SCENO II.

La arbaro.

Eniras Jakveso, lordoj, kaj arbaristoj.

Jak.

Kiu estas li kiu mortigis la cervon?

Lordo.

Estas mi, Sinjoro.

Jak.

Ni lin prezentos al la Duko, kiel Romanan venkinton, kaj estus bone

meti la kornojn de la cervo sur lian kapon, por venkobranĉo. Ĉu vi

ne havas kanton, arbaristo, por ĉi tio?

Arb.

Jes, Sinjoro.

Jak.

Ĝin kantu; la melodio estas negrava, se nur ĝi faras sufiĉe da bruo.

Kiel plaĉas al vi: komedio en kvin aktoj · 第 44 / 56 题