I.

Post feliĉa, sed por mi tre peniga marveturo ni fine atingis la

havenon. Tuj kiam mi albordiĝis kun la boato, mi ŝarĝis min mem

per mia malgranda havaĵo, kaj, puŝpremante min tra la svarmanta

homamaso, mi eniris en la unuan modestan domon, antaŭ kiu mi vidis

pendanta ŝildon. Mi petis ĉambron; la botservisto ekzamenis min

per rigardo kaj kondukis min en mansardon. Mi igis doni al mi

freŝan akvon kaj precize priskribi, kie mi trovos sinjoron Tomo

_John_[14]. -- „Antaŭ la Norda pordego, la unua vilao dekstre;

granda, nova domo el ruĝa kaj blanka marmoro kun multe da kolonoj.“

-- Bone. -- Estis ankoraŭ frue; mi tuj malligis mian paketon,

elprenis mian nove transturnitan nigran frakon, orde vestis min,

per miaj plej bonaj vestoj, enpoŝigis la rekomendan skribaĵon

kaj tuj ekiris al la viro, kiu devis helpi min en la realigo de miaj

modestaj esperoj.

Suprenirinte la longan Nordan straton kaj atinginte la pordegon, mi

baldaŭ vidis la kolonojn brilantaj tra la verdaĵo. -- „Do ĉi

tie“, mi pensis. Mi forviŝis per mia naztuko la polvon de sur miaj

piedoj, ĝustigis mian kravaton, kaj, rekomendante min al Dio, mi

ektiris la sonorileton. La pordo salte malfermiĝis. En la vestiblo

mi estis submetata al pridemandado; sed la pordisto anoncigis min,

kaj mi havis la honoron, esti vokata en la parkon, kie sinjoro John

promenis kun malgranda societo. Mi tuj rekonis la viron per la

brilo de lia vastkorpa memkontento. Li akceptis min tre bone -- kiel

riĉulo neniohavanton; li eĉ turnis sin al mi, tamen ne deturnante

sin de la cetera societo, kaj prenis la prezentatan leteron el mia

mano. „Jen! de mia frato; mi longe ne aŭdis pri li. Li ja estas

sana?“ -- „Tie“, li daŭrigis, adresante sin al la societo kaj

ne atendante mian respondon, dum li per la letero montris iun

monteton, „tie mi farigos la novan konstruaĵon“. Li disrompis la

sigelon, ne interrompante la konversacion, kiu turniĝis al la temo

riĉeco. „Kiu ne estas posedanto de almenaŭ unu miliono“, li

intermetis, „tiu estas, oni pardonu al mi la vorton, mizerulo!“

„Ho, kiom vere!“ mi plensente ekkriis. Tio kredeble plaĉis al

li; li alridetis min, dirante: „Restu ĉi tie, juna amiko; poste

mi eble havos tempon por diri al vi, kion mi pensas pri tio.“ Li

montris la leteron, kiun li poste enpoŝigis, kaj ree turnis sin al

la societo. -- Li prezentis al juna sinjorino sian brakon, aliaj

sinjoroj sin turnis al aliaj belulinoj, ĉio aranĝiĝis, kaj oni

direktis sin al la monteto ĉirkaŭflorata de rozoj.

Mi ŝoviĝis post ili, neniun ĝenante, ĉar neniu ajn okupis sin pri

mi. La societo estis tre gaja, oni petolis kaj ŝercis, oni iafoje

pri facilanimaĵoj parolis gravige, kelkfoje pri gravaĵoj facilanime,

kaj agrable la sprito ekzerciĝis precipe pri forestantaj amikoj kaj

iliaj aferoj. Mi estis tro fremda, por multe kompreni el ĉio ĉi,

tro afliktita kaj meditema, por turni mian penson al tiaj enigmoj.

Ni estis atingintaj la rozoboskon. La bela _Fanny_[15], ŝajne

la reĝino de l’ tago, obstinis mem derompi florantan branĉon; ŝi

vundetis sin per dorno, kaj, kvazaŭ el malhelaj rozoj, purpuro fluis

sur ŝian delikatan manon. Tiu okazaĵo movigis la tutan societon.

