Teraso antaux la palaco.
Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas.
BERNARDO
He! Kiu?
FRANCISKO
Halt'! Respondu : kiu iras?
BERNARDO
La regxo vivu!
FRANCISKO
Cxu Bernardo?
BERNARDO
Jes!
FRANCISKO
Vi akurate venis al la servo!
BERNARDO
Dekdua horo sonis. Iru dormi.
FRANCISKO
Mi dankas. La malvarmo estas trancxa,
Kaj mi min sentas nun ne tute bone.
BERNARDO
Cxu cxio estis orda kaj trankvila?
FRANCISKO
Ecx mus' ne preterkuris.
BERNARDO
Bonan nokton!
Se vidos vi Marcellon, Horacion,
Kolegojn miajn, rapidigu ilin!
FRANCISKO
Jen, sxajnas, ili. Haltu! Kiu iras?
(Horacio kaj Marcello venas.)
HORACIO
Amikoj de la lando.
MARCELLO
Kaj de l' regxo.
FRANCISKO
Nu, bonan nokton!
MARCELLO
Bonan al vi dormon!
Vin kiu anstatauxas nun?
FRANCISKO
Bernardo.
Li gardas nun. Adiaux! (Foriras.)
MARCELLO
He! Bernardo!
BERNARDO
Cxu Horacio?
HORACIO
Peco de li mem.
BERNARDO
Salut' al vi, Marcello, Horacio!
HORACIO
Cxu la apero nun denove venis?
BERNARDO
Nenion vidis mi.
MARCELLO
Jen Horacio
Parolas, ke gxi estas nur imago,
Ne kredas li pri la fantom' terura,
Kiun ni vidis jam la duan fojon.
Kaj tial mi lin tien cxi invitis,
Ke li kun ni maldormu nunan nokton
Kaj, kiam la fantomo reaperos,
Li vidu kaj kun la fantom' parolu.
HORACIO
He, babilajxo! Kredu, gxi ne venos.
BERNARDO
Sidigxu do, kaj provos mi denove
Ataki per rakont' orelon vian,
Ke gxi forjxetu sian obstinecon
Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis.
HORACIO
Nu, mi konsentas. Bone, ni sidigxu,
Kaj vi rakontu.
BERNARDO
En la lasta nokto,
En la momento, kiam tiu stelo
Tre luma, kiun vidas vi, en sia
Kurado trans arkajxo la cxiela
En tiu sama loko, kiel nun,
Sin trovis, tiam ni--mi kaj Marcello--
Ekvidis. . . .
MARCELLO
Haltu! Jen gxi mem aperas!
(Montras sin spirito en armajxo.)
BERNARDO
Li mem, li mem, mortinta nia regxo!
MARCELLO (al Horacio).
Vi estas instruita, Horacio,
Parolu vi kun li!
BERNARDO
Cxu ne simila
Li estas al la regxo? Diru mem!
HORACIO
Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas!
BERNARDO
Li volas, ke kun li oni parolu.
MARCELLO
Parolu, Horacio!
HORACIO (al la spirito).
Kiu estas
Vi, kiu vagas en la nokta horo
En la majesta nobla eksterajxo
De la mortinta regxo de Danujo?
Mi vin prijxuras per cxielo : diru!
MARCELLO
Li estas ofendita.
BERNARDO
Li foriras.
HORACIO
En nomo de cxielo! Restu! Diru! (La spirito foriras.)
MARCELLO
Li iris for, respondi li ne volis.
BERNARDO
Ha, Horacio, kio al vi estas?
Vi estas pala, tremas? Cxu ne pli
Ol songxo estas tiu cxi apero?
HORACIO
Per Dio! Mi ne povus tion kredi,
Se mi ne vidus gxin per miaj propraj
Okuloj.
MARCELLO
Ne simila al la regxo?
HORACIO
Ne malpli multe, ol vi al vi mem.
Jes, gxuste tian portis li armajxon
En la batalo kontraux la Norvegoj,
Li gxuste tian vidon havis, kiam
Li en kolero sian pezan glavon
En la glacion batis. Strange!
MARCELLO
Tiel
Li jam du fojojn kun minaca vido
Aperis antaux ni en sama horo.
HORACIO
Ne povas mi precize gxin klarigi;
Sed la apero, kiom mi komprenas,
Al nia land' malbonon antauxdiras.
MARCELLO
Cxu ne militon? Cxu vi scias, kial
Nun gardoj cxie staras, pafilegoj
Nun estas pretigataj cxiam novaj,
El l' eksterlando venas bataliloj,
Rapide sxipoj estas konstruataj
En granda nombro, kaj ecx en dimancxoj
Ne cxesas la prepara laborado?
El kia kauxzo tiu rapidado
Kaj laborad' en tago kaj en nokto?
Cxu povas iu diri?
HORACIO
Jes, mi povas,--
Almenaux tiom, kiom mi gxin auxdis.
