VI.

Postrestinte sur la dezerta erikejo mi lasis liberan kuron al

abundegaj larmoj; ili malŝarĝis mian kompatindan koron de

nedirebla, angoriga premo. Sed mi ne vidis limojn de mia supermezura

mizero, nenian eliron, nenian celon; precipe mi sorbis kun furioza

soifo la novan venenon, kiun la nekonato verŝis en miajn vundojn.

Kiam mia imago elvokis la bildon de Mina, kaj la amata dolĉa figuro

pala kaj larmanta aperis antaŭ mi, kian mi laste vidis ŝin en mia

malgloro, -- jen aroga kaj mokanta la ombro de Rascal sin ŝovis

inter ŝin kaj min. Mi kaŝis mian vizaĝon kaj forkuris tra la

solejo, sed la abomeninda aperaĵo ne ellasis min; ĝi persekutis min

kurantan, ĝis mi sen spiro falis al la tero kaj malsekigis ĝin per

nova torento de larmoj.

Kaj ĉio ĉi pro ombro! Kaj tiun ombron plumostreko estus redoninta

al mi. Mi meditis pri la miriga propono kaj mia rifuzo. Estis en mi

kaoso, mi ne plu kapablis juĝi kaj koncepti.

La tago pasis; mi kvietigis mian malsaton per sovaĝaj fruktoj, mian

soifon ĉe la plej proksima monta torento. Alvenis la nokto; mi

kuŝigis min sub arbo. La malseka mateno vekis min de profunda dormo,

en kiu mi mem aŭdis min stertoranta kvazaŭ dum agonio. Bendel

devis esti perdinta mian postsignaron, kaj mi ĝojis pensante tion.

Mi ne volis reiri inter la homojn, de kiuj mi angore forkuris, kiel

la timema ĉasbestaro de l’ montoj. Tiel mi pasigis tri tagojn de

korpremo.

En la mateno de la kvara tago mi troviĝis sur sabla ebenaĵo, sur

kiun brilis la suno; mi sidis en ĝiaj radioj sur pecego de roko,

ĉar mi nun ŝatis ĝui ĝian vidon, tiel longe malhavitan. Mi

silente nutris mian koron per ĝia malespero. Jen ektimigis min

mallaŭta bruo; preta por forkuri, mi rigardis ĉirkaŭen. Mi vidis

neniun; sed sur la sunluma sablo preterglitis min homa ombro, simila

al la mia; vojirante tiel sola, ĝi ŝajnis perdita de sia mastro.

Jen naskiĝis en mi potenca deziro: „Ombro“, mi pensis, „ĉu

vi serĉas vian mastron? Tian mi volas al vi havigi!“ Kaj mi

alsaltis, por perforte ekokupi ĝin. Ĉar mi opiniis verŝajna, ke mi

nur bezonus paŝi en ĝiajn piedlokojn tiel, ke ĝi aliĝu al miaj

piedoj; ke tiam ĝi fiksiĝos al ili kaj kun la tempo kutimiĝos min.

Mia movo kaŭzis, ke la ombro forkuris de mi, kaj mi devis persekuti

la malpezan forkuranton. La necesajn fortojn por tiu peniga ĉaso

povis doni al mi sole la espero, savi min el mia terura situacio. Ĝi

direktis sian kuron al arbaro, kiu ja ankoraŭ estis malproksima,

sed en kies ombro mi nepre devis perdi ĝin. Mi vidis tion; ektimo

kaptis mian koron, ekscitis mian deziron, akcelis mian kuron. Mi

videble malgrandigis la interspacon, mi pli kaj pli proksimiĝis

al la ombro, mi nepre devis atingi ĝin. Nun ĝi subite haltis kaj

returnis sin al mi. Kiel leono sur sian kaptaĵon, mi per fortega

salto min alĵetis por ekokupi ĝin, -- kaj trafis sur neatenditan

kaj malmolan kontraŭstaron. De nevidebla brako mi ricevis la plej

terurajn flankopuŝojn, kiujn, povas esti, iam sentis homo.

La efiko de mia ektimego estis, ke mi konvulsie kunbatis la brakojn

kaj alpremis al mi tion, kio nevidate staris antaŭ mi. Dum la rapida

ago mi sterniĝis vizaĝaltere; tiam sub mi kaj ĉirkaŭprenate de mi

videbliĝis homo, kiu estis falinta surdorsen.

Nun la tuta okazaĵo fariĝis por mi tre nature klarigebla. Tiu

viro devis esti unue portinta kaj nun forĵetinta la nevideblan

birdoneston, kiu nevidebligas ankaŭ sian portanton, sed ne lian

ombron. Mi rigardis ĉirkaŭen kaj tre baldaŭ ekvidis la ombron de

la nevidebla nesto, salte leviĝis kaj proksimiĝis kaj kaptis la

multvaloran rabaĵon. Nevidebla, senombra mi tenis la neston en la

manoj.

