V.

Estis ankoraŭ frue, kiam min vekis voĉoj, kiuj en akra disputo

aŭdiĝis en mia antaŭĉambro. Mi ekaŭskultis. -- Bendel malpermesis

eniri en mian pordon; Rascal ĵuris kaj reĵuris, ke li ne akceptas

ordonojn de samspeculo, kaj nepre volis penetri en miajn ĉambrojn.

La bona Bendel prezentis al li, ke liaj vortoj, se mi aŭdus ilin,

senigus lin de superaĵa servo. Rascal minacis, ke li metos manon

sur lin, se li volus ankoraŭ pli longe bari al li la eniron.

Mi estis min duone vestinta; mi kolere kaj abrupte malfermis la

pordon kaj alĵetis min al Rascal: „Kion vi volas, fripono -- --?“

Li reiris du paŝojn kaj respondis tute malvarme: „Plej humile peti

vin, sinjoro grafo, iom vidigi al mi vian ombron, -- la suno ĝuste

tiel bele brilas sur la korto.“ --

Mi estis kvazaŭ frapita de fulmo. Pasis sufiĉe da tempo ĝis kiam

mi retrovis la parolkapablon. -- „Kiel servisto povas kontraŭ sia

mastro --?“ Li tute trankvile interrompis min: „Servisto povas

esti viro tre honesta kaj ne voli servi senombrulon; mi postulas mian

forliberigon.“ Mi devis procedi alimaniere: „Sed Rascal, kara

Rascal, kiu inspiris al vi tiun malfeliĉan ideon? Kiel vi povas

pensi -- -- --?“ Li samtone daŭrigis: „Iaj homoj pretendas, ke

vi ne havas ombron -- kaj, mallonge, vi montros al mi vian ombron aŭ

vi forliberigos min.“

Bendel, pala kaj tremanta, sed havanta pli da spiritĉeesto ol mi,

faris al mi mansignon: mi turnis min pro helpo al la ĉiokvietiga

oro. Sed ankaŭ ĝi estis perdinta sian povon; li ĵetis ĝin al

miaj piedoj: „De senombrulo mi nenion akceptas.“ Li turnis al mi

la dorson, kaj, kun la ĉapelo sur la kapo kaj fajfante kanteton,

li malrapide iris el la ĉambro. Mi kaj Bendel postrestis kvazaŭ

ŝtonigitaj, senpense kaj senmove sekvante lin per niaj rigardoj. --

Kun profunda ĝemeto kaj havante la morton en la koro mi fine

pretigis min, plenumi mian promeson kaj, kiel krimulo antaŭ siaj

juĝistoj, aperi en la arbarista ĝardeno. Mi eniris la malhelan

laŭbon, al kiu ili donis mian nomon kaj kie ili supozeble ankaŭ

ĉi-foje atendis min. La patrino venis renkonten al mi, serena kaj

ĝoja. Mina estis sidanta, pala kaj bela kiel la unua neĝo, kiu

kelkfoje en la aŭtuno kisas la lastajn florojn kaj tuj fluidiĝos

en maldolĉan akvon. La arbaristo kun abruptaj movoj iradis tien

kaj reen, tenante skribitan folion en la mano; ŝajnis, ke li

multon subpremas en si, kio, alternante kun subitaj ruĝo kaj palo,

pentriĝis sur lia vizaĝo, alitempe ne vidiganta afekciojn. Li

venis renkonten al mi, kiam mi eniris, kaj postulis per vortoj ofte

interrompataj, paroli kun mi sola. La vojeto, sur kiun li invitis min

sekvi al li, kondukis al libera, sunluma parto de la ĝardeno; -- ne

respondante mi ekokupis sidlokon, kaj okazis longa silentado, kiun

eĉ la bona patrino ne kuraĝis interrompi.