Oni serĉis anglan tafton. Silenta, maldika, sengrasa, longeta,

nejuna viro, kiu apude kune iris kaj kiun mi ankoraŭ ne rimarkis,

tuj metis la manon en la tute aliĝantan al la korpo baskan poŝon

de sia antikva frako el griza tafto, eligis malgrandan biletujon,

malfermis ĝin, kaj, respekte riverencante, li prezentis al la

sinjorino la deziritaĵon. Ŝi akceptis ĝin ne atentante la doninton

kaj ne dankante; la vundo estis pansata, kaj oni daŭrigis supreniri

sur la monteton, de kies dorso oni volis ĝui la vastan perspektivon

trans la verdan labirinton de l’ parko al la senmezura oceano.

La vidaĵo vere estis granda kaj belega. Luma punkto aperis ĉe

la horizonto inter la malhela maro kaj la bluo de la ĉielo.

„Lornon!“ kriis John, kaj jam antaŭ kiam ekmoviĝis la servistaro

aperanta pro la voko, la griza viro estis, kun modesta sinklino,

metinta la manon en la poŝon de sia jako, eltirinta el ĝi belan

_Dollond_[16]-lornon kaj ĝin prezentinta al sinjoro John. Tiu, tuj

metante ĝin al la okulo, sciigis la societon, ke ĝi estas la ŝipo

hieraŭ ekveturinta, kiun malfavoraj ventoj retenas en la vido de

l’ haveno. La teleskopo iris de mano al mano kaj ne plu revenis en

tiun de sia posedanto. Mi mem rigardis mirante tiun viron kaj ne

sciis, kiamaniere la granda instrumento eliĝis el la malvastega

poŝo; sed tio ŝajne frapis neniun, kaj oni ne pli okupis sin pri

la grizulo ol pri mi mem.

Refreŝigaĵoj estis prezentataj, la plej maloftaj fruktoj de ĉiuj

terzonoj en plej valoraj ujoj. Sinjoro John kun facila konveneco

gastigi, kaj tiam li por la dua fojo alparolis min: „Manĝu; tion

vi ne havis surmare.“ Mi klinis min, sed li ne vidis tion, li jam

parolis kun iu alia.

Oni volonte estus ekkampinta sur la herbokovraĵo ĉe la deklivo

de l’ monteto, kontraŭe de la etendita pejzaĝo, se oni ne estus

timinta la malsekon de la tero. „Estus paradize“, iu societano

diris, „se oni havus turkajn tapiŝojn, por ilin sterni ĉie tie.“

La deziro apenaŭ estis eldirita, kiam la viro en la griza vesto

jam havis la manon en la poŝo kaj kun modesta, eĉ humila mieno

penis eltiri el ĝi luksan, per oro trateksitan turkan tapiŝon.

Servistoj akceptis ĝin, kvazaŭ devus esti tiel, kaj malfaldis ĝin

sur la loko dezirita. La societo sen pluaĵoj sidiĝis sur ĝi. Mi

mem ree frapite rigardis tiun viron, lian poŝon, la tapiŝon, kiu

havis longon de dudek paŝoj kaj larĝon de dek, kaj frotis miajn

okulojn, ne sciante, kion pensi pri tio; precipe, ĉar neniu ion

trovis stranga en ĝi.

Mi estus dezirinta informi min pri tiu viro, demandi, kiu li estas;

sed mi ne sciis, al kiu min turni, ĉar preskaŭ mi timis la

servantajn sinjorojn ankoraŭ pli ol la sinjorojn servatajn. Fine mi

kuraĝiĝis kaj aliris junan viron, kiu ŝajnis al mi malpli grava ol

la aliaj kaj kiu kelkfoje staris sola. Mi mallaŭte petis lin, diri

al mi, kiu estas tiu komplezema viro en la griza vesto. -- „Tiu,

kiu aspektas kiel restopeco de fadeno, forkurinta el kudrilo de

tajloro?“ -- „Jes, kiu staras sola.“ -- „Tiun mi ne konas“,

li respondis al mi, kaj, ŝajne por eviti pli longan interparolon kun

mi, li forturnis sin kaj parolis kun iu alia pri indiferentaj aferoj.