La viro rapide elrektiĝis kaj serĉis per la okuloj sian feliĉigitan

venkinton; sed li ekvidis sur la vasta sunluma ebenaĵo nek lin, nek

lian ombron, al kiu speciale direktis sin lia maltrankvila atento.

Ĉar ke mi estas senombra, li antaŭe ne havis tempon por rimarki, kaj

li ankaŭ ne povis konjekti tion. Konvinkinte sin, ke ĉia postsigno

malaperis, li malesperege turnis sin kontraŭ sin mem kaj elŝiris

siajn harojn. Al mi la akirita trezoro donis samtempe la eblon kaj

la deziron, ree miksi min inter la homojn. Ne mankis al mi pretekstoj

kontraŭ mi mem, por beligi mian hontindan rabon, aŭ, pli ĝuste, mi

ne bezonis tion fari; kaj por eviti ĉiun penson de tia speco mi

forrapidis, ne rigardante returne al la malfeliĉulo, kies angoran

voĉon mi ankoraŭ longe aŭdis postsonanta al mi. Tiaj almenaŭ la

cirkonstancoj de l’ okazaĵo ŝajnis al mi tiam.

Mi brulis de deziro, iri al la arbarista ĝardeno kaj mem konstati

la verecon de tio, kion sciigis al mi tiu malamato. Sed mi ne sciis,

kie mi estis; mi suriris la plej proksiman monteton por orienti min,

kaj mi vidis de ĝia supro la proksiman urbeton kaj la arbaristan

ĝardenon kuŝantaj sub miaj piedoj. -- Mia koro forte batis, kaj

larmoj de tute alia speco ol la ĝis nun verŝitaj ekplenigis miajn

okulojn: mi estis revidonta ŝin. -- Maltrankvila sopiro rapidigis

miajn paŝojn, dum mi malsupreniris laŭ la plej rekta vojo. Mi

nevidate preterpasis kelke da kamparanoj, venantaj el la urbo. Ili

parolis pri mi, Rascal kaj la arbaristo; mi nenion volis aŭskulti

kaj preterrapidis.

Mi eniris en la ĝardenon, kun ĉiuj ekskuiĝoj de l’ atendo en la

brusto. -- Renkonten al mi sonis io kvazaŭ rido; mi ektremis kaj

rapide rigardis ĉirkaŭen, sed mi ne povis ekvidi iun. Mi paŝis

pluen; ŝajnis al mi, ke mi ekaŭdas ĉe mia flanko bruon kvazaŭ

de paŝanta homo; sed nenio estis videbla: mi pensis, ke min trompis

mia orelo. Estis ankoraŭ frue; neniu estis en la laŭbo de graf’

Petro, la ĝardeno ankoraŭ estis malplena. Mi travagis la konatajn

vojetojn, mi penetris ĝis la loĝodomo. La sama bruo pli aŭdebla

persekutis min. Kun premata koro mi sidiĝis sur benkon, kiu en

sunluma spaco staris kontraŭflanke de la dompordo. Ŝajnis al mi, ke

mi aŭdas la nevidatan koboldon kun mokrido sidiĝanta apud mi. La

ŝlosilo estis turnata en la pordo, ĝi malfermiĝis; la arbaristo

eliris kun paperoj en la mano. Mi sentis kvazaŭe nebulon pasanta

sur mia kapo. Mi rigardis ĉirkaŭen, kaj -- ho teruro! -- la viro

en la griza frako sidis apud mi, kun satana rideto rigardante al mi.

-- Li estis tirinta sian nevidebligan ĉapon ankaŭ sur mian kapon,

kaj ĉe liaj piedoj lia kaj mia ombroj pace kuŝis unu apud la alia;

en la mano li tenis la konatan pergamenon, senkonsidere ludante per

ĝi. Dum la arbaristo, okupite per la paperoj, iris tien kaj reen

en la ombro de la laŭbo, li familiare klinis sin al mia orelo kaj

flustris al mi la vortojn: „Vi do tamen akceptis mian inviton; jen

ni, kiel oni diras, du kapoj sub unu ĉapo! -- Nu bone, bone! Sed nun

redonu al mi mian birdoneston; vi jam ne bezonas ĝin kaj estas tro

honesta viro, por maljuste reteni ĝin. Kaj nenian dankon pro ĝi;

mi certigas vin, ke mi ĝin volontege pruntis al vi.“ -- Li decide

forprenis ĝin el mia mano, enpoŝigis ĝin kaj refoje mokridis min;

li ridis tiel laŭte, ke la arbaristo levis sian rigardon. -- Mi

sidis kvazaŭ ŝtoniĝinta.

„Vi ja devas konfesi al mi“, li daŭrigis, „ke tia ĉapo estas

multe pli oportuna. Ĝi ja kovras ne nur sian portanton, sed samtempe

ankaŭ lian ombron kaj tiom da aliulaj, kiom li deziras kunpreni.

