VII

Nun restas al ni respondi ankoraux unu lastan demandon, nome : En la

_nuna_ minuto Esperanto, vere, aperas kiel _sola_ kandidato por lingvo

internacia; sed cxar kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj

por la elekto de lingvo internacia efektivigxos kredeble ankoraux ne

baldaux, eble post dek kaj eble post cent jaroj, tre povas ja esti, ke

gxis tiu tempo aperos multaj _novaj_ artaj lingvoj, kiuj staros multe

pli alte ol Esperanto, kaj sekve unu el _ili_ devos esti elektita de la

kongreso? Aux eble la kongreso mem arangxos kompetentan komitaton, kiu

okupos sin je la kreo de nova arta lingvo?

Je tio cxi ni povas respondi jenon. La ebleco de apero de nova lingvo

per si mem estas tre duba, kaj komisii al komitato la kreadon de nova

lingvo estus tiel same sensence, kiel ekzemple komisii al komitato verki

bonan poemon. Cxar la kreado de plena, en cxiuj rilatoj tauxga kaj

vivipova lingvo, kiu al multaj sxajnas tia facila kaj sxerca afero, en

efektiveco estas afero tre kaj tre malfacila. Gxi postulas de unu flanko

specialan talenton kaj inspiron kaj de la dua flanko grandegan energion,

paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero.

Multajn niaj vortoj tre mirigos, cxar sxajnas al ili, ke oni bezonas nur

decidi al si, ke tablo ekzemple estos "bam", segxo estos "bim" k. t. p.

k. t. p., kaj lingvo jam estos preta. Kun la kreado de pleneca, tauxga

kaj vivipova lingvo estas tute tiel same, kiel ekzemple kun la ludado

sur fortepiano aux kun la trairado de densega arbaro. Al homo, kiu ne

konas la esencon de muziko, sxajnas, ke nenio estas pli facila, ol

ludi fortepianon,--oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos

ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon,--

vi frapados en la dauxro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos

tutan kompozicion . . . sxajnas, ke nenio estas pli facila; sed kiam li

komencas ludi sian improvizitan kompozicion, cxiuj kun ridego diskuras,

kaj ecx li mem, auxdante la ricevatajn de li sovagxajn sonojn, baldaux

komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne

konsistas en sola frapado de klavoj,--kaj tiu heroo, kiu kun tia

memfida mieno sidigxis antaux la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos

pli bone ol cxiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antaux

la publiko. Al homo, kiu neniam estis en granda arbaro, sxajnas, ke

nenio estas pli facila, ol trairi arbaron de unu fino gxis la dua :

"kio da artifika tie cxi estas? Cxiu infano ja povas tion cxi fari;

oni bezonas nur eniri, iri cxiam rekte antauxen,--kaj post kelke da

horoj aux post kelke da tagoj vi trovos vin en la kontrauxa fino de la

arbaro". Sed apenaux li eniris iom en la profundajxon de la arbaro, li

baldaux tiel perdas la vojon, ke li aux tute ne povas elrampi el la

arbaro, aux post longa vagado li eliras, sed tute, tute ne en tiu loko,

kie li eliri devis. Tiel estas ankaux kun arta lingvo : _entrepreni_ la

kreadon de lingvo, doni al gxi jam antauxe nomon, trumpeti pri gxi al la

leganta mondo--cxio tio cxi estas tre facila,--sed felicxe _fini_

tiun cxi laboron estas tute ne tiel facile. Kun memfida mieno multaj

entreprenas tian laboron; sed apenaux ili iom enprofundigxis en gxin,

ili aux ricevas senordan kolekton da sonoj sen ia difinita plano kaj sen

ia indo, aux ili pusxigxas je tiom da malhelpoj, je tiom da reciproke

kontrauxparolantaj postuloj, ke ili perdas cxian paciencon, jxetas la

laboron kaj jam plu ne montras sin antaux la publiko.

