Cxu lingvo internacia _estos_ iam enkondukita? Se ni venis al la
konkludo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon
kaj ke gxia ekzistado estas ebla, el tiuj cxi du konkludoj jam per si
mem elfluas la konkludo, ke tia lingvo pli aux malpli frue nepre estos
enkondukita, cxar alie ni devus nei cxe la homaro la ekzistadon de cxia
ecx plej elementa inteligenteco. Se lingvo, povanta plenumadi la rolon
de internacia, gxis nun ankoraux ne ekzistus, sed devus ankoraux esti
kreita, tiam respondo je la demando metita en la komenco de tiu cxi
cxapitro estus duba, cxar estus nesciate ankoraux, cxu oni povos krei
tian lingvon. Sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multe kaj ke
_cxiu_ el ili en okazo de bezono povus esti difinita kiel internacia,
nur kun tia diferenco, ke unu el ili _pli_ tauxgus por tiu cxi celo kaj
alia _malpli_. Ni havas sekve cxion pretan kaj ni bezonas nur _ekdeziri_
kaj _elekti_,--kaj en tia okazo la respondo je la supre metita demando
jam ne povas esti duba. La homoj vivas per vivo konscia kaj sencxese
celadas al sia bono; tial se ni scias, ke tiu aux alia afero promesas
al la homoj grandegan kaj senduban utilon kaj ke gxi estas por ili
atingebla, ni cxiam kun plena certeco povas antauxdiri, ke de tiu
momento, kiam la homoj nur ekturnis sian atenton al tiu cxi afero,
ili jam obstine celados al gxi cxiam pli kaj pli kaj ne cxesos en sia
celado tiel longe, gxis ili la aferon atingos. Se du homaj grupoj estas
disigitaj unu de alia per rivereto, sed scias, ke por ili estus tre
utile komunikigxadi inter si, kaj ili vidas, ke tabuloj por la kunigo de
ambaux bordoj kusxas tute pretaj apud iliaj manoj, tiam oni ne bezonas
esti profeto, por antauxvidi kun plena certeco, ke pli aux malpli frue
tabulo estos transjxetita trans la rivereto kaj komunikigxado estos
arangxita. Estas vero, ke pasas ordinare kelka tempo en sxanceligxado,
kaj tiu cxi sxanceligxado estas ordinare kauxzata de la plej sensencaj
pretekstoj : sagxaj homoj diras, ke celado al arangxo de komunikigxo
estas infanajxo, cxar neniu el ili okupas sin je metado de tabuloj
trans rivereto kaj tiu cxi afero estas tute ne en modo; spertaj homoj
diras, ke la antauxuloj ne metadis tubulojn trans riveveto, sekve gxi
estas utopio; instruitaj homoj pruvas, ke komunikigxado povas esti nur
afero natura kaj ke la homa organismo ne povas sin movadi sur tabuloj,
k. t. p. Tamen pli aux malpli frue tabulo estas transmetata kaj la
komunikigxado estas arangxata. Tiel estis kun cxiu utila ideo, tiel
estis kun cxiu utila elpenso; apenaux la senantauxjugxaj homoj venadis
al senduba konkludo, ke la donita afero estas tre utila kaj samtempe
efektivigebla, ili povis cxiam scii antauxe kun plena certeco, ke pli
aux malpli frue la afero _nepre_ estos akceptita, malgraux cxia batalado
de la flanko de la rutinuloj; cxar tion cxi garantias ne sole la natura
inteligenteco de la homaro, sed ankaux gxia celado al sia praktika
bono kaj profito. Tiel estos ankaux kun la lingvo internacia. En la
dauxro de multaj centjaroj la homoj, ankoraux ne tre bezonante lingvon
internacian, ne enpensigxadis pri tiu cxi demando; sed nun, kiam la
fortigxintaj komunikigxoj inter la homoj turnis ilian atenton al tiu cxi
demando, nun, kiam la homoj komencis konvinkigxadi, ke lingvo internacia
alportos al ili grandegan utilon kaj ke gxi estas atingebla, ili sen ia
dubo jam celados al gxi cxiam pli kaj pli, gxia neceseco farigxados por
ili kun cxiu tago cxiam pli sentebla, kaj ili jam ne trankviligxos tiel
longe, gxis la demando estos solvita. Cxu vi povas tion cxi dubi? Certe
ne! _Kiam_ tio cxi venos--ni ne intencas nun antauxdiri : povas esti,
ke gxi venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj aux ecx post
kelkaj centoj da jaroj,--sed unu afero estas jam senduba, ke kiom ajn
devos suferi la unuaj pioniroj de tiu cxi ideo, kaj se ecx tiu cxi ideo
multajn fojojn endormigxadus je tutaj dekjaroj, gxi jam neniam mortos :
cxiam pli ofte kaj pli obstine eksonados vocxoj, postulantaj enkondukon
de lingvo internacia, kaj fine, pli aux malpli frue--se la demando ne
estos solvita de la societo mem--la registaroj de cxiuj landoj _devos_
cedi, arangxi internacian kongreson kaj elekti ian unu lingvon kiel
internacian. Tie cxi povas esti nur demando pri la _tempo_ : unuj el vi
diros, ke tio cxi venos tre baldaux, aliaj diros, ke gxi venos nur en
plej malproksima estonteco; sed ke tiu cxi fakto entute iam _venos_ kaj
ke la homaro, vidante la grandegan utilecon kaj samtempe la atingeblecon
de lingvo internacia, ne restos eterne indiferenta por tiu cxi afero kaj
senhelpa anaro da ekzistajxoj, ne komprenantaj unu alian--pri tio cxi
certo neniu el vi dubas ecx minuton. Ni petas vin tial noti al vi en la
memoro ia trian konkludon, al kiu ni venis, nome :
"Pli aux malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita."
