II.

Fine mi renkonsciiĝis kaj rapidis forlasi tiun lokon, kien mi

esperis jam ne bezoni reveni. Unue mi plenigis miajn poŝojn per oro,

poste mi kunligis la laĉojn de la saketo sur mia kolo kaj kaŝis

ĝin mem sur mia brusto. Ne atentate mi eliris la parkon, atingis la

landvojon kaj direktiĝis al la urbo. Kiam, okupite de miaj pensoj,

mi proksimiĝis al la pordego, mi subite aŭdis krii post mi: „Juna

sinjoro! he! juna sinjoro! aŭdu do!“ -- Mi rigardis returne,

maljuna virino kriis post mi: „La sinjoro ja gardu sin, vi perdis

vian ombron.“ -- „Dankon, panjo!“ Mi ĵetis al ŝi ormoneron

pro la bonintenca konsilo kaj iris sub la arbojn.

Tuj ĉe la pordego mi ree devis aŭdi de la gardostaranto:

„Sinjoro, kie vi lasis vian ombron?“ kaj tuj poste refoje de

kelke da virinoj: „Jesuo kaj Mario! la kompatindulo ne havas

ombron!“ Tio komencis tedi min, kaj mi tre zorge evitis, iri en

la sunbrilon. Sed tio ne ĉie estis ebla; ekzemple ne sur la Larĝa

strato, kiun mi devis kruci la unuan kaj, malfeliĉe por mi, ĝuste

en la sama horo, kiam la knaboj venis el la lernejo. Malbenita

ĝiba bubo, kiun mi ankoraŭ nun vidas, tuj sciis, ke mia ombro

mankas al mi. Ege kriante li denuncis min al la tuta literatura

stratbubaro antaŭurba, kiu tuj komencis min kritiki kaj surĵeti per

koto. „Ordemaj homoj havas la kutimon“, ili kriis, „kunpreni

sian ombron irante en la sunbrilon“. Por malembarasi min de

ili, mi malavare ĵetis monon inter ilin kaj saltis en fiakron,

kiun havigis al mi kompatemuloj. Tuj kiam mi troviĝis sola en la

kaleŝo ruliĝanta, mi ekploregis. Supozeble jam vekiĝis en mi la

antaŭsento: ke, je kiom sur la tero mono pli valoras ol merito kaj

virto, je tiom la ombro estas pli alte taksata eĉ ol oro; kaj kiel

antaŭe mi oferis la riĉecon al mia konscienco, mi nun fordonis la

ombron por pura mono; kio povis, kio devis surtere fariĝi el mi?

Mi ankoraŭ estis tre konfuzita, kiam la veturilo haltis antaŭ mia

malnova gastejo; mi ektimis sole pro la imago, ankoraŭfoje eniri

tiun malbonan subtegmentan ĉambron. Mi igis alporti de tie mian

malluksan paketon, malŝate akceptis ĝin, ĵetis kelkajn ormonerojn

kaj ordonis veturigi min antaŭ la plej elegantan hotelon. La domo

estis turnita al norde, mi ne bezonis timi la sunon. Mi donis oron

al la veturigisto, postulis la plej bonajn ĉambrojn de l’ fronta

flanko kaj enŝlosis min tie, tuj kiam mi povis.

Kion vi pensas, ke mi faris nun! -- Ho, mia kara _Chamisso_,

eĉ antaŭ vi konfesi tion, igas min ruĝiĝi. Mi detiris la fatalan

monsaketon de sur mia brusto, kaj, kun ia furiozo, kiu per si mem

multiĝis en mi kvazaŭ flagranta brulo, mi eltiris oron el ĝi, kaj

oron, kaj oron, kaj pli kaj pli da oro kaj semis ĝin sur la plankon

kaj paŝadis sur ĝi kaj tintigis ĝin, kaj ĵetadis, plezurigante

mian kompatindan koron per la brilo kaj la sono de l’ oro, ĉiam

pli da metalo al la metalo, ĝis mi mem lacigite falis sur tiun

luksan kuŝejon kaj diboĉe fosis en ĝi, min ruladis sur ĝi. Tiel

pasis la tago, la vespero; mi ne malŝlosis mian pordon, la nokto

trovis min kuŝanta sur la oro, kaj poste min kaptis la dormo.

Jen mi sonĝis pri vi; ŝajnis al mi, ke mi staras post la vitropordo

de via malgranda ĉambro kaj de tie vidas vin sidanta ĉe via

labortablo inter skeleto kaj fasko da sekigitaj kreskaĵoj; antaŭ

vi estis malfermitaj la verkoj de _Haller_, _Humbold_ kaj _Linné_,

sur via sofo kuŝis volumo de _Goethe_ kaj la _Magia Ringo_[18]; mi

longe rigardis vin kaj ĉiun aĵon en via ĉambro, kaj post tio ree vin;

sed vi ne moviĝis, nek spiris, vi estis malviva.

