IX.

Nun mi do estis senombra kaj senmona; sed peza ŝarĝaĵo estis

forprenita de mia brusto, mi ree estis serena. Se mi ne estus

perdinta ankaŭ mian amatinon aŭ se almenaŭ mi ne estus sentinta

min riproĉebla pri ŝia perdo, -- mi opinias, ke mi povintus esti

feliĉa. -- Sed mi ne sciis, kion fari nun. Mi traserĉis miajn

poŝojn kaj ankoraŭ trovis en ili kelke da ormoneroj; mi nombris

ilin kaj ekridis. Mi lasis mian ĉevalon malsupre en la gastejo; mi

hontis, reiri tien. Almenaŭ mi devis ĝisatendi la subiron de la

suno; kaj tiu estis ankoraŭ alte sur la ĉielo. Mi kuŝiĝis en la

ombro de la plej proksimaj arboj kaj trankvile ekdormis.

Ĉarmaj bildoj en aereca danco interplektis sin al plaĉa sonĝo.

Mina, kun florkrono sur la haroj, preterglitis kaj afable alridetis

min. Ankaŭ la honesta Bendel estis kronita per floroj kaj pasis

kun afabla saluto. Multajn aliajn, kaj ŝajnas al mi, ankaŭ vin,

Chamisso, mi ankoraŭ vidis malproksime en la amaso. Hela lumo

brilis, sed neniu havis ombron; kaj, pli strange, tio ne malbele

impresis. Nur floroj kaj kantoj, amo kaj ĝojo, sub palmoboskoj.

-- Mi povis nek reteni, nek klare distingi tiujn forbloviĝemajn,

ĉarmajn figurojn; sed mi scias, ke mi volonte sonĝis tian sonĝon

kaj ke mi volis eviti la vekiĝon; mi vere jam maldormis kaj ankoraŭ

tenis fermitaj la okulojn, por pli longe konservi en mia animo la

foriĝantajn aperaĵojn.

Fine mi malfermis la okulojn. La suno ankoraŭ estis sur la ĉielo,

sed en la oriento; mi estis preterdorminta la nokton. Mi prenis

tion kiel signon, ke mi ne reiru al la gastejo. Sen bedaŭro mi

forlasis kiel perditan, kion mi ankoraŭ posedis tie, kaj decidis

piedire sekvi flankan straton pasantan tra la multarba bazo de l’

montaro. Mi lasis al la sorto, plenumi, kion ĝi intencis pri mi.

Mi ne rigardis malantaŭen kaj ankaŭ ne konsideris la eblon, min

turni al Bendel, lasita kiel riĉulo. Mi pririgardis min rilate al

la nova rolo, kiun mi estis ludonta en la mondo: Mia vesto estis

tre modesta. Mi surhavis malnovan nigran kurtkon[3], kiun mi jam

portis en Berlino kaj kiu, mi ne scias kiel, nur por tiu vojaĝo

ree trafis sub mian manon. Sur la kapo mi havis vojaĝoĉapon kaj

sur la piedoj paron da malnovaj botoj. Mi leviĝis, tranĉis al mi

ankoraŭ nodbastonon kiel memoraĵon kaj tuj ekiris. En la arbaro mi

renkontis maljunan kampulon, kiu afable salutis min kaj kun kiu mi

komencis interparoli. Mi demandis, kiel sciema vojaĝanto, unue pri

la vojo, poste pri la regiono kaj ĝiaj loĝantoj, la produktaĵoj de

l’ montaro kaj simile plu. Li prudente kaj paroleme respondis al

miaj demandoj. Ni venis al la lito de torento, kiu estis renversinta

larĝan strion de la arbaro. Mi interne sentis frostotremon ekvidante

tiun sunbrilan spacon; mi lasis antaŭiri la kampulon. Sed meze de

la danĝera loko li haltis kaj turnis sin al mi, por rakonti al mi

la historion de tiu detruo. Li baldaŭ rimarkis mian mankon kaj

interrompis sian rakonton: „Sed kiel do tio fariĝas, sinjoro,

vi ja ne havas ombron!“ -- „Bedaŭrinde! bedaŭrinde!“ mi ĝemetante

respondis. „Dum longa, grava malsano mi perdis la harojn, la ungojn

kaj la ombron. Vidu, patro, la haroj, kiujn mi rericevis, estas tute

blankaj -- en mia aĝo! --, la ungoj estas tre mallongaj, kaj

la ombro, tiu ankoraŭ ne volas rekreski.“ -- „Ej! ej!“ la

maljunulo kapskuante respondis, „nenia ombro, tio estas malbona!

tio estis vere grava malsano, kiun havis la sinjoro.“ Sed li jam ne

daŭrigis sian rakonton, kaj ĉe la plej proksima transversa vojo, kiu

sin prezentis, li senparole forlasis min. -- Maldolĉaj larmoj

denove tremis sur miaj vangoj, kaj mia sereno estis for.

