Mi malkaŝos min al via juĝo, kara Chamisso, kaj ne klopodos korupti
ĝin. Longe mi mem plenumis severan juĝon kontraŭ mi, nutrante la
vermon de memturmento en mia koro. Konstante tiu kriza momento de
mia vivo prezentiĝis al mia animo, kaj nur kun dubema okulo, kun
humilo kaj pento mi povis rigardi ĝin. -- Kara amiko! Homo, kiu
nur foje facilanime metas la piedon ekster la rektan vojon, baldaŭ
estas forkondukata sur aliajn vojojn, kiuj tiras lin malsupren,
ĉiam malsupren; tiam li vane vidas la gvidstelojn briletantaj sur
la ĉielo: li ne plu povas elekti, senhalte li devas malsupreniri la
deklivon kaj sin mem oferi al Nemezo. Post tiu kulpa nepripensitaĵo,
kiu ŝarĝis min per la malbeno, mi krime entrudiĝis per amo en
la sorton de alia estulo; kio restis al mi, post kiam mi semis
ruiniĝon, ol blinde alsalti por helpo tien, kie rapida savo estis
postulata de mi? Ĉar la lasta horo sonis. -- Ne taksu min tiel
malalte, mia Adelberto, ke vi pensas, ke iu ajn postulita prezo
ŝajnis al mi troa, ke pri io ajn, apartenanta al mi, mi pli avaris
ol pri mia oro. -- Ne, Adelberto; sed mia animo estis plenigita de
nesuperebla malamo kontraŭ tiu enigma kaŝglitanto sur malrektaj
vojoj. Mi eble juĝis lin maljuste, sed ĉia kuneco kun li ribeligis
mian internon. -- Ankaŭ ĉi-foje, kiel jam tiel ofte en mia vivo
kaj kiel ĝenerale tiel ofte en la historio de l’ homoj, okazaĵo
anstataŭis agon. Pli poste mi repaciĝis kun mi mem. Unue mi lernis
respekti la Neceson; kaj kio pli apartenas al ĝi ol la faro farita,
la okazaĵo okazinta! Krome mi ankaŭ lernis respekti tiun neceson
kiel saĝan Providencon, kiu estas la animo de tiu tuta granda
radaro, en kiu ni funkcias nur kiel movataj movantaj radoj; kio devas
okazi, nepre okazas. Ĉar kio devis fariĝi, tio okazis, kaj ne sen
la disponoj de tiu providenco, kiun fine ankoraŭ mi lernis respekti
en mia sorto kaj en la sorto de la estaĵoj kun mi ligitaj.
Mi ne scias, ĉu vidi la kaŭzon en la streĉiteco de mia animo,
plenigita de tiel potencaj sentoj, ĉu en la konsumiĝo de miaj
fizikaj fortoj, kiujn dum la lastaj tagoj malfortigis ne kutimita
malhavado, ĉu fine en la detruanta tumulto, kiun la proksimeco de
tiu griza monstro naskis en mia tuta naturo; ĉiukaze en la momento
de subskribado profunda sveno min kaptis, kaj mi kuŝis kelke da
tempo kvazaŭ en la brakoj de l’ morto.
Piedfrapado kaj malbenado estis la unuaj sonoj, kiuj trafis mian
orelon, kiam mi rekonsciiĝis. Mi malfermis la okulojn; estis
malhele, mia malamata akompananto riproĉante klopodis pri mi: „Ĉu
tio ne estas konduto kiel de maljuna virinaĉo? -- Oni ekregu sin kaj
vigle plenumu, kion oni decidis! Aŭ ĉu oni ŝanĝis sian intencon
kaj preferas plorgrimaci?“ -- Mi pene levis min de la tero, kie mi
kuŝis, kaj silente rigardis ĉirkaŭen. Estis malfrua vespero. El
la hele lumigita arbaristejo sonis festa muziko, unuopaj grupoj de
homoj promenis tra la vojoj de la ĝardeno. Kelkaj konversaciantoj
alproksimiĝis kaj okupis lokon sur la benko, kie mi pli antaŭe
estis sidinta. Ili interparolis pri la edziĝo de la riĉa sinjoro
Rascal kun la filino de l’ gastiganto, kiu okazis en la mateno. --
La afero do fariĝis. --
Mi forŝovis de mia kapo la nevidebligan ĉapon de la nekonato,
kiu tuj malaperis por mi, kaj, dronigante min en la plej profunda
mallumo de l’ arbetaĵoj kaj pasante la laŭbon de graf’ Petro, mi
silente rapidis al la elirejo de l’ ĝardeno. Sed nevidebla akompanis
min mia turmentanto kaj persekutis min per akraj vortoj: „Jen do la
danko pro la peno, kiun oni prenis flegante vian nervo-malfortan
moŝton dum la tuta tago. Kaj oni estu la mistifikito en la ludo.