Ke la kreado de tauxga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila

afero, kiel al multaj sxajnas, oni povas interalie la plej bone vidi

el la sekvanta fakto : oni scias, ke gxis la apero de Volapuek kaj

Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon

internacian; ne malmulte da provoj aperis ankaux post la apero de

la diritaj du lingvoj; grandegan serion da nomoj de tiuj cxi provoj

kaj iliaj auxtoroj vi trovos en cxia historio de la ideo de lingvo

internacia; tiuj cxi provoj estis farataj kiel de privataj personoj,

tiel ankaux de tutaj societoj; ili englutis grandegan multon da laboroj

kaj kelkaj el ili englutis ankaux tre grandajn kapitalojn;--kaj

tamen el tiu cxi tuta grandega nombro nur _du_, sole nur _du_ atingis

efektivigxon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon! Sed ankaux tiuj cxi

du aperis nur _okaze_, dank' al tio, ke unu el la auxtoroj ne sciis pri

la laborado de la dua. La auxtoro de la lingvo Esperanto, kiu dedicxis

al sia ideo sian tutan vivon, komencante de la plej frua infaneco, kiu

kun tiu cxi ideo kunkreskigxis kaj estis preta cxion oferi al gxi,

konfesas mem, ke lian energion subtenadis nur tiu konscio, ke li kreas

ion tian, kio ankoraux neniam ekzistis, kaj ke la malfacilajxoj, kiujn

li renkontadis en la dauxro de sia laborado, estis tiel grandaj kaj

postulis tiom multe da pacienco, ke se Volapuek estus aperinta 5-6

jarojn pli frue, kiam Esperanto ne estis ankoraux finita, li (la auxtoro

de Esperanto) certe perdus la paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon

super sia lingvo, malgraux ke li tute bone konsciis la grandegan

plibonecon de sia lingvo antaux Volapuek.

El cxio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la tuta mondo scias,

ke du tute plenaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, estas tre dube, ke

trovigxu iu, kiu entreprenus nun similan Sizifan laboron de la komenco

kaj havus suficxe da energio, por alkonduki gxin al felicxa fino, tiom

pli ke lin ne vigligus la espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam

ekzistas. Kiom malmulte da espero havus tia entreprenanto, oni vidas

la plej bone el tiuj tre multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post

Esperanto : malgraux ke la auxtoroj havis antaux si jam tute pretan

modelon, laux kiu ili povis labori, nenia el tiuj cxi provoj ne sole ne

eliris el la regiono de projektoj, sed ecx jam el tiuj cxi projektoj

mem oni klare vidas, ke se iliaj auxtoroj, havus la paciencon kaj povon

alkonduki ilin gxis fino tiuj cxi laboroj prezentigxus ne pli bone,

sed kontrauxe, multe _malpli bone_ ol Esperanto. Dum Esperanto bonege

kontentigas _cxiujn_ postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo

internacia (eksterordinara facileco, precizeco, ricxeco, natureco,

vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k. t. p.), cxiu el tiuj projektoj

penas plibonigi _unu_ ian flankon de la lingvo, oferante por tio cxi

kontrauxvole cxiujn _aliajn_ flankojn. Tiel ekzemple multaj el la

plej novaj projektistoj uzas la sekvantan ruzajxon : sciante, ke la

publiko taksos cxiun projekton konforme al tio, kiel al gxi rilatos

la instruitaj _lingvistoj_, ili zorgas ne pri tio, ke ilia projekto

estu efektive tauxga por io en la praktiko, sed nur pri tio, ke gxi

en la unua minuto faru bonan impreson sur la lingvistojn; por tio ili

prenas siajn vortojn preskaux tute sen ia sxangxo el la plej gravaj

jam _ekzistantaj_ lingvoj naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia

projektita lingvo, la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo

komprenis tiun cxi frazon multe pli facile ol on Esperanto,--kaj

la projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke ilia "lingvo" (se ili

