ESPERANTO POR ĈIUTAGA VIVADO.

Ne malmultaj homoj jam pruvis per la reala sperto ke Esperanto ja

posedas ĉiujn ecojn, kiujn praktika parolata lingvo bezonas, sed la

loĝado de la Prezidanto de la Societo "Esperanto" en Havro

(Francujo), kiu loĝado okazis antaŭ ne longe, donis pluan pruvon.

Kun li ĉeestis sia edzino, kiu estis tre kontenta babilante kun la

Havraj Esperantistinoj, la Sekretario de la sama societo, kaj amiko,

al kiu Esperanto estis nova lingvo.

Post kelkaj tagoj, la Sekretario de la Esperanto Klubo ankaŭ alvenis

kaj Fraŭlino Lawrence, la eks-sekretariino.

La kvar Kiĥlianoj pasigis dek-unu tagojn en unu loko, loĝante en

hotelo kie kvar profesoroj ĉe la Havra Liceo ĉiutage manĝadis, kaj

dum almenaŭ du kaj duono horoj ĉiutage la samaj personoj

interparoladis Esperante. Necese, tre granda nombro da diversaj

objektoj estis priparolata. Ne estis mallonga viziteto, ne estis

kelkaj frazoj pri la vetero aŭ la sano, aŭ kelkaj demandoj pri

pakaĵoj kaj biletoj, kaj la plej bona vojo al Ĉitie-aŭ-tie, sed

vera interŝanĝo de opinioj pri ĉiaspecaj aferoj, pasanta inter

personoj ĝis tiam apartigitaj de la manko de komuna ilo de parolado.

Plue, la loĝado prezentis okazojn por fari paroladojn, preparitajn

kaj senpreparajn, Esperante, kaj la kara lingvo pasis tra la provo

venkante. Nun Angloj havas Anglan ateston, ke Esperanto ne estas nur

interesa ludilo por pasigi senokupajn horojn, sed sana, fortika

lingvo, taŭga por ĉiuj praktikaj utilaĵoj, kaj ankoraŭ lernebla

sen multa penado.

Samtempe, alia argumento, kiu tiuj, kiuj estas blindigitaj de la

antaŭjuĝado, ofte uzas kontraŭ Esperanto, nome, ke pro la

diferencoj de la elparolado kaj de la nacia idiomo, diverslandaj

Esperantistoj ne povus kompreni Esperanton parolatan de alilandulo,

estis efektive silentigita. De la unua momento, kiam la Angloj

marŝis sur la Francan teron ĝis la finaj adiaŭoj, oni trovis

nenion malfacilecon, nek parolante nek komprenante.

Tio estis pli rimarkinda, ĉar la vizitantoj havis tre malofte

okazojn por interparoladi Esperante. Ili estis similaj al knaboj

ĵetitaj en akvon, kiuj devigas aŭ naĝi aŭ droni. Certege ili ne

dronis; kontraŭe per Esperanto, kaj per Esperanto sole, ili pasigis

plejplaĉantan libertempeton, kiun ili kore deziras ripeti la

proksiman jaron, ĉu en Havro, ĉu aliloke.

John Ellis, No. 7124.

The Esperantist, Complete · 第 31 / 1137 题