SCENO III

Cxambro en la domo de Polonio. LAERTO kaj OFELIO eniras.

LAERTO

Pakajxo mia estas sur la sxipo.

Adiaux, fratineto! Se vi havos

Okazon, ne forgesu al mi skribi

Pri via farto.

OFELIO

Cxu vi tion dubas?

LAERTO

Sed pri Hamleto kaj pri lia amo

Konsilas mi al vi, vi gxin rigardu,

Kiel kapricon kaj nur kiel ludon

De juna sango; bela violeto

En la printempo : frue elkreskinta,

Sed ne konstanta,--dolcxa, sed ne dauxra,

Odoro, gxuo de momento unu,

Nenio pli.

OFELIO

Nenio pli?

LAERTO

Jes, tiel

Vi gxin rigardu. La natur', kreskante,

Grandigxas pli ne sole per la korpo

Kaj per la forto de la sama sento;

Kun la kreskado de la templo ofte

Sxangxigxas la spirito kaj la servo

Interne. Nun li eble amas vin;

Nek trompo nek malico nun makulas

La virton de l' animo lia : tamen

Memoru vi, ke en la rango lia

De sia volo li ne estas mastro.

Li mem ja estas sklav' de sia stato;

Ne povas li, kiel la simplaj homoj,

Por si elekti : de elekto lia

Dependas farto de la tuta regno,--

Li tial devas gvidi la elekton

Per la aprob' kaj vocxo de la korpo,

Al kiu li mem servas kiel kapo.

Se li nun diras, ke li amas vin,

Prudente estas, ke vi al li kredu

Nur tiom, kiom povas li plenumi

La vorton sian,--tio estas tiom,

Kiom permesas la komuna vocxo

De tuta la Danujo. Ekmemoru,

En kia grad' honoro via povas

Suferi, se auxskultos tro kredeme

Vi lian kanton, se la koron vian

Vi perdos kaj al lia persistado

Malkovros la trezoron vian cxastan.

Vi timu gxin, fratino mia kara,

Evitu flaman mezon de la amo,

Atakon kaj atencon de deziro!

Knabin' plej cxasta perdis jam modeston,

Se al la lun' sxi montris sian cxarmon.

Ecx virto ne evitas kalumnion,

L' infanojn de printempo ofte mordas

La verm' ankoraux en la burgxoneco,

Kaj al la frua roso de juneco

Spiret' venena estas plej dangxera.

Vin gardu do! Tim' donas garantion.

Por la juneco cxie staras retoj.

OFELIO

La sencon de l' instruo via bona

Konservos mi, por gardi mian bruston;

Sed, bona mia frato, vi ne agu

Simile al la predikistoj, kiuj

Predikas krutan vojon al cxielo,

Dum ili mem senzorge kaj volupte

Sur flora vojo de gajeco pasxas,

Mokante pri prediko sia propra.

LAERTO

Ne timu! Tamen mi tro longe restis.--

La patro venas jen! (Polonio eniras.)

(Al Polonio) Duobla beno

Sendube duobligas la felicxon :

Dank' al okazo mi denove povas

Adiaux al vi diri.

POLONIO

Vi ankoraux

La domon ne forlasis? Al la sxipo!

La vento blovas helpe al la vojo,

Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu

Denove mian benon.

(Li metas la manon sur la kapon de Laerto.)

Kaj memoru

Regulojn, kiujn mi al vi instruis :

Ne cxian penson metu sur la langon,

Ne donu tuj al cxia penso faron.

Afabla estu, sed ne tro kredema.

Al la amiko sagxe elektita

Kunforgxu vin en fera fideleco,

Sed gardu vian manon de la premo

De cxiu renkontota bona frato.

Vi gardu vin de cxia malpacigxo;

Se vi gxin ne evitos,--tiam agu

Fortike, ke la malamik' vin timu.

Al cxiu servu per orelo via,

Sed ne al cxiu servu per la busxo.