La suno nun komencis brili pli forte kaj ekĝenis la sinjorinojn; la

bela Fanny malceremonie direktis al la grizulo, kiun, laŭ mia scio,

neniu ankoraŭ alparolis, la senkonsideran demandon: ĉu li eble

ne havas kun si ankaŭ tendon? Li respondis ĝin per tiel profunda

riverenco, kvazaŭ estas farata al li ne meritita honoro; kaj jam li

havis la manon en la poŝo, el kiu mi vidis eliĝantaj ŝtofojn,

stangojn, ŝnuretojn, feraĵon, mallonge: ĉion, kio apartenas al

plej luksa ekskursotendo. La junaj sinjoroj helpis etendi ĝin, kaj

ĝi superpendis la tutan amplekson de la tapiŝo, -- kaj neniu trovis

ion eksterorda en tio.

Mi jam de longe sentis hororeton, eĉ ian teruron; imagu plie mian

animstaton, kiam, ĉe la deziro ĉi-poste eldirita, mi lin vidis

eltiranta el sia poŝo ankoraŭ tri rajdoĉevalojn; jes, tri belajn,

grandajn ĉevalojn kun selo kaj ilaro! -- Pripensu iom, pro Dio!

ankoraŭ tri selitajn ĉevalojn el la sama poŝo, el kiu jam eliĝis

paperujeto, lorno, maŝteksita tapiŝo, longa dudek paŝojn kaj larĝa

dek, tendo, same granda, kaj ĉiuj stangoj kaj feraĵoj apartenaj!

-- Se mi ne asertus al vi, ke mi vidis tion proprokule, vi certe

ne kredus ĝin.

Kiom ajn embarasita kaj humila la viro ŝajnis mem, kiom ajn malmulte

la aliaj atentis pri li, tamen tiu pala aperaĵo, de kiu mi ne povis

deturni la okulojn, fariĝis por mi tiel hororetiga, ke mi ne pli

longe povis elporti ĝin.

Mi decidis, elŝteliĝi el la societo, kio pro la negrava rolo, kiun

mi ludis en ĝi, ŝajnis al mi tre facila. Mi volis reiri al la urbo,

la venontan matenon ree provi, kion mi atingos de sinjoro John, kaj,

se mi trovus la kuraĝon por tio, demandi pri la stranga griza viro.

-- Ho, ke mi nur estu sukcesinta tiel forkuri!

Mi efektive jam estis feliĉe ŝtelirinta tra la rozobosko, malsupren

de la monteto, kaj troviĝis sur senarba herbokovrita placo; tiam

mi, timante esti renkontata ekster la vojoj en la herbaĵo, esplore

rigardis ĉirkaŭen. -- Kiom mi ektimis, vidante la viron en la

griza frako sekvanta kaj alproksimiĝanta min. Li tuj demetis la

ĉapelon antaŭ mi kaj tiel profunde riverencis, kiel neniu ankoraŭ

faris antaŭ mi! Estis ne dubeble, ke li volis alparoli min, kaj,

se mi ne volis esti malĝentila, mi ne povis eviti tion. Mi ankaŭ

demetis la ĉapelon, responde klinis min kaj staris nudkapa en la

sunbrilo kvazaŭ alforĝita. Plena de timo mi fikse rigardis lin

kaj similis birdon, kiun rigidigis la vido de serpento. Li mem

ŝajnis tre embarasita; li ne levis la rigardon, klinis sin diversajn

fojojn, proksimiĝis kaj alparolis min per mallaŭta, nefirma voĉo,

proksimume en la tono de almozpetanto.

„La sinjoro bonvolu pardoni mian trudiĝemon, se mi kuraĝas,

tiel nekonata aliri lin; mi havas ion por prezenti al li. Permesu

favore --“ -- „Sed, pro Dio, sinjoro!“ mi eksplodis, plenigita

de timo, „kion mi povas fari por viro, kiu --.“ Ni ambaŭ

konfuziĝis kaj, ŝajnas al mi, ruĝiĝis.

