Antaŭ multe da jaroj je Dimanĉo, viro iris en arbaron por kolekti
lignon. Li kunigis ĝin, kaj, portis ĝin domen. Li renkontis belan
viron, dimanĉe vestitan, kiu estis ironta al preĝejo. Li haltis,
ekparolis al la lignoportanto kaj diris "Ĉu vi scias ke sur la tero
hodiaŭ estas Dimanĉo, kiam Dio ripozis, kreinte la mondon, ĉiujn
bestojn kaj la homaron? Ĉu vi ne scias ke estas skribite en la tria
komando Sanktigu la Dimanĉon?"
Sed la viro estis korhardiĝita kaj respondis "Dimanĉo tera aŭ
Lundo ĉiela, kion faras tio al mi?" La bela viro, kiu estis Dio mem,
respondis "Portu do eterne vian branĉaron. Kaj tial ke Dimanĉo sur
la tero ŝajnas al vi esti senvalora, havu do eternan Lundon en la
Luno kaj staru ĉiam tie kiel timiginta ekzemplo por ĉiuj kiuj
malsanktigas la Dimanĉon per laboro." De tiu tempo la viro kun la
branĉaro staras en la Luno, kaj eble starados tie eterne.
Elise Bauer.