La arbaristo ankoraŭ ĉiam per neegalaj paŝegoj pasis tien kaj reen

tra la laŭbo; subite li haltis antaŭ mi, rigardis sur la paperon,

kiun li tenis, kaj demandis min per ekzamenanta rigardo: „Ĉu

efektive ia Petro Schlemihl, sinjoro grafo, estus nekonata al vi?“

Mi silentis. -- „Viro de bonega karaktero kaj apartaj kapabloj

--“ Li atendis respondon. -- „Kaj se mi mem estus tiu viro?“ --

„Kiu“, li kolere aldonis, „perdis sian ombron!!“ -- „Ho,

mia antaŭsento, mia antaŭsento!“ Mina ekkriis, „jes, mi jam de

longe scias, li ne havas ombron!“ Kaj ŝi falis inter la brakojn

de la patrino, kiu plena de teruro, spasme alpremante ŝin al si,

riproĉis ŝin, ke ŝi kaŝis tiel fatalan sekreton en si. Sed ŝi

estis, kiel Aretuzo, ŝanĝiĝinta en larmofonton, kiu ĉe la sono

de mia voĉo fluis pli abunde kaj kiu ĉe mia proksimiĝo tumulte

ekmuĝis.

„Kaj vi ne hezitis“, la arbaristo furioze reekparolis, „kaj vi

ne hezitis, trompegi ŝin kaj nin; kaj vi pretekstas ami ŝin, kiun

vi igis tiel mizera? Vidu, kiel ŝi ploras kaj baraktas. Ho, terure!

terure!“ --

Mi tiom perdis ĉian spiritĉeeston, ke mi kvazaŭ delirante

ekparolis: Ke lastinstance ombro estas nur ombro, ke ĝi ne estas

nepre necesa, kaj ke la afero ne valoras la penon, tiom brui pri

ĝi. Sed mi tiom sentis la nefunditecon de miaj vortoj, ke mi

ĉesis meminstige, sen tio, ke li estus bonvolinta al mi respondi.

Mi ankoraŭ aldonis, ke, kion oni iafoje perdis, oni alifoje povas

retrovi.

Kolere kaj abrupte li alparolis min: „Konfesu al mi, sinjoro,

konfesu al mi, kiel vi seniĝis de via ombro?“ -- Necesis refoje

mensogi: „Foje krudulo tiel mallerte enpaŝis en mian ombron, ke

li faris en ĝi grandan ŝirotruon. Mi nur fordonis ĝin por ripari,

ĉar oro multe povas. Jam hieraŭ mi estus devinta rericevi ĝin.“

--

„Bone, sinjoro, tute bone!“ la arbaristo respondis. „Vi svatas

vin al mia filino, tion faras ankaŭ aliaj; mi kiel patro devas

zorgi pri ŝi. Mi donas al vi limtempon de tri tagoj, en kiu vi

havigu al vi ombron. Se dum tri tagoj vi aperos antaŭ mi kun bone

adaptita ombro, vi estos bonvenanta al mi; sed en la kvara tago --

tion mi deklaras al vi -- mia filino estos la edzino de aliulo.“

-- Mi volis ankoraŭ provi, direkti vorton al Mina; sed, pli forte

singultante, ŝi firme alpremis sin al sia patrino, kaj tiu silente

donis al mi signon, ke mi foriru. Mi ŝanceliĝe foriris, kaj ŝajnis

al mi, ke fermiĝas post mi la mondo.

Fortirinte min el la amema prigardo de Bendel mi kurante erarvagis

tra arbaroj kaj kampoj. Ŝvitaĵo de angoro gutis de mia frunto,

obtuza ĝemado elpremiĝis el mia brusto, frenezo en mi furiozis. --

Mi ne scias, kiel longe tio daŭris, kiam mi sur sunluma erikejo

sentis min tirata per mia maniko. -- Mi haltis kaj rigardis posten:

ĝi estis la viro en la griza vesto, kiu ŝajne perdis la spiron

kurante post mi. Li tuj ekparolis:

