Du Esperantistaj amikoj foje disputadis pri la nuntempa vivado, ĝiaj
utiloj kaj malutiloj. Ili promenadis sur belega vojo tra aleo de
arboj, kaj je la malproksima vidaĵo estis monteto kovrita per
florantaj herboj kaj brilanta sub sennuba ĉielo.
"Antaŭe tiu ĉi vidaĵo estis tiel bela kiel hodiaŭ" diris unu el
ili. "Jes" respondis la alia "sed tiam ni marŝus tremante, ni timus
rabistojn aŭ militistojn de ia granda barono. Vojo estus malbona kaj
certe ni ne havus pluvombrelojn se pluvus."
"Ĉu la nuna tempo kaj ĝia senĉesa aktiveco, ĝiaj bezonoj, ĝia
preskaŭ lukso por malriĉuloj estas egale bona por krei fortan kaj
nobelan karakteron? Ĉu vi ne kredas ke simpleco estas la plej bona
por ĉiuj?" "Ne" respondis la alia, "ni havas edukecon kaj
ĵurnalojn." "Ĵurnalojn" kun akcento de grandega malestimo.
"Ĵurnaloj estas similaj je ventoflagoj aŭ vaporfajfoj; nur utilaj
por montri kien blovas la vento, aŭ por fari bruon. Vidu do kion
ĵurnaloj diras pri Esperanto!"
Unue ili legis en la "Daily News": "But we are inclined to think that
Esperanto, having no literature and no vital connection with daily
living to enrich and refine and subtilize it, would be a poor
language, in which it would be well nigh impossible to communicate
any ideas but the simplest and most commonplace."
Tiam ili malfermis la "Daily Chronicle" kaj legis: "A gathering of
forty or fifty members gave a hearty welcome to the visitors, and the
facility of comprehension and of speech on both sides was a
revelation."
Alia ĵurnalo kiun ili legis estis la "Daily Telegraph" kie oni
trovis la sekvantan mallongan kritikaĵon "Its meagre scant array of
words Could puzzle no beginner; Untutored cannibals by herds, Would
learn them after dinner."
La "Glasgow Times" diris "I fear that even the enthusiastic W. T.
Stead will not gain many disciples for Esperanto."
En la "World's Work" ili legis "There seems little doubt that
Esperanto is at present holding the field against many rivals."
La "General Practitioner" presis "It is good for the general cause of
an International language that Esperanto should be propagated as much
as possible."
La du amikoj legis kvardek ĵurnalojn kaj trovadis similajn diversajn
kritikojn pri la kara lingvo.
E. A. Lawrence.
[Vere la nuna sukceso de la Esperantista movado ŝuldas al
ĵurnaloj grandan ŝuldon. Sen la helpo kiun ĝi ricevis; precipe
de la _Revuo de Revuoj, T.P.'s Weekly_ kaj similaj eldonoj,
Esperanto en Anglujo ne estus tiel disvastiĝata kiel ĝi hodiaŭ
estas. Unua ekzemplero de la _Esperanta Gazeto_ ne estus
kompleta sen korega dankesprimo, kaj la espero ke ĉiamkreskanta
nombro de ĵurnaloj estados niaj "Bonegaj Amikoj" en tiu ĉi
bonfarada movado.--Editor's Note].