili historiojn, kiuj kredigus pli al ilia
inteligenteco ol al ilia instinkto. Mi volas rakonti al vi nur
anekdoton, kiun mi certigas al vi tute vera.
Kiam mi komencis ekzerci la medicinon, mi loĝis en urbeto proksima
de bela rivero. Unu el miaj parencoj tie posedis akvomuelejon, kaj mi
tre ŝatis la banojn en rivero. Ofte, kun miaj amikoj, ni trairis la
riveron per barko por bani je la alia flanko de la digo, kie estas
profunda kaj tre agrabla loko, ombrigita de multaj kaj altaj arboj.
La bruado de la akvo, kiu faladis de la kluzo, ĉarmis nin, kaj donis
al ni akvon ĉiam movan.
En tiu tempo mi havis belan ĉashundinon grifonrasan, kun la haraj
rigidaj. Ĝi estis bona, amema besto, tute sindona por sia mastro.
Ĝi neniam lasis min. Nokte kaj tage ĝi estus difendinta min
kontraŭ kiu ajn, kaj malgraŭ tio, ĝi estis karesema.
Ian tagon, kiam mi banis min kune kun amikoj, mi diris al unu el ili,
kiu estis apud mi: "Mi ŝajnigos droni por vidi kion faros la
hundino."
En tiu momento ĝi estis dekkvinjara, kaj ne tre ŝatis la akvon. Mi
puŝis ekkrion, alvokante: "Dian! Dian!" ŝaŭmigante la akvon
ĉirkaŭ mi.
Tuj ekĵetiĝis la hundino en la akvon, kaj rapide alnaĝis al mi.
Ĝi per siaj dentoj ekkaptis sendolore mian ŝultron por alkonduki
min teren; sed mi prenis la voston de Dian' dirante al ĝi: "Iru,
Dian'! Iru!" kaj la hundino rapidis por atingi la bordon.
Mi suprenrampis la deklivon, kaj mi alvenis sur la herbejon. Tie
Dian' elmontris ĝojegon blekante pro plezuro, saltante por leki
miajn manojn, kaj mian vizaĵon. Tio certe ne estis miriga; multe da
hundoj estus same agintaj, propramove, _instinkte_, se vi volos. Sed
la historio ne estas finita.
Post kelkaj tagoj, ni decidis ankoraŭ, ke ni banus nin. Mi do aliris
ĉe mian parencon por preni la barkon. Mi pretiĝis por senkatenigi
la barkon, kaj por ĝin eniri, kiam mi sentis, ke io malebligis min;
ĝi estis mia hundino kiu, per siaj dentoj, tenis mian pantolonon:
Dian' ne volis ke mi eniru la barkon. Tre malfacile mi sukcesis por
enirigi ĝin kaj ni deiris. Ni albordiĝis al la elektita kaj
kutimita loko. Miaj amikoj senvestiĝis, kaj mi lasis mian jakon,
sed, kiam mi volis daŭrigi, mi ne povis.
Dian' blekis furioze kontraŭ mi, montrante al mi siajn dentojn. Mi
provis kvietigi ĝin, sed vane; mi estis devigita revestigi min.
Dian' ne volis, ke mi banu min. Ĉu tio estas _instinkta_ aŭ
_inteligenta_?
Mi lasos vin respondi tiun demandon, sed de longe mia opinio estas
difinita.