KELKAJ FABLOJ EL ESOPO.

La Alaŭdo kaj Alaŭdidoj.--En kampo da matura greno

troviĝis kovitaro de alaŭdidoj, kaj la patrino ĉiutage atendis la

venon de la rikoltistoj. Ĉiufoje kiam ŝi foriris, ŝi ĉiam diris

al siaj geidoj ke ili rakontu al ŝi ĉion, kio okazos dum ŝi

forestis. En tago, alvenis la mastro. "Estas nun la tempo voki ĉiujn

miajn najbarojn," li diris, "kaj rikolti mian grenon."

Kiam la maljuna alaŭdo aŭdis pri tio, ŝi diris al siaj idoj: "Se

li fidas je siaj najbaroj, li ne baldaŭ rikoltos sian grenon."

La proksiman tagon, la bienulo revenis, kaj vidante nenion faritan,

li diris al sia filo: "Iru kaj voku viajn onklojn kaj kuzojn, por ke

ili komencu morgaŭ." Sed la alaŭdo diris al siaj idoj ke ili ne

timu, "Ĉar," ŝi rimarkis, "la parencoj ankaŭ havas siajn kampojn

da matura greno, kiujn ili devas rikolti."

Ŝi denove forestis, kaj la mastro, venante kiel antaŭe, nun diris

al sia filo: "Ni mem laboru kaj komencu morgaŭ nian rikolton."

Kiam la alaŭdidoj rakontis tiun diron al la patrino--"Nun," diris

ŝi, "ni vere bezonas forflugi."

"_Kion vi deziras farita, tion vi mem faru._"

(6266).

La azeno en leona haŭto.--Azeno, vestita je leona haŭto,

fiere vagadis kaj timigis ĉiun el la timemaj bestoj kiujn li

renkontis en la ĉirkaŭaĵo. Ekvidante vulpon, li ankaŭ volis

malkvieti tiun ĉi. Sed Rejnardo, aŭdinte la azenanbruan voĉon,

diris:--"Nu, ja, mi ankaŭ timiĝus se mi ne ĵus estus aŭdinta vin

bleki."

"_Trompantoj ĉiam estos eltrovitaj_"

(6266).

_In order that this Gazette may be useful as a propaganda agent, it

has been considered advisable to include in each number a synopsis of

the Grammar of Esperanto, so that those hitherto ignorant of its

system may be the better able to appreciate the magazine._

The Esperantist, Complete · 第 52 / 1137 题