Kiom utilus flugiloj al tiu, kiu estas firme alforĝita per feraj
ĉenoj? Li devus malgraŭ ili kaj eĉ pli terure malesperi. Mi
kuŝis, kiel _Faffner_[20] ĉe sia trezoro, senigite de ĉia
homa konsolo kaj suferante de malhavo ĉe mia oro; mi jam ne amis
ĝin, mi ĝin malbenis, ĉar per ĝi mi vidis min izolita de ĉia
vivo. En mi sola konservante mian malgajan sekreton, mi timis la plej
malaltan el miaj servistoj, kiun samtempe mi devis envii; ĉar li
havis ombron, li rajtis sin montri en la sunbrilo. Mi forfunebris en
miaj ĉambroj la tagojn kaj noktojn, kaj la ĉagreno manĝetis mian
koron.
Ankoraŭ iu alia antaŭ miaj okuloj konsumiĝis de sufero; mia fidela
Bendel ne ĉesis sin turmenti per silentaj riproĉoj, ke li trompis
la fidon de sia bona mastro ne rekonante tiun, kiun serĉi li estis
komisiita kaj kun kiu li devis konsideri intime ligita mian malgajan
sorton. Sed mi neniel povis riproĉi lin; mi rekonis en la okazaĵo
la enigman naturon de la nekonato.
Por preterlasi nenian provon, foje mi sendis Bendel kun multvalora
brilianta ringo al la plej fama pentristo de la urbo invitigante lin,
fari al mi viziton. Li venis, mi forigis miajn servistojn, ŝlosis
la pordon, sidiĝis apud la viro, kaj, glorinte lian arton, mi kun
premiĝanta koro turnis min al la afero mem; antaŭe mi igis lin
promesi nepran diskretecon.
„Sinjor’ profesoro“, mi daŭrigis, „ĉu por homo plej malbonŝance
perdinta sian ombron vi eble povus pentri falsan ombron?“ -- „Vi
parolas pri ĵetata ombro?“ -- „Certe, tian mi celas.“ -- „Sed“, li
plue demandis min, „per kia mallertaĵo, per kia malzorgo li do povis
perdi sian ombron?“ „Kiel tio fariĝis“, mi respondis, „ja eble
estas tre malgrave; tamen aŭdu, ke en Ruslando“, mi senhonte
mensogis al li, „kie la pasintan vintron li faris vojaĝon, foje,
ĉe eksterordinara malvarmo, lia ombro tiom frostofiksiĝis al la
tero, ke li jam ne povis deigi ĝin.“
„La falsa ĵetata ombro, kiun mi povus pentri al li“, la profesoro
respondis, „tamen estus nur tia, ke li nepre perdus ĝin per movo eĉ
plej malgranda, -- precipe se li tiel malmulte estis alligita
al sia propra ombro, kiel oni povas konkludi laŭ via rakonto mem;
kiu ne havas ombron, ne iru en sunbrilon, jen l’ aĵo plej prudenta
kaj plej sendanĝera“. Li leviĝis kaj foriris, ĵetante al mi trapikan
rigardon, kiun la mia ne povis elporti. Mi refalis en mian seĝon kaj
kaŝis mian vizaĝon en miaj manoj.
Tian ankoraŭ trovis min Bendel, kiam li eniris. Li vidis la doloron
de sia mastro kaj volis silente kaj respekte retiriĝi. -- Mi levis
la rigardon, -- mi subfalis sub la pezo de mia ĉagreno, mi devis
komuniki ĝin: „Bendel“, mi kriis al li, „vi sola, kiu vidas
kaj respektas miajn suferojn, kiu ŝajnas ne voli ekkoni ilian
kaŭzon sed nur silente kaj sindone dividi ilin kun mi, venu al mi,
Bendel, kaj estu la konfidato de mia koro. La trezoron de mia oro mi
ne forŝlosis de vi, mi ne volas forŝlosi de vi ankaŭ la fonton de
mia aflikto. -- Bendel, ne forlasu min. Bendel, vi vidas min riĉa,
malavara, bonevola; vi opinias, ke la tuta mondo devus glori min, kaj
vi vidas min evitanta la mondon kaj min forŝlosanta de ĝi. Bendel,
tiu mondo juĝis, ĝi forpuŝis min, kaj eble eĉ vi deturnos vin
de mi, sciiĝinte mian teruran sekreton: Bendel, mi estas riĉa,
malavara, bonevola, sed, -- ho Dio! -- mi ne havas ombron!“ --
„Ne havas ombron?“ terurite ekkriis la bonulo, kaj larmoj tuj
verŝiĝis el liaj okuloj. -- „Ve al mi, ke mi naskiĝis por servi
al senombra mastro!“ Li eksilentis kaj mi kaŝis mian vizaĝon en
miaj manoj!
„Bendel“, mi malfrue kaj tremante aldonis, „nun vi posedas mian
sekreton, nun vi povas perfidi ĝin. Iru kaj atestu kontraŭ mi.“
Ŝajnis, ke en lia interno okazas akra batalo; fine li sin teren
ĵetis antaŭ mi, kaptis mian manon kaj surverŝis ĝin per siaj
larmoj. „Ve!“ li ekkriis. „Kion ajn opinias la mondo, pro ombro
mi nek povas, nek volas forlasi mian bonan mastron; mi agos prefere
honeste ol saĝe: mi restos ĉe vi, pruntos al vi mian ombron, helpos
al vi, kie mi povos, kaj kie mi ne povos, mi ploros kun vi.“ Mi
ĵetis min al lia kolo, mirante pro tia nekutimata pensmaniero, ĉar
mi estis konvinkita, ke ne pro oro li faris tion.