iam finos gxin) estos _pli bona_ ol Esperanto. Sed cxiu prudenta homo

tuj konvinkigxas, ke tio cxi estas nur _iluzio_, ke al la _malgrava_

principo, elmetita pro montro kaj allogo, tie cxi estas oferitaj la

principoj plej _gravaj_ (kiel ekzemple la facileco de la lingvo por

la nekleruloj, fleksebleco, ricxeco, precizeco k. t. p.), kaj ke se

simila lingvo ecx povus esti iam finita, gxi en la fino absolute nenion

donus! Cxar se la plej grava merito de lingvo internacia konsistus en

tio, ke gxi kiel eble plej facile estu tuj komprenata de la instruitaj

_lingvistoj_, ni ja por tio cxi povus simple preni ian lingvon, ekzemple

la latinan, _tute sen iaj sxangxoj_,--kaj la instruitaj lingvistoj

gxin ankoraux pli facile komprenos per la unua fojo! La principo de kiel

eble plej malgranda sxangxado de la naturaj vortoj ne sole estis bone

konata al la auxtoro de la lingvo Esperanto, sed gxuste de _li_ la novaj

projektistoj ja prenis tiun cxi principon : sed dum Esperanto prudente

kontentigas tiun cxi principon _laux mezuro de ebleco_, penante plej

zorge, ke gxi ne kontrauxagadu al aliaj _pli gravaj_ principoj de lingvo

internacia, la projektistoj turnas la lutan atenton _nur_ sur tiun cxi

principon, kaj cxion alian, nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel

oferon, cxar kunigi kaj konsentigi inter si _diversajn_ principojn ili

ne povas kaj ecx ne havas deziron, cxar ili ecx mem ne esperas doni ion

pretan kaj tauxgan, sed ili volas nur fari efekton.

El cxio supredirita vi vidas, ke ne ekzistas ecx la plej malgranda

kauxzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpusxus Esperanton,--

tiun lingvon, en kiun estas enmetita tiom da talento, tiom da oferoj kaj

tiom da jaroj da pacienca kaj varmege aldonita laboro, la lingvon, kiu

en la dauxro de multaj jaroj estas jam elprovita en cxiuj rilatoj kaj

en la praktiko tiel bonege plenumas cxion tion, kion ni povas atendi de

lingvo internacia. Sed por vi, estimataj auxskultantoj, tio cxi estas

ne suficxa : vi deziras, ke ni donu al vi plenan kaj senduban logikan

_certecon_ pri tio, ke la lingvo Esperanto ne havos konkurantojn.

Felicxe ni trovas nin en tia situacio, ke ni povas doni al vi tiun cxi

plenan certecon.

Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en gxia _gramatiko_, tiam

de la momento de la apero de Volapuek la demando de lingvo internacia

estus solvita por cxiam kaj iaj konkurantoj al la lingvo Volapuek aperi

jam ne povus; cxar malgraux diversaj eraroj la gramatiko de Volapuek

estas tiel facila kaj tiel simpla, ke doni ion multe pli facilan kaj pli

simplan oni jam ne povus. Lingvo nova povus diferenci de Volapuek nur

per kelkaj _bagateloj_, kaj cxiu komprenas, ke pro _bagateloj_ neniu

entreprenus la kreadon de nova lingvo, kaj la mondo pro bagateloj ne

rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon. En la ekstrema okazo

la estonta akademio aux kongreso farus en la Volapueka gramatiko tiujn

negrandajn sxangxojn, kiuj montrigxus utilaj, kaj lingvo internacia sen

ia dubo restus Volapuek, kaj cxia konkurado estus por cxiam esceptita.

