Sed cxu Centra Komitato estos fondita aux ne--tiu cxi demando tute ne

devas maltrankviligi niajn amikojn. Cxiaj paroloj pri reformoj aux

plibonigoj tute ne devas Vin maltrankviligi, cxar ili havas nenian

celon nek estontecon. Cxu centra komitato estos fondita aux ne--unu

principo staras kaj devas stari tute forte, kaj la tuta mondo

Esperantista en la nuna tempo komprenas gxin tre bone kaj certe

batalos unuanime kontraux cxiu ektusxo de tiu principo; tiu cxi

principo estas: _Simile al cxiu alia lingvo Esperanto devas esti

rigardata kiel lingvo_ formita _kaj_ netusxebla.

Paroli pri iaj plibonigoj (se ili estos efektive necesaj) ni povos

nur tiam kiam nia lingvo estos jam _oficiale akceptita_ de la tuta

mondo. _Gxis_ tiu tempo la netusxebleco de la lingvo estas la _plej

fundamenta_ kondicxo por nia progresado.

Mi parolas tion cxi ne kiel _auxtoro_ de la lingvo, sed kiel _simpla

esperantisto_, kiu ne deziras ke nia afero disfalu kiel la afero de

Volapuk. Kiel auxtoro de la lingvo, mi pli ol cxiu alia volus ke gxi

estu kiel eble plej perfekta; por _mi_ la retenigxado de plibonigoj

estas pli malfacila ol por cxiu alia; kaj mi ecx konfesas ke kelkajn

fojojn mi jam estis preta proponi al la Esperantistoj kelkajn

malgrandajn plibonigojn, sed gxustatempe mi ekmemoradis pri la granda

dangxereco de tia pasxo kaj mi forjxetadis mian intencon.

Mia opinio ne estas sekreta. Se Vi deziras, Vi povas publikigi mian

leteron.

Via

(Subskribite) Zamenhof."

Antaux cxio, mi deziras tre danki publike nian karan Majstron.

Konsentante konigi sian opinion ne nur pri Kongreso kaj Akademio sed

ankoraux pri la "reformoj" de Esperanto, li certe grandege utilis al

nia afero. Poste mi deziras, cxar kelkaj Esperantistoj negxuste

komprenis miajn intencojn, publike certigi ke, proponante kunvenon de

Kongreso kaj priparoladon pri Akademio, mi[1] nur celis prepari kaj

naski la rimedojn por kontrauxbatali efike la dangxerojn kiuj nune

minacas nian aferon. Mi esperis ke de la Kongreso devenus

ia auxtoritato (cxu ekzistas ia pli dezirinda ol tiu de la genia

kreinto de Esperanto?), ia auxtoritato kiu povus _precipe_ gardi

kaj konservi nedifektita, for de cxia ajn "plibonigo," nian karan

lingvon kaj, tiele, gxin konduki al la triumfo.

Tial mi estas tre felicxa cxar Dro. Zamenhof tiel lertege difinis la

programon kiun plenumos tiu organizajxo kaj cxar li tiel energie

protestis kontraux la rolo _reformada_ kiun kelkaj Esperantistoj

deziris altrudi al gxi. De nun do ne plu estas necese disputadi pri

Akademio: ni konfideme atendu la tagon kiam gxin efektivigos Dro.

Zamenhof. Kaj, gxis tiu tago, ni unuanime konsideru la auxtoron de

Esperanto kiel _nian solan auxtoritaton_: ni petu pri liaj konsiloj

por solvi niajn dubojn kaj _ni uzu neniun novan vorton ne aprobitan

de li_.

La energia letero de Dro. Zamenhof mirinde forigos cxiun mallumon,

cxiun dubon kaj montros al la Esperantistoj la erarigan kaj

allogantan vojon de la malsukceso sed ankaux tiun de la triumfo.

Cxiuj Esperantistoj, Esperantistaj grupoj kaj jxurnaloj nun densigxu

cxirkaux nia kara Majstro, ili tre konvinkigxu pri la vereco de liaj

paroloj kaj neniam forgesu ke _nur per la unueco de la lingvo kaj la

unuigxo de la koroj ni ricevos la venkon_!

Volu akcepti, Kara Sinjoro Redaktoro, mian plej koran saluton.

