Notice is hereby given that, by the kind permission of M. Themoine,
the Free Class at The Gouin School (34, Harrington Road, near South
Kensington Station) will be held on Wednesday, at 6.30, instead of
Monday, commencing on February 3rd. Mr. E. A. Millidge has kindly
consented to preside. The other free classes continue as before.
On Thursdays, 6.30, at The Gouin School, 16, Finsbury Circus, E.C.,
followed at 8 o'clock by a Conversation Class. For further
particulars write to Miss Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent's
Park, N.W.
Every Tuesday, at The Raleigh College, Brixton Hill, S.W., at 8 p.m.
Every Tuesday, at The Commercial College, Woodgrange Road, Forest
Gate, E., at 7.45.
Every second Monday in the month there is a Reading Circle at Mowbray
House, Norfolk Street, Strand, at 6.30.
* * *
Kvankam la Esperanta movado estas tiel juna inter ni, Anglujo jam
komencas disvastigi la lingvon tra la mondo. Estas malfeliĉe, ke du
el niaj plej agemaj kunverkantoj estas devigitaj forvojaĝi, unu al
Hindujo, kaj alia al Aŭstralujo, sed, kvankam ni Londone perdas,
sendube tiuj ĉi novaj teroj por la lingvo multe gajnos per la
sindonemeco de ambaŭ el tiuj ĉi Esperantistoj. Al ili, kaj al la
rezultato de iliaj klopodoj, ni sendas ĉiujn bondezirojn.
* * *
En la lasta Esperantist troviĝis tri problemoj kies solvojn nun
aperos. (I). Milion', Milton'. (II.) Anas', Ananas', amas'. (III.)
Knab', Bank'. Aglo, Olga.
Estis proponite presigi la nomojn de la divenintoj, sed tiel granda
nombro de legantoj estas eltrovintaj la solvojn, ke spaco tute
mankas. Se iu el ili ne estas ricevintaj la dekduon da Esperantaj
poŝtkartoj, ni petas, ke ili sciigu nin.
* * *
La Societo Esperanta Kiĥlie estas ĝuinta la viziton de Sveda
Samideanino, Fraŭlino Hilda Cederblad, kiu espereble, havos feliĉan
tempon kunparolante kun Anglaj Esperantistoj. Sendube la interŝanĝo
de pensoj kun anoj de aliaj landoj estas la plej bona ilo por lerni
Esperanton.
* * *
Plezure ni ricevis _The Indian Magazine_ (price 3d. from Messrs.
Phillips, 121, Fleet Street) kaj legis la tuton de la interesa
parolado de Dr. Pollen, C.I.E., pri kiu estis anonco en nia Januara
numero. Dek tri paĝoj de tia legindaĵo devas esti sufiĉaj por puŝi
kelkajn Esperantistojn ke ili aĉetu la gazeton.
* * *
Inter la Esperantistoj en Newcastle-on-Tyne estas tri fremdaj
konsuloj. Kompreneble, konsulo estas unu el la unuaj por ekkoni la
utilaĵojn de lingvo internacia, sed estas grava fakto ke, en tiu
urbo, la reprezentantoj de Unuigitaj Ŝtatoj, Italujo kaj Belgujo
estas Esperantistoj.
* * *
Jen interesega letero de sindonema apoganto.
"Estimata Sinjoro Redaktoro,--Ĝis nun mi neniam legis ion,
aŭ en la Esperantaj Gazetoj, aŭ en la korespondado pri la utileco
kaj facileco de la lingvo Esperanto en aliaj ĵurnaloj, pri la
instruado de ĝi al geknaboj, kiuj nur lernis siajn patrujajn
lingvojn. Certe mi ofte ricevis poŝtkartojn de Francaj knaboj, kiuj
diras ke ili eklernas Esperanton, kaj kolektas ilustritajn
poŝtkartojn aŭ poŝtsignojn k.t.p. Sed tiuj ĉi, kredeble, jam
eklernis aliajn lingvojn. Ĉu neniu el niaj patroj Esperantistaj
ekinstruas al siaj infanoj Esperanton? Kial ne? Sendube estus tre
bone. Knaboj kaj knabinoj lernante fremdajn lingvojn ne kuraĝas
paroli aŭ skribi ilin kaj, ordinare, ne havas ian okazon por
parolado kaj skribado. Sed kiom da knaboj estus feliĉaj se ili povus
korespondadi pri kolektoj de poŝtsignoj, aŭ pri ludoj, objektoj de
naturscienco k.t.p. se ili lernus, ke nun ekzistas lingvo tre facila
por interrilatoj kun alilandaj knaboj.
Esperanto estas la plej viva kaj plej sana el ĉiuj lingvoj, ĉar ĝi
ne naskiĝis infaneto, sed maturaĝa, kaj ili ŝanĝiĝis kaj
maljuniĝis.
Bone estus memori, ke ni estas la idoj de la estinteco, sed pli bone
ke ni estas la patroj de la estonteco, kaj Esperanto ne estas nur
praktika lingvo por hodiaŭ sed ĝi alrigardas la estontan
progresadon de la homaro, kaj povas konigi nin kun ĉiuj alilanduloj,
kiujn ni nomas, sed sen ia kompreno de la vorto, niaj _fratoj_.