Post momento de silentado li ree ekparolis: „Dum la mallonga tempo,

kiam mi ĝuis la feliĉon, esti proksime de vi, sinjoro, mi kelkajn

fojojn -- permesu, ke mi tion diru al vi -- vere kun nedirebla admiro

povis rigardi la belan, belan ombron, kiun vi en la sunbrilo kaj

kvazaŭe kun ia nobla malestimo, mem ne atentante tion, ĵetas for de

vi, la belegan ombron jen ĉe viaj piedoj. Pardonu al mi proponon,

vere trokuraĝan: ĉu vi eble ne malinklinus, transcedi al mi vian

ombron?“

Li eksilentis, kaj mi havis senton, kvazaŭ en mia kapo turniĝus

mueleja rado. Kion opinii pri tiu stranga propono, aĉeti de

mi mian ombron? Li supozeble estas freneza, mi pensis, kaj per

ŝanĝita tono, pli bone akordanta kun la humileco de la lia, mi jene

respondis:

„Ej, Ej! karulo, ĉu via propra ombro do ne sufiĉas al vi? Jen

kion mi nomas negoco de tute stranga speco.“ Tuj li reekparolis:

„Mi havas en mia poŝo diversajn aĵojn, kiuj al la sinjoro eble ne

ŝajnus tute senvaloraj; por tiu netaksebla ombro mi konsideras la

plej altan prezon nesufiĉa.“

Nun ree min ekkaptis frostotremo, kiam mi estis memorigata pri tiu

poŝo; kaj mi ne komprenis, kiel mi povis nomi lin „karulo“. Mi

ree prenis la parolon kaj klopodis, laŭ eblo ripari tion per senlima

ĝentileco.

„Sed, sinjoro, pardonu al via humila servisto. Mi kredeble ne

ĝuste komprenas vian diron; kiel do mia ombro povus -- --“. Li

interrompis min: „Mi petas sole la permeson de via moŝto, levi

vian noblan ombron kaj enpoŝigi ĝin; kiel mi faros tion, estu

mia afero. Kompense, por pruvo de mia dankeco al la sinjoro, mi

lasos lin elekti inter ĉiuj valoraĵoj, kiujn en la poŝo mi portas

kun mi: la vera kreviga radiko, la mandragoro, naskemaj moneroj,

rabtaleroj, la telertuko de la ŝildoportisto de Rolando, pendigila

gnomo por laŭvola prezo; sed ĉio ĉi kredeble ne konvenas por vi:

pli bone la magia ĉapeleto de Fortunato, nove kaj solide rebonigita;

ankaŭ monsaketo, kia estis la lia[17].“ -- „La monsaketo de

Fortunato!“ mi interrompis lin, kaj kiel ajn granda estis mia

timo, per tiu unu vorto li estis kaptinta mian tutan spiriton. Mi

ricevis kapturnon, kaj antaŭ miaj okuloj estis trembrilado kvazaŭ

de duoblaj dukatoj. --

„Via moŝto favore bonvolu rigardi kaj provi tiun saketon.“ Li

metis la manon en la poŝon kaj per du fortikaj ledolaĉoj eltiris

modere grandan solide kudritan saketon el kordova ledo kaj transdonis

ĝin al mi. Mi metis la manon en ĝin kaj eltiris dek ormonerojn,

kaj ree dek, kaj ree dek, kaj ree dek; mi rapide prezentis al li la

manon: „Bone! ĝi estu; por la saketo vi ricevos mian ombron!“

Li konsente kaptis mian manon, poste tuj ekgenuis antaŭ mi, kaj

mi vidis lin kun admirinda lerto delikate deiganta de la herbaĵo

mian ombron de l’ kapo ĝis la piedoj, levanta, kunrulanta kaj

faldanta kaj fine enpoŝiganta ĝin. Li leviĝis, ankoraŭ unu fojon

riverencis antaŭ mi kaj poste retiriĝis al la rozujaro. Ŝajnis al

mi, ke tie mi aŭdas lin mallaŭte subridanta. Sed mi forte tenis la

saketon per ĝiaj laĉoj; ĉirkaŭ mi la tero estis sunluma kaj en mi

ankoraŭ ne estis klara konscio.

La mirinda historio de Petro Schlemihl · 第 4 / 16 题