Maurice Seynaeve,

Belgujo.

FOOTNOTE:

[1] Oni volu rimarki ke tia estas mia propra, tute persona opinio.

N.B.--La Redaktoro deziras korege danki Doktoron Zamenhof pro la

sendo de tiu cxi letero. Estas tute necese ke cxiuj amikoj de la

lingvo internacia kunlaboru pro la dezirata celo harmonie, kaj

akcepti la lingvon tiel kiel gxi nun estas. La kolonojn de The

Esperantist ne estas malfermigxitaj por la enpreso de "plibonigo"

ia, al la nuna tempo, cxar, sub la estreco de Doktoro Zamenhof

la afero jam estas bonege progresinta kaj la lingvo placxas

al cxiulandanoj. Nunatempe Esperanto enhavas unu grandan

malfacilajxon kiu multe malhelpas gxian universalan alprenon: La

akcentoj sur la literoj! Sed Dr. Zamenhof bone komprenis tiun cxi

fakton, kaj diris ke oni cxiam povas anstatauxi ilin per la litero

"H." Estas multaj kauxzoj kiuj forigos ilin. Presistoj ne havas ilin:

Telegrafistoj ne akceptas ilin, ecx en landoj kies naciaj lingvoj

enhavas akcentojn: Masxinkompostado neebligas ke oni uzu ilin. k.t.p.

Kompreneble tiuj cxi plene suficxas por ke akcentoj estu forigitaj.

Tiu cxi gazeto eble devos per masxinkompostado presigxi. Tamen ni

scios kion fari kiam tiu cxi tempo alvenos. Se iaj el la proponitaj

anstatauxajxoj ne placxas al la Angla okulo, ni cxiam memoru ke aliaj

certe ne placxas al la Itala okulo (ch, gh.) k.t.p. Estas tute neeble

ke oni povu elekti signojn kiuj plene akordigxus kun cxiuj la naciaj

lingvoj.

_Unueco estas forteco! Ni do unuigxu pri tiu cxi necesega

anstatauxajxo._

For the convenience of Esperantists, all works dealing with the

language can now be obtained by writing to the Librarian, P. Howard,

Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey.

The books most read are:--

"Student's Complete Textbook," by J. C. O'Connor, B.A., 1s. 8d., post

free (revised edition).

"Thirty five Exercises with Keys," by A. Motteau, 1s. 3d., post free

(6 copies for 6s. 6d.).

"No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d.,

post free. This is a capital preliminary work for giving to friends

to arouse their interest. For this purpose we will supply

_subscribers_ with 6 copies for 2s. 6d., post free.

Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d.

Fundamenta Krestomatio; Dr. Zamenhof, 3s. 4d.

"Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s.

Grammar in French or German, 1s. 6d.

Commentaire in French, 2s.

Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d.

Stories from back "L'Esperantistes," 2d. each.

"Tourist's Phrase-Book," in 6 languages, 6d.

Esperanta Sintakso de P. Fruictier, 1s. 6d.

The following monthly magazines can be obtained. The annual

subscriptions are:--

"La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d.

"L'Esperantiste," in French and Esperanto, 4s.

"La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s.

"La Rondiranto," in Bulgarian and Esperanto, 3s.

The new "Internacia Medicina Revuo" will appear every two months.

Subscription 6s. 6d. per annum.

The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries, 2s. 6d.

each.

"French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French

Dictionnaire," 1s. 6d.

"Braille Instruction-Book for the Blind," 4s.

Translation of the above into English, 6d.

Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock.

Price 9d. each.

GIGANTO MALESPERO.

Eltirajxo el "LA PROGRESADO DE LA PILGRIMANTO" DE JOHANO BUNJANO,

tradukita de JOSEPH RHODES.

