X.

En muta piemo mi falis surgenuen kaj verŝis larmojn de danko. Ĉar

subite mia estonteco klare prezentiĝis al mia animo. Pro frua kulpo

ekzilite el la homa socio, mi kompense estis alkondukata al la

naturo, kiun mi ĉiam amis; la tero estis donata al mi kiel riĉa

ĝardeno, la studo kiel direktanta forto de mia vivo, kaj ĝia celo

fariĝis la scienco. Tio ne estis decido, kiun mi alprenis. Mi nur

klopodis de tiam, kun silenta, severa, ne ĉesanta diligento fidele

realigi tiun idealon, kiu hele vidiĝis al mia interna okulo; kaj mia

memkontento dependis de mia alproksimiĝo al tiu modelo. --

Mi energie leviĝis, por senhezite per rapida ĉirkaŭen-rigardo

preni posedon de la kampo, kie mi volis de nun rikolti. Mi staris sur

la altaĵoj de Tibeto, kaj la suno, kiun antaŭ malmulte da horoj mi

vidis leviĝi, ĉi tie jam klinis sin subironte. Mi reatingis ĝin

en ĝia irado, tramigrante Azion de oriente al okcidente. Mi eniris

Afrikon, kaj, scivole rigardante, mi trapasis ĝin kelkfoje laŭ

ĉiuj direktoj. Admirante en Egiptio la malnovajn piramidojn kaj

templojn mi ekvidis en la dezerto, proksime de la centpordega Tebo,

la kavernojn, kie loĝis la kristanaj ermitoj. Subite naskiĝis en

mi la decida kaj klara penso: tie estos mia loksidejo. Mi elektis

kiel estontan loĝejon unu el la plej kaŝitaj kavernoj, kiu estis

samtempe vasta, oportuna kaj ne alirebla por ŝakaloj; poste mi

daŭrigis mian migradon.

Ĉe la Kolonoj de Herkulo mi transpaŝis al Eŭropo. Rigardinte

ĝiajn sudajn kaj nordajn provincojn, mi pasis de Nord-Azio trans la

polusan glaciejon al Grenlando kaj Ameriko. Mi travagis la du partojn

de tiu kontinento, kaj la vintro, kiu jam regis en la sudo, rapide

repelis min de la Horna terkapo norden.

Mi haltis, ĝis kiam tagiĝis en la orienta Azio, kaj nur post ioma

ripozo daŭrigis mian vagadon. Mi sekvis tra ambaŭ Amerikoj la

montaran ĉenon, kiu enhavas la plej altajn konatajn elstaraĵojn de

nia globo. Malrapide kaj singarde mi paŝis de supro al supro, jen

trans flamantajn vulkanojn, jen trans neĝokovritajn kupolojn, ofte

havante penon spiri. Mi atingis la Elian monton kaj saltis trans la

Beringan markolon al Azio. Mi sekvis ties orientan bordon en ĝia

serpentumado kaj esploris kun speciala atento, kiuj el la insuloj

tie kuŝantaj estas alireblaj por mi. De la duoninsulo Malako miaj

botoj portis min sur la insulojn Sumatro, Javo, _Bali_ kaj

_Lombok_. Mi provis, ofte eĉ kun danĝero kaj tamen ĉiam vane,

malbari al mi -- trans la malpli grandajn insulojn kaj rokojn, de

kiuj tiu maro estas plenplena -- transiron nordokcidenten al Borneo

kaj al aliaj insuloj de tiu arkipelago. Mi devis forlasi tiun

esperon. Mi fine sidiĝis sur la plej ekstrema pinto de Lombok, kaj,

turninte la vizaĝon al sude kaj oriente, mi ploris kvazaŭ antaŭ la

firme ŝlosita krado de mia malliberejo, ke mi tiel baldaŭ renkontis

mian ĉirkaŭlimon. La kurioza Nov-Holando, tiel necesega por la

kompreno pri la tero kaj ĝia vesto teksita de l’ suno, pri la

plantaro kaj bestaro, estis fermita por mi, same kiel la Suda maro

kun siaj zoofitaj insuloj.