Tie cxi ni faros malgrandan pauxzon kaj diros kelke da vortoj pri
ni, batalantoj pro la ideo de lingvo internacia. El cxio pruvita de ni
vi vidas, ke ni tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj utopiistoj, kiajn
multaj el vi eble vidis en ni kaj kiajn nin pentras multaj gazetoj, ne
dezirantaj enigxadi en la esencon de tio, pro kio ni batalas. Vi vidas,
ke ni batalas pro afero, kiu alportos al la homaro grandegan utilon
kaj kiu pli aux malpli frue _nepre_ estos atingita. Cxiu prudenta homo
povas sekve kuragxe aligxi al ni, ne timante la mokojn de la malsagxa
kaj nepensanta amaso. Ni batalas pro afero tute pripensita kaj certa,
kaj tial neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo. La estonteco
apartenas al _ni_. Ni supozu ecx, ke tiu _formo_ de lingvo internacia,
pro kiu ni batalas, montrigxos en la estonteco kiel erara kaj ke venonta
lingvo internacia estos ne tiu, kiun ni elektis,--sed tio cxi ja
tute nin ne devas konfuzi, cxar ni batalas ne pro la _formo_, sed pro
la _ideo_, kaj formon konkretan al nia batalado ni donis nur tial, ke
cxia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas. Malsupre
ni pruvos, ke ecx ankaux tiu konkreta _formo_ de la lingvo estas tute
pripensita kaj havas senduban estontecon; sed se vi ecx tion cxi dubus,
la formo ja neniom nin ligas : se tiu cxi formo montrigxos erara, ni
morgaux gxin sxangxos, kaj en okazo de bezono ni gxin post-morgaux
ankoraux unu fojon sxangxos, sed ni batalados pro nia ideo tiel longe,
gxis gxi pli aux malpli frue estos plene efektivigita. Se ni, obeante
la vocxon de la indiferenta egoismo, detenadus nin de nia laborado
nur tial, ke kun la tempo la formo de la lingvo internacia eble estos
alia, ol tiu, pro kiu ni nun laboras, tio cxi signifus tion saman, kiel
ekzemple rifuzi la uzadon de vaporo tial, ke poste eble estos trovita
pli bona rimedo de komunikigxado, aux rifuzi regnajn plibonigojn tial,
ke poste iam eble estos trovitaj pli bonaj formoj por la regna konstruo.
Nun ni estas ankoraux malfortaj kaj cxia bubo povas ankoraux mokadi nin
kaj montradi nin per la fingroj : sed plej bone ridas tiu, kiu ridas la
lasta. Nia afero iras malrapide kaj malfacile; tre povas esti, ke la
plimulto de ni ne gxisvivos tiun momenton, kiam montrigxos la fruktoj
de nia agado kaj gxis la morto mem ni estos objekto de mokoj; sed ni
iros en la tombon kun la konscio, ke nia afero ne mortos, ke gxi morti
_neniam povas_, ke pli aux malpli frue gxi _devas_ atingi la celon.
Kaj se ecx, lacaj de la sendanka laborado, ni kun malespero kaj apatio
lasus fali la manojn,--tute egale, la afero ne mortos : anstataux la
lacigitaj batalantoj aperos batalantoj novaj; cxar ni denove ripetas,
ke se estas ekster dubo, ke lingvo internacia alportus al la homaro
grandegan utilon kaj ke gxi estas atingebla, en tia okazo por nenia homo
ne blindigita de rutino ne povas esti ia dubo, ke gxi pli aux malpli
frue nepre _estos_ atingita, kaj nia konstanta laborado estos por la
homaro eterna memorigado tiel longe, gxis la ideo de lingvo internacia
estos efektivigita. La posteuloj benos nian memoron, kaj al tiuj sagxaj
homoj, kiuj nun nomas nin fantaziistoj, ili rilatos tiel, kiel ni nun
rilatas al la sagxaj samtempuloj de la eltrovo de Ameriko, de la elpenso
de vaporveturiloj k. t. p.
V
Sed ni revenu al nia interrompita analizado. Ni pruvis, ke lingvo
internacia pli aux malpli frue nepre estos enkondukita; sed restas
la demando : _kiam_ kaj _kiamaniere_ gxi venos? Povas esti, ke tio
cxi venos nur post centoj aux eble ecx post miloj da jaroj? Cxu por
tio cxi estas bezona nepre reciproka interkonsento de la registaroj
do cxiuj landoj? Por doni pli malpli kontentigajn respondojn je tiuj
cxi demandoj, ni devas antauxe analizi alian demandon, nome : "cxu
oni povas antauxvidi, _kia_ lingvo estos internacia?" Inter la unuaj
demandoj kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligitceo : se oni ne
povas antauxvidi, _kia_ lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj
lingvoj havas por tio cxi pli-malpli egalajn sxancojn, tiam oni devas
atendi gxis la registaroj de cxiuj (almenaux la plej gravaj) regnoj
decidos arangxi por tiu cxi celo kongreson kaj decidi la demandon pri
lingvo internacia. Kiu scias, kun kia granda malfacileco la registaroj
decidigxas por cxia nova afero, tiu komprenos, ke pasos ankoraux tre
kaj tre multe da jaroj, antaux ol la registaroj trovos la demandon de
lingvo internacia suficxe maturigxinta kaj inda je ilia enmiksigxo, kaj
poste pasos kredeble ankoraux vico da jaroj por la laborado de diversaj
komitatoj kaj diplomatiistoj, antaux ol la afero estos decidita. Apartaj
personoj kaj societoj tie cxi nenion povus fari; ili povus nur konstante
instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon sen la enmiksigxo
de la registaroj ili ne povus. Gxis la solvo de la demando en tia okazo
estus sekve ankoraux tre kaj tre malproksime. Sed tute alia afero estus,
se montrigxus, ke oni povas antauxe _antauxvidi_ kun plena precizeco kaj
plena certeco, kia nome lingvo estos iam internacia : tiam oni jam ne
bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam cxia societo, cxia
aparta persono povus laux sia propra gvido labori por la disvastigo de
tiu cxi lingvo; la nombro da adeptoj de tiu cxi lingvo kreskadus kun
cxiu horo, gxia literaturo rapido ricxigxadus, kongresoj internaciaj tuj
povus komenci uzadi gin por la reciproka komprenigxado de siaj membroj,
kaj en la plej mallonga tempo tiu cxi lingvo tiom fortikigxus en la tuta
mondo, ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam
plenumigxinta. Cxu ni povas antauxvidi, kia lingvo estos internacia?
