Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas.
HAMLETO
Ho, kien vi kondukas min? Parolu!
Mi plu ne iros jam!
SPIRITO
Auxskultu!
HAMLETO
Diru!
SPIRITO
Jam proksimigxas mia horo. Baldaux
Reiri devos mi al la sulfuraj
Turmentaj flamoj.
HAMLETO
Malfelicxa patro!
SPIRITO
Min ne bedauxru, sed atentu bone,
Al tio, kion diros mi.
HAMLETO
Parolu!
Atenti estas mia sankta sxuldo.
SPIRITO
Kaj vengxi ankaux, kiam vi ekscios.
HAMLETO
Ho, Dio! Vengxi? Kion?
SPIRITO
Auxdu bone.
Mi estas la spirit' de via patro,
Mi estas kondamnita longan tempon
Vagadi en la nokto kaj bruladi
La tutan tagon en eternaj flamoj,
Gxis mi purigxos de la cxiuj pekoj
De mia tera vivo. Se ne estus
Al mi malpermesite paroladi,
Rakonton tiam povus mi komenci,
De kiu cxiu vort' al vi dispremus
La koron, rigidigus vian sangon,
El kapo elsaltigus la okulojn,
Kaj cxiun vian haron disstarigus
Simile al haregoj de histriko.
Sed la misteroj de posttomba vivo
Ne devas soni al orelo tera.
Auxskultu! Se vi amis vian patron. . . .
HAMLETO
Ho, Dio!
SPIRITO
Vengxu por mortigo lia!
HAMLETO
Mortigo?
SPIRITO
Jes, mortigo plej malnobla,
Terura, nenatura, neauxdita.
HAMLETO
Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi,
Simile al la penso de amanto
Mi flugu vengxi tuj.
SPIRITO
Vi sxajnas preta;
Vi estus dorma, kiel pala herbo,
Kreskanta sur la bordo de la Leto,
Se restus vi trankvila. Auxdu, filo :
La famon oni faris, ke en tempo
De mia dormo en gxardeno mia
Serpento mordis min; kaj oni trompas
Per la mensoga fam' pri mia morto
L'orelon de la regno; tamen sciu,
Ho, nobla mia filo : la serpento,
De kies mordo mortis via patro,
Nun portas lian kronon.
HAMLETO
Mia onklo!
Ho, la profeta mia antauxsento!
SPIRITO
Jes, tiu plej malnobla adultulo
(Ho, malbenita sprito, kaj donacoj!)
Delogis la regxinon sxajne virtan
Al la plezuroj de malnobla amo.
Hamleto mia! Ho, kia defalo!
De mi, kies la amo estis sankta,
Sendeklinigxa cxiam de la jxuro,
Farita en la tago de l' edzigxo,--
Sxi malaltigxis al pekulo, kiun
Per cxio la naturo ja malbenis!
Sed kiel virton peko ne delogas,
Se gxi ecx en cxiela vest' aperas,
Tiel volupto, se ecx kun angxelo
Vi ligos gxin, enuas tamen baldaux
Kaj sercxas ion novan . . . Sed silentu!
Mi sentas jam aeron de mateno,--
Mi mallongigos la rakonton. Kiam
En la gxardeno laux kutimo mia
Mi dormis post tagmezo, via onklo
Mallauxte alsxteligxis kaj enversxis
Al mi en la orelon plej teruran
Venenon el malgranda boteleto,
Venenon tian, kiu tre rapide
Trakuras tuj la tutan homan korpon
Kaj, kvazaux acidajxo en la lakto,
Momente malbonigas en la korpo
La tutan puran sangon. Mi pereis,
Kaj lepro mian tutan glatan korpon
Tuj kovris per abomeninda sxelo,
Kaj tiel mi perfide en la dormo
Per frata mano estis senigita
De l' vivo, krono kaj edzino kune,
Mi estis mortigita en florado
De miaj pekoj, sen konfesodono,
Sen komunio sankta; la kalkulon
Ne resuminte, estis mi sendita
Kun cxiuj miaj kulpoj sur la kapo
Al granda, fina jugxo.
HAMLETO
Ho, terure!
SPIRITO
Se havas vi animon, ne permesu,
Ke regxa lito de Danujo servu
Por sangomiks' adulta kaj volupto.
Sed kiel ajn vi volos tion fari,--
Vi ne makulu vian filan koron :
Nenion faru kontraux la patrino,--
Sxin jugxos la cxielo kaj la pikoj
De sxia propra koro. Nun adiaux!
La paligxado de l' lumanta vermo
Anoncas la aperon de l' mateno.
Adiaux, filo, kaj memoru min! (Foriras.)
HAMLETO
Ho, vi, cxielo! Tero! Eble ankaux
L' inferon voki?--Fi, halt', mia koro!
Ne maljunigxu tuj, ho mia korpo,
Fortike vi min portu! Vin memori?
Jes, malfelicxa patro! Tiel longe,
Gxis mia kapo perdos la kapablon
De cxia memorado! Vin memori?
Sed de l' tabulo de memoro mia
Forvisxos mi nun cxion, kio restis,
Sentencojn cxiujn el la libroj, cxiujn
Pentrajxojn, postesignojn, kiujn lasis
Sur gxi la pasintajxo kaj juneco,
Observojn kaj la spertojn de la vivo;
Ordono via vivos tute sola
De nun en mia cerbo, ne miksita
Kun io malpli inda. Ho, cxielo!
Virino malhonesta kaj perfida!