Nun estis ne malproksime de tiu cxi loko kastelo nomita Duba Kastelo,

kies posedanto estis Giganto Malespero, kaj estis sur lia bieno ke

ili nun dormis; tial li, levigante sin en la frua mateno, kaj

promenante sur siaj kampoj, kaptis Kristanon kaj Esperemon dormantajn

sur siaj teroj. Tiam, per timiga kaj malamika vocxo li ordonis ke ili

vekigxu, kaj demandis ilin de kie ili venis, kaj kion ili faris sur

liaj teroj. Ili respondis ke ili estas pilgrimantoj, kaj ke ili

perdis la vojon. Tiam diris la giganto--Vi dum tiu cxi nokto pekis

kontraux mi, piedbatante kaj kusxante sur miaj teroj, kaj tial vi

devas iri kun mi. Tiel ili estis devigitaj iri, cxar li estis pli

fortika ol ili. Ankaux; ili ne povis nur iom diri, cxar ili sin sciis

kulpaj. La Giganto tial forpelis ilin antaux li kaj enmetis ilin en

sian kastelon en tre malluman subteran malliberejon, kiu estis

malkomforta kaj malbonodora. Tie cxi, do, ili kusxis de Merkredo

matene gxis Sabato nokte, sen unu peco da pano aux guto da trinkajxo,

aux lumo, aux iu por demandi kiel ili sanas. Ili estis do, en malbona

stato, kaj malproksime de amikoj kaj konatuloj. Nu, en tiu cxi loko

Kristano havis duoblan malgxojon, cxar estis per lia nekonsiderita

konsilo ke ili estis alportitaj en tiun cxi mizeregon.

Nu, Giganto Malespero havis edzinon, kaj sxia nomo estas Senkonfido.

Tial, kiam li kusxigxis, li rakontis al sia edzino tion, kion li

faris: nome ke li prenis duon da kaptitoj, kaj jxetis ilin en sian

malliberejon cxar ili piediris senpermese sur liaj teroj. Tiam li

demandis de sxi, ankaux, kion li plej bone devas fari je ili. Tiel

sxi demandis de li, kiaj ili estas, de kie ili venas kaj kien ili

iras; kaj li diris al sxi (cxion). Tiam sxi konsilis lin ke, tiel

baldaux kiel li estos levigxinta je la mateno, li devus bati ilin

senkompate. Tiel, kiam li estis levigxinta, li alprenas al si pezan

sovagxpomarban bastonegon, kaj iras malsupren en la malliberejon cxe

ili, kaj unue riprocxas ilin kvazaux ili estas hundoj, kvankam ili

neniam diris al li unu malsxatan vorton; tiam li atakas ilin kaj

bategas ilin tiamaniere ke ili ne povas helpi sin, aux sin turni sur

la planko. Tion farinte, li eliras, kaj lasas ilin kunsimpatii ilian

doloron, kaj malgxoji sub ilia mizerego; tiel la tutan tiun tagon ili

pasigis sian tempon, nenion farante sed sopirante kaj maldolcxe

ploregante. La proksiman nokton sxi, parolante kun sia edzo plie pri

ili, kaj sciigxante ke ili ankoraux vivas, inspiris al li, ke li

konsilu ilin mortigi sin; tiel, kiam mateno alvenis li iras al

ili en malamika maniero kiel antauxe, kaj vidante ke ili estas

tre doloraj pro la batoj kiujn li donis al ili la antauxan tagon,

li diras al ili ke, cxar ili espereble neniam povus eliri el tiu

loko, ilia sola rimedo estus tuj fari finon de si mem aux per

trancxilo aux sxnuro aux veneno; cxar, kial, diris li, vi elektus

vivi, vidante ke la vivo estas akompanita de tiel multe da

maldolcxeco? Sed ili petis ke li liberigu ilin. Je tiu li malbelege

rigardis ilin, kaj jxetante sin sur ili, sendube estus mortiginta

ilin li mem, sed ke li falis en unu el siaj kutimaj konvulsioj (cxar

kelkafoje en sunbrila vetero li falis en konvulsioj) kaj perdis dum

kelke da tempo la uzon de siaj manoj; tial li sin eltiris kaj lasis

ilin, kiel antauxe, konsideri kion fari. Tiam la malliberuloj

interparoladis inter si cxu estas pli bone preni lian konsilon aux

ne; kaj tiel ili ekparoladis:--Frato, diris Kristano, kion fari?

La vivo, kiun ni nun vivas estas mizera. Miaparte, mi ne scias, cxu

estas pli bone vivi tiamaniere, aux morti tuj. Mia animo elektas

sufokigxon plivole ol vivon. Kaj la tombo estas pli sengxena por mi

ol tiu cxi kelmalliberejo! Cxu ni devas esti konsilataj de la

Giganto?