Vidu, hodiaŭ mi ree kondukas du kun mi.“ Li ree ridis: „Sciu,

Schlemihl, kion oni komence ne volas fari meminstige, tion oni fine

tamen devas fari devigate. Mi pensas, ke vi bone ankoraŭ aĉetus

ĝin de mi kaj reprenus la fianĉinon; ĉar ankoraŭ estas tempo. Pri

tiu Rascal ni zorgos, ke li estu pendigata; tio estos por ni facila

tiel longe, kiel ne mankos ŝnuro. -- Aŭdu, mi aldonas krome mian

ĉapon.“

La patrino eliris el la domo, kaj la interparolo komenciĝis. --

„Kion Mina faras?“ -- „Ŝi ploras.“ -- „Malsaĝa infano! nenio ja

estas ŝanĝebla!“ -- „Certe; sed tiel frue edzinigi ŝin kun aliulo!

Ho, mia edzo, vi estas kruela kontraŭ via propra infano!“ -- „Ne,

patrino, tion vi rigardas tute malĝuste. Se ŝi jam antaŭ la ĉeso

de siaj larmoj, ja infanaj, vidos sin la edzino de tre riĉa kaj

honorata viro, tiam ŝi konsolite vekiĝos el sia doloro, kvazaŭ el

sonĝo, kaj dankos Dion kaj nin; vi vidos!“ -- „Volu Dio!“ -- „Ŝi

nun, estas vere, havas tre konsiderindan posedaĵon; sed post la

sensacio, kiun kaŭzis la fatala afero kun la aventuristo, ĉu vi

pensas, ke ŝi baldaŭ trovus alian partion por ŝi tiel konvenan

kiel sinjoro Rascal? Ĉu vi scias, kiom li posedas, tiu sinjoro

Rascal? Li havas ĉi tie en la lando bienojn por ses milionoj,

liberajn de ĉiaj ŝuldoj, kontante pagitajn. Mi havis la dokumentojn

en la manoj! Estis li, kiu siatempe ĉie foraĉetis al mi la plej

bonajn bienojn; krome li havas en sia monpaperujo bilojn je la nomo

Tomo John por proksimume tri milionoj kaj duono.“ -- „Li kredeble

ŝtelis tre multe.“ -- „Jen, kion vi ree diras? Li gardeme ŝparis,

kiam aliaj malŝparis.“ -- „Viro, kiu surhavis la livreon!“ --

„Stultaĵoj! Li ja havas neriproĉeblan ombron.“ -- „Vi estas prava,

sed -- -- --“

La viro en la griza frako ridis kaj rigardis min. La pordo

malfermiĝis, kaj Mina eliris. Ŝi apogis sin sur la brako de

ĉambristino; silentaj larmoj fluis sur ŝiajn belajn palajn vangojn.

Ŝi eksidis en seĝo, pretigita por ŝi sub la tilioj, kaj ŝia

patro okupis seĝon flanke de ŝi. Karese li prenis ŝian manon, kaj

per delikataj vortoj li alparolis ŝin, dum ŝia ploro duobliĝis:

„Vi estas mia bona, kara infano; vi estos prudenta kaj ne volos

aflikti vian maljunan patron, kiu deziras nur vian feliĉon. Mi

bone komprenas, karulino, ke la afero tre emociis vin; vi mirinde

forsaviĝis de via malfeliĉo! Antaŭ kiam ni malkovris la hontindan

trompon, vi tre amis tiun neindulon! Vidu, Mina, mi scias tion kaj

ne riproĉas vin proe. Mi mem, kara infano, ankaŭ amis lin, tiel

longe, kiel mi rigardis lin granda sinjoro. Sed vi mem komprenas, ke

nun ĉio aliiĝis. Kio! Ĉiu pudelo ja havas sian ombron, kaj la edzo

de mia kara infanino -- -- Ne, vi neniel plu pensas pri li; ĉu ne?

-- Aŭdu, Mina, nun vian manon aspiras viro, kiu ne timas la sunon;

honorata viro, kiu ja ne estas princo, sed posedas dek milionojn,

dekoble tiom, kiom vi; viro, kiu feliĉigos mian karan infanon.

Nenion respondu al mi, ne kontraŭstaru, estu mia bona, obeema

filino; lasu vian amantan patron zorgi por vi, sekigi viajn larmojn.

Promesu al mi, doni vian manon al sinjoro Rascal. -- Diru, ĉu vi

volas tion promesi al mi?“ --

Ŝi respondis per estingita voĉo: „Mi de nun ne plu havas volon,

nek deziron sur la tero. Fariĝu pri mi, kion volas mia patro.“

En tiu momento sinjoro Rascal estis anoncata kaj jam aroge eniris

la rondon. Mina svenis. Mia malamata kunulo kolere rigardis min kaj

flustris al mi la rapidajn vortojn: „Kaj tion vi povas toleri!

Kio do fluas anstataŭ sango en viaj vejnoj?“ Per rapida movo li

gratvundetis mian manon, eliĝis sango, kaj li daŭrigis: „Vere!

ruĝa sango! -- Do subskribu!“ Mi tenis la pergamenon kaj la plumon

en miaj manoj.

La mirinda historio de Petro Schlemihl · 第 9 / 16 题