Nun restas ankoraux solvi la demandon, _kia_ nome arta lingvo estos
enkondukita en komunan uzadon. En la unua minuto sxajnas, ke respondi
tiun cxi demandon ekzistas nenia eblo, cxar--kiel vi sendube diros
--"da lingvoj artaj ekzistas ja tre multe kaj ilia nombro povas esti
ankoraux mil fojojn pli granda, cxar cxiu aparta homo povas krei apartan
lingvon artan laux sia arbitro". Cxu ekzistas tial ia eblo antauxvidi,
kiu el ili estos elektita? Tiel efektive sxajnas de la unua rigardo al
la homoj ne konantaj la aferon, kaj tamen antauxvidi, kaj antauxdiri,
kia lingvo arta estos elektita, estas tre facile. Tio cxi venas de tio,
ke la supre dirita en la publiko tre populara opinio pri la nombro de la
ekzistantaj kaj povantaj ankoraux aperi lingvoj artaj estas tute erara
kaj estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj esenco de la
artaj lingvoj.
Antaux cxio ni konstatas la fakton, ke, malgraux la grandega nombro
da personoj, kiuj laboris aux laboras super lingvoj artaj jam en la
dauxro de 200 jaroj, gxis nun aperis sole nur _du_ efektive pretaj
lingvoj, nome _Volapuek_ kaj _Esperanto_. Turnu atenton sur tion cxi :
sole nur _du_ artaj lingvoj. Estas vero, ke vi preskaux cxiutage legas
en la gazetoj, ke jen tie jen aliloke aperis ankoraux unu aux ankoraux
kelkaj artaj lingvoj, oni citas al vi ilian nomon, oni donas al vi
ofte ecx notojn pri la konstruo de tiuj cxi lingvoj, oni alportas al
vi kelkajn frazojn en tiuj cxi tiel nomataj novaj lingvoj, kaj al la
publiko sxajnas, ke novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel fungoj post
pluvo. Sed tiu cxi opinio estas tute erara kaj venas de tio, ke la
gazetoj ne trovas necesa enigxi en tion, pri kio ili skribas, kaj
kontentigxas nur per tio, ke ili havas la eblon regali la legantojn
per ridinda novajxo aux fari spritajxon. Sciu do, ke cxio tio, kio
cxiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la lauxta nomo de
"novaj lingvoj internaciaj", estas nur _projektoj_, en rapideco kaj sen
suficxa pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realigxo staras ankoraux
tre kaj tre malproksime. Tiuj cxi projektoj aperas jen en formo de
mallongaj folietoj, jen ecx en la formo de dikaj libroj kun la plej
lauxtaj kaj multepromesaj frazoj,--aperas kaj tuj malaperas de la
horizonto, kaj vi jam plu neniam auxdas ion pri ili; kiam la auxtoroj de
tiuj cxi projektoj alpasxas al ilia _realigado_, ili tuj konvinkigxas,
ke tio cxi estas tute ne laux iliaj fortoj kaj ke tio, kio en teorio
sxajnis afero tiel facila, en la praktiko montrigxas tre malfacila kaj
neplenumebla. Kial la efektivigo de tiuj cxi projektioj estas tiel
malfacila kaj tial gxis hodiaux aperis sole nur du efektive pretaj kaj
vivipovaj lingvoj--pri tio ni parolos malsupre, kaj dume ni nur turnas
vian atenton sur tion, ke da lingvoj artaj gxis nun ekzistas sole nur
du kaj ke sekve se la kongreso hodiaux efektivigxus, gxi el la jam
ekzistantaj artaj lingvoj havus por elekto nur du. La problemo de la
kongreso estus sekvo jam tute ne tiel malfacila, kiel povus sxajni de la
unua rigardo. _Kian_ el tiuj cxi du lingvoj elekti--la kongreso ankaux
ne sxanceligxus ecx unu minuton, cxar la vivo mem jam longe solvis
tiun cxi demandon en la plej senduba maniero kaj Volapuek cxie estas
jam elpusxita de la lingvo Esperanto. La pliboneco de Esperanto antaux
Volapuek estas tiel frapante granda, ke gxi falas al cxiu en la okulojn
tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata ecx de la plej fervoraj
Volapuekistoj. Estos suficxe, se ni diros al vi la jenon : Volapuek
aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis
ankoraux tute fresxa, kaj Esperanto, dank'al financaj malfacilajxoj de
la auxtoro, aperis antaux la publiko kelkajn jarojn pli malfrue kaj
renkontis jam cxie pretajn malamikojn; la Volapuekistoj havis por sia
agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika
reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaux tute sen
iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon
kaj senhelpecon; kaj malgraux cxio de la unua momento de la apero de
Esperanto ni vidas grandegan multon da Volapuekistoj, kiuj transiris
malkasxe al Esperanto, kaj ankoraux pli grandan multon da tiaj, kiuj,
konsciante, ke Volapuek staras multe pli malalte el Esperanto, sed
ne dezirante montri sin venkitaj, tute defalis de la ideo de lingvo
internacia entute,--dume en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto
(13 jaroj) nenie sur la tuta tera globo trovigxis ecx unu persono,--
ni ripetas, ecx _unu_--kiu transirus de Esperanto al Volapuek! Dum
Esperanto, malgraux la grandegaj malfacilajxoj, kun kiuj gxi devas
batali, dauxre vivas kaj floras kaj konstante plifortigxas, Volapuek jam
longe estas forlasita preskaux de cxiuj kaj povas esti nomita jam de
longe mortinta.