Esperemo.--Ja, nia nuna stato estas terura, kaj morto estus pli

bonvena al mi ol cxiam tiele resti. Sed ankoraux ni konsideru, la

Sinjoro de la lando al kiu ni iras estas dirinta. "Ci ne devas fari

mortigon"--ne, ne al alia homo; multe pli, do, ni estas malpermesitaj

preni la konsilon de la Giganto mortigi nin mem. Cetere, li kiu

mortigas alian nur faras mortigon sur lian korpon, sed kiam oni

mortigas sin, tiu estas mortigi samtempe korpon kaj animon. Kaj plie,

mia frato, ci parolas pri sengxeno en la tombo; sed cxu ci forgesas

la inferon, kien certe la mortiginto iros? Cxar "nenia mortiginto

havas eternan vivon." Kaj ni konsideru ree, ke la tuta legxo ne estas

en la mano de Giganto Malespero. Aliaj, gxis tio, kion mi povas

trovi, kaptigxis de li same kiel ni, kaj ili ankoraux forkuris el

siaj manoj. Kiu scias cxu Dio, kiu la mondon faris, ne volos igi

tiamaniere ke Giganto Malespero mortu; aux ke kelkatempe li forgesu

ensxlosi nin; aux ke li baldaux povos esti prenita de alia el siaj

konvulsioj antaux ni, kaj perdi la uzon de siaj membroj. Kaj se iam

tio reokazos, miaparte mi decidigxas fortigi mian viran koron, kaj

fari mian eblon por eliri el sub lia mano. Mi estas malsagxulo ke mi

ne provis gxin fari antauxe; sed tamen, mia frato, ni estu paciencaj

kaj ni suferu iom plu; eble la tempo alvenos, kiu donos al ni

gxojan liberon; sed ni ne farigxu niaj memmortigantoj. Per tiuj cxi

vortoj Esperemo nuntempe moderigis la animon de sia frato; kaj

tiamaniere ili dauxris kune en la mallumo tiun cxi tagon, en sia

malgxoja kaj dolora stato. Nun, kiam la noktigxo alproksimigxis, la

Giganto ree malsupreniras en la kelon por vidi cxu siaj kaptitoj

ankoraux prenis sian konsilon; sed kiam li estas tien alveninta, li

trovas ilin vivaj, kvankam, vere, nur vivaj; cxar nun de manko de

pano kaj akvo, kaj pro la vundoj ricevitaj kiam li bategis ilin, ili

apenaux povas plu fari ol spiri. Sed, mi ripetas, li trovis ilin

vivaj; je kio li ekkoleregis kaj diris al ili ke, cxar ili malobeis

konsilon sian, estos pli malbone por ili ol se ili neniam estis

naskitaj.

Je tio cxi ili tre tremis, kaj mi pensas ke Kristano svenis, sed li

retrovante sin iom, ili reprenis sian interparoladon pri la konsilo

de la Giganto, kaj cxu ankoraux estus pli bone gxin sekvi aux ne. Nun

Kristano ree sxajnis esti preta tiel fari; sed Esperemo faris sian

duan respondon jene:--Mia frato, diris li, cxu ci ne rememoras kiel

kuragxa ci estis antauxe? Apoliuno ne povis premegi cin, nek tiel

povis fari cxiuj, kiujn ci auxdis, aux vidis, aux sentis en la Valo

de la Ombro de Morto. Kiajn malfacilajxojn, teruron kaj miregon ci

jam trapasis, kaj cxu ci estas nun nur timoj? Ci vidas ke mi ankaux

estas en la subtera malliberejo kun ci, mi kiu estas nature homo tre

plimalforta ol ci; ankaux tiu cxi Giganto vundis min same kiel ci,

kaj forprenis la panon kaj akvon de mia busxo, kaj kun ci mi

malgxojas sen la lumo. Sed iom pli ni ekzercu la paciencon.

Rememorigu kiel ci kondutis cin vire cxe Vaneca Foiro, kaj ne estis

timigita nek per la Cxeno nek la Kagxo, nek ankoraux per la sanga

morto. Tial almenaux por eviti la honton en kiu ne estas deca ke oni

trovas Kristanon, ni fortigu nin pacience kiel eble plej bone.

