SCENO II

Salono en la palaco. La regxo, la regxino, Hamleto,

Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, korteganoj eniras.

REGXO

Ankoraux fresxa estas la memoro

Pri l'morto de la kara nia frato;

Al nia kor' konvenus nun funebri,

Kaj kvazaux unu frunto de malgxojo

La tuta regno devus nun sulkigxi :

Sed tamen la prudento necesigas

Nin venki la naturon; kun malgxojo

Pri la mortinto ni decidis ligi

Memoron pri ni mem kaj pri la regno.

Kaj tial ni kun gxojo depremita,

Per unu el l' okuloj plezurante

Kaj per la dua larmojn versxegante,

Kun gxoj' funebra, plor' edzigxofesta,

Pesante juste gxojon kun doloro,

Edzigxis kun l' edzin' de nia frato,

Kun la regxino nia kaj vidvino,

Heredantino de la glora regno.

Obeis ni per tio cxi al via

Konsilo tre prudenta kaj libera,

Akceptu nian dankon kaj saluton!

Kaj nun transiru ni al la aferoj.

Vi scias, ke la juna Fortinbras,

Ne respektante dece nian indon,

Pensante eble nun, ke per la morto

De nia kara frato renversigxis

La ordo kaj la fort' en nia lando,--

Ekpensis, ke li estas pli potenca,

Kaj ekturmentis nin per la postulo

Redoni nun al li la tutan landon,

Perditan de mortinta lia patro

Laux plena rajt' al glora nia frato.

Ni tial vin kunvokis nun. Auxskultu

Decidon nian : Jen ni skribis skribon

Al l' onklo de la juna Fortinbras--

Malforta kaj malsana en la lito,

L'intencon de la nevo li ne scias--

Ni skribis, ke retenu li la nevon

De liaj krimaj, arogantaj agoj,

Cxar cxiuj preparigxoj ja farigxas

En lia propra lando kaj popolo.

Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio,

Ni sendas kun la skribo kaj saluto

Al la maljuna estro de l' norvegoj.

Sed ne ricevas vi la rajton trakti

Kun la norvego pli, ol en mezuro

De tio, kion jxus ni al vi diris.

Adiaux, kaj per rapideco montru

Al ni fervoron vian!

KORNELIO kaj VOLTIMAND

Kredu, regxo,

Fidele ni plenumos la ordonon.

REGXO

Ne dubas ni pri gxi. Felicxan vojon!

(Voltimand kaj Kornelio foriras.)

Kaj nun, Laerto, al l'afero via!

Vi diris, ke vi peti ion volas!

Pri kio ajn prudenta vi al ni

Parolos, viaj vortoj ne perdigxos.

Volonte ni plenumos vian peton.

Ne pli obea estas kap' al koro,

Ne pli servema mano al la busxo,

Ol la Danuja tron' al via patro.

Sciigu nin pri la deziro via.

LAERTO

Mi petas vin, permesu al mi, regxo,

Reiri nun Francujon. Mi volonte

El tie venis tien cxi, por fari

La servon mian cxe l' kronado via;

Sed nun, jam plenuminte mian sxuldon,

Sopiras mi denove al Francujo,

Kaj nun de vi permeson mi petegas.

REGXO

Cxu via patro gxin permesas? Kion

Al tio diras Polonio?

POLONIO

Regxo!

Li eldevigis la permeson mian

Per ne cxesanta ripetado, tiel,

Ke fine mi al lia peto donis

Sigelon mian. Nun por li mi petas

Permeson vian, via regxa mosxto.

REGXO

Mi liberigas vin. Nun via tempo

Libere estas al dispono via.--

Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto,

Vi, kara nevo, kara filo mia!

HAMLETO (flanken)

Sed certe tute fremda per la koro.

REGXO

Ankoraux cxiam nuboj sur la frunto?

HAMLETO

Ho, ne! Mi staras ja antaux la suno!

REGXINO

Forjxetu la doloron, kara filo,

Amikan frunton montru al la regxo.

