LA HUMORA FLANKO DE TELEGRAFO.

Se oni kolektus depeŝojn kiuj trakuras telegrafan ferfadenon, diras

unu praktika telegrafejestro de vasta telegrafa sistemo, ili farus

kuriozan kaj interesan volumon de korespondaĵoj. La kosto de la

forsendo de depeŝo dependante de la nombro de vortoj kiujn ĝi

enhavas kompreneble igas ĝian konstruaĵon kiel eble plej mallongan.

Plej multaj depeŝoj enhavas malpli ol dek-du vortoj (kune kun adreso

kaj subskribo), kaj estas mirinde kiom da materialo tiu ĉi malgranda

nombro de vortoj ofte enhavas.

Sinjorino, kiu deziris ekscii kiam ŝia edzo revenos hejmen, sendis

al li depeŝon demandante tion. Li respondis ke grava afero malhelpis

lin, kaj ke li ne povos reveturi ĝis post kelkaj tagoj.

La Sinjorino tuj respondis sendante al li alian depeŝon en sekvanta

lakonika stilo:--"Hejme. 12 Septembro, 1903; Al F.C.P. Depeŝo

ricevita. Deŭtronomio xxiv., 5."--Mario.

Turninte al la nomita verso en Sankta Skribo, la adresito legis

sekvantan longan leteron:--

"Se oni edziĝis oni ne devas eliri por militi, nek devas oni

klopodiĝi pri ia afero; sed oni devas resti hejme libera dum unu

jaro, kaj oni devas ĝojigadi la edzinon kiun oni edzinigis."

Dua ekzemplero estas respondo sendita al homo kiu estis pekinta

kontraŭ la leĝoj kaj kiu forkuris. Li deziris ekscii ĉu estus

prudente reveni. Tial li telegrafis je sekvanta stilo:--

"1 Oktobro, 1903; Al B.C.M. Ĉu ĉio estas O.K.?--D.T.M.

The Esperantist, Complete · 第 41 / 1137 题