SCENO III.

Antaŭ la domo de Olivero.

Eniras Orlando kaj Adamo, renkonte unu la alian.

Orl.

Jen kiu?

Adamo.

Ho, mia juna mastro? Mastro mia,

Ĝentila! Dolĉa mastro! Rememoro

Pri Sir' Rolando! Kion nun vi faras

Ĉi tie? Kial estas vi virtulo?

Kaj kial oni amas vin? Kaj kial

Vi estas forta, brava, dolĉanima?

Ho, kial vi malsaĝe volis venki

La lertan baraktiston de la Duko,

La kapricema Duko? Viaj laŭdoj

Alvenis antaŭ vi al via hejmo

Kun troa rapideco. Mastro mia,

Ĉu vi ne scias ke al iaj viroj

Iliaj bonaj ecoj estas malamikoj?

La viaj same: viaj virtoj, mastro,

Nur sanktaj perfidintoj al vi estas.

Ho, kia mondo estas nia, kiam

Eĉ tio, kio estas bela, tamen

Venenas tiun, kiu havas ĝin!

Orl.

Nu, kion ajn vi havas?

Adamo.

Ho, junulo,

Tra tiu ĉi pordego ne eniru!

Sub tiu ĉi tegmento ja loĝadas

La malamik' al ĉiuj viaj virtoj:

La frato,--ne, nenia frato, tamen,

La filo,--tamen ne la filo; filon

Mi ne lin nomos, de la viro, kiun

Mi preskaŭ nomis lian patron.--Nu,

Li aŭdis vian laŭdon, kaj vespere

Hodiaŭ, li intencas ekbruligi

La domon kie vi kutime loĝas,

Kaj ankaŭ vin mem en ĝi; se je tio

Li malsukcesos, tamen li havigos

Rimedojn alispecajn, por vin trafi.

Mi kaŝe aŭdis lin, kaj la projektojn.

Ĉi tio ne loĝejo estas. Por vi

Ĉi tiu domo estas nur buĉejo:

Ho, ĝin malŝatu! Timu! Ne eniru!

Orl.

Nu, kien ajn, Adamo, vi deziras

Ke mi do iru?

Adamo.

Kien ajn vi volas.

Se nur en tiun domon vi ne iros.

Orl.

Nu, kion, ĉu vi volas ke mi iru

Petante je almozoj por nutraĵo?

Aŭ per bruega malĝentila glavo

Ŝtelante vivrimedojn laŭ la vojo

Perforte? Tion ja mi devos fari,

Aŭ esti nescianta kion fari:

Ĉi tion, tamen, mi neniel faros,

Plivole mi cediĝos je l' malico

De korinklino kiu sin forturnis,

Kaj sangavida frato.

Adamo.

Ne ĝin faru.

Mi havas mil spesmilojn, la salajron

Sub via patro, de mi mem ŝparitan,

Kaj konservitan por min nutri, kiam

La servadpovo en la membroj miaj

Sin trovos kripligita, kiam ankaŭ

La maljuneco estos forĵetita:

Ĝin prenu; eĉ Li kiu nutras korvojn,

Kaj sufiĉege donas al paseroj,

Prizorgu min maljunan! Jen la oro!

Mi donas ĉiom da ĝi. Nun permesu

Ke mi servisto via estu; kvankam

Mi ŝajnas ja maljuna, efektive,

Mi estas forta, jes, fortika viro,

Ĉar dum juneco mi neniam verŝis

Varmigajn kaj ribelajn eltrinkaĵojn

En mian sangon, nek mi amindumis,

Kun nehontema frunto, la rimedojn

De malforteca kaj kaduka stato.

Kaj tial mia aĝo tre similas

Fortikan vintron, frostan, sed ĝentilan:

Permesu ke mi iru kune kun vi,

Mi servos kiel pli junkorpa viro,

En ĉiu faro, en bezono ĉiu.

Orl.

Ho bona maljunulo, kiel bone

En vi aperas la konstanta servo

De l' mond' antikva, kiam servo tia

Pro devo ŝvitis, ne por rekompenco!

Vi estas ne laŭ modo nunatempa,

En kiu ŝvitas, krom por promocio,

Neniu viro, kaj, havinte tion,

Sufokas ili tute tiun servon,

Eĉ je l' havado. Vi ne tia estas.

Sed, kompatinda maljunulo, vi

Haketas je kaduka arbo, kiu

Ne povas unu floron ekprodukti,

Eĉ malgraŭ penoj viaj, kaj laboro.

Sed venu, do, kuniros ni antaŭen,

Kaj antaŭ ol elspezi vian monon

Esploru ni, konforme la bezonon.

Adamo.

Antaŭen iru, mastro, mi postvenos,

Kun lojaleco, kaj kun vero penos.

Deksepjarul' ekloĝis mi ĉi tie,

Havante okdek jarojn, loĝos kie?

Deksepjaruloj serĉas bonan sorton,

Okdekjaruloj trovos nur la morton.

Bonŝancon rekompencos ne pli vante

Ol bone morti, mastron ne ŝuldante.

[Ambaŭ foriras.]

Kiel plaĉas al vi: komedio en kvin aktoj · 第 17 / 56 题