Felicxe ni povas respondi tiun cxi demandon tute pozitive : "jes,
ni povas antauxvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion cxi
antauxvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo".
Por konvinki pri tio cxi niajn auxskultantojn, ni petas ilin
prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj regnoj jam
efektivigxis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus elekti. Ne
malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur _unu sola_ lingvo, kiun
ili povus elekti, kaj ke cxia elekto de ia alia lingvo estus por ili
rekte _ne ebla_, se ili ecx _volus_ gxin elekti, kaj ke se ili kontraux
cxiu atendo kaj spite cxiuj argumentoj de la sana prudento tamen elektus
ian alian lingvon, tiam kontraux tio cxi protestus la vivo mem kaj ilia
elekto restus nur malviva litero.
Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj regnoj
kunveturigxis kaj ke ili alpasxas al la elekto de lingvo internacia.
Al ili antauxstarus la sekvanta : 1) aux elekti ian el la ekzistantaj
lingvoj _vivantaj_, 2) aux elekti ian el la lingvoj _mortintaj_
(ekzemple latinan, grekan, hebrean), 3) aux elekti ian el la ekzistantaj
lingvoj _artaj_, 4) aux difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de
lingvo tute _nova_, ankoraux ne ekzistanta. Por ke niaj auxskultantoj
povu pense partopreni en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj, ni
devas antauxe konatigi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj
kategorioj. La karaktero de la lingvoj vivantaj kaj mortintaj estas al
la auxskultantoj pli aux malpli konata, ni diros tial kelke da vortoj
nur pri la lingvoj _artaj_, kiuj por la plimulto de niaj auxskultantoj
prezentas kredeble absolutan "terra incognita."
Kiamaniere cxe la homoj naskigxis la ideo de lingvo arta, kiel tiu
cxi ideo disvolvigxadis, trairadis diversajn stadiojn, komencante de
la plej malperfektaj pazigrafioj gxis la plej perfekta tipo de plena
kaj ricxa lingvo, kia grandega multo da provoj estis farita en tiu cxi
direkto, kia grandega multo da laboroj iris ofere por tiu cxi ideo
en la dauxro de la lastaj du centjaroj,--pri cxio tio cxi ni ne
parolos, cxar por elauxskulti cxion tion cxi vi ne havus suficxe da
tempo nek pacienco. Ni diros nur ion pri la specialaj _ecoj_ de la artaj
lingvoj, cxe kio ni kompreneble havos antaux la okuloj ne la diversajn
malprosperajn provojn antauxajn, kiuj la plimulton da analizataj de ni
ecoj ne posedas, sed la plej perfektan formon de lingvo internacia,
ekzistantan en la nuna tempo.
Krom plena neuxtraleco en rilato nacia, arta lingvo distingigxas per
la sekvantaj ecoj :
1) Gxi estas mireginde kaj nekredeble _facila por ellernado_ : sen
trograndigo oni povas diri, ke gxi estas almenaux _kvindek_ fojojn
pli facila, ol cxia lingvo natura. Kiu ne konatigxis kun lingvo arta,
ne povas ecx kredi, gxis kia grado atingas gxia facileco. La granda
verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la tuta mondo
kuragxos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo
internacia, diris pri la lingvo Esperanto jenon : "La facileco de gxia
ellernado estas tia, ke, ricevinte Esperantan gramatikon, vortaron kaj
artikolojn skribitajn en tiu cxi lingvo, mi post ne pli ol du horoj
da sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi en tiu
cxi lingvo. En cxia okazo, la oferoj, kiujn alportos cxiu homo de nia
Euxropa mondo, dedicxinte kelkan tempon al la ellernado de tiu cxi
lingvo, estas tiel _sensignifaj_, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se
cxiuj, almenaux la Euxropanoj kaj Amerikanoj, aligos al si tiun cxi
lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun cxi provon".
Komprenu, sinjoroj, kion tio cxi signifas : "_post ne pli ol du horoj
da sinokupado_". Kaj en tiu cxi sama maniero esprimis sin pri la lingvo
Esperanto cxiuj tiuj senantauxjugxaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataux
filozofadi pri gxi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive
konatigxi kun gxi. Estas vero, ke homoj instruitaj povas ellerni
Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankaux la lastaj
ellernas gxin treege kaj mireginde facile, cxar por la ellernado de la
lingvo Esperanto de la lernanto estas postulataj neniaj antauxaj scioj.