La lasta regxo, kies la figuro
Jxus antaux ni aperis, estis iam
Vokita--vi gxin scias--al batalo
De la Norvega regxo Fortinbras.
Hamleto, nia brava, glora regxo,
En la batalo venkis Fortinbrason.
Laux la kontrakto antauxsigelita
Kaj sankciita de la rajt' kaj moro
Post morto de l' venkita Fortinbras
La tuta lando de l' venkita regxo
Transiris en posedon de l' venkinto.
Se la venkinto estus Fortinbras,
Al li transiri devus nia lando.
Sed nun la juna fil' de Fortinbras,
Kuragxigita eble per la morto
De nia regxo, amasigis aron
Da kuragxuloj kaj aventuristoj
Por entrepreno, kiun nia regno
Komprenas bone; lia celo estas :
Per forta mano de la bataliloj
Elsxiri nun el nia man' la landon,
Perditan per batal' de lia patro.
Kaj tio, kiel sxajnas, estas kauxzo
De niaj preparigxoj kaj gardado
Kaj laborado en la tuta lando.
BERNARDO
Mi pensas ankaux, ke la kauxzo estas
Nun tio cxi. Pro tio ankaux certe
Nun vizitadas nokte nian gardon
Terura la fantomo en armajxo
De l' regxo, kiu kauxzis la militon.
HORACIO
Ne! Mi alion timas de l' fantomo!
En la plej glora temp' de l' granda Romo,
Jxus antaux la pereo de Cezaro,
Mortintoj sin ellevis el la tomboj
Kaj promenadis tra la urbaj stratoj;
Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj,
Kaj sanga roso, makulita suno,
Mallumigita luno,--cxio tio
Aperis tiam kiel antauxsignoj
De granda malfelicxo. Tiel ofte
Antaux la veno de renversoj grandaj
Sin montras strangaj kaj teruraj signoj
En la naturo. Al ni ankaux certe
Nun la cxielo sendas tian signon. . . .
(La spirito denove aperas.)
HORACIO
Sed ha! denove li aperas! Nepre
Mi nun kun li parolos, se ecx morto
Al mi per gxi minacos! Halt', fantomo!
Se vocxon vi posedas kaj parolon,--
Parolu! Se per ia bona faro
Al vi trankvilon povas mi alporti,--
Parolu! Se dangxero al la lando
Minacas kaj ankoraux estas eblo
La landon antauxsavi,--ho, parolu
Kaj se en via vivo vi kolektis
Trezorojn kaj enfosis en la teron
Kaj nun pro ili vagas en la noktoj,--
Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias.)
Haltigu gxin, Marcello! Gxi foriras!
MARCELLO
Cxu piki lin per mia halebardo?
HORACIO
Jes, piku lin, se li ne volas stari!
BERNARDO
Jen gxi!
HORACIO
Jen gxi! Ho, halt'!
MARCELLO
Ha, gxi foriris!
(La spirito foriras.)
Ni lin ofendas! Kontraux majesteco
Ni venas kun sovagxa atakado!
Kiel aer' li estas nevundebla,
Kaj nia atakado estas vana!
BERNARDO
Li volis jam paroli, sed la koko
Ekkriis.
HORACIO
Kaj subite li ektremis,
Simile al estajxo pekoplena
Cxe krio de teruro. Oni diras,
La koko, trumpetisto de l' mateno,
Per sia lauxta, forta, hela vocxo
El dormo vekas dion de la tago,
Kaj laux la krio de la koko tuj
El akvo, fajro, tero kaj aero
Spirito cxiu, kie ajn li vagas,
Rapidas hejmen; la fantomo pruvis
Al ni, ke tio estas ne malvero.
MARCELLO
Li malaperis cxe la koka krio.
Mi auxdis, ke en nokto Kristonaska,
En kiu sur la teron venas Kristo,
La koko krias tra la tuta nokto :
Kaj ne kuragxas tiam la spiritoj
Sin montri, kaj la nokto estas pura,
La steloj ne minacas, la koboldoj
Sin kasxas kaj la sorcxistinoj dormas :
Cxar tiel sankta estas tiu nokto.
HORACIO
Mi ankaux auxdis, kaj mi iom kredas.
Sed vidu, la mateno purpurvesta
Sin levas sur la roson de l'monteto :
Ni povas jam forlasi la postenon,
Kaj mi konsilas : tion, kion vidis
Ni en la nokto, ni rakontu cxion
Al la Hamleto juna; cxar mi jxuras,
Ke la spirito, por ni tiel muta,
Al li parolos. Cxu konsentas vi,
Ke ni al li raportu, kiel amo
Kaj sxuldo al ni fari gxin ordonas?
MARCELLO
Mi petas vin, ni faru gxin! Mi scias,
En kia loko ni lin certe trovos. (Cxiuj foriras.)
* * * * *