Nu, la nokto estante reveninta, kaj la Giganto kaj lia edzino

estantaj lite, sxi demandis al li pri la kaptitoj, kaj cxu ili

ankoraux prenis lian konsilon. Al kio li respondis--Ili estas

obstinaj friponoj; ili elektas prefere porti cxiujn fortuzojn al

formortigi sin. Tiam diris sxi--Konduku ilin en la kastelan korton

morgaux, kaj montru al ili la ostojn kaj kraniojn de tiuj, kiujn ci

jam estis mortigintaj; kaj kredigu ilin ke, antaux semajno finigxos,

ci dissxiros ilin, kiel ci faris al iliaj kunuloj antauxe. Tiel, kiam

tagigxis, la Giganto ree iras cxe ili, kaj kondukas ilin en kastelan

korton, kaj montras al ili laux la ordono de sia edzino. Tiuj cxi,

diras li, estis antauxe pilgrimantoj kiel vi; kaj ili pekiris sur

miajn terojn kiel vi faris; kaj kiam placxis al mi, mi dissxiris

ilin, kaj tiamaniere mi faros al vi post dek tagoj. Reiru malsupren

cxe via kelo! Kaj tiel dirante, li batis ilin lauxlonge la tuta vojo

tien. Ili kusxis, do, la tutan Sabaton en dolorega stato kiel antauxe.

Nu, kiam la nokto alvenis, kaj kiam Sinjorino Senkonfido kaj sxia

edzo la Giganto kusxigxis, ili rekomencis sian interparoladon pri

siaj malliberuloj; kaj plie la maljuna Giganto miris ke li povis

nek per siaj batoj nek konsilo finigi ilin. Sur tio, sia edzino

respondis. Mi timas, sxi diris, ke ili vivadas esperante ke

oni alvenos kaj liberigos ilin, aux ke ili posedas sxlosajn

malfermilojn ie, per kiuj ili esperas forkuri. Cxu vi tiel

diras, karino mia? respondis la Giganto, mi ekzamenos ilin

la proksiman matenon.

Nu, Sabate cxirkaux noktomezo, ili komencis pregxi, kaj dauxrigis

pregxi gxis preskaux tagigxo. Nu, iom antaux ol la taglumo, la bona

Kristano, kiel unu duonmirigita, eksplodis en tiun cxi pasian

paroladon. Kia malsagxulo, diris li, mi estas, tiamaniere kusxi en

malbonodora kelmalliberejo, kiam mi povis egale promenadi en

libereco: Mi havas sxlosilon en mia brusto nomitan Promeso, kiu

malfermos, mi estas certigita, ian sxloson en Duba Kastelo. Tiam

diris Esperemo. Tio cxi estas bona sciigo; bona frato, ektiru gxin el

cia brusto kaj provu. Tiam Kristano eltiris gxin el sia brusto kaj

komencis provi cxe la pordo de la kelo, kies riglilo, kiam li turnis

la sxlosilon, cedis kaj la pordo subite kaj facile malfermigxis, kaj

Kristano kaj Esperemo ambaux eliris. Tiam li iris al la ekstera

pordo, kiu kondutas en la kastelan korton, kaj per lia sxlosilo

malfermis tiun pordon ankaux. Post tiu, li iris al la fera pordego,

cxar estis necese ke oni devu malfermi tiun ankaux; sed tiu sxloso

funkciis infere malfacile, ankoraux la sxlosilo malfermis gxin. Tiam

ili elpusxis la pordegon malferme por forkuri rapide; sed tiu pordego

malfermante faris tian krakadon ke gxi vekigis Giganto Malesperon,

kiu rapide levigante sin por sekvi siajn kaptitojn, sentis siajn

membrojn malapogi sin; cxar siaj konvulsioj sin reprenis, tiel ke li

ne iel povis kuri post ili. Tiam ili piediris kaj atingis la Regxan

cxefvojon kaj tiel estis savaj, cxar ili estis ekster lia regeco.

LA SPEGULO.

Knabineto sin admiris

En spegulo.--"Dio gardu

Ke vi tion tro rigardu!"

Gxin patrin' prenante diris.

"Vidi min mi multe volas!"

Krias tuj la filineto--

Kun malbela grimaceto,

Tre kolere sxi parolas--

"Vidu do grimaculinon

Kiun krie vi alvokas!

Malobeis sxi patrinon ...