Inter la esperantistoj vi trovos multe da homoj tiom neinstruitaj, ke
ili gxis nun en sia _propra, patra_ lingvo skribas treege malbone kaj
plene da eraroj, kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tuto
senerare,--kaj ili ellernis tiun cxi lingvon en la dauxro de iaj
kelke da semajnoj, dum la ellernado de la lingvo natura cxe tiuj samaj
personoj devus okupi almenaux 4 aux 5 jarojn.
Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj studentoj, kiuj sciis sole
svede kaj Esperante, unu jxurnalisto, kiu deziris interparoli kun ili,
matene la unuan fojon en sia vivo prenis en la manojn lernolibron
Esperantan kaj vespero en tiu sama tago li povis jam suficxe bone paroli
kun la svedoj.
De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia? Cxiu
lingvo natura konstruigxis _blinde_, per la vojo de amasigxado de
la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj; tie agadis nenia
logiko, nenia difinita plano, sed simple nur la uzo : tian vorton estas
_akceptite_ uzi tiel, kaj tial ni devas gxin uzi tiel,--tian vorton
estas akceptite uzi alie, kaj tial ni devas gxin uzi alie. Jam antauxe
tial oni povas diri, ke sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj,
kiun kreos homa _inteligenteco_ konscie kaj laux severe difinitaj kaj
logikaj legxoj, devos esti multe, tre multe da fojoj pli facila, ol
tia sistemo da sonoj, kiu konstruigxis okaze kaj senkonscie. Ni ne
havas la eblon analizi tie cxi la tutan tiun iron de la pensoj, je kiu
gvidadis sin la auxtoroj de artaj lingvoj, nek montri detale cxiujn
tiujn grandegajn faciligojn, kiujn arta lingvo posedas en komparo kun
la naturaj, cxar tio cxi postulus tutan vastan traktaton,--ni prenos
tial nur simple kelkajn _ekzemplojn_. Tiel ekzemple preskaux en cxiuj
lingvoj cxiu substantivo ial apartenas al tia aux alia _sekso_, ekzemple
en la lingvo germana "kapo" havas viran sekson, en la lingvo franca
virinan kaj en la lingvo latina neuxtralan; cxu ekzistas en tio cxi ia
ecx plej malgranda senco aux celo? Kaj tamen kian grandegan malfacilecon
prezentas por la lernanto la memorado de la sekso de cxiu substantivo!
Kiom multe la lernanto devas ekzercigxadi, ekzercigxadi kaj denove
ekzercigxadi, antaux ol li venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne
konfuzigxados kaj ne diros ekzemple "le fin" anstataux "la fin" aux
"das Strick" anstataux "der Strick"! En lingvo arta tiu cxi sekso de la
substantivoj estas _tute eljxetita_, cxar montrigxis, ke gxi ne havas
en la lingvo ecx la plej malgrandan celon. Jen vi havas sekve jam unu
ekzemplon de tio, kiel per la plej bagatela rimedo estas atingita plej
grandega faciligo de la lingvo. En la lingvoj naturaj ekzistas la plej
komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega
multo da diversaj formoj ne sole por cxiuj deklinacioj kaj konjugacioj,
sed en cxiu el ili ankoraux tuta serio da formoj; ekzemple en la
konjugacioj vi havas ne sole por cxiu tempo kaj modo tutajn seriojn
da formoj, sed en cxiu el tiuj cxi tempoj kaj modoj ankoraux apartajn
formojn por cxiu persono kaj nombro. Oni ricevas vicon da grandegaj
gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro;
sed tio cxi estas ankoraux nur komenco : al tio cxi aligxas multego
da deklinacioj kaj konjugacioj _neregulaj_, cxiu kun aparta serio da
formoj, kaj cxion tion cxi oni devas ne sole ellerni kaj konservadi
en la memoro, sed konstante memori, kia vorto sxangxigxas laux la
regulaj deklinacioj aux konjugacioj kaj kia laux la malregulaj kaj laux
kia nome de tiuj cxi regulaj aux malregulaj tabeloj la donita vorto
sxangxigxas. La ekposedo de cxio tio cxi postulas inferan paciencon,
multegon da tempo kaj konstantan sencxesan ekzercigxadon. Dume lingvo
arta anstataux tiu cxi tuta hxaoso, kiu postulas tutajn jarojn da
pacienca laborado, donas al vi sole nur 6 vortetojn "i, as, is, os, us,
u", kiujn vi povas perfekte ekposedi en la dauxro de kelke da minutoj
kaj kiujn vi jam neniam forgesos kaj neniam konfuzos. Vi kun mirego
demandas : "Kiel tio cxi estas ebla?" Jen, tre simple : Esperanto diras
al vi, ke deklinacioj _tute_ estas bezonaj _neniaj_, cxar ili plene
anstatauxigxas per la prepozicioj, kiujn ni ja sen tio uzas, kaj en la
konjugacioj ne sole suficxas _unu_ tabelo por _cxiuj_ verboj, sed ecx
por tiu cxi tabelo tute suficxas, se gxi enhavas en si (krom participoj,
prezentantaj apartan formon) sole nur 6 finigxojn, nome : por la tempoj
estanta, estinta kaj estonta kaj por la modoj sendifina, kondicxa
kaj ordona. Vi certe en la unua minuto ekpensos, ke dank' al tiu cxi
malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian flekseblecon?