Sed lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankaux el _vortaro_,

kaj la ellernado de la vortaro postulas en lingvo arta cent fojojn

pli da tempo, ol la ellernado de la gramatiko. Dume Volapuek solvis

_nur_ la demandon de la gramatiko, kaj la vortaron gxi lasis tute sen

atento, doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj vortoj,

kiujn cxiu nova auxtoro havus la rajton elpensi al si laux sia propra

deziro. Jen kial jam en la komenco mem de la ekzistado de Volapuek

ecx la plej fervoraj Volapuekistoj nature timis, ke morgaux aperos

nova lingvo, tute ne simila je Volapuek kaj inter la ambaux lingvoj

komencigxos batalado. Tute alia afero estas kun Esperanto : oni scias--

kaj tion cxi ecx por unu minuto nenia esploranto neas,--ke Esperanto

solvis ne sole la demandon de la gramatiko, sed ankaux la demandon de

la vortaro, sekve ne unu _malgrandan parton_ de la problemo, sed la

_tutan_ problemon. Kio do en tia okazo restis por fari al la auxtoro

de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus jam nenio ol . . .

eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu al ni efektive, ke

nun, malgraux la jam ekzistanta, bonega en cxiuj rilatoj, cxiuflanke

elprovita, havanta jam multegon da adeptoj kaj vastan literaturon lingvo

Esperanto, aperis tamen homo, kiu decidis dedicxi tutan serion da jaroj

al la kreado de nova lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron

gxis la fino kaj ke la lingvo proponita de li montrigxas efektive pli

bona ol Esperanto,--ni rigardu do, kian vidon havus tiu cxi lingvo.

Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon esprimi

en la plej preciza maniero cxiujn nuancojn de la homa penso, konsistas

tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti ellernita en duono da

horo,--tiam kion la nova auxtoro povus doni pli bonan? En ekstrema

okazo li donus eble anstataux 16 reguloj 15 kaj anstataux 30 minutoj

da laborado postulus 25 minutojn? Cxu ne vere? Sed cxu deziros iu pro

tio cxi krei novan lingvon kaj cxu la mondo pro tia bagatelo rifuzos

la jam ekzistantan kaj cxiuflanke elprovitan? Sendube ne; en ekstrema

okazo la mondo diros : "se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona

ol en Esperanto, ni tiun cxi bagatelon enkondukos en Esperanton kaj la

afero estos finita". Kia estos la vortaro de tiu cxi lingvo? En la nuna

tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne

povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre

el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo; tio cxi

estas ne por tio, ke--kiel opinias multaj pli novaj projektistoj--

la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu cxi

lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj lingvistoj

ludas la _lastan_ rolon, cxar por ili ja tia lingvo estas _malplej_

bezona), sed pro aliaj, pli gravaj kauxzoj. Tiel ekzemple ekzistas

grandega nombro da vortoj tiel nomataj "fremdaj", kiuj en cxiuj lingvoj

estas uzataj egale kaj al cxiuj estas konataj sen ellernado kaj kiujn ne

uzi estus rekta absurdo; al ili unisone devas soni ankaux cxiuj aliaj

vortoj de la vortaro, cxar alie la lingvo estus sovagxa, sur cxiu pasxo

estus kunpusxigxo de elementoj, malkomprenigxoj, kaj la konstanta regula

ricxigxado de la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankoraux diversaj

aliaj kauxzoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el tiaj

vortoj kaj ne el aliaj, sed pri tiuj cxi kauxzoj, kiel tro specialaj,

ni tie cxi detale ne parolos. Estos suficxe, se ni nur diros, ke cxiuj

plej novaj esplorantoj akceptas tiun cxi legxon por la vortaro kiel

allasantan jam nenian dubon. Kaj cxar la lingvo Esperanto gxuste per tiu

cxi legxo sin gvidis kaj cxar cxe tiu cxi legxo granda arbitro en la

elekto de vortoj ekzisti ne povas, restas la demando, kion do povus al

ni doni auxtoro de nova lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al

tiu aux alia vorto oni povus doni pli oportunan formon,--sed da tiaj

vortoj ekzistas tre nemulte. Tion cxi oni la plej bone vidas el tio, ke

kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi prenus, vi

trovos en cxiu el ili almenaux 60% da vortoj, kiuj havas tute tiun saman

formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi al tio cxi ankoraux aldonos, ke