Mi vekiĝis. Ŝajnis esti ankoraŭ tre frue. Mia horloĝo estis

haltinta. Mi sentis min kvazaŭ bastonita, krome soifa kaj malsata;

de la antaŭa mateno mi ne manĝis. Indigne kaj tedite mi forpuŝis

tiun oron, per kiu ĵus antaŭe mi satigis mian malsaĝan koron;

nun ĝi tedis min, kaj mi ne sciis, kion fari pri ĝi. Ĝi ne povis

resti tiel sur la planko. Mi provis, ĉu la saketo ree englutus

ĝin. -- Ne. Neniu el miaj fenestroj malfermiĝis super la maro.

Fine mi devis konsenti kaj ĝin pene kaj ŝvitante porti al granda

ŝranko, staranta en iu kabineto, kaj enpaki ĝin tie. Mi restigis

nur kelke da plenmanoj. Fininte la laboron, mi konsumite kuŝigis min

en apogseĝon kaj atendis, ĝis homoj komencis moviĝi en la domo.

Mi igis, tuj kiam tio estis ebla, alporti manĝaĵojn kaj voki la

mastron.

Kun tiu viro mi priparolis la estontan aranĝon de mia loĝejo. Por

mia persona servado li rekomendis al mi iun _Bendel_[19], kies

fidela kaj inteligenta fizionomio tuj favorigis min al li. Li estis

la sama, kies sindonemo de tiam konsolante akompanis min tra la

mizero de l’ vivo kaj min helpis, elporti mian malgajan sorton. Mi

pasigis la tutan tagon en miaj ĉambroj kun senmastraj servistoj,

ŝuistoj, tajloroj kaj komercistoj; mi establis min kaj precipe

aĉetis tre multe da valoraĵoj kaj gemoj, por forigi almenaŭ iom de

la multa amasigita oro; sed neniel ŝajnis al mi, ke la amaso povus

malpliiĝi.

Dume okupadis min angorigaj duboj pri mia stato. Mi tute ne kuraĝis

eliri el mia pordo kaj vespere igis bruligi en mia salono kvardek

vakskandelojn, antaŭ ol forlasi la mallumon. Tremante mi rememoris

la teruran scenon kun la lernejanoj. Kiom ajn da kuraĝo mi bezonis

por tio, mi decidis ankoraŭ unu fojon provi la publikan juĝon. --

Tiutempe la noktoj estis lunlumaj. Vespere mi ĉirkaŭvolvis min per

larĝa mantelo, profunde surŝovis mian ĉapelon kaj elŝteliĝis el

la domo, tremante kiel krimulo. Nur sur izolita placo mi eliris el

la ombro de la domoj, de kiuj ŝirmate mi venis ĝis tiu loko, en la

lunlumon, preparita, aŭdi mian sorton el la buŝo de la pasantoj.

Ŝparigu al mi, kara amiko, la doloran ripeton de ĉio, kion mi

devis elporti. La virinoj ofte montris plej profundan kompaton, kiun

mi sentigis al ili; kaj tiuj elmontraĵoj ne malpli trapikis mian

koron ol la moko de la junularo kaj la fiera malestimo de la viroj,

precipe de tiaj dikaj vastkorpuloj, kiuj mem ĵetis larĝan ombron.

Bela ĉarma knabino, kiu ŝajne akompanis siajn gepatrojn, singarde

rigardantajn nur antaŭ siajn piedojn, okaze turnis al mi sian luman

okulon; ŝi videble ektimis rimarkante mian senombrecon, kaŝis

sian belan vizaĝon en sia vualo, mallevis la kapon kaj senbrue

preteriris.

Pli longe mi ne elportis tion. Salecaj torentoj eliĝis el miaj

okuloj, kaj kun fendita koro mi ŝanceliĝante retiriĝis en la

mallumon. Mi devis min apogi al la domoj, por firmigi miajn paŝojn,

kaj malrapide kaj malfrue mi atingis mian loĝejon.

