_Revenas_ Arielo _nevidebla, ludante kaj kantante; sekvas_ Ferdinando.
Kanto de Arielo.
_Sur la flavan sablon venu,_
_Manojn interprenu;_
_Salutintaj, eĉ kisintaj,--_
_(Paca mar' sin tenu!)--_
_Tie ĉi kaj tie saltu,_
_Koboldeme: nun, ni haltu._
_Aŭskultu!_
Rekantaĵo (malproksime): _Boju, hundoj, boju!_
_Hundoj, boju, boju!_
Rekantaĵo: _Boju, hundoj, boju!_
_Aŭdu nun la kokan krion;_
_Ĉantikliro[78] kantas tion:_
_"Kokoraŭko!" krias koko._
Ferdinando.--El kie venis tia stranga kanto?
El aer' aŭ el tero?... Plu ne sonas ...
Ĉu estas io de insula dio?--
Mi sidis ploreganta pri la sorto
De mia patro kiu ĵus pereis ...
Dolĉegaj sonoj venis super l'ondo,
Ĝin kvietigis,--eĉ doloron mian;--
Altiris min ĉi tien l'harmonio,
Sed ĵus forĉesis.... Ne! ĝi rekomencas....
Arielo Kantas:
_Sub tridek futoj da marakvo_
_Profunde patro restas;_
_Fariĝas ostoj nun koralo;_
_Okuloj perloj estas:_
_Aliformiĝas li marame,_
_Tre riĉe kaj orname._
_Hore mortsonoro tintas,_
_Maraj nimfoj kantas:_