Ne sercxu kun palpebroj mallevitaj

Eterne vian patron en la polvo.

Vi scias ja : la legxoj de l' naturo

Ne estas refareblaj! Kio vivas,

Necese devas iam morti. Vivo

Eterna post la tombo nur ekzistas.

HAMLETO

Ho, jes, regxino, cxiuj devas morti.

REGXINO

Nu kial do la morto de la patro

Al vi eksxajnis tiel eksterorda?

HAMLETO

Eksxajnis? Ne, gxi estas, ho, patrino.

Ne mia nigra vesto, nek la gxemoj,

Nek la okuloj plenaj de larmaro,

Nek la funebra vido de l' vizagxo,

Nek cxiuj moroj de senkonsoleco

Min vere montras. Cxio estas sxajno.

Funebron estas tre facile ludi.

L' efektivajxon portas mi interne;

Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj.

REGXO

Tre bela kaj lauxdinda estas via

Malgxojo pri la patro la mortinta.

Sed sciu, ankaux via patro perdis

La patron sian, tiu--ankaux sian.

La filo, laux la sxuldo de infano,

Funebri devas kelkan tempon. Tamen

Obstine kaj sen ia fino plendi,--

Agado tia estas granda peko

Kaj tute ne konvenas al la viro.

Ribel' gxi estas kontraux la cxielo,

Signo de kor' sovagxa kaj senbrida,

De kapo nematura kaj malforta.

Pri kio cxiu scias, ke farigxi

Gxi devis; kio estas tute simpla,

Plej ordinara fakto en la mondo :

Pro kia kauxzo tion cxi obstine

Alpreni al la koro? Fi, gxi estas

Pekado kontraux Dio kaj naturo,

Pekado kontraux la mortinto mem;

Malsagxo antaux pura la prudento,

Kiu predikas : "patroj devas morti".

Kaj kiu cxiam, de l' mortint' unua

Gxis nuna tempo, diras kaj ripetas :

"Gxi devas tiel esti!" Mi vin petas,

Forjxetu la doloron la sencelan

Kaj vidu patron en persono nia;

La mondo sciu, ke al nia trono

Vi estas la sendube plej proksima,

Kaj, kiel plej amanta el la patroj,

Mi portas por vi amon plej varmegan

En mia koro. Ke vi nun reiru

Al la lernejo alta Vittenberga,

Ni tion ne dezirus; ni vin petas,

Vi restu apud ni, amata nevo,

Unua kortegano, kara filo.

REGXINO

Vi ne rifuzu al patrino via :

Mi petas vin, Hamleto, restu hejme.

HAMLETO

Al vi obei estas mia sxuldo.

REGXO

Jen tio estas bele respondita.

Mi gxojas, ke vi restas. Nun, regxino,

La propravola cedo de Hamleto

Plenigas mian koron per plezuro;

Kaj tial ni arangxos nun festenon,

Kaj kune kun la sono de l' pokaloj

La pafilegoj tondru; cxiun fojon,

Kiam la regxo levos la pokalon,

De l' tero tondro iru al cxielo,

Tra l' mondo gxojon disportante.--Venu!

(La regxo, regxino, Laerto kaj korteganoj foriras.)

HAMLETO

Ho, kial ne fandigxas homa korpo,

Ne disflugigxas kiel polv' en vento!

Sin mem mortigi kial malpermesis

La Plejpotenca! Dio mia granda!

Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj

Aperas cxiuj agoj de la mondo!

Fi, fi! Gxardeno plena de venenaj

Malbelaj herboj, cxie senescepte!

Apenaux pasis du monatoj! Ne!

Nur ses semajnoj! Tia granda homo!

Se lin kompari kun la nuna regxo,

Li estis Apolono cxe Satiro!

Kaj tiel amis li patrinon mian,

Ke al la ventoj ecx li ne permesis

Vizagxon sxian tusxi! Ho, cxielo!

