Ĉambro en la Palaco.
Eniras Celio kaj Rozalindo.
Cel.
Nu, kuzino! nu, Rozalindo! Kupido estu indulga al ni! Ne unu vorto?
Roz.
Ne eĉ unu, por ĵeti kontraŭ hundon!
Cel.
Ne, viaj vortoj estas tro valoraj por esti forĵetataj kontraŭ
hundaĉojn; ĵetu kelke da ili kontraŭ min; lamigu min per kialoj.
Roz.
Tiam du kuzinoj estus en malbona stato: unu lamigite de kialoj, la
alia freneza sen ia kialo.
Cel.
Ĉu do ĉio ĉi estas pro via patro?
Roz.
Ne, iom da ĝi estas pro la patro de mia infano. Ho, kiel plena je
dornoj estas ĉi tiu labortaga mondo!
Cel.
Ili estas nur bardanoj, kuzino, ĵetitaj sur vin pro petoleco: se ni
ne marŝas laŭ la piedbatita vojeto, eĉ niaj jupoj kaptos ilin.
Roz.
Mi povus ilin forskui de mia vestaĵo; ĉi tiuj bardanoj estas en mia
koro.
Cel.
Fortusu ilin.
Roz.
Mi penus ilin fortusi, se per tuso mi povus lin havi.
Cel.
Nu, do, baraktu kontraŭ via amo.
Roz.
Ho, mia amo helpas al pli bona baraktisto ol mi mem.
Cel.
Ho, mi volas bone al vi! Vi fine penos, spite faliĝo. Sed,
forlasante ĉian ŝercadon, ni parolu serioze: ĉu estas eble, ke tiel
subite vi enamiĝus je la plej juna filo de maljuna Siro Rolando?
Roz.
La Duko mia patro kore amis lian patron.
Cel.
Ĉu tial vi devus kore ami lian filon? Per tia rezonado, mi devus lin
kore malami, ĉar mia patro kore malamis lian patron: tamen, mi ne
malamas Orlandon.
Roz.
Ne, certe, pro mi ne lin malamu!
Cel.
Sed kial ne? Ĉu li ne bone meritas?
Roz.
Lasu al mi ami lin pro tio, kaj vi lin amu tial, ke mi lin amas.
Rigardu, jen venas la Duko.
Cel.
Kun la okuloj plenaj je kolero.
Eniras Duko Frederiko kun lordoj.
Duko F.
Fraŭlino, kiel eble plej rapide
Foriru vi de la kortego nia.
Roz.
Mi, onklo?
Duko F.
Vi, kuzino. Post dek tagoj.
Se oni trovos vin je dudek mejloj
Proksima de l' kortego, vi ekmortos.
Roz.
Mi petas vian moŝton, mi kunportu
Sciiĝon pri la kulpo en ekzilon:
Se ion ajn mi scias pri mi mem,
Aŭ konas la dezirojn miajn proprajn,
Se mi ne revas, ne freneza estas,--
Kaj mi ne tia estas,--kara onklo,
Neniam eĉ per penso nenaskita
Mi vin ofendis, moŝto.
Duko F.
Same diras.
La perfiduloj ĉiuj: Se en vortoj
Konsistus senkulpiĝo, ili estus
Senkulpaj, kiel senkulpeco mem:
Sufiĉu al vi, ke mi ne vin fidas.
Roz.
Sed per malfido nura, vi ne povas
Min fari perfidulo. Diru al mi
Je kio ajn dependas la komparo.
Duko F.
Vi estas la filin' de via patro,
Kaj jen sufiĉe.
Roz.
Sed mi tia estis,
Eĉ kiam via moŝt' la dukolandon
De li forprenis; kaj mi tia estis
Eĉ kiam via moŝto lin ekzilis;
Perfidon oni ne heredas, moŝto;
Kaj, eĉ se oni tiel ĝin akirus,
Ĉu tio min rilatas? Mia patro
Nenia perfidulo estis: tial
Ho bona moŝto, tiom ne trompiĝu,
Kredante ke la malriĉeco mia
Perfida estas.
Cel.
Via moŝt', aŭskultu!
Duko F.
Celio, jes, pro vi ni ŝin restigis;
Aŭ kun la patro estus ŝi irinta.
Cel.
Mi tiam ne petegis ke ŝi restu;
Vi agis nur laŭ volo, kaj pro pento;
Je tiu tempo mi tro juna estis
Por ŝin estimi. Nun mi konas ŝin.