Kaj tiel jam de la origino ĉio, kion mi estis kolektonta kaj

kreonta, estis kondamnita, resti nura fragmento. -- Ho mia Adelberto,

kio estas la klopodoj de l’ homoj!

Ofte, dum la plej severa vintro de Sud-Ameriko, mi provis iri de la

Horna terpinto trans la polusan glaciejon orienten tiujn eble ducent

paŝojn, kiuj disigis min de _Diemen_-lando kaj Nov-Holando. Mi

eĉ ne zorgis pri la reveno kaj ĉu tiu malbona lando eble fermiĝos

super mi, kiel la kovrilo de mia ĉerko; kun freneza riskemo mi

malespere faris paŝojn trans flosumantan glacion, mi spitis la

malvarmon kaj la maron. Vane: mi ankoraŭ ne estis sur Nov-Holando.

Post tiaj provoj de transiro mi ĉiufoje revenis al Lombok, sidiĝis

sur ĝia plej ekstrema pinto kaj ree ploris, turninte la vizaĝon al

sude kaj oriente, kvazaŭ antaŭ la firme ŝlosita kiel krado de mia

ĉerko. --

Fine mi forŝiris min de tiu loko kaj reiris kun malĝoja koro en la

internan Azion. Mi plue travagis ĝin, sekvante la matenan krepuskon

al okcidente, kaj ankoraŭ en la nokto mi alvenis en Tebio, ĉe mia

loĝejo elektita en la antaŭa posttagmezo.

Tuj kiam mi estis iom ripozinta kaj estis tago tra Eŭropo, mia

unua zorgo estis, havigi al mi ĉion bezonatan. Unue mi bezonis

haltigoŝuojn; ĉar mi estis spertinta, kiel malagrable estas, nur

per demeto de la botoj povi mallongigi siajn paŝojn, por oportune

ekzameni proksimajn objektojn. Paro da pantofloj metitaj sur la

botojn tute efikis tiel, kiel mi esperis; pli poste mi ĉiam portis

kun mi eĉ du parojn, ĉar mi sufiĉe ofte forĵetis la unuan paron

de la piedoj, ne havante tempon por ilin relevi, kiam leonoj, homoj

aŭ hienoj ektimigis min ĉe miaj botanikaj esploroj. Mia tre

bona horloĝo estis por la mallonga daŭro de miaj iroj taŭgega

kronometro. Krome mi ankoraŭ bezonis sekstanton, kelkajn fizikajn

instrumentojn kaj librojn.

Por ĉion ĉi alporti mi faris kelke da angorigaj vizitoj al Londono

kaj Parizo, kiujn ĝuste ombris nebulo por mi favora. Kiam la

restaĵo de mia sorĉa oro estis konsumita, mi alportis kiel pagaĵon

afrikan eburon, facile troveblan; ĉe tio, estas vere, mi devis

elekti la plej malgrandajn dentojn, por ke ilia pezo ne superu miajn

fortojn. Baldaŭ mi estis provizita per ĉio kaj tuj komencis mian

novan vivmanieron de privata sciencisto.

Mi travagadis la teron, mezurante jen ĝiajn altaĵojn, jen la

temperaturon de ĝiaj fontoj kaj tiun de la aero, jen observante

bestojn aŭ esplorante kreskaĵojn. Mi rapidis de la ekvatoro al

la poluso, de unu kontinento al la alia, komparante spertojn kun

spertoj. La ovoj de la afrikaj strutoj aŭ de la nordaj marbirdoj

kune kun fruktoj, precipe de la tropikaj palmoj kaj bananujoj, estis

mia plej ordinara nutraĵo. Por mankanta feliĉo mi havis kiel

surogaton la nikotianojn kaj por la homaj simpatio kaj kunuleco la

fidelan amon de pudelo. Tiu gardis mian kavernon en Tebio kaj ĝoje

alsaltis, kiam mi, ŝarĝite de novaj riĉaĵoj, revenis al li, tiel

li almenaŭ siaparte sentigis min, ke mi ne estas sola sur la tero.

Sed ankoraŭ aventuro estis rekondukonta min inter la homojn.

La mirinda historio de Petro Schlemihl · 第 13 / 16 题