Tute neniel : konatigxu kun la lingvo arta, kaj vi ekvidos, ke gxia
konjugacio esprimas cxiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone
kaj pli precize, ol la plej komplikitaj kaj konfuzitaj tabeloj de la
lingvoj naturaj, cxar la arta lingvo forjxetis ne tion, kion la lingvo
bezonas, sed nur tion, kio prezentas en gxi absolute superfluan kaj tute
al nenio servantan balaston. Efektive, por kio ni bozonas apartan serion
da finigxoj por cxiu persono kaj nombro, kaj al tio cxi en cxiu tempo
kaj en cxiu modo apartan _novan_ serion da tiuj cxi finigxoj, se cxiuj
tiuj cxi finigxoj estas ja tute superfluaj, cxar la pronomo, kiu staras
antaux la verbo, jam tute suficxe montras gxian personon kaj nombron?
La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio cxi la plej multe
gxuste en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da sxancoj por esti
elektitaj kiel internaciaj) prezentas veran krucon por la lernanto :
en unu vorto la donita litero estas elparolata, en alia gxi ne estas
elparolata aux estas elparolata alie, en unu vorto la donita sono estas
skribata tiel, en alia vorto alie . . . Tutajn jarojn devas uzi franco
aux anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo!
Radikale sxangxi tiun cxi ortografion estas absolute ne eble, cxar tiam
grandega multo da vortoj, kiuj diferencas unu de alia aux neniel, aux
nur per ia apenaux rimarkebla nuanco en la elparolado, farigxus en la
skribado tute nediferencigeblaj unu de alia. La lingvo arta donis al
cxiu sia litero klaran, severe difinitan kaj cxiam egalan elparoladon,
kaj dank' al tio en la lingvo arta la demando de ortografio tute ne
ekzistas, kaj jam post, kvarono da horo da sinokupado je la arta lingvo
(t. e. simple post la konatigxo kun gxia plej simpla alfabeto) cxiu
skribos en gxi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li atingos
tion cxi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado.
Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi povas ricevi ideon
pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksigxo
de konscia arto. Ni povus citi kompreneble ankoraux multe da aliaj
ekzemploj, cxar sur cxiu pasxo ni renkontas en la lingvoj naturaj
grandegajn malfacilajxojn kaj konfuzajxojn, kiuj en lingvo arta estas
aux tute eljxetitaj kiel superflua balasto, aux alkondukitaj al ia unu
aux du mallongaj vortetoj aux reguloj, sen ia ecx plej malgranda difekto
por la fleksebleco, ricxeco kaj precizeco de la lingvo. Tamen ni ne
parolos pli pri tio cxi, sed ni diros sole tion, ke _la tuta gramatiko
de la lingvo Esperanto konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj,
kiujn cxiu povas bonege ellerni en la dauxro de duonhoro!_ Post unu
sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en tia grado
ekposedas la tutan gramatikon kaj tutan konstruon de la lingvo, ke al
li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj!
Por kompreni kaj taksi la tutan gravecon de tio cxi, imagu al vi, ke vi
entreprenis la ellernadon de ia lingvo natura kaj ke post kelke da jaroj
da pacienca laborado vi fine venis al tio, ke vi ekposedis la konstruon
de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas certaj, ke vi jam plu neniam
povas fari en tiu cxi lingvo ian gramatikan aux ortografian eraron kaj
ke vi nun jam nur bezonas simple lernadi kiom eble pli da _vortoj_,--
vi ja tiam sentus vin felicxa kaj dirus, ke la plej malfacilan kaj plej
enuan parton de la laboro vi jam pasis . . . Cxu ne vere? En la lingvo
Esperanto vi atingas tion cxi _jam post duonhoro da laborado!_
Sekve se Esperanto havus ecx _nur_ tiun econ, pri kiu ni supre
parolis, t. e. grandegan facilecon kaj regulecon de la gramatiko kaj
ortografio, ni jam devus diri pri gxi, ke gxi estas multajn, multajn
fojojn pli facila, ol cxiu lingvo natura. Sed per tio cxi ne finigxas
ankoraux la facileco de la lingvo Esperanto. Kiam vi venis al tio,
ke al vi restas jam nur simpla ellernado de _vortoj_, vi ecx tie cxi
renkontos ankoraux grandegajn faciligojn. Tiel ekzemple jam la reguleco
mem de la lingvo donas al vi grandegan ekonomion en la nombro de la
vortoj, kiujn vi bezonos lerni; cxar sciante de la vorto la formon
substantivan, vi jam antauxe, kaj sen ia lernado, scias ankaux gxian
adjektivon kaj gxian adverbon kaj gxian verbon k. t. p., dum en cxiu
lingvo natura tre multaj esprimoj havas por cxiu parto de parolo apartan
vorton (ekzemple : _parler_, _oral_, _verbalement_). Havante plenan
kaj ne limigitan rajton kunigi cxian vorton kun cxia prepozicio kaj
kun cxia alia vorto, vi estas liberigitaj de la lernado de multego da
vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj havas por si apartajn radikojn nur
tial, ke tia aux alia kunigo de vortaj estas ial ne permesita. Sed krom
tiuj cxi _naturaj_ vortfaraj oportunajxoj, kiujn la lingvo Esperanto
havas, vi trovos en gxi ankoraux apartajn, tiel diri _artajn_ rimedojn,
kiuj enkondukas grandegan ekonomion cxe la lernado de la vortoj. Tiaj
ekzemple estas gxiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur
kelkajn pro ekzemplo : la prefikso "mal" donas al la vorto sencon rekte
kontrauxan ( "bona" bon--"malbona" mauvais),--sekve sciante la
vortojn "bona, mola, varma, largxa, supre, ami, estimi" k. t. p., vi
jam mem povas formi la vortojn "malbona, malmola, malvarma, mallargxa,
malsupre, malami, malestimi" k. t. p., aldonante al la vorto jam konata
de vi nur la prefikson "mal"; la sufikso "in" signifas la virinan sekson
("patro" pere--"patrino" mere),--sekve sciante la vortojn "patro,
frato, onklo, fiancxo, bovo, koko" k. t. p., vi jam estas liberigitaj de
la lernado de la vortoj "patrino, fratino, onklino, fiancxino, bovino,
kokino" k. t. p.; la sufikso "il" signifas ilon ( "trancxi" trancher
--"trancxilo" couteau),--sekve sciante la vortojn "trancxi, kombi,
tondi, pafi, sonori, plugi" k. t. p., vi jam mem scias la vortojn
"trancxilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo, plugilo" k. t. p. Da
tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo,
ekzistas ankoraux multaj aliaj.