Se ŝi perfida estas, same mi:
Ni ĉiam kune dormis, kaj leviĝis;
Lernadis kune, kunludadis ankaŭ;
Kunmanĝis ĉiam; kien ajn ni iris
Eĉ kiel tiuj cignoj de Junono,
Ni ĉiam iris kune kaj duope.
Duko F.
Ŝi estas tro subtila. La ruzeco
La pacienco, kaj silento ŝia
Parolas al la popolanoj, kiuj
Kompatas ŝin; vi estas malsaĝulo:
Ŝi rabas al vi vian propran famon.
Pli hela vi vidiĝos, kaj pli virta,
Post kiam ŝi jam foririnta estos.
La lipojn ne malfermu. Neŝanĝebla
Kaj certa estas la kondamno, kiun
Anoncas mi: ŝi estas ekzilita.
Cel.
Min same do kondamnu, duka moŝto,
Sen ŝia kunuleco mi ne vivos.
Duko F.
Vi estas malsaĝulo. Vi, nevino,
Provizu vin: se vi tro longe restos,
Je mia vorto kaj honor', vi mortos.
[Duko Frederiko kaj lordoj foriras.]
Cel.
Ho kara Rozalind', vi kien iros?
Ĉu vi konsentus interŝanĝi patrojn?
Mi donos al vi mian! Ho, mi petas,
Ne estu pli malĝoja ol mi estas.
Roz.
Mi havas ja pli multe da kialo.
Cel.
Kuzino, ne; mi petas, estu gaja.
Ĉu vi ne scias ke la Duk' ekzilis
Min ankaŭ, la filinon sian?
Roz.
Ne.
Cel.
Ĉu ne? Ho, Rozalind' malhavas do
La amon kiu montras ke ni ambaŭ
Unuo estas; ĉu ni apartiĝos?
Ĉu oni nin disigos, dolĉulino?
Ne: mia patro nun por si elserĉu
Alian heredonton. Tial, ni
Elpensu kiel ni forkuros, kien
Ni ekvojaĝos, kion ni kunportos.
Ne penu vian sortoŝanĝon preni
Sur vin tutsole, por elporti tiel
Malĝojon vian, min ellasadante;
Ĉar, je l' ĉielo, kiu jam paliĝas
Pro nia malĝojego, mi kuniros,--
Jes, malgraŭ ĉio, mi kun vi kuniros.
Roz.
Sed kien iros ni?
Cel.
En la arbaron,
Ardenon, por elserĉi l' onklon tie.
Roz.
Ho ve, sed kiel danĝerege estos,
Se ni, knabinoj, tiel malproksimen
Vojaĝos! La beleco, pli ol oro,
Rabistojn allogadas.
Cel.
Mi min vestos
Malriĉe kaj mallukse. La vizaĝo
Per ia ombrotero mi ŝmirados.
Vi faru same: ni antaŭen iros
Neatakite.
Roz.
Ĉu ne estus bone,--
Ĉar pli ol multaj mi altkreska estas,--
Ke mi min vestu tute kiel viro?
Kun glavo ĉe la flanko, kaj kun lanco
En mia mano? Tiam,--en la koro
Sin trovu kia ajn virina timo,--
Ni havos eksteraĵon fanfaronan,
Kaj militeman, kiel ja aliaj
Timuloj virsimilaj havas, kiuj
La timon kaŝas sub mieno brava.
Cel.
Kaj kiel mi vin nomos, kiel viron?
Roz.
Eĉ kiel la paĝion jupiteran:
Min nomu Ganimedo. Kiel vi
Nomata estos?
Cel.
Ho, per ia nomo
Al mia nuna stato rilatanta:
Ne plu Celio nun, sed Alieno.
Roz.
Ĉu estus bone ke ni penu ŝteli
El la kortego tiun ŝercemulon,
De via patro? Ĉu li ne nin helpus
En nia vojaĝado?
Cel.
Li kuniros
Kun mi tra l' tuta mond'. Mi lin konvinkos.
Rapidu do, ni amasigu ĉiom
De la riĉaĵo kaj juveloj niaj;
Elpensu la pli bonan manieron,
Kaj tempon, por nin kaŝi de l' sekvado
Farota tuj post mia forkurado.
Ni iru do, kun tuta kontenteco,
Ne en ekzilon, sed al libereco.
[Ambaŭ foriras.]