Kun malĝoja koro mi daŭrigis mian vojon, kaj ne plu serĉis ies

societon. Mi restis en la plej malhela parto de l’ arbaro kaj devis

kelkafoje, por pasi sunbrilan strion, atendi horojn, ĝis nenies

okulo malpermesis al mi la transiron. Vespere mi klopodis trovi

pasloĝejon en la vilaĝoj. La celo de mia irado estis minejo en la

arbaro, kie mi esperis ricevi laboron sub la tero; ĉar flanke de

tio, ke mia nuna situacio ordonis al mi, mem zorgi pri mia vivoteno,

mi bone ekkonis, ke sole streĉa laboro min povos ŝirmi de miaj

detruaj pensoj.

Kelke da pluvotagoj tre akcelis mian iradon, sed por la kosto de

miaj botoj, kies plandoj estis faritaj por graf’ Petro kaj ne por

la piediristo. Mi jam iris sur malkovritaj piedoj. Mi devis aĉeti

paron da novaj botoj. En la sekvinta mateno mi serioze okupis min pri

tiu afero en vilaĝo, kie estis kermeso kaj kie en butiko vendiĝis

malnovaj kaj novaj botoj. Mi longe elektis kaj marĉandis. Mi devis

rezigni paron da novaj, kiujn mi estus dezirinta; la prezo estis

tro malmodera. Mi do kontentiĝis per malnovaj, kiuj ankoraŭ estis

bonaj kaj fortaj. La bela blondbukla knabo, kiu tenis la butikon,

transdonis ilin al mi interŝanĝe por mia mono, dezirante al mi kun

afabla rideto feliĉon por la vojo. Mi tuj surmetis ilin kaj eliris

el la loko tra la norda pordo.

Mi estis tre absorbita de miaj pensoj kaj apenaŭ vidis, kien mi

metis la piedojn; ĉar mi pensis pri la minejo, kie mi esperis

alveni jam vespere, kaj pri la maniero, prezenti min tie. Mi

ankoraŭ ne iris ducent paŝojn, kiam mi rimarkis, ke mi perdis

mian vojon. Mi rigardis ĉirkaŭen, por retrovi ĝin: mi staris

en sovaĝa, malnovega abiaro, kiun ŝajne ankoraŭ neniam trafis

hakilo. Mi penetris pluen ankoraŭ kelke da paŝoj: mi vidis min

meze de dezertaj rokoj, surkreskitaj nur de saksifragoj kaj musko,

inter kiuj kuŝis kampoj de neĝo kaj glacio. La aero estis tre

malvarma. Mi rigardis returne: la arbaro estis malaperinta post

mi. Mi faris ankoraŭ kelke da paŝoj: la silento de l’ morto

ĉirkaŭis min. Sen limoj etendiĝis la glacio, sur kiu mi staris,

kaj densa nebulo pezis sur ĝi; la suno vidiĝis sanga ĉe la

bordo de l’ horizonto. La malvarmo estis neelportebla. Mi ne

sciis, kio okazis al mi. La rigidiga frosto devigis min akceli

miajn paŝojn. Mi aŭdis nur la muĝadon de malproksimaj akvoj.

Ankoraŭ unu paŝo, kaj mi estis ĉe la glacia bordo de oceano.

Ĉe mia vido sennombraj fokaroj sin ĵetis tumulte en la maron. Mi

laŭiris tiun bordon: mi ree vidis nudajn rokojn, teron, betularojn

kaj abiarojn. Mi kuris ankoraŭ kelke da minutoj rekte antaŭen:

estis sufoka varmego. Mi rigardis ĉirkaŭen: mi staris inter belaj

rizokampoj sub morusarboj. Mi sidiĝis en ilia ombro kaj rigardis

mian horloĝon: pasis apenaŭ kvaronhoro, de kiam mi forlasis la

foiron en la vilaĝo. Mi kredis sonĝi kaj mordis mian langon, por

veki min; sed mi reale maldormis. Mi fermis la okulojn, por kolekti

miajn pensojn. Jen mi aŭdis antaŭ mi skandi strangajn silabojn tra

la nazo. Mi levis la rigardon: du ĉinoj, nepre rekoneblaj per sia

azia fizionomio, se mi eĉ ne fidus al iliaj vestoj, kun laŭlandaj

salutoj alparolis min en sia lingvo. Mi leviĝis kaj reeniris kelke

da paŝoj: mi ne plu vidis ilin. La pejzaĝo estis tute ŝanĝita;

arboj, arbaroj anstataŭis la rizokampojn. Mi rigardis tiujn arbojn

kaj la herbojn, kiuj floris ĉirkaŭ mi: kelkajn mi konis, ili estis

kreskaĵoj de l’ sudorienta Azio. Mi volis proksimiĝi al unu el

tiuj arboj: unu paŝo, kaj ree ĉio estis ŝanĝita. Mi nun ekiris

kiel rekruto ekzercata, malrapide, mezurante la paŝojn. Landoj kun

admirinda varieco, kampoj, herbejoj, montaroj, stepoj, sablodezertoj

malvolviĝis antaŭ mia mireganta rigardo. Dubo ne estis ebla: mi

havis sepmejlobotojn[24] sur la piedoj.

La mirinda historio de Petro Schlemihl · 第 12 / 16 题