Konsilojn cxiam prenu vi de cxiu,

Sed propran jugxon en la kapo tenu.

Laux via mon' mezuru vian veston,

Sed cxio estu takta kaj konvena;

Vin vestu bone, sed ne kiel dando :

Laux vest' ekkonas oni ofte viron,

La homoj altastataj en Francujo

En tiu punkto estas tre zorgemaj.

Ne prenu prunte kaj ne prunte donu :

Per pruntedono ofte oni perdas

Krom sia havo ankaux la amikon,

Kaj pruntepren' kondukas al ruino

De la mastrajxo. Antaux cxio estu

Fidela al vi mem,--de tio sekvos,

Ke vi ne estos ankaux malfidela

Al la aliaj homoj. Nun adiaux,

Kaj mia beno vin akompanadu!

LAERTO

Adiaux, mia patro kaj sinjoro!

POLONIO

Jam tempo. Iru, oni vin atendas.

LAERTO

Adiaux, Ofelio, kaj memoru

Pri tio, kion diris mi al vi!

OFELIO

Mi bone sxlosis gxin en mia kapo,

Kaj la sxlosilon mi al vi fordonas.

LAERTO (al Polonio kaj Ofelio.)

Adiaux! (Foriras.)

POLONIO

Kia estas la konsilo,

Pri kiu li parolis?

OFELIO

Pri Hamleto,

Pri la regxido.

POLONIO

Ha, jes, gxustatempe!

Mi auxdis, ke en lasta temp' Hamleto

Al vi komencis montri amikecon

Kaj ke vi mem apartan afablecon

Al li montradis. Se gxi estas vero--

Mi auxdis gxin en formo de averto--

Mi devas al vi diri, ke vi mem

Kredeble ne komprenas tute klare

Dangxeron, kiu al filino mia

Kaj al honoro via nun minacas.

Kiel vi estas unu kun la dua?

La veron al mi diru!

OFELIO

De mallonge

Al mi li ripetadis kelkajn fojojn,

Ke li estimas min.

POLONIO

Ha, ha! Estimo!

Parolo de nesperta knabineto!

Kaj kredas vi al la "estimo" lia?

OFELIO

Mi mem ne scias, kiel pri gxi pensi.

POLONIO

Nu, auxdu do! Vi estas tre malsagxa,

Ke vi akceptas por kontanta mono

La vortojn, kiuj vere ne enhavas

Ecx plej malgrandan indon. Vi vin tenu

Prudente kaj singarde, cxar alie

La malsagxeco via la grandega

Vin pereigos!

OFELIO

Li al mi proponis

La amon sian pure kaj honeste.

POLONIO

Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa!

OFELIO

Li jxuris al mi, patro mia kara,

Per cxiuj sanktaj jxuroj de cxielo.

POLONIO

Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias,

Ke se la sango bolas, tiam lango

La jxurojn ne avaras. Ho, filino,

Ne prenu vi por fajro tiun flamon,--

Gxi lumas, sed gxi tute ne varmigas,

Gxi estingigxas tuj, ne supervivas

Ecx la minuton de la promesado.

De nun kun via virga afableco

Avaru pli; la paroladon vian

Vi sxatu pli, ne estu tute preta

Tuj laux ordono! La regxid' Hamleto

Ankoraux estas juna, kaj li havas

Pli grandan liberecon, ol al vi

Donata povas esti. Ofelio,

Mallonge mi sed klare al vi diras :

Ne kredu al jxurado lia; jxuroj

Similaj estas trompaj delogantoj,

Antauxparoloj de tre pekaj petoj;

Promesojn piajn ili hipokritas,

Por pli sukcese veni al la celo.

Per unu vorto : nun vi ecx minuton

Ne restu en intima parolado

Kun la regxid' Hamleto! Ne kuragxu

Forgesi mian tiun cxi ordonon!

Nun iru!

OFELIO

Mi obeos, mia patro. (Ambaux foriras.)

* * * * *

Fundamenta Krestomatio · 第 201 / 218 题