Nia Kara Estro, Doktoro Zamenhof, skribis al ni sekvantan--

"Skribi artikolon por la Angla-Esperanta gazeto mi bedaŭrade havas

nenian eblon, ĉar mi estas tiel treege okupata, ke mi ne havas eĉ

unu liberan minuton. Mi deziras al la gazeto la plej bonan sukceson

kaj mi esperas, ke la gazeto baldaŭ trovos tre multe da bonaj

kunlaborantoj."

Ni treege bedaŭras ke la bona Doktoro ne povos skribi iom por ni,

sed korege ni lin dankas por lia afabla bondeziro al nia sukceso.

* * *

Ni ankaŭ ricevis tre afablan leteron de So. de Beaufront, por kiu ni

lin dankegas. Jen ĝi estas. "Nepo de anglino, mi konas pli multe de

aliaj la karakteron anglan. Mi do ne miras ke Esperanto estas tre

favore akceptata de viaj sampatrujanoj kaj eĉ mia profunda konvinko

estas, ke Anglujo influos tute aparte sur la finan venkon de Esperanto.

La Angloj havas la juĝadon tro sanan por ne kompreni, ke nur en

lingvo neŭtrala troviĝas la praktika solvo de lingvo internacia.

Aliparte, antaŭ sistemo tiel simpla, kiel Esperanto, antaŭ lingvo

kies duono da vortoj almenaŭ estas jam antaŭe konataj de ili,

viaj samlandanoj nepovas malŝati rimedon de internacia komunikiĝado

kiun malgraŭ ĉio ilia patra lingvo neniam povus doni. Pro tio mi

tute konfidas ke ilia karaktero logika kaj praktika turnos ilin

al ni kaj faros el ili bonegajn rekrutojn por Esperanto.--L. de. B.

* * *

Sinjoro Fruictier skribis al ni "En Novembro de 1903a j. aperos

la unua No. de Internacia Medicina Revuo," sesonjara organo en

Esperanto, kies redakcia komitato konsistas el Profesoroj en Pariza

Medicina Fakultato. Ĝia jara abonkosto estas 6/6 ... Ni sendos

provajn ekzemplerojn kun gramatiko de Esperanto al plej multaj

scienculoj. Sed por tio ni bezonas Monon kaj Kunlaboradon.... Al

ĉiuj, kiuj abonos antaŭ la apero de la unua No. ni sendos senpage

unu ekzempleron de "Esperanta Sintakso laŭ verkoj de Doktoro

Zamenhof." Plie, ilia abono daŭros dum tuta jaro 1904a, kia ajn

estos nombro de N-oj aperontaj ĝis fino de tiu ĉi jaro ... Tial

konfidante vian konatan Esperantistan fervoron, mi antaŭe plej kore

vin dankas, kaj humile salutas."

Certege ni esperas ke la venonto estos sukcesplena kaj ke Sinjoro

Fruictier trovos multe da abonantoj kaj _kunlaborantoj_ inter

niaj scienculaj adeptoj.

(Subscriptions are received by the Hon. Sec., Esperanto Club).

Manuscript contributions should be sent to So. Paul Fruictier, 27

Boulevard Arago, Paris.

So. A. Saint-Martin, la tre sindonema helpanto kaj Redaktoro de la

Kanada gazeto "La Lumo" skribis tre interesan leteron. Li diras

"Brave! Brave! Brave! Mi gratulas vin sincere.... Hodiaŭ mi ricevas

vian sciigon ke ne sole estos Angla eldono de jam fondita revuo, sed

tute nova organo. Bravege! Mi memoras ke kelkaj amikoj Kanadaj iam

diskutis kiam estos Angla Esperanta revuo. Iu diris post 50 jaroj,

alia post 40 jaroj, mi kuraĝis diri, post dek jaroj oni en Anglujo

mem eldonos Esperantan Gazeton. La tutaj ĉeestantoj ekridegis, kaj

hodiaŭ, post unu jaro, vi anoncas al mi la bonan novaĵon! ... Diru

al amikoj en Anglujo ke ili sendu poŝt-kartojn al la Virina Klubo

Progreso, 137a rue Sainte Elizabeth, Montreal, Canada. Tiu Klubo

estas la unua virina Esperantista, ĝi fondis Esperantan ekspozicion,

kaj sendas kiel respondo al ricevitaj kartoj, grupan portreton de

kelkaj membroj de la Klubo. Tiu ekspozicio farota en la montrfenestro

de unu el la plej gravaj ĉiutagaj ĵurnaloj en Montrealo, certe

multe helpos al nia afero. Mi premas korege vian manon.--Via A.

Saint-Martin."

Ni kore ĝojas ke la profetaĵo de niaj Kanadaj Samideanoj ne estas

bona. La patrinalando ne estas tiel malantaŭema kiel oni pensis.

Ankaŭ ni salutas kore la Virinan Klubon kaj esperas ke la ekspozicio

estos tute sukcesplena.

* * *

Nia Sveda Kunlaboranto, Sinjoro Ahlberg skribis--"Mi ne povas eviti

prezenti al vi miajn sincerajn komplimentojn pro la grandiozaj

rezultatoj de via admirinda propagando tie en Anglujo! ... "Kiu estus

povinta kredi tion antaŭ unu jaro" kriis al mi malnova Esperantisto,

kiu, pro sia speciala scienco, la financo, zorge studiadis la

anglajn kaj amerikanajn rilatojn ... Laŭ mia deziro, li nun estas

publikigonta senpage nomarojn pri ekstersvedaj komercistoj, kiuj

deziras, per Esperanto, ekzistigi komercajn rilatojn kun svedaj

firmo, firinoj kaj letere sciigos tion ĉi al mi.--Al vi kaj al via

klubo kunfratajn salutojn.

The Esperantist, Complete · 第 40 / 1137 题