Ho tero! Cxu forgesi estas eble?

Kaj sxi ja lin pasie tiel amis!

Kaj tamen nun post kelke da semajnoj. . . .

Pri tio mi ne volas ecx ekpensi!

Malforto! via nom' estas : virino!

Monato! Sxi ankoraux ne eluzis

La sxuojn, kiujn portis sxi, irante

Funebre post la cxerk' de mia patro.

Versxante larmojn kvazaux per riveroj.

Ho Dio mia! Besto senprudenta

Malgxojus ja pli longe! Nun edzino

De mia onklo, frat' de mia patro,

Sed ne simila pli al mia patro,

Ol mi al Herkuleso! Nur monato!

La signoj de mensogaj sxiaj larmoj

Ankoraux de l' vizagx' ne malaperis,--

Sxi estas jam edzino de alia!

Ho, malbenita rapideco flugi

En kriman liton, liton de adulto!

Ne bonon gxi alportos! Tamen krevu

Kor' mia, sed silentu mia busxo!

(Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.)

HORACIO

Salut' al la regxido!

HAMLETO

Ha, mi gxojas

Vin vidi! Se memoro min ne trompas,

Vi estas Horacio?

HORACIO

Jes, regxido,

Kaj cxiam tute preta al vi servi.

HAMLETO

Ne nomu min "regxido", sed "amiko".

Sed kial vi forlasis Vittenbergon?

(Al Marcello) Marcello?

MARCELLO

Jes, regxido.

HAMLETO

Mi tre gxojas

Revidi vin. (Al Horacio) Sed diru serioze,

Por kio vi forlasis Vittenbergon?

HORACIO

De maldiligenteco, ho, regxido

HAMLETO

Al malamiko via ne permesus

Mi tion diri, kaj vi vane penas

Kredigi min, ke tio estas vero.

Mi scias, vi ne amas sen laboro

Vagadi. Kion tie cxi vi faras?

Cxu trinki vi ankoraux volas lerni?

HORACIO

Mi alveturis al la enterigo

De via patro.

HAMLETO

Ha, ne moku min,

Kolego; diru, ke vi alveturis

Al fest' edzigxa de patrino mia!

HORACIO

Jes, vero, princ', la dua baldaux sekvis

Post la unua.

HAMLETO

Vidu, mia kara,--

Afero simpla de ekonomio :

De l' fest' funebra restis multaj mangxoj,--

Por ke la mangxoj vane ne pereu,

Edzigxon fari oni nun rapidis.

Ho, pli volonte mi en la infero

Renkontus malamikon plej malbonan,

Ol tagon tiun cxi alvivi! Sxajnas

Al mi, ke mi la patron mian vidas . . .

HORACIO

Ha, kie?

HAMLETO

En l' okuloj de l' animo.

HORACIO

Mi konis lin, li estis brava regxo.

HAMLETO

Li estis homo en plej pura senco.

Al li similan ni neniam vidos.

HORACIO

Regxido, al mi sxajnas, ke mi vidis

Lin en la lasta nokto.

HAMLETO

Vidis? Kiun?

HORACIO

La regxon, vian patron, mia princo.

HAMLETO

La regxon? Mian patron?

HORACIO

Trankviligu,

Regxido, por momento vian miron

Kaj elauxskultu, kion mi raportos

Pri mirindajxo, kies la verecon

Atestos ambaux tiuj cxi kolegoj.

HAMLETO

Pro Dio, ho, rakontu pli rapide!

HORACIO

Du noktojn al Marcello kaj Bernardo

Aperis gxi : postene ili staris,--

Kaj jen en noktomeza silentego

Aperas antaux ili ia ombro,

Simila tute al la patro via,

Armita de la kapo gxis piedoj;

Per pasxo serioza kaj majesta,

Ne rapidante, gxi sin pretersxovas;

Tri fojojn gxi ripetas sian marsxon

Antaux la teruritaj oficiroj,

Proksime tiel, ke per halebardo

Gxin ili povus tusxi. Dispremitaj

De granda timo, ili mute staras

Kaj ecx ne provas ion ekparoli.

