LA IMPRESO KIUN FARIS JE MI LA PARLAMENTEJO.

Originale verkita de E. A. Lawrence.

Post multaj tagoj mi ricevis mian bileton. La lokoj estas malmultaj

kaj mi devis longe atendi, sed fine mi ja havis la tiel deziritan

okazon, sed, Ho ve! mi havas teruran kapdoloron. Tamen mi decidis

ĉeesti.

Prezentante min ĉe la pordego, ne estis necese ke mi demandu la

vojon, ĉar, estante fraŭlino, policano demandis: "Ĉu vi serĉas la

Galerion de Sinjorinoj?" Mi jesis, kaj li kondukis min al komforta

levilo, kiu min levigas tri aŭ kvar etaĝojn, al la supra Galerio.

Tie ĉi troviĝis kelkaj Sinjorinoj, atendantaj, sur benkoj sidantaj,

ekster la ŝlosita pordo de la _Sankta Kaĝo_--ne ekzistas alia nomo

por ĝi--de kie la beletaj birdoj aŭ aliaj povos rigardadi, tra la

ferme plektataj baroj, siajn amikojn de la privilegiita sekso, kiuj

klopodas pri la regadaj zorgoj.

Mi estis tre feliĉa, ĉar mi povis iri tute proksime al la baroj,

kaj mi vidis grandan altan Ĉambregon. Longa, librokovrita tablo

troviĝis en la centro.

Sidejoj estis aranĝitaj en longaj vicoj, ambaŭflanke de la

ĉambrego. La registara partio okupis tiujn je la dekstra flanko, kaj

la Kontraŭmetuloj estis je la alia.

Je unua vidiĝo, niaj leĝfarantoj ne ŝajnas esti tre okupaj; tie

ĉi sidas unu, kun ĉapelo klinigita super la frunto, kvazaŭ li

kviete dormetas post la tagmanĝo; tie staras du aŭ tri

kunparolantaj.

Subite la pordo malfermiĝas, kaj oni aŭdas per forta voĉo

elkriata: _La Parolanto_ (The Speaker).

Baldaŭ eniras la Bastonportanto (Mace Bearer) per velura pantaloneto

kaj nigraj strumpfoj vestita. Li portas la gloran Bastonon, kun ĝia

krono al la pinto.

Poste venas la Parolanto vestita per sia belega Robo. Kune kun li

eniras Pastro. Kion faras tie ĉi pastro? mi ekpensis. Oni fermis la

pordon kaj la du viroj sidiĝas. La tuta Ĉambrego silentiĝas. La

Membroj leviĝas, la Pastro komencas Diservon, konsistanta el preĝoj

por Dia helpo, por la Reĝo kaj Reĝino, kaj la Patro Nia.

Vere estas tre solene.

La pordo denove malfermiĝas, kaj enrapidas multe da Membroj, ĉar

nun estas la tria kaj duono, kaj la Demandoj komenciĝas je tiu ĉi

horo. Kiam la Kontraŭmetuloj proponas demandojn, la aliaj ofte multe

amuziĝadas. La Irlandanoj donas la plimulton da ŝercoj. Jen unu el

la ŝajne enuigaj vizaĝoj limiĝas, kaj Membro kviete antaŭeniras

al la tablo kaj, per malmultaj vortoj kontraŭdiras, aŭ eble

klarigas la proponojn. Eble oni ridos je li, eble oni aplaŭdos.

Post unu horo, la _Ĉambro_ eniras en komitaton. La Parolanto kvitas

sian seĝegon, la Bastono estas sub tablo metita, kaj nun komenciĝas

la ĝenerala diskutado.

Forgesinte la kapdoloron, nur la memoro, ke la vagonaro min atendas,

fortiras min noktomeze, kaj mi lasas niajn leĝfarantojn ankoraŭ

diskutantajn.

The Esperantist, Complete · 第 315 / 1137 题