En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antaux Volapuek, ni
ne povas kompreneble analizi tie cxi tute detale; pro ekzemplo ni
montros nur kelkajn punktojn : 1) Dum Volapuek sonas tre sovagxe
kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj
memorigas per si la lingvon italan. 2) Ecx por tute neinstruitaj
Esperanto estas multe pli facila ol Volapuek, sed por instruitaj gxi
estas tre multe pli facila, cxar gxiaj vortoj--krom kelkaj tre
malmultaj--ne estas arbitre elpensitaj, sed prenitaj el la lingvoj
romana-germanaj en tia formo, ke cxiu ilin facile rekonas. Tial cxiu
iom civilizita homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi
cxian verkon en Esperanto jam preskaux tute sen vortaro. 3) Dum la
uzanto de Volapuek nepre devas gxin konstante ripetadi, cxar alie li
gxin baldaux forgesas (dank'al la plena elpensiteco de la vortoj), la
uzanto de Esperanto, unu fojon gxin ellerninte, jam gxin ne forgesas,
se li ecx longan tempon gxin ne uzas. 4) Esperanto jam en la komenco
estas tre facila por busxa _interparolado_, dum en Volapuek oni devas
tre longe kaj pacience ekzercadi sian orelon, gxis oni alkutimigxas al
klara diferencigado de la multaj reciproke tre simile sonantaj vortoj
(ekzemple "bap, pab, pap, paep, pep, poep, peb, boeb, bob, pop, pup,
bub, pub, pueb, bib, pip, puep" k. t. p., kiuj farigxas ankoraux pli
similaj inter si, se oni prenas ilin en la multenombro, t. e. kun _s_
en la fino). 5) En Volapuek, dank'al kelkaj fundamentaj eraroj en la
principoj de la konstruo (ekzemple : vokaloj en la komenco aux fino de
vorto ne povas esti uzataj, cxar ili estas signoj gramatikaj), cxiu
nove bezonata vorto nepre devas esti _kreita_ de la auxtoro (ecx cxiuj
nomaj _propraj_, ekzemple Ameriko = Melop, Anglujo = Nelij). Tio cxi
donas ne sole grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por lernado,
sed faras cxian disvolvigxan pasxon de la lingvo cxiam dependa de gxia
auxtoro aux de ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank'al la
plena seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank'al la regulo,
ke cxiuj vortoj "fremdaj", kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas
uzataj sensxangxe egale kiel en la aliaj lingvoj,--ne sole grandega
multo da vortoj farigxas tute senbezona por lernado, sed la lingvo
ricevas la eblon disvolvigxadi eterne cxiam pli kaj pli, sen ia dependo
de la auxtoro aux de ia Akademio.
Parolante pri la pliboneco de Esperanto antaux Volapuek, ni tute
ne intencas per tio cxi malgrandigi la meritojn de la elpensinto de
Volapuek. La meritoj de Schleyer estas grandegaj kaj lia nomo cxiam
staros sur la plej honora loko en la historio de la ideo de lingvo
internacia. Ni volis nur montri, ke se hodiaux efektivigxus kongreso por
la elekto de lingvo internacia, tiam gxi inter la ambaux nun ekzistantaj
lingvoj artaj ne povus sxanceligxi ecx unu minuton.
Ni pruvis sekve, ke se hodiaux efektivigxus kongreso por la elekto
de lingvo internacia, tiam malgraux la grandega nombro da ekzistantaj
lingvoj ni povus jam _nun_ kun plena certeco kaj precizeco antauxvidi,
_kian_ lingvon gxi elektos, nome : el cxiuj ekzistantaj lingvoj vivaj,
mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nur _unu_ lingvon :
_Esperanto_. Kia ajn estus la konsisto de la kongreso, kiaj ajn estus
la politikaj kondicxoj, je kiaj ajn konsideroj, antauxjugxoj, simpatioj
aux antipatioj la kongreso sin gvidus, gxi absolute _ne povus_ elekti
ian alian lingvon krom Esperanto, cxar por la rolo de lingvo internacia
Esperanto estas nun la _sola_ kandidato en la tuta mondo, la sola, tute
sen iaj konkurantoj. Cxar ecx cxe la plej malprospera konsisto de la
kongreso en gxi tamen sidos homoj pensantaj, kaj la grandega pliboneco
de la lingvo Esperanto antaux cxiuj aliaj lingvoj tro forte falas en la
okulojn al cxiu, kiu almenaux iom konatigxis kun tiu cxi lingvo, tial
estas tute ne eble supozi, ke la kongreso elektos ian alian lingvon. Se
tamen, kontraux cxia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke gxi
ekdeziros ian alian lingvon, tiam--kiel ni pruvis supre--la _vivo
mem_ zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva
litero, tiel longe, gxis kolektigxos nova kongreso kaj faros elekton
gxustan.