La teraso antaux la palaco. Hamleto, Horacio kaj Marcello venas.
HAMLETO
Ho, kiel akra estas la aero!
HORACIO
Jes, princo, blovas vento malvarmega.
HAMLETO
Kioma horo?
HORACIO
Baldaux la dekdua.
MARCELLO
Ne, ne, jam la dekdua horo batis.
HORACIO
Cxu efektive? Mi ne auxdis. Sekve
Alproksimigxas jam la temp', en kiu
Aperas ordinare la spirito.
(Post la sceno estas auxdataj tamburado
kaj ektondro de pafilego.)
Ha, kion tio cxi signifas, princo?
HAMLETO
La regxo diligente nun pasigas
La nokton en gajega festenado;
Kaj cxiun fojon, kiam li eltrinkas
Pokalon, pafilegoj al la mondo
Anoncas la grandfaron de la regxo.
HORACIO
Ekzistas tia moro?
HAMLETO
Jes, sendube.
Sed pensas mi, ke estas pli honore
Forgesi tian moron, ol gxin sekvi.
La brua kaj dibocxa festenado
Alportis al ni tre malbonan gloron
Cxe la popoloj de la tuta mondo.
Drinkistoj oni nomas nin insulte;
Kaj tiu cxi makulo malpurigas
La gloron de plej grandaj niaj faroj.
Similan sorton ofte ankaux havas
Privataj homoj, se sen propra kulpo
Makulon ian ili de naturo
Ricevis; se ekzemple de naskigxo--
En kio ne ilia vol' ja estis--
Ilia sango estas tro bolanta,
Rompanta ofte digon de prudento;
Aux se kutimo ilin malbonigis,--
La mond' ilin atakas sen kritiko,
Se ecx iliaj virtoj estas puraj
Kaj multenombraj. Grajno da malbono
Por la okul' de l' mondo ofte kovras
La tutan indon de plej bona homo.
(Aperas la spirito en armajxo.)
HORACIO
Ho, vidu, princo, gxi aperas!
HAMLETO
Dio!
Defendu nin, angxeloj de cxielo!
(Li staras kelkajn minutojn senmove.)
Spirito sankta, aux demon' terura,
Cxu el cxielo aux el la infero,
Cxu vi intencas bonon aux malbonon,--
Aperis vi en tia nobla formo,
Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto,
Ho, patro, ho vi, regxo de Danujo,
Respondu! Ho, ne lasu min perei
En nesciado! Diru al mi, kial
Sin levis el la tombo viaj ostoj?
Kaj la cxerkujo, kien ni trankvile
Vin metis, kial gxi malfermis nun
La pezan sian busxon de marmoro,
Por vin eljxeti? Kion gxi signifas,
Ke vi, senviva korpo, en armajxo
Denove venis en la lunan lumon,
Por ektimigi nin, malsagxajn homojn,
Kaj nin ataki per teruraj pensoj
Ne klarigeblaj por l' animo nia?
Por kio? Diru! Kial? Kion fari?
(La spirito faras signojn al Hamleto.)
HORACIO
Li vokas vin, ke iru vi kun li,
Li kvazaux volas ion komuniki
Nur al vi sola.
MARCELLO
Kun afablaj gestoj
Li vokas vin pli malproksimen, princo;
Sed ho, pro Di', ne iru!
HORACIO
Ne, ne iru!
HAMLETO
Sed tie cxi ne volas li paroli,
Kaj mi lin sekvos.
HORACIO
Ho, ne, ne, regxido
HAMLETO
Nu, kion do mi timos? Mia vivo
Ne havas por mi indon, kaj l'animo,
Senmorta, kiel la spirito mem,
Ja ne bezonas timi la spiriton.
Li vokas min denove; mi lin sekvos.
HORACIO
Sed se li vin allogos al la maro,
Aux eble al la supro de l' sxtonego,
Staranta super la senfunda akvo,
Kaj tie per terura nova vido
Subite nebuligos vian sagxon
Kaj pereigos vin? Memoru, princo!
Jam per si mem al cxiu viva homo
Terura estas tiu alta pinto,
Pendanta super la bruantaj ondoj
De plej profunda loko de la maro.
HAMLETO
Li cxiam vokas. (Al la spirito.) Iru, mi vin sekvas!
MARCELLO (retenante Hamleton).
Ho, princo, vi ne iros!
HAMLETO
For la manojn!
HORACIO
Auxskultu nin, ne iru!
HAMLETO
Mia sorto
Min vokas, kaj per gxi mi sentas nun
En cxiu vejno de la korpo mia
Potencan feran forton de leono. (La spirito faras signojn.)
Li cxiam vokas! Lasu! Pro cxielo! (Li sin elsxiras.)
Fantomon faros mi el cxiu, kiu
Kuragxos min reteni! For! (Al la spirito.) Ho, iru!
Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.)
HORACIO
Ha, li frenezigxis!
MARCELLO
Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas!
HORACIO
Ni iru! Kiel tio cxi finigxos?!
MARCELLO
Malbona io estas en Danujo.
HORACIO
Nin gardos la cxielo.
MARCELLO
Ni rapidu!
* * * * *