Bone, sinjor’ obstinulo; forkuru nur de mi, ni tamen estas
nedisigeblaj. Vi havas mian oron kaj mi havas vian ombron; tio nin
ambaŭ ne lasas trankvilaj. -- Ĉu oni iam aŭdis, ke ombro forlasis
sian mastron? La via min tiradas post vi, ĝis kiam vi reakceptis ĝin
en vian favoron kaj mi seniĝis de ĝi. Kion vi preterlasis, fari laŭ
volonta meminstigo, tion vi, nur tro malfrue, devos postfari pro
tedo kaj enuo; oni ne evitas sian sorton.“ En la sama tono li
konstante daŭrigis. Vane mi fugis; li ne ĉesis, kaj ĉiam ĉeestante
li moke parolis pri oro kaj ombro. Propra penso ne estis ebla al mi.
Tra senhomaj stratoj mi estis direktiĝinta al mia domo. Kiam mi
staris antaŭ ĝi kaj ĝin rigardis, mi apenaŭ povis rekoni ĝin:
Post la enrompitaj fenestroj nenia lumo brulis; la pordoj estis
fermitaj, nenia servisto plu moviĝis en la interno. Mia akompananto
laŭte ekridis: „Jes, jes, tiel okazas! Sed vian Bendel vi kredeble
trovos en la domo; antaŭzorge oni lin lastadate sendis hejmen tiel
lacigitan, ke li kredeble ankoraŭ ne forlasis ĝin! -- Nu, por
hodiaŭ bonan nokton! Ĝis baldaŭa revido!“
Mi estis plurfoje sonoriginta; lumo aperis. Bendel de interne
demandis, kiu sonorigis. Kiam la bonulo rekonis mian voĉon, li
apenaŭ povis bridi sian ĝojon; la pordo rapidege malfermiĝis,
plorante ni falis unu inter la brakojn de l’ alia. Mi trovis lin
tre ŝanĝita, malforta kaj malsana; koncerne min, miaj haroj tute
griziĝis.
Li kondukis min tra la dezertiĝintaj ĉambroj al interna, domaĝita
salono. Li alportis ion por manĝi kaj trinki, ni sidiĝis, li ree
ekploris. Li rakontis al mi, ke li lastadate tiel longe batante
persekutis la grize vestitan malgrasulon, kiun li renkontis kun mia
ombro, ke li perdis mian postsignaron kaj falis teren pro laco; fine,
kiam li ne povis retrovi min, li reiris hejmen, kie baldaŭ poste,
laŭ instigo de Rascal, alkuris la popolaĉo, enrompis la fenestrojn
kaj satigis sian detruemon. Tiel ili agis kontraŭ sia bonfarinto.
Mia servistaro estis forkurinta ĉiuflanken. La loka polico ekzilis
min kiel suspektindan el la urbo, kaj fiksis al mi limtempon de dudek
kvar horoj, por forlasi ĝian teritorion. Al tio, kion mi sciis pri
la riĉeco kaj la edziĝo de Rascal, li povis aldoni ankoraŭ multe.
Tiu malbonulo, kiu kaŭzis ĉion, kio ĉi tie trafis min, devis de la
komenco esti koninta mian sekreton. Ŝajnis, ke li nur altirite de la
oro alŝovis sin al mi kaj ke li jam en la unua tempo sciis havigi al
si ŝlosilon por tiu ŝranko, metante fundamenton de tiuj riĉaĵoj,
kiujn ankoraŭ pliigi li nun povis rezigni.
Ĉion ĉi Bendel rakontis al mi ofte eksplodante per larmoj, kaj
poste li denove ploris pro ĝojo, revidi min, ree havi min ĉe
si, kaj, post longa dubado, al kiaj ekstremoj la malfeliĉo eble
kondukis min, vidi min trankvile kaj rezignacie elportanta ĝin. Ĉar
tian formon nun estis alpreninta en mi la malespero. Mi vidis mian
mizeron antaŭ mi grandegan, neŝanĝeblan; mi estis elĉerpinta
miajn larmojn pro ĝi, ĝi jam ne povis elpremi kriojn el mia brusto,
malvarme kaj indiferente mi prezentis al ĝi mian nudigitan kapon.
„Bendel“, mi ekparolis, „vi scias mian sorton. Ne sen antaŭa
kulpo nun trafis min tia peza puno. Vi, senkulpa viro, ne pli longe
ligu vian sorton al la mia; mi ne volas tion. Ankoraŭ dum la nokto
mi forrajdos; selu al mi ĉevalon. Mi rajdos sola; vi restos, mi
volas tion. Devas ĉi tie kuŝi ankoraŭ kelke da kestoj kun oro;
konservu ilin. Mi, sola, migrados tra la mondo; sed se iam ajn mi
ree pasigos serenan horon kaj la feliĉo ŝajnas returni al mi sian
favoron, tiam mi fidele pensos pri vi, ĉar sur via fidela brusto mi
ploris en penoplenaj, doloraj horoj.“
Kun rompita koro kaj premate de teruro la honestulo devis obei al
tiu lasta ordono de sia mastro; mi estis surda por liaj petoj kaj
rezonoj, blinda por liaj larmoj. Li alkondukis al mi la ĉevalon. Mi
premis la ploranton ankoraŭ unu fojon al mia brusto, sursaltis la
selon, kaj, kaŝite de la nokto, mi malproksimiĝis de la tombo de
mia vivo, senzorge, sur kiun vojon kondukos min mia ĉevalo; ĉar
de nun mi havis sur la tero nenian celon, nenian deziron, nenian
esperon.