ke ni estas la patroj de la estonteco, kaj Esperanto ne estas nur
praktika lingvo por hodiaux sed gxi alrigardas la estontan
progresadon de la homaro, kaj povas konigi nin kun cxiuj alilanduloj,
kiujn ni nomas, sed sen ia kompreno de la vorto, niaj _fratoj_.
Kun respektaj salutoj, Via, Esperantisto, 4686."
Vere signifa letero! Mi bone memoras ke, estante en Havro, mi
renkontis du belajn infanetojn, kiuj bone parolis Esperanton, kiun
zorge instruis je ili la gepatroj. Kaj sxajne infanoj tre amas
Esperanton. Certe en Anglujo, mi cxiam observis, ke la plej
interosituloj estas ofte geknaboj. Eble la propono, ke ili eklernu
tian novan lingvon, enhavas iom da novajxo, kaj tial estas precipe
interesa. Sed ne estas dubeble, ke la studio de Esperanto plene
tauxgas por la instruado de infanoj, cxar gxi estas lingvo facila,
senescepta, kaj logika, kaj, pli ol cxia, la lernantoj de Esperanto
devas _pripensi_, ne nur _memori_.
PRI SCIENCAJ AFEROJ.
Provoj estos farintaj de Doktoro de Forest por plirapidigi la
elsendon de signaloj. Antaux malmultaj tagoj li sukcese signalis
po tridek vortoj dum minuto, kaj li kredas ke li povos signali po
kvindek vortoj dum minuto, per sia sistemo kiu malsimilas al tiu
de Signor Marconi. Membroj de la Posxtoficejo kaj de la Mar- kaj
Militafakoj cxeestis cxe tiuj cxi provoj apud Holyhead.
* * *
La elektra forigo de nebulo, pri kiu sukcesaj eksperimentoj jam estas
faritaj, estos, kiam perfektigita, utilega sur la maro. Sir Oliver
Lodge,[2] kiu laboras pri tiu cxi afero kaj kiu gxis nun sukcesis,
komencos eksperimentojn sur la rivero Mersey. Li starigos sur cxia
bordo mastojn, tiuj je unu flanko havos flamojn pozitive sxargxitajn,
kaj je la alia, havos malpozitivajn flamojn. Por fari tiujn cxi
provojn, oni devas uzi fluon de pli ol 100,000 voltoj. Oni esperas
ke, per tiu cxi ilo, oni povos klarigi la riveron je nebuloj.
* * *
Antaux ne longe Sinjoro Curie, paroladante en Parizo pri Radiumo,
montris ke ne estas eble sxargxi elektroskopon kiam radiumo
apudestas. Por tiun cxi efektivigi oni devis kovri la radiumo per
dika kovrilo de plombo, kaj gxin porti al la malproksima fino de
la cxambro. Tiam, kiam la elektroskopo estis sxargxita, gxi tuj
dissxargxigxos kiam la radiumo estas apudportita.
Esperantist 8105.
FOOTNOTE:
[2] Sir Oliver Lodge afable skribis al ni kaj permesis ke ni
traduku lian famegan paroladon pri radiumo en "_nian kuriozan
lingvon_"; sed, cxar la tuton de la legantaro eble jam estas legintaj
tiun cxi artikolon, ni esperu ke Sir Oliver Lodge baldaux bonvolos
sendi alian interesajxon. Kaj ni ankaux esperu ke gxi estu
Esperanteskribita.
ITALAJ PROVERBOJ.
1. Blindulo ne povas jugxi pri koloroj.
2. La amboso dauxras pli longatempe ol la martelo.
3. Cxiu forpelu la musxojn per sia propra vosto.
4. Dio donacas filojn, sed la diablo nevojn.
5. Pli bone estas ovo hodiaux, ol kokino morgaux.
6. La sama fajro purigas oron kaj konsumas pajlon.
7. Bona kuracisto neniam prenis medicinon.
8. Pli bone estas fali de la fenestro ol de la tegmento.
9. Ne estas hundo kiel ajn malbona, kiu ne skuas sian voston.
10. Kiu ne ludas (hazarde) gajnas suficxe.
(4686).
THE HYMN OF THE ESPERANTISTS.
A mighty voice is sounding thro' the world,
The sons of men at last awaking
To keener hatred of the wrongs of war
Than ever rankled in their hearts before;
A snow-white banner to the winds unfurled
The power of the sword is breaking!
Beneath this symbol of a sacred hope
Warriors of Peace in hosts assemble;
They battle not with sceptre or with crown;
They fight to break the age of barriers down
That sever man from man. With these they cope,
And now the walls are set a-tremble.
Soon they shall totter to the waiting dust,
The might of love no more attending,
And by the blessing of a common tongue,
The visioned peace that countless bards have sung
Shall live in truth; the flashing sword shall rust,
No lust of blood its aid demanding!
Fred Crook.
LIMERICK IN ESPERANTO.
Estis foje junul' en Armagh
Kiun glutis grandega boa'
Oni lin tuj eltiris
Kaj li poste diris:
"Estas varmege en la boa'!"
Esperantist 7891.
CXU VI ESTAS PRETA?
En tago la maljuna Rothschild en Frankforto venigis en sian oficejon
sian cxefoficiston, kaj demandis lin kiom da tagoj li bezonos por
pretigxi je vojagxo en Amerikon. (La firmo Rothschild intencis tie
fondi brancxbankon).
Pripensinte la aferon, la oficisto diris: "post dek tagoj mi estos
preta." "Nu" respondis Rothschild, "mi sciigos al vi se mi postulos
viajn servojn." Tiam li vokis alian oficiston, al kiu li metis la
saman demandon. "Mi vin petas ke vi donu al mi tri tagojn" tiu cxi
respondis. Tria oficisto estis vokata, kaj tiu cxi tuj kaj decide
respondis "Mi estas preta nun." Bone, bonege, ekkriis Rothschild, kaj
aldonis: "De la hodiauxa tago vi estas kunposedanto de mia nova firmo
en Sta. Franzisko. Vi forveturos morgaux matene kaj vi estas la cxefo
de la tiea banko." Tiu viro, kiu per sia preteco kaj tauxgeco, metis
tiam la fundamenton por granda ricxeco, estis Julio May.
_Tradukis_ Elise Bauer.
End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 1, No. 4, by Various