De tiu tempo iom ŝanĝiĝis mia sorto kaj mia vivoaranĝo. Estas ne
priskribeble, kiel zorgeme Bendel sciis kaŝi mian mankon. Ĉie li
estis antaŭ mi kaj kun mi, antaŭvidante ĉion, farante preparojn
kaj, kie ne antaŭvidite minacis danĝero, tuj kovrante min per
sia ombro; ĉar li estis pli granda kaj pli larĝa ol mi. Tial mi
kuraĝis ree min montri inter la homoj kaj komencis ludi gravan
rolon en la mondo. Mi ja devis ŝajne alpreni multe da strangaĵoj
kaj kapricoj; sed ili bone konvenas al riĉulo. Kaj tiel longe, kiel
la vero restis kaŝita, mi ĝuis ĉiajn honoron kaj respekton, kiaj
estis ŝuldataj al mia oro. Pli trankvila mi atendis la viziton de la
enigma nekonato, promesitan por la tempo post unu jaro.
Mi tre bone sentis, ke mi ne devis resti longe en loko, kie oni
jam vidis min sen ombro kaj kie mia senombreco do facile povis
malkaŝiĝi. Krome mi, eble jam nur kiel sola, ankoraŭ pensis pri
tio, kia mi montris min ĉe sinjoro John, kaj tio estis por mi prema
memoro. Tial mi volis ĉi tie nur fari provon, por aliloke povi
pli facile kaj certece konduti; -- sed prezentiĝis io, kio min
kelkatempe retenis per mia vanteco: jen kie en la homo la ankro plej
certe enfundiĝas.
La sama bela Fanny, kiun mi refoje renkontis aliloke, montris por
mi, ne memorante, ke ŝi iam vidis min, iom da intereso; ĉar nun
mi havis spriton kaj saĝon. Kiam mi parolis, oni aŭskultis, kaj
mi mem ne sciis, kiel mi akiris la arton, tiel facile konversacii
kaj direkti la konversacion. -- La impreso, kiun mi kredis estis
farinta al la belulino, forprenis de mi la prudenton, kiel ĝuste ŝi
deziris; kaj de nun mi sekvis ŝin kun mil penoj tra la ombro kaj la
krepusko, kie ajn mi povis. Mi estis vanta sole pri tio, vantigi ŝin
pri mi; kaj malgraŭ la deziro mi ne povis peli mian ebrion el la
kapo en la koron.
Sed por kio longe kaj detale ripeti al vi la tute ordinaran aferon?
-- Vi mem sufiĉe ofte rakontis ĝin al mi pri aliaj honestuloj.
-- Al la malnova, bone konata ludo, en kiu mi naive prenis sur min
trivialan rolon, aliĝis, estas vere, speciale verkita katastrofo, ne
atendite de mi kaj de ŝi kaj de ĉiuj.
Kiam iuvespere laŭ mia kutimo mi estis kuniginta societon en
ĝardeno, mi promenis brako en brako kun la sinjorino, en ioma
malproksimo de la aliaj gastoj, kaj klopodis artifiki frazaĵojn.
Ŝi estis deceme turninta sian rigardon altere kaj dolĉe reciprokis
la premon de mia mano. Jen neatendite post ni elnubiĝis la luno, --
kaj ŝi vidis nur _sian_ ombron falanta antaŭ nin. Ŝi forte
ektremis kaj konsternite rigardis min, poste denove la teron, per
la okulo serĉante mian ombron; kaj kio okazis en ŝi, tiel strange
pentriĝis sur ŝiaj mienoj, ke mi estus eminta laŭte ekridi, se mi
ne mem sentus malvarmajn fluojn sur la dorso.
Mi ellasis ŝin svenantan el mia brako, flugis kvazaŭ sago tra
la teruritaj gastoj, atingis la pordon, min ĵetis en la unuan
veturilon, kiun mi tie trovis staranta, kaj reveturis al la urbo,
kie ĉi-foje je mia malfeliĉo mi lasis la gardeman Bendel. Li
ektimis vidante min, unu vorto malkaŝis al li ĉion. Tuj oni venigis
poŝtoĉevalojn. Mi prenis kun mi nur unu el miaj servistoj, ruzegan
friponon, nomatan _Rascal_[21], kiu estis sciinta necesigi sin
al mi per sia lerto kaj ne povis eĉ nur supozeti ion pri la hodiaŭa
okazaĵo. En la sama nokto mi ankoraŭ trapasis tridek mejlojn.
Bendel postrestis por malaranĝi mian mastraĵon, donaci oron, kaj
alvenigi l’ aĵon plej necesan. Kiam li atingis min en la sekvinta
tago, mi ĵetis min inter liajn brakojn kaj ĵuris al li, -- tute ne,
ke mi ne plu faros malsaĝaĵojn, sed nur, ke estonte mi estos pli
singarda. Ni sen interrompo daŭrigis nian vojaĝon, trans la limon
kaj la montaron; ne pli frue ol sur la alia deklivo, disigite jam per
alta remparo de tiu fatala tero, mi lasis min decidigi, en proksima
kaj malmulte vizitata banloko ripozi de ĉiuj penoj kaj lacigoj.