Pri la aper' mistera kaj terura

Al mi ili rakontis. Mi kun ili

En la sekvanta tria nokto gardis,

Kaj jen tre vere en la sama horo,

Pri kiu ili diris, en la sama,

Perfekte tiu sama maniero

Aperis la fantomo. Vian patron

Mi konis, la fantom' al li similis,

Kiel de l' sama akvo gut' al guto.

HAMLETO

Sed kie gxi okazis?

MARCELLO

Gxi okazis

Sur la teras', kie ni staris garde.

HAMLETO (al Horacio)

Al li parolis vi?

HORACIO

Jes, mia princo;

Sed li al mi ecx vorton ne respondis.

Nur unu fojon sxajnis, ke li levas

La kapon kaj moveton ian faras,

Por ekparoli : sed subite tiam

Ekkriis lauxte koko la matenon,

Kaj tuje forrapidis la fantomo

Kaj malaperis.

HAMLETO

Efektive strange!

HORACIO

Mi jxuras, ke gxi estas pura vero!

Ni gxin kalkulis kiel nian devon

Al vi raporti pri l' afero.

HAMLETO

Vere,

Sinjoroj, tio min maltrankviligas.

Cxu vi hodiaux staros gardon?

CXIUJ

Jes.

HAMLETO

Kaj, diras vi, li estis en armajxo?

CXIUJ

Jes, princo.

HAMLETO

De la kapo gxis piedoj?

CXIUJ

De l' kapo gxis piedoj, nia princo.

HAMLETO

Kaj sekve la vizagxon vi ne vidis?

HORACIO

Levita estis lia viziero,

Kaj ni tre bone vidis la vizagxon.

HAMLETO

Cxu la rigardo estis malafabla?

HORACIO

Mieno lia montris pli suferon,

Sed ne koleron.

HAMLETO

Cxu li estis pala,

Aux cxu koloron havis en vizagxo?

HORACIO

Terure pala.

HAMLETO

Cxu li vin rigardis?

HORACIO

Tre forte.

HAMLETO

Kial mi kun vi ne estis!

HORACIO

Por vi l' apero estus tro terura!

HAMLETO

Tre povas esti. Cxu li longe restis?

HORACIO

Apenaux centon povus vi kalkuli

Cxe nerapida kalkulad'.

MARCELLO kaj BERNARDO

Pli longe!

HORACIO

Almenaux tiam, kiam mi gxin vidis.

HAMLETO

La barbo estis griza, cxu ne vere?

HORACIO

Gxi estis tia, kiel mi gxin vidis

Cxe lia vivo : duonnigre-griza.

HAMLETO

Hodiaux mi kun vi en nokto staros :

Denove eble venos la fantomo.

HORACIO

Gxi certe venos.

HAMLETO

Kaj se gxi aperos

En l' eksterajx' de mia nobla patro,

Al gxi mi ekparolos, se ecx tuta

Al mi minacus la infero. Vin

Mi cxiujn petas, se gxis nun silentis

Vi pri l' apero, tenu ankaux plu

Gxin en sekreto; kaj al cxio, kio

Okazos eble en la nokto, havu

Okulojn kaj orelojn, sed ne busxon.

Per mia amo mi vin rekompencos.

Adiaux do! en la dekdua horo

Sur la teraso mi vin revizitos.

CXIUJ

Al via princa mosxto niaj servoj!

HAMLETO

Ne, via amo, kiel al vi mia.

Adiaux do!

(Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.)

Spirit' de mia patro

En bataliloj! Mi supozas ion

Malbonan. Ho, se venus jam la nokto!

Gxis tiam do trankvile! Malbonajxoj

Kaj krimoj venas al la lum' de l' tago,

Se ecx murego tera ilin kovras.

(Foriras.)

* * * * *

Fundamenta Krestomatio · 第 200 / 218 题