La arbaro Ardeno.
Eniras Rozalindo por Ganimedo, Celio por Alieno, kaj Tuŝ-Ŝtono.
Roz.
Ho Jupitero, kiel lacigita
Jam estas la spirito en mi mem!
Tuŝ.
Indiferenta estas al mi la spirito, se nur la kruroj ne estus
lacaj.
Roz.
Mi povus trovi en mia koro la povon malhonori mian vestaĵon viran,
kaj plori kiel virino; sed mi devas konsoli la pli malfortan animon,
ĝuste kiel korpvesto kaj ŝtrumpoj devus sin montri kuraĝaj al jupo.
Tial estu kuraĝa, bona Alieno.
Cel.
Mi petas al vi, estu indulga al mi; mi ne povas plu iri.
Tuŝ.
Miaflanke, mi preferus elporti vin, ol porti vin! Tamen mi ne portus
krucon, se mi vin portus; ĉar mi opinias ke vi havas neniom da mono
en via monujo.
Roz.
Nu, ĉi tio estas l' arbaro Ardeno.
Tuŝ.
Jes, nun mi estas en Ardeno; des pli mi estas malspritulo; dum mi
estis ĉehejme, mi estis en pli bona loko; sed vojaĝantoj devas esti
kontentaj.
Roz.
Jes, estu tia, bona Tuŝ-ŝtono.
Eniras Koreno kaj Silvio.
Rigardu, kiuj ĉi tien venas; junulo kaj maljunulo, solene
kunparolante.
Kor.
Nu, tiamaniere vi nur igos
Ke ŝi ankoraŭ malestimu vin.
Sil.
Koreno, ke vi nur komprenu kiom
Mi amas ŝin!
Kor.
Mi iom ĝin divenas,
Ĉar mi mem antaŭ nun ekamis.
Sil.
Ne,
Estante maljunulo, vi ne povas
Diveni, kvankam en juneco via
Vi estis eĉ amanto tiel vera,
Kiel sopiris sur kusen' noktmeza;
Se l' amatino via iam ajn
Similis al la mia,--tiel certa
Mi estas, ke neniu tiom amis;--
Kiom da agoj viaj plej ridindaj
Vi faris pro la fantazio via?
Kor.
Ho, milojn, kiujn jam mi mem forgesas.
Sil.
Neniam do vi amis tiel kore;
Se vi ne rememoras eĉ la plej
Malgrandan malsaĝaĵon kiun l' Amo
Vin igis fari,--vi ne vere amis.
Se vi neniam sidis, kiel mi,
Tedante la aŭdantojn per la laŭdo
De l' amatino,--vi ne vere amis.
Se vi foriris ne de l' kunularo
Subite, kiel nun mi mem foriros,
Pro la pasio,--vi ne vere amis.
Febino, ho Febino, ho Febino!
[Li foriras.]
Roz.
Ho ve, paŝtisto kompatinda! Jen,
La vundon vian esplorante, mi
Kruelhazarde trovis mian propran.
Tuŝ.
Kaj mi la mian. Mi rememoras, ke dum mi enamiĝis, mi frakasis mian
glavon kontraŭ ŝtonon, kaj ordonis al li ricevi tion, ĉar li venis
nokte, al Ĵanino Smajl'; kaj mi rememoras ke mi kisis ŝian
lavpadelon, kaj la bovinmamojn kiujn ŝiaj beletaj fendetitaj manoj
melkis; kaj mi rememoras ke mi amindumis pizoŝelon anstataŭ ŝi. El
kiu ŝelo mi elprenis du pizojn, kaj redonante ilin mi diris plorante
al ŝi "Portu ĉi tiujn pro mi;" Ni, kiuj estas veraj amantoj, faras
strangajn agojn. Sed, kiel ĉio en Naturo estas mortema, same ĉiom da
Naturo enamiĝinta estas mortema laŭ malsaĝeco.
Roz.
Pli saĝe vi parolas ol vi scias.
Tuŝ.
Ne, mi neniam sciiĝos pri mia propra spriteco ĝis post mi rompos la
tibikarnojn kontraŭ ĝi.
Roz.
Ĉielon! Tiu paŝtista ampasio
Min plaĉas multe je l' racio!
Tuŝ.
Min ankaŭ; sed ĝi fariĝas iom teda al mi.
Cel.
Mi petas, unu el vi tuj demandu
Ĉu tiu donos iom da nutraĵo
Pro oro, al ni, ĉar mi svenas jam
Ĝis preskaŭ morto.
Tuŝ.
He, vi ŝercemulo!
Roz.
Silentu, malsaĝulo; li ne estas
Parenco via.
Kor.
Kiu al mi vokas?
Tuŝ.
La superuloj viaj.
Kor.
Ho, alie
Mizereguloj ili certe estas.
Roz.
Silentu, mi ordonas. Bonan tagon,
Amiko mia.
Kor.
Kaj al vi, Sinjoro.
Kaj al vi ĉiuj, gesinjoroj miaj.
Roz.
Mi petas vin, paŝtisto, se aŭ l' amo
Aŭ l' oro en ĉi tiu dezerto povas
Aĉeti gastigadon, nin konduku
Al ia loko kie estos eble
Ripozi kaj nin nutri. Junulino
Jen estas, pro l' vojaĝo lacigita,
Kaj jam pro helpomanko ŝi eksvenas.
Kor.
Sinjoro, mi kompatas ŝin, kaj volas,
Pro ŝi eĉ pli ol pro la mia stato,
Ke la riĉaĵoj miaj pli ebligu
Al ŝi la helpon. Sed mi estas nur
Paŝtisto por alia viro; tial
Mi ne tondadas la lanarojn dikajn
De l' ŝafoj kiujn mi mem paŝtas; plie,
Tre malafablan karakteron havas
La mastro, kiu tute ne penadas
La vojon trovi al ĉiela hejmo
Per faroj gastamecaj; kaj, aldone,
La bestdometon, kaj ŝafarojn, ankaŭ
La ŝafpaŝtejon tutan, nun li vendas;
Kaj, ĉe la ŝafarejo, jen nenio
Kion vi povus manĝi; tamen, venu,
Por vidi kio ajn ankoraŭ restas;
Per mia voĉo vi bonvenaj estas.
Roz.
Kaj kiu do aĉetos la ŝafaron
Kaj la paŝtejon?
Kor.
Tiu amanto.
La juna viro kiun ĵus vi vidis,
Malmulte li deziras nun aĉeti.
Roz.
Mi petas al vi, se honeste estas,
Ke vi aĉetu la dometon, ŝafojn,
Paŝtejon. Vi ricevos de mi mem
La monon por pagado.
Cel.
Tiam do
Ni pligrandigos al vi la salajron.
Ĉi tiu loko plaĉas al mi; en ĝi
Volonte mi pasigus mian tempon.
Kor.
Ĝi estas ja vendota. Venu kun mi:
Se post klarigo vi aprobos tiam
La teron, la profiton, kaj vivmodon,
Servisto via estos mi fidele,--
Aĉetos ĝin per via mono bele.
[Ĉiuj foriras.]