„Mi anoncis min por la hodiaŭa tago; sed vi ne estis sufiĉe

atendema. Tamen, ĉio ankoraŭ statas bone; vi sekvos mian konsilon

interŝanĝe reprenante vian ombron, kiu estas sub via dispono, kaj

tuj reirante. Vi estos bonvenanta en la arbarista ĝardeno, kaj ĉio

estis nur ŝerco. Pri Rascal, kiu vin perfidis kaj sin svatas al via

fianĉino, mi zorgos; tiu fripono estas matura por sia puno.“

Mi ankoraŭ staradis kvazaŭ en sonĝo. -- „... anoncis min por la

hodiaŭa tago?“ -- Mi prikalkulis ankoraŭfoje la tempon. -- Li

estis prava, mi kalkulante ĉiam eraris je unu tago. Mi serĉis per

la dekstra mano la saketon sur mia brusto; li divenis mian intencon

kaj reiris du paŝojn:

„Ne, sinjor’ grafo“, li diris, „tiu estas en tro ĝustaj manoj, tiun

vi konservu.“ -- Mi demande rigardis lin per okuloj rigidaj de miro;

li daŭrigis: „Mi petas sole bagatelon kiel memoraĵon: bonvolu nur

subskribi tiun papereton.“ -- Sur la pergameno legiĝis la vortoj:

„Subskribante mi testamentas al la posedanto de ĉi tiu bileto mian

animon post ĝia natura disiĝo de mia korpo.“

Muta de miro mi rigardis alterne la skribaĵon kaj la grizan

nekonaton. -- Li dume per plumo ĵus tranĉita estis kaptinta guton

da sango, kiu fluis al mi sur la manon el freŝa dorna vundeto, kaj

prezentis ĝin al mi. --

„Kiu vi do estas?“ mi fine demandis lin. „Ĉu tio estas grava?“ li

respondis; „kaj ĉu tion oni ne vidas per mia aspekto? Kompatindulo,

kvazaŭa scienculo-fizikisto, kiun liaj amikoj malbone dankas pro

lertaj servoj kaj kiu por si mem surtere ne havas alian plezuron ol

siajn eksperimentetojn. Sed subskribu do, dekstre, tie malsupre:

Petro Schlemihl.“

Mi skuis la kapon kaj diris: „Pardonu, sinjoro, tion mi ne

subskribos.“ -- „Ne“, li mire ripetis, „kaj kial ne?“ --

„Ŝajnas al mi kvazaŭ riske, doni mian animon por mia ombro.“ --

„Jen do“, li respondis, „riske!“ kaj li eksplodis per laŭta

rido kontraŭ mi. „Se mi rajtas demandi, kia aĵo do tio estas, via

animo? Ĉu vi iam ajn vidis ĝin, kaj kion vi intencas fari per ĝi,

kiam vi estos mortinta? Ĝoju do, ke vi trovas por ĝi ŝatanton,

kiu ankoraŭ dum via vivo volas pagi la postlason de tiu X, de tiu

galvana forto aŭ polariza aganto -- aŭ kio ajn tiu freneza aĵo

estas onidire -- per io reala, nome per via efektiva ombro, per kiu

vi povas ricevi la manon de via amatino kaj atingi la plenumiĝon de

ĉiuj viaj deziroj. Ĉu vi preferas, la kompatindan junulinon mem

alpuŝi kaj liveri al tiu malnobla fripono, al tiu Rascal? -- Ne,

tion vere vi devas rigardi proprokule! Venu, mi pruntos al vi tiun

nevidebligan ĉapon“ (li tiris ion el la poŝo), „kaj nevidate ni

vizitos la arbaristan ĝardenon.“ --

Mi devas konfesi, ke mi treege hontis, esti mokridata de tiu viro.

Mi malamis lin tutkore, kaj mi opinias, ke tiu persona antipatio

pli ol principoj aŭ antaŭjuĝoj detenis min, aĉeti mian ombron

per la dezirata subskribo, kiom ajn necesa ĝi estis por mi. Same

mi ne povis elporti la penson, ke li estos mia akompananto ĉe

la iro, kiun li proponis al mi. Vidi tiun malbelan kaŝglitulon,

tiun mokrideman koboldon inter mi kaj mia amatino, inter niaj du

disŝiritaj kaj sangantaj koroj, -- jen kio ribeligis mian internon.