Fripono! Vi, fripono ridetanta! . . .
La tabuleton donu! Mi enskribos,
Ke oni povas cxiam ridetadi
Kaj tamen esti friponeg'. Almenaux
En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.)
Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia
Deviz'! "Adiaux kaj memoru min!"
Mi jxuris.
HORACIO (post la sceno.)
Princo! Princo!
MARCELLO (post la sceno.)
Princ' Hamleto!
HORACIO (post la sceno.)
Ho, Dio lin defendu!
HAMLETO (decide, al si mem.)
Tiel estu!
MARCELLO (post la sceno.)
He! Princo! He!
HAMLETO
He! kara mia, he!
Al mi, birdeto mia, he! mi estas.
(Horacio kaj Marcello venas.)
MARCELLO
Nu, kio do sinjoro?
HORACIO
Kio nova?
HAMLETO
Ho, tre mirinde!
HORACIO
Diru, kara princo.
HAMLETO
Vi elbabilos.
HORACIO
Ne, pro la cxielo!
MARCELLO
Mi ankaux ne.
HAMLETO
He, kion vi parolas?
Cxu oni povus kredi?! Vi silentos?
HORACIO kaj MARCELLO
Jes, jes, pro la cxielo, kara princo!
HAMLETO
En tuta la Danujo vi ne trovos
Friponon, kiu estus hom' honesta.
HORACIO
Spirito ne bezonis ja sin levi
El tombo, por sciigi nin pri tio.
HAMLETO
Vi estas prava. Tial mi nun pensas,
Sen plua disputado ni jam povas
Al ni la manojn premi reciproke
Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas
Vin la aferoj kaj deziroj viaj--
Aferojn kaj dezirojn cxiu havas--
Mi ankaux, la mizera, iros fari
Aferon mian,--mi nun iros pregxi.
HORACIO
Malklare kaj tre strange vi parolas.
HAMLETO
Ha, mi bedauxras, ke mi vin cxagrenas,
Mi gxin bedauxras el la tuta koro.
HORACIO
Vi ne cxagrenas nin.
HAMLETO
Ne, Horacio,
Cxagren' gxi estas, pro Patriko sankta. . . .
Pri la spirito do mi al vi diros,
Gxi estas tre senkulpa kaj honesta.
La scivolecon pri la estintajxo
Vi venkos, kiel povos. Nun kolegoj,
Amataj kunlernantoj kaj amikoj,
Malgrandan unu peton mi vin petos.
HORACIO
Parolu, princo, ni gxin certe faros.
HAMLETO
Neniu devas scii pri l' apero
De nuna nokto.
HORACIO kaj MARCELLO
Ni promesas, princo.
HAMLETO
Sed jxuru!
HORACIO
Pro honoro, mi silentos!
MARCELLO
Mi ankaux, pro honor'!
HAMLETO
Sur mia glavo!
MARCELLO
Ni jxuris jam, sinjoro.
HAMLETO
Sed mi petas,
Sur mia glavo jxuru al mi.
SPIRITO (sub la tero.)
Jxuru!
HAMLETO
Ha, mia kara! Vi al ni alrampis?
Nu, bone! La bravul' auxskultas. Jxuru!
HORACIO
Sed kiel jxuri?
HAMLETO
Ke neniam vi
Parolos ecx per unu sola vorto
Pri tio, kion en la lasta nokto
Vi vidis. Jxuru sur la glavo!
SPIRITO (sub la tero.)
Jxuru!
HAMLETO
Hic et ubique? Sxangxu ni la lokon!
Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn
Denove sur la glavon kaj ripetu,
Ke vi neniam al neniu diros
Pri la apero de la nokto. Jxuru
Pri tio cxi sur mia glavo!
SPIRITO (sub la tero.)
Jxuru!
HAMLETO
Ha, brave, mia talp'! Vi bone fosas!
Pli malproksimen do, amikoj!
HORACIO
Dio!
Tre strange kaj neniel kompreneble!
HAMLETO
Plej bona estos, se vi gxin forgesos!
Ekzistas en cxiel' kaj sur la tero
Pli da aferoj, ol en la lernejoj
Instruas filozofoj, Horacio.
Sed venu! Kaj mi tie cxi denove
Vin petas, jxuru : kiel ajn mirindaj
Al vi agado mia poste sxajnos,
Se eble poste trovos mi utila
Sxajnigi, ke mi perdis la prudenton,--
Neniam vi kunmetu viajn manojn
En tia formo, nek la kapon vian
Balancu tiel, nek per parolado
Dusenca montru, ke vi ion scias,--
Ekzemple : "nu, ni scias", aux "ni povus,
Se ni nur volus", aux "se nur paroli
Ni povus", aux "ekzistas unu punkto". . . .
Ne helpu al vi Dio en mizero,
Se tion cxi vi faros.--jxuru!
SPIRITO (sub la tero.)
Jxuru!
HAMLETO
Ripozu, ho, spirito malfelicxa!
Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas
Al vi kun mia tuta amikeco.
Kaj cxion, kion mi, malricxa, povas
Al vi alporti aman kaj amikan,
Kun Dia help' al vi mi ne rifuzos.
Ni iru! Kaj denove mi vin petas,
La fingron cxiam tenu sur la busxo!
Ni vivas en terura tempo! Ve,
Ke mi naskigxis esti la punanto!
Nu, venu do! Ni iros cxiuj kune.
(Cxiuj foriras.)
* * * * *