La spegulo nun sxin mokas!"

A. Motteau.

CORRESPONDENCE NOTES.

Several enquirers have written for information as to the method of

dividing the words in Esperanto. No rule seems to exist. The usual

custom is to divide them according to their pronunciation, and not

etymologically. Take the word _Krajonon_ for example. When split up

into syllables, this reads kra-jo-non, and is pronounced

krah-yoh-nohn.

* * *

F.G.R. of Nottingham is a most energetic supporter of our Cause, for,

in addition to lecturing on Esperanto, he has carefully studied the

vocabulary in the Text-book, comparing the two parts. As a result

of this examination he has found many items which are of general

interest. On page 133 _Rent_ is given as _Rento_, whereas on page 154

_Lui_ is given as meaning _to rent_. This is quite correct, for, in

the first instance, _rent_ is _income_, rent roll; in the latter

case, of course, it signifies _hire_. "One word, one meaning," is an

Esperanto maxim. The word _Makleristo_ also presented difficulty, as

the simple verb _Makleri_ is not given. It means _to do the business

of a broker_. Hence _Makleristo_ is _a broker_.

* * *

I must thank the many friends who have kindly written pointing out

Press errors in The Esperantist. While regretting that it is

impossible to eliminate these altogether, a monthly errata list of

the preceding Gazette is not necessary, unless the errors be of real

consequence. I must, however, in justice to the authors, call

attention to the following unaccountable slips in previous numbers.

On page 43 the saying of Napoleon was incorrectly given as

_Milcentjaroj vin rigardas_. It should, of course, have been

_Kvardek centjaroj_. Also Mr. Motteau calls attention to the

following errata in _La Ventego_. Page 21, Scene 2, line 4, should

read _Cxiel' malbonodoran pecxon vomi_, and the last line but three

on page 40 should read _Privilegio cxian li posedis_.

* * *

While referring to the correspondence on matters connected with

The Esperantist, friends are requested to always write to

the Editor direct, contributors being responsible for only those

items which bear their signatures. By so doing, friends will save

time and trouble to themselves and others who have no official

connection with the Gazette.

* * *

Dear Sir,--I was much interested to see, in the January

_Gazette_, a short article by Esperantisto 8105 on the Esperanto

rendering of the preposition "of," and I am sure that many of us

found the information therein very useful. The gifted author of our

language has told us that "_cxiu prepozicio havas difinitan kaj

konstantan signifon_"; it is of the utmost importance, therefore,

that we should endeavour to find out what prepositions in our

national languages correspond with those he has selected. With this

object I hope from time to time, as the Editor may permit, to give

lists of sentences, illustrating curious usages, not only of

prepositions, but also of other words which offer difficulty to

English-speaking peoples.

The following phrases deal with the preposition "By."

BY.

He is loved by all his friends,

Li estas amata _de_ cxiuj siaj amikoj.

He was holding him by the neck by (or with) both hands,

Li tenadis lin _je_ la kolo _per_ ambaux manoj.

The little boy returned home quite by himself,

La knabeto revenis domen tute _per_ si mem.

He left the town by a by-way,

Li eliris la urbon _per flanka_ vojeto.

I want to stand by mother,

Mi volus stari _apud_ la patrino.

I stood by while he talked with his friend,

Mi staris _apude_, dum li paroladis kun sia amiko.

Not even a mouse ran by,

Ecx muso ne _preter_kuris.

In this minute two ladies passed us,

En tiu cxi minuto iris _preter_ ni du sinjorinoj.

I went by the windows of the house,

Mi iris _preter_ la fenestroj de la domo.

I am remaining here by the advice of my doctor,

Mi restadas tie cxi laux la konsilo de mia kuracisto.

Esperantist 7809.

DIVERSAJ AVIZOJ.

Notice is hereby given that, by the kind permission of M. Themoine,

the Free Class at The Gouin School (34, Harrington Road, near South

Kensington Station) will be held on Wednesday, at 6.30, instead of

Monday, commencing on February 3rd. Mr. E. A. Millidge has kindly

consented to preside. The other free classes continue as before.

On Thursdays, 6.30, at The Gouin School, 16, Finsbury Circus, E.C.,

followed at 8 o'clock by a Conversation Class. For further

particulars write to Miss Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent's

Park, N.W.