ankaux la restaj 40% da vortoj diferencas de la Esperanta formo pleje

nur tial, ke la auxtoroj de tiuj projektoj aux ne turnis atenton sur

diversajn principojn, kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj,

aux simple sxangxis la vortojn tute sen ia bezono,--vi facile venos al

la konkludo, ke la _efektiva_ nombro da vortoj, al kiuj oni anstataux

la formo Esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol

iajn 10%. Sed se en la Esperanta gramatiko oni preskaux nenion povas

sxangxi kaj en la vortaro oni povus sxangxi nur iajn 10% da vortoj,

tiam estas la demando, kion do prezentus per si la _nova_ lingvo, se

gxi iam estus kreita kaj se gxi efektive montrigxus kiel lingvo tauxga

en cxiuj rilatoj? Tio cxi estus ne nova lingvo, sed nur iom sxangxita

lingvo Esperanto! Sekve la tuta demando pri la estonteco de la lingvo

internacia alkondukigxas nur al tio, cxu Esperanto estos akceptita

sensxangxe en gxia _nuna_ formo, aux en gxi estos faritaj iam iaj

sxangxoj! Sed tiu cxi demando por la esperantistoj havas jam nenian

signifon; ili protestas nur kontraux tio, se _apartaj_ personoj volas

sxangxi Esperanton laux sia bontrovo; sed se iam auxtoritata kongreso

aux akademio decidos fari en la lingvo tiajn aux aliajn sxangxojn, la

esperantistoj akceptos tion cxi kun plezuro kaj nenion perdos de tio

cxi : ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan malfacilan

lingvon, sed ili bezonos nur oferi unu aux kelkajn tagojn por la ellerno

de tiuj sxangoj en la lingvo, kiuj estos faritaj, kaj la afero estos

finita.

La esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion

_tiom_ perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontrauxe : kiam

efektivigxos auxtoritata kongreso, pri kiu oni scios, ke gxia decido

havos _forton_ por la mondo, la esperantistoj _mem_ proponos al gxi

difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj

farus en gxi cxiujn utilajn plibonigojn, se ecx por tio cxi oni devus

sxangxi la lingvon gxis plena nerekonebleco; sed cxar ekzistas nenia

eblo antauxvidi, cxu tiu cxi laboro entute sukcesos al la komitato,

cxu gxi ne dauxros senfinan serion da jaroj, cxu gxi en konsenteco

estos alkondukita al felicxa fino kaj cxu la finita laboro en la

praktiko montrigxos tute tauxga, sekve kompreneble estus tre malsagxe

kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se gxi pro la problema

_estontajxo_ rifuzus la faktan kaj en cxiuj rilatoj finitan kaj

elprovitan _nunajxon_; sekve se ecx la kongreso venus al la konkludo, ke

Esperanto ne estas bona, gxi povus decidi nur la jenon : akcepti _dume_

la lingvon Esperanto en gxia nuna forma kaj _paralele_ kun tio cxi

difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu cxi lingvo aux

je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo

montrigxus, ke la laborado de la komitato estas felicxe alkondukita

al fino kaj post multaj provoj montrigxis tute tauxga, nur tiam oni

povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata

kaj anstataux gxi eniras en la vivon la formo nova. Cxiu prudenta

homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve

se ni ecx supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne

Esperanto, sed ia alia ankoraux ellaborota lingvo, en cxia okazo la vojo

al tiu lingvo nepre devas konduki tra _Esperanto_.

Sekve resumante cxion, kion ni diris de la komenco gxis la nuna

minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al la sekvantaj

konkludoj :

1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan

utilon;

Fundamenta Krestomatio · 第 58 / 218 题