La nokton mi pasigis sendorma. La sekvintan tagon mi tuj ordonis,

ĉie serĉi la viron en la griza frako. Eble mi sukcesus retrovi

lin, mi pensis, kaj kiel bonŝance, se li, kiel mi, pentus pri la

malprudenta interŝanĝo! Mi venigis Bendel, li ŝajnis vigla kaj

lerta; -- mi precize pentris al li la viron, kiu posedas trezoron,

mi diris, sen kiu la vivo por mi nur estas turmento. Mi indikis al

li la tempon, la lokon, kie mi vidis lin, priskribis al li ĉiujn

ĉeestintojn kaj aldonis ankoraŭ jenan signon: li precipe demandu

pri Dollond-lorno, pri turka tapiŝo trateksita per oro, pri luksa

ekskursotendo kaj fine pri nigraj rajdoĉevalviroj, kies historio,

mi diris, ne precizigante la kielon, estas ligita kun tiu de la

enigma viro, kiu al ĉiu ŝajnis negrava kaj kies apero detruis la

trankvilon kaj la feliĉon de mia vivo.

Finparolinte mi alportis ŝarĝaĵon da oro tiom grandan, kian mi

povis porti, kaj krome almetis gemojn kaj juvelojn de sufiĉe granda

valoro. „Bendel“, mi diris, „tio malbaras multajn vojojn kaj

faciligas multon, kio ŝajnis neebla; ne estu avara pri ĝi, kiel

mi ne estas, sed iru kaj ĝojigu vian mastron per sciigoj, sur kiuj

estas bazita lia sola espero.“

Li foriris. Malfrue kaj malĝoja li revenis. Neniu el la servistoj

de sinjoro John, neniu el liaj gastoj -- li parolis kun ĉiuj --

memoris eĉ nur iomete la viron en la griza vesto. La nova teleskopo

ĉeestis, kaj neniu sciis, de kie ĝi venis; la tapiŝo kaj la

tendo estis ankoraŭ sur la sama monteto, la servistoj gloris la

riĉecon de sia mastro, kaj neniu sciis, de kie li ricevis tiujn

novajn valoraĵojn. Li mem havis plezuron pri ili, kaj estis al li

indiferente, ke li ne sciis ilian devenon; la ĉevalojn havis en

siaj staloj la junaj sinjoroj, kiuj rajdis sur ili, kaj ili alte

laŭdis la malavarecon de sinjoro John, kiu tiutage donacis al ili

la ĉevalojn. Jen kiom mi sciiĝis el la detala rakonto de Bendel,

kies rapidema fervoro kaj prudenta konduto, malgraŭ la foresto de

sukceso, ricevis mian merititan laŭdon. Malgaja mi faris signon al

li, ke li lasu min sola.

„Mi raportis“, li denove ekparolis, „al mia sinjoro pri la afero por

li plej grava. Restas al mi io por transdiri, kion hodiaŭ matene

komisiis al mi homo, kiun mi renkontis antaŭ la pordo elirante por

mia afero, en kiu mi tiel malbone sukcesis. La propraj vortoj de tiu

viro estis: “Diru al sinjoro Petro Schlemihl, ke li ne plu vidos min

ĉi tie, ĉar mi estas veturonta trans la maron kaj favora vento ĝuste

vokas min al la haveno. Sed post jara intertempo mi havos la honoron,

viziti lin kaj tiam proponi al li alian, tiam eble por li akceptindan

negocon. Prezentu al li miajn plej humilajn komplimentojn kaj certigu

lin pri mia dankeco“. Mi demandis lin, kiu li estas, sed li diris,

ke vi bone konas lin.“

„Kiel aspektis la viro?“ mi kriis plena de antaŭsento, kaj

Bendel priskribis al mi la viron en la griza frako, trajto post

trajto, vorto post vorto, same kiel li priskribis en sia antaŭa

rakonto la viron, pri kiu li klopodis informi sin. --

„Malfeliĉulo!“ mi ekkriis, tordante la manojn, „tio ja estis

li mem!“ Jen li subite malblindiĝis: „Jes, ĝi estis li, vere

estis!“ li timigite ekkriis, „kaj mi blindigita, stulta ne

rekonis lin kaj perfidis mian mastron!“

Ploregante li eksplodis per plej maldolĉaj riproĉoj kontraŭ

si mem, kaj lia malespero devis eĉ al mi sentigi kompaton. Mi

konsolis lin, certigis al li kelke da fojoj, ke mi ne dubas pri

lia fidelo, kaj tuj sendis lin al la haveno por, se eble, sekvi

la postsignojn de tiu stranga viro. Sed en tiu sama mateno multe

da ŝipoj, kiujn malfavoraj ventoj retenis en la haveno, estis

ekveturintaj; ĉiuj destinitaj por aliaj regionoj de l’ mondo,

ĉiuj por aliaj marbordoj, kaj la grizulo estis malaperinta kiel

ombro, ne lasante postsignon.

La mirinda historio de Petro Schlemihl · 第 5 / 16 题