Every Tuesday, at The Raleigh College, Brixton Hill, S.W., at 8 p.m.

Every Tuesday, at The Commercial College, Woodgrange Road, Forest

Gate, E., at 7.45.

Every second Monday in the month there is a Reading Circle at Mowbray

House, Norfolk Street, Strand, at 6.30.

* * *

Kvankam la Esperanta movado estas tiel juna inter ni, Anglujo jam

komencas disvastigi la lingvon tra la mondo. Estas malfelicxe, ke du

el niaj plej agemaj kunverkantoj estas devigitaj forvojagxi, unu al

Hindujo, kaj alia al Auxstralujo, sed, kvankam ni Londone perdas,

sendube tiuj cxi novaj teroj por la lingvo multe gajnos per la

sindonemeco de ambaux el tiuj cxi Esperantistoj. Al ili, kaj al la

rezultato de iliaj klopodoj, ni sendas cxiujn bondezirojn.

* * *

En la lasta Esperantist trovigxis tri problemoj kies solvojn nun

aperos. (I). Milion', Milton'. (II.) Anas', Ananas', amas'. (III.)

Knab', Bank'. Aglo, Olga.

Estis proponite presigi la nomojn de la divenintoj, sed tiel granda

nombro de legantoj estas eltrovintaj la solvojn, ke spaco tute

mankas. Se iu el ili ne estas ricevintaj la dekduon da Esperantaj

posxtkartoj, ni petas, ke ili sciigu nin.

* * *

La Societo Esperanta Kihxlie estas gxuinta la viziton de Sveda

Samideanino, Frauxlino Hilda Cederblad, kiu espereble, havos felicxan

tempon kunparolante kun Anglaj Esperantistoj. Sendube la intersxangxo

de pensoj kun anoj de aliaj landoj estas la plej bona ilo por lerni

Esperanton.

* * *

Plezure ni ricevis _The Indian Magazine_ (price 3d. from Messrs.

Phillips, 121, Fleet Street) kaj legis la tuton de la interesa

parolado de Dr. Pollen, C.I.E., pri kiu estis anonco en nia Januara

numero. Dek tri pagxoj de tia legindajxo devas esti suficxaj por pusxi

kelkajn Esperantistojn ke ili acxetu la gazeton.

* * *

Inter la Esperantistoj en Newcastle-on-Tyne estas tri fremdaj

konsuloj. Kompreneble, konsulo estas unu el la unuaj por ekkoni la

utilajxojn de lingvo internacia, sed estas grava fakto ke, en tiu

urbo, la reprezentantoj de Unuigitaj Sxtatoj, Italujo kaj Belgujo

estas Esperantistoj.

* * *

Jen interesega letero de sindonema apoganto.

"Estimata Sinjoro Redaktoro,--Gxis nun mi neniam legis ion,

aux en la Esperantaj Gazetoj, aux en la korespondado pri la utileco

kaj facileco de la lingvo Esperanto en aliaj jxurnaloj, pri la

instruado de gxi al geknaboj, kiuj nur lernis siajn patrujajn

lingvojn. Certe mi ofte ricevis posxtkartojn de Francaj knaboj, kiuj

diras ke ili eklernas Esperanton, kaj kolektas ilustritajn

posxtkartojn aux posxtsignojn k.t.p. Sed tiuj cxi, kredeble, jam

eklernis aliajn lingvojn. Cxu neniu el niaj patroj Esperantistaj

ekinstruas al siaj infanoj Esperanton? Kial ne? Sendube estus tre

bone. Knaboj kaj knabinoj lernante fremdajn lingvojn ne kuragxas

paroli aux skribi ilin kaj, ordinare, ne havas ian okazon por

parolado kaj skribado. Sed kiom da knaboj estus felicxaj se ili povus

korespondadi pri kolektoj de posxtsignoj, aux pri ludoj, objektoj de

naturscienco k.t.p. se ili lernus, ke nun ekzistas lingvo tre facila

por interrilatoj kun alilandaj knaboj.

Esperanto estas la plej viva kaj plej sana el cxiuj lingvoj, cxar gxi

ne naskigxis infaneto, sed maturagxa, kaj ili sxangxigxis kaj

maljunigxis.

The Esperantist, Vol. 1, No. 4 · 第 2 / 3 段