(_Venas_ Ŝipestro _kaj_ Subestro.)
Ŝipestro.--Subestro!
Subestro.--Tie ĉi, mastro; kion vi ordonas?
Ŝipestro.--Bone; admonu la maristojn, vigligu ilin, aŭ la
ŝipo disrompiĝos sur la ŝtonegoj. Vigle, vigle!
(_Venas_ Maristoj.)
Subestro.--He! kamaradoj, kuraĝe! kuraĝe! Bravuloj vigle!
vigle! Mallevu la velojn; atentu la fajfilon de l'mastro! ... Nun,
blovu, ventoj, ĝis vi krevos, se estas sufiĉa spaco!
(_Venas_ Alonzo, Sebastiano, Antonio, Ferdinando, Gonzalo
_kaj_ Aliaj.)
Alonzo.--Bona subestro, atentu! kie estas la ŝipestro?
Brave agu, ŝipanoj!
Subestro.--Mi petas ke vi restu malsupre.
Antonio.--Kie estas la ŝipestro, subestro?
Subestro.--Ĉu vi ne aŭdas lin? Vi malhelpas nian laboron.
Restu en viaj ĉambretoj. Vi nur helpas la ventegon tie ĉi.
Gonzalo.--Neniel; estu pacienca!
Subestro.--Jes, tuj kiam la maro estos. Iru for de tie ĉi!
Ĉu tiaj blekegantoj timas reĝan nomon? Ne! Iru en la ĉambron.
Silentu! Ne malhelpu nin.
Gonzalo.--Prave; memoru, tamen, tiujn kiujn la ŝipo portas.
Subestro.--Neniun kiun mi pli amas ol min mem. Nu! vi estas
konsilano; se vi povas ordoni ke tiuj ĉi elementoj silentu, kaj
tiamaniere trankviligu la nunan veteron, bone; ni ne tuŝos plu ian
ŝnuregon; uzu vian povon! sed, se vi tion ne povas, estu danka ke vi
jam tiel longe vivadis, kaj en via ĉambreto pretiĝu por ia ebla
estonta malfeliĉo, se ĝi okazos. (_Al la_ Maristoj) Vigle,
kamaradoj! (_Al la_ Aliaj) For de tie ĉi, mi petas! (_Foriras_).
Gonzalo.--Mi ja ĝojas pri tiu ĉi malgentilulo; ŝajnas al
mi ke sur li ne estas signo de drononto; li perfekte prezentas
pendigoton! Ho, sorto! zorgu pri lia pendiĝo; ke lia sorta ŝnuro
nun fariĝu nia sava ŝnurego, ĉar, alie, ni ne povos esperi ian
bonaĵon: se li ne naskiĝis pendonta, vere, mizera estas nia stato!
(_Ĉiuj foriras_).
(_Daŭrigota_).