Rememoru do nun cxion, kion ni diris pri la konstruo de arta lingvo,
kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta estas
almenaux 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio cxi estis nenia
trograndigo. Notu al vi en la memoro tiun cxi grandegan facilecon de
arta lingvo, cxar ni al gxi poste ankoraux revenos.
2.) La dua distingigxa eco de lingvo arta estas gxia _perfekteco_,
kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima ricxeco.
Ke lingvo arta posedos tian econ, tion cxi ankoraux antaux la apero de
la unua arta lingvo antauxvidis kaj antauxdiris cxiuj tiuj eminentaj
kapoj, kiuj rilatis al tiu cxi por la homaro treege grava ideo pli
serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj pensas, ke cxia ecx
plej suprajxa konatigxo kun la esenco de lingvoj artaj malaltigus
ilian honoron kaj indecon. Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel
ekzemple Bacon, Leibnitz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes,
Voltaire, Diderot, Volney, Ampere, Max Mueller k. t. p.,--sed ni
rigardas la citatojn kiel batalilon nur de pseuxdoinstruitaj sofistoj;
tial, ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi cxion nur per la sola
logiko. Ke lingvo arta ne sole povas, se _devas_ esti pli perfekta,
ol lingvoj naturaj, tion cxi komprenos cxiu mem, se li konsideros la
jenon : Cxia lingvo natura konstruigxadis per tia vojo, ke unu ripetadis
tion, kion li auxdis de aliaj; nenia logiko, nenia konscia decido de
la homa inteligenteco tie cxi havis ian forton. Cxian esprimon, kiun
vi multajn fojojn _auxdis_, vi povas uzi, kaj cxian esprimon, kiun vi
ankoraux neniam auxdis, estas al vi malpermesite uzi. Tial ni en cxia
lingvo natura sur cxiu pasxo renkontas la sekvantan aperon : en via
cerbo aperas ia komprenajxo, sed . . . vi ne havas la eblon esprimi
gxin per busxa vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta multvorta
kaj tre neoportuna _priskribo_ de tiu komprenajxo, kiu en via cerbo
ekzistas kiel _unu_ komprenajxo, kiel unu spirita vorto. Tiel ekzemple,
dank'al tio, ke je lavado de tolajxo sin okupas ordinare virinoj, vi
en cxiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprenajxo "lavistino";
sed se _viro_ ekvolos okupadi sin je lavado de tolajxo, vi en tre
multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon,
cxar nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tolajxo, vi neniam
auxdis! Je kuracado gxis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis
kuracistinoj, aux virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la
plimulto da lingvoj ne trovigxis vorto! Por la esprimo de ilia nomovorto
oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj, kaj
kiam vi ankoraux el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon k. t. p.
--tio cxi estas jam tute ne ebla! En cxiu lingvo vi trovos multe da
substantivoj, kiuj ne havas tiun aux alian sekson, tiun aux alian kazon,
tiun aux alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun aux alian
gradon de komparado, tiun aux alian formon; verbojn, kiuj ne havas
tiun aux alian tempon, personon, modon k. t. p.; de tia substantivo vi
ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas fari substantivon
k. t. p. Cxar, ni ripetas, cxiu lingvo natura estas fondita ne sur la
logiko, sed sur la blinda "oni tiel parolas" aux "oni tiel ne parolas"
; sekve cxian komprenajxon, kiu naskigxas en via cerbo, sed por kiu
vi gxis nun vortan esprimon ne auxdis, vi ordinare esprimi ne havas
la eblon kaj vi devas helpi al vi per priskriboj. Sed en lingvo arta,
konscie fondita sur la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron
legxoj de pensado, nenio simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco
de "tia vorto ne havas tiajn formojn aux ne permesas tiajn ideajn
kunigxojn"--en lingvo arta estas tute ne eblaj. Supozu ekzemple, ke
morgaux viro ricevas la eblon naski infanojn aux nutri ilin per siaj
mamoj,--kaj por li tuj ekzistas en la lingvo preta vorto, cxar en
lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de ia vorto por unu sekso kaj
neekzistado por la dua sekso. Supozu, ke morgaux iu elektas al si ian
novan, ecx la plej strangan profesion, ekzemple laboradon je aero,--
por li tuj ekzistas prete vorto, cxar se en lingvo arta nur ekzistas
sufikso por la esprimo de profesio, gxi donas al vi jam la eblon esprimi
_cxian_ profesion, kia nur povus aperi en via cerbo.
Krom tio ne forgesu, ke la perfektigxado de lingvo arta estas
ebla gxis senfineco, cxar _cxiun_ bonan regulon, bonan formon, bonan
esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan
rajton aligi al si, cxian mankon, kiu povus trovigxi en gxi, gxi havas
la rajton plibonigi kaj sxangxi, dum en lingvo natura pri nenio simila
povas esti parolo, cxar tiam lingvo natura transformigxus jam en artan.
Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibonajxoj de lingvo arta
(eksterordinara facileco kaj perfekteco), ekzistas ankoraux aliaj,
pri kiuj ni ne parolos. Ni transiru nun rekte al la _malbonajxoj_ de
lingvo arta. Kiu ecx malmulte devus esti unu vorto cxi tiel] konatigxis
kun lingvo arta kaj havas suficxe da kuragxo por kredi tion, kion li
_vidas_, kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu
povas veni nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun lingvo
natura lingvo arta posedas _neniajn_. Cxiu el vi, vere, havis la okazon
auxdi tre multajn atakojn kontraux lingvo arta; sed kontraux cxiuj tiuj
cxi atakoj ni povas rediri nur unu respondon : cxiuj ili eliras el la
busxo de homoj, kiuj pri lingvo arta havas nenian scion kaj neniam gxin
ecx vidis,--ne sole ne vidis kaj ne esploris, sed ecx neniam logike
enpensigxis pri gxia esenco, kaj anstataux ekpensi pri tio, kion ili
parolas, preferas blinde jxetadi dekstren kaj maldekstren lauxtajn kaj
modajn sed sensencajn frazojn. Se ili ecx iom konatigxus kun lingvo
arta, ili ekvidus, ke iliaj frazoj estas tute falsaj; se ili, ecx
tute ne konatigxante kun la lingvo, simple ekpensus pri gxi teorie,
ili ekvidus, ke cxiuj iliaj frazoj ne havas ecx la plej malgrandan
fundamenton. Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo cxiuj domoj
estas konstruitaj el papero kaj ke cxiuj homoj tie estas sen manoj kaj
sen piedoj,--li povas imponi per tio cxi al la _amaso_, kiu cxiun
vorton elparolitan per auxtoritata tono de scianta sankte kredas; sed
homo _prudenta_ jam de antauxe rilatos al tiuj cxi vortoj tre kritike,
cxar jam en sia sagxo li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por
tiuj cxi frazoj; kaj kiam cxe li restos ia dubo, li simple iros en
la najbaran urbon kaj _rigardos_, kaj tiam li konvinkigxos, ke cxiuj
frazoj, kiujn li auxdis, estas la plej absoluta sensencajxo. Tiel estas
ankaux kun lingvo arta : anstataux blinde ripetadi frazojn, vi bezonas
nur simple _ekpensi_ pri la esenco de tiuj cxi frazoj, kaj vi jam
komprenos, ke ili ne havas ecx la plej malgrandan fundamenton ; kaj se
teoria pripenso estos por vi ankoraux nesuficxa, tiam iru simple kaj
_rigardu_, jxetu okulon en lernolibron de lingvo arta, konatigxu kun la
konstruo de tiu cxi lingvo, profundigxu iom en gxian jam tre ricxan kaj
diversaspecan literaturon, faru ian provon, rigardu la _faktojn_, kiuj
sur cxiu pasxo sin trovas antaux via nazo,--kaj tiam vi komprenos, kia
grandega sensencajxo sin trovas en cxiuj tiuj frazoj, kiujn vi auxdadis
kontraux lingvo arta. Vi auxdis ekzemple frazon "lingvo ne povas esti
kreita en kabineto, kiel viva ekzistajxo ne povas esti kreita en la
retorto de hxemiisto"; tiu cxi frazo sonas tiel bele kaj "sagxe", ke
por la grandega plimulto da homoj gxi jam lasas nenian dubon pri tio,
ke lingvo arta estas infanajxo. Kaj tamen se tiuj cxi homoj havus tiom
da propra kritika kapablo, por meti malgrandan, tre malgrandan demandon
"kial?"--tiam tiu cxi lauxta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj
cxian sencon, cxar ili ekvidus, ke nenia logika respondo ekzistas, ke
tiu cxi frazo estas bele sonanta kolekto da vortoj, kiu ne havas ecx la
plej malgrandan logikan fundamenton. Tute tian saman frazon oni ja povus
uzi ankaux kontraux la arta alfabeto, kiun la homaro jam tiel longe uzas
kun la plej granda utilo por si, kaj kontraux la arta veturado per helpo
de vaporo aux velocipedo, kaj kontraux nia tuta arta civilizacio! Kaj
tiun cxi kaj similajn frazojn la homoj obstine ripetadas cxiun fojon,
kiam aperas ia nova utila ideo. . . . Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi
cxesos regni super la spiritoj de la homoj!
Vi auxdis, ke arta lingvo estas ne ebla, ke en gxi homoj ne
komprenados unu alian, ke cxiu popolo uzados gxin alie, ke en gxi oni
nenion povas esprimi, k. t. p. k. t. p. Se ni turnos atenton, ke cxio
tio cxi estas aferoj, kiujn cxe plej malgranda dozo da honesteco kaj
bona volo cxiu povas facile praktike _trakontroli_, kaj ke cxiuj tiuj
cxi frazistoj simple ne _volas_ trakontroli tion, pri kio ili parolas
kun tia auxtoritata tono, sed pro la aplauxdado de la amaso ili preferas
fermi la okulojn kaj jxetadi koton sur la aferon nur tial, ke gxi estas
nova kaj ankoraux ne moda,--tiam cxiuj tiuj cxi frazoj montrigxas
jam ne sole ridindaj, sed rekte _indignigaj_. Anstataux blinde jxetadi
frazojn, iru kaj _rigardu_,--kaj tiam vi vidos, ke cxiuj viaj vortoj
estas simple senceremonia _mensogado_ : vi ekvidos, ke en efektiveco
lingvo arta fakte de longe _jam ekzistas_, ke homoj de la plej diversaj
nacioj jam longe kun la plej granda utilo por si _uzas_ gxin, ke ili
unu alian _komprenas bonege kaj plej precize_, kiel skribe, tiel ankaux
busxe ; ke homoj de cxiuj nacioj uzas gxin cxiuj _tute egale_; gxia jam
tre ricxa kaj diversaspeca literaturo montros al vi tute okulvideble, ke
cxiuj nuancoj de la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en gxi en
la plej bona maniero. . . . Anstataux blinde babiladi diversan teorian
sensencajxon, iru kaj rigardu la _faktojn_, la longe jam ekzistantajn,
de cxiu facile kontroleblajn sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn,--
kaj tiam por vi restos nenia dubo pri tio, ke iaj motivoj, parolantaj
kontraux la enkonduko de lingvo arta en komunan uzadon, ekzistas
absolute _neniaj_.
Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la komenco de tiu
cxi cxapitro, t. e. ni prezentu al ni, ke kolektigxis kongreso el
reprezentantoj de cxiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon
internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne malfacile
estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antauxvidi ne sole kun tre granda
_kredebleco_, sed ecx kun plena _certeco_ kaj precizeco.
El cxio, kion ni supre diris pri la grandegaj plibonajxoj de la
lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si mem sekvus,
ke esti elektita povas nur lingvo _arta_. Ni supozu tamen por unu
minuto, ke la tuta kongreso malfelicxe konsistos plene el la plej
obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de cxio nova kaj ke al ili venos en
la kapon la ideo pli bone elekti ian en cxiuj rilatoj maloportunan
lingvon _naturan_, ol centoble pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu,
kio tiam estos. Se ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el
la ekzistantaj nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie cxi aperos ne
sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaux la tute natura timo
de cxiu nacio jam simple pro sia ekzistado : cxar estas afero tute
komprenebla, ke tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel internacia,
baldaux ricevos tian grandegan superforton super cxiuj aliaj popoloj, ke
gxi ilin simple dispremos kaj englutos. Sed ni sipozu, ke la delegatoj
de la kongreso jam tute ne atentos tion cxi, aux ke ili, por eviti
reciprokan envion kaj engluton, elektos ian lingvon _mortintan_,
ekzemple la latinan,--kio do tiam estos? Estos tre simple tio, ke la
decido de la kongreso restos simple _malviva litero_ kaj fakte _neniam
atingos efektivigxon_. Cxiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankoraux
pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenaux iom fonda
ellernado de gxi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan
kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn. Ni havus sekve ne
lingvon internacian en la vera senco de tiu cxi vorto, sed nur lingvon
internacian por _la pli altaj klasoj de la societo_. Ke la afero starus
tiel kaj ne alie, tion cxi montras al ni ne sole la logiko, sed tion cxi
jam longe okulvideble montris al ni _la vivo mem_ : en efektiveco la
lingvo latina estas ja de longe jam elektita de cxiuj registaroj kiel
internacia, kaj jam longe en la gimnazioj en cxiuj landoj laux ordono de
la registaroj la junularo devigite dedicxas tutan vicon da jaroj al la
ellernado de tiu cxi lingvo,--kaj tamen cxu ekzistas multe da homoj,
kiuj libere posedas la lingvon latinan? La decido de la kongreso sekve
donus al ni nenion novan, sed aperus nur kiel sencela kaj senfrukta
ripeto de tiu decido, kiu longe jam estas farita kaj ecx efektivigita,
sed sen ia rezultato. En nia tempo nenia decido ecx de plej autoritata
kongreso neniam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton, kiun
gxi havis en la mezaj centjaroj : tiam ne sole por gxia internacieco,
sed ecx por gxia absoluta regxado unuanime staris cxiuj registaroj, la
tuta societo, la tuta cxiopova eklezio, kaj ecx la vivo mem, tiam gxi
prezentis la fundamenton de cxia scienco kaj de cxia scio, tiam al gxi
estis dedicxata la pli granda parto de la vivo, gxi elpusxis per si
cxiujn lingvojn patrajn, gxi estis ellernata kaj prilaborata _devigite_,
jam simple pro tio, ke en siaj patraj lingvoj la instruituloj simple ne
havis la _eblon_ esprimadi sin,--kaj tamen malgraux cxio la lingvo ne
sole falis, sed ecx en sia plej bona tempo gxi estis kaj povis esti nur
apartenajxo de la _elektitaj klasoj_ de la societo! Dume en okazo de
elekto de lingvo _arta_ gxin post kelke da monatoj povus bonege posedi
jam per unu fojo la tuta mondo, _cxiuj_ sferoj de la homa societo, ne
sole la inteligentaj kaj ricxaj, sed ecx la plej malricxaj kaj senkleraj
vilagxanoj.
Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute _ne povas_ elekti ian
alian lingvon krom lingvo arta. Elekti ian lingvon naturan, kiam ni
havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas antaux la lingvoj naturaj
en cxiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan grandegan plibonecon, estas
tia sama malsagxajxo, kiel ekzemple sendi ion el Parizo Peterburgon
per cxevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion cxi per fervojo. Nenia
kongreso povas fari tian elekton; sed se ni ecx supozus, ke la kongreso
tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj
kutimoj, ke gxi tamen faros tian absurdan elekton, tiu cxi elekto per
la forto de la cirkonstancoj tute egale restos malviva litero kaj en la
vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos nesolvita tiel longe,
gxis pli aux malpli frue kolektigxos nova kongreso kaj elektos lingvon
artan.
Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon, al kiu ni
venis, nome : _lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole
kaj nepre nur lingvo arta_.