LA SIMIO.

Fablo 18 el Fénélon, Tradukita de Maurice Mehrmann.

De maljuna ruza simio, la ombro malsupreniris post morto, en la

malhelan loĝejon de Plutono, kie ĝi petis por reveni inter la

vivantoj.

Plutono volis resendi ĝin en la korpon de multepeza kaj malsprita

azeno, por senigi ĝin de ĝia fleksebleco, viveco kaj ruzeco; sed

ĝi faris tiom da ŝercoj kaj petolaĵoj, ke la nepardonema Reĝo de

la Inferoj ne povis sin deteni de ridado, kaj permesis al ĝi elekti

novan iston.

La simio petis por eniri korpon de papago. "Tiel, almenaŭ," ĝi

diris, "mi konservos ian similecon al la homoj, kiujn mi longatempe

imitadis. Estinta simio, mi faris gestojn kiel ili, kaj estonta

papago, mi alparolos ilin dum la plej agrablaj interparoladoj."

La animo de la simio eniĝis apenaŭ en tiu nova stato, kiam maljuna

babilema virino ĝin aĉetis. Ĝi ĝojigis ŝin; kaj ŝi metis ĝin

el belan kaĝon. Ĝi bone manĝadis kaj kunbabiladis, la tutan tagon,

kun la maljuna babilemulino, kiu senĉese paroladis kiel ĝi. El sia

antaŭa stato ĝi aldonis ion nekonatan al siaj novaj talentoj: ĝi

ridinde movis sian kapon, krakigis sian bekon, agitis centmaniere

siajn flugilojn kaj per siaj piedetoj faris multajn sensencaĵojn,

kiuj rememorigis pri la grimacoj de Fagotino.

Ĉiumomente la maljunulino surmetis siajn okulvitrojn por ĝin

admiri. Ŝi enuis tial ke ŝi estis iom surda, kaj ne aŭdis

kelkafoje parolojn de sia papago, kiun ŝi trovis pli sprita ol iu

ajn. La papago trezorgita fariĝis babilegema, trudema, frenezega.

Ĝi tiom ekscitiĝis kaj trinkis tiom da vino kun la maljunulino, ke

ĝi mortis.

Denove ĝi revenis antaŭ Plutono, kiu, tiun fojon, volis ĝin

transigi en fiŝan korpon por ĝin mutigi; sed refoje ĝi petoladis

antaŭ la Reĝo de Ombroj, kaj la princoj malofte rifuzas la petojn

de la ŝercemuloj, kiuj ilin flatas. Plutono do permesis al tiu ĉi

eniri homan korpon. Sed, ĉar Dio hontis sendi ĝin en korpon de

saĝa kaj virta homo, li ĝin aligis al korpo de enuiga kaj trudema

paroladisto, kiu mensogis, kiu senĉese fanfaronadis, kiu faris

ridindajn gestojn, kiu mokis ĉiujn ajn, kiu interrompis la plej

klerajn kaj seriozajn paroladojn per neniaĵoj aŭ malĝentilaj

malsaĝaĵoj. Merkuro, kiu ĝin rekonis en tiu nova stato, ridante

diris: "Ho! Ho! mi vin rekonas, vi estas kunmetitaĵo el simio kaj

papago, kiujn mi iam vidis. Kiu deprenus de vi la gestojn kaj

parolojn, senpripense ellernitajn, tiu al vi nenion lasus. Per beleta

simio kaj bonega papago, oni nur faris malsaĝan homon."

_Kiom da homoj en la mondo, per kunvenaj gestoj, babileto kaj ŝajna

kapableco, estas nur sensprituloj kaj senkleruloj!_

The Esperantist, Complete · 第 343 / 1137 题