Antaŭ iaj semajnoj aperis artikolo en la _Daily Mail_ kie oni
skribis ke Ĵapananoj trovis ke, se ili manĝadis nur rizon, ĝi
produktis hidropsion, sed se ili miksis hordeon kun la rizo la
malsano ne okazis.
Trovante en la Adresaro la nomon de Japonano, mi tuj skribis al li
sciigante lin pri la supre nomita artikolo kaj demandante ĉu ĝi
estis akurata.
Mi ricevis la sekvantan respondon--"La malsano okaza estas ne la
hidropsio sed beriberi aŭ elefantiasio. La rizo sole ne kaŭzas
tion: La malriĉuloj, la kampanoj, ankaŭ suferas je tiu malsano
kvankam ili ne ofte manĝas rizon; eble nur unu aŭ du foje dum
monato. La rimedo por tiu malsano estas ne ankoraŭ konata, sed la
mikso de hordeo kun la rizo estas bona; ankaŭ la aero de la
patralando. La homoj kiuj vivas en malaerigata ĉambro havas ofte
tiun malsanon. Unu aŭ du monatoj en la patralando estas sufiĉaj por
kuraci ĝin." (Espo. 7383).
Esperantisto 8105.
Kara Sinjoro, La unua numero de via tre laŭdinda gazeto ne sole
donis al mi grandan plezuron sed ankaŭ portis benon al ĉiuj de tiu
ĉi loko; ĉar, ĵus ĉe la momento de ĝia alveno, komencis la pluvo
de ni longatempe dezirita, kaj kiam mi malfermis la koverton, brilaj
fulmoj kune kun la lumo de mia elektra lampo lumigis al ĝiaj bone
presitaj paĝoj. Certe ĉiuj Anglaj Esperantistoj dankos vin tre kore
por via kuraĝa kaj sindonema laboro, kaj deziros longan vivon kaj
plenan sukceson al la entrepreno. Mi bedaŭras ke mi mem donis
malbonan ekzemplon al miaj pli junaj Esperantuloj, skribante en mia
artikoleto "Itala Somero," ke oni kulturas ĉe ni _Kariofilojn_.[21]
Mi devis esti skribinta _diantojn_,[22] ĉar la kariofilo,[21]
kreskaĵo de tropikaj landoj, ne povas vegeti tie ĉi. Kvankam mi
estas nemetiista[23] botanikisto, mi ne sciis la sciencan nomon por
"cloves," kaj mi ne lernis la Esperantan vorton por "carnation." ...
Jen mia konfeso kaj senkulpigo! Nun mi almenaŭ ellernis tre multe
pri la kariofila[21] natur-scienco, uzado, kaj komerco; kaj mi
miriĝas legante ke Anglujo enportas ĉiujare 1/4 milion funtojn[24]
da tiu drogo. Certe ĉiuj ne estas uzitaj por bongastigi niajn
pomtortojn![25]
Kun sinceraj gratuloj,
Via fidele,
C. Bicknell.