AKTO I.

Sceno 2 (_daŭrigo_).

Mi ĉion montris!... Ke la sorĉartiloj

De Sikorakso, buf', skarab', vesperto ...

Sur vin tuj falu!--Estas mi subulo!

Mi tiam sola mia propra reĝo!

Min porke nun vi tenas en ŝtonego,

Dum la ceterajn partojn vi posedas!

Prospero.--Mensoga sklavo, kiun bonaj agoj

Neniam povis tuŝi, sed nur skurĝo!

Ŝlimido, mi unue kun vi agis

Zorgeme, home, eĉ mi vin lokadis

En groto mia ... ĝis vi idon mian

Atencis malvirgigi....

Kalibano.-- Vi malhelpis.

Se rajte estus ĝi de mi farita,

L'insulo estus Kalibanigita!

Prospero.--Ho, sklavo abomena, ne ameco

Kortuŝos vian malbonecon bestan;

Nur povas vi plenumi bestan rolon.

Kompate, mi paroli vin instruis,

Novaĵon taŭgan montris tage, hore;

Bestulon, kiu tiam sole blekis

Simile al la bruto, mi instruis

Paroli home, kaj objektojn nomi.

Sed, parolante, via bruta raso

Enhavas tion, kio ne permesas

Honeste agi: tial en ŝtonego

Malliberulo vi de tiam restas,

Anstataŭ pli malbona sorto.

Kalibano.-- Vere

Paroli vi min faris: la profito

Jen estas: mi nun povas vin malbeni.

Erizipelo ambaŭ vin mortigu!

Mi lernis tion el la lingvo via.

Prospero.--Sorĉido! for de tie ĉi! rapidu!

Hejtaĵon tuj alportu, mi konsilas;

Plimulte poste, sed nun tion faru!

Ĉu ŝanceliĝos vi, ĉu malobeos,

Mi tiam streĉos la muskolojn viajn,

Kaj ostojn dolorigos: vi blekegos ...

La bestojn timigante.

Kalibano.-- Ne, mi petas.

(_Flanken_) Obei li magie min devigas.

Potenco tia ke l'patrina dio

Setebos estus ĝia sklavo!

The Esperantist, Complete · 第 338 / 1137 题