Mi konsideris ĉion okazintan kiel neŝanĝeblan kaj mian mizeron

kiel nedeturneblan; turnante min al tiu viro mi do diris:

„Sinjoro, mi vendis al vi mian ombron por tiu monsaketo, kaj mi

jam sufiĉe pentis pri tio, kvankam ĝi mem estas tre bona. Se la

interŝanĝo povus malfariĝi, tiam, per Dio, mi konsentus!“ Li

skuis la kapon, kaj lia mieno tre malsereniĝis. Mi daŭrigis:

„Tiam mi ankaŭ ne volas vendi al vi ion alian el mia propraĵo,

eĉ ne por la proponita prezo de mia ombro, kaj sekve nenion

subskribos. Laŭ tio oni ankaŭ povas konkludi, ke la maskado, al kiu

vi invitas min, por vi devus fariĝi multe pli amuza ol por mi. Do

akceptu miajn senkulpigojn, kaj, ĉar la aferoj statas tiel, -- ni

disiĝu!“ --

„Mi bedaŭras, sinjoro Schlemihl, ke vi obstine forrifuzas la

negocon, kiun mi amike proponis al vi. Sed eble mi alian fojon

pli bone sukcesos. Ĝis baldaŭa revido! -- Jen ja! permesu al mi

ankoraŭ montri al vi, ke mi neniel lasas difektiĝi la aĵojn, kiujn

mi aĉetas, sed ke mi zorge gardas ilin.“ --

Li tuj tiris mian ombron el sia poŝo, kaj, per lerta ĵeto

malfaldante ĝin sur la erikejo, li ĝin etendis sunflanke ĉe siaj

piedoj. Tiel li iris inter la du ombroj servantaj al li, inter la mia

kaj la lia; ĉar la mia same devis obei al li kaj sekvi kaj adaptiĝi

al ĉiuj liaj movoj.

Kiam mi post tiel longa tempo revidis mian kompatindan ombron kaj

ĝin trovis malaltigita al tia hontinda servo, ĝuste kiam ĝia manko

metis min en tiel nedireblan mizeron, jen rompiĝis mia koro, kaj mi

komencis ploregi. La malamato paradis per sia rabaĵo kaj senhonte

ripetis sian proponon:

„Ankoraŭ vi povas reakiri ĝin: unu plumostreko, kaj vi forsavos

la malfeliĉan Mina el la ungegoj de tiu fripono en la brakojn de la

altestimata sinjor’ grafo; -- kiel dirite, nur unu plumostrekon!“

Miaj larmoj elverŝiĝis kun renovigita forto; sed mi deturnis min

kaj faris al li mansignon, ke li foriru.

Bendel, kiu plena de maltrankvilo estis laŭirinta miajn postsignojn

ĝis tie, ĉi-momente alvenis. Trovante min plorantan kaj mian

ombron -- ĉar ĝi ne povis esti ne rekonata -- sub la potenco de

la stranga griza nekonato, tiu fidela, sindona homo tuj decidis,

rehavigi al mi mian propraĵon, se necese eĉ perforte; kaj ĉar

li mem ne sciis mani tiun delikatan aĵon, li tuj atakis la viron

per vortoj kaj, sen multaj diskutoj, ordonis al li, senprokraste

redoni al mi mian propraĵon. Tiu, anstataŭ iel respondi, turnis

la dorson al la senkulpa bravulo kaj foriris. Sed Bendel eklevis la

ramnan bastonegon, kiun li portis, kaj, premsekvante lin kaj kelke da

fojoj ordonante, redoni la ombron, li senindulge sentigis al li la

plenan forton de sia fortika brako. Kvazaŭ kutimanta tian trakton,

la alia mallevis la kapon, kurbigis la ŝultrojn, kaj, silente kaj

trankvile paŝante, li daŭrigis vojiri tra la erikejo, forrabante al

mi samtempe mian ombron kaj mian fidelan serviston. Longe ankoraŭ

mi aŭdis la surdan bruon sonanta tra la dezerto, ĝis kiam fine ĝi

perdiĝis en la malproksimo. Sola mi estis, kiel antaŭe, kun mia

malfeliĉo.

La mirinda historio de Petro Schlemihl · 第 8 / 16 题