Cxu lingvo internacia estas bezona? Tiu cxi demando per sia
naiveco elvokos ridon cxe la estontaj generacioj, tiel same kiel niaj
samtempuloj ekridus ekzemple cxe la demando "cxu posxto estas bezona"?
La plimulto de la inteligenta mondo jam nun trovos tiun cxi demandon
tute superflua; tamen pro konsekvenco ni metas tiun cxi demandon
dank'al tio, ke ekzistas ankoraux multe da homoj, kiuj respondas je
tiu cxi demando per "ne". La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj cxi
homoj elmetas, estas sekvanta : "lingvo internacia detruos la lingvojn
naciajn kaj la naciojn". Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la
kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfelicxo
por la homaro, se en unu bela tago montrigxus, ke ne ekzistas jam plu
nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu cxiuhoma familio kun unu
cxiuhoma lingvo. Sed ni supozu, ke tio cxi efektive estus io terura,
kaj ni rapidos trankviligi tiujn cxi sinjorojn. Lingvo intornacia
deziras nur doni al la homoj de _malsamaj_ popoloj, kiuj staras unu
antaux alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed gxi neniel
intencas enmiksigxi en la internan vivon de la popoloj. Timi, ke lingvo
internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel
ekzemple timi, ke la posxto, kiu donas al homoj malproksimaj unu de
alia la eblon komunikigxadi, minacas neniigi la busxajn interparoladojn
inter la homoj! "Lingvo internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute
malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas. Se ni supozus,
ke farigxus iam kunfluigxo de la homoj en unu cxiuhoman popolon, en tiu
cxi "malfelicxo" (kiel nomos gxin la naciaj sxovinistoj) estos kulpa
ne la lingvo internacia, sed la aliigxintaj konvinkoj kaj opinioj de
la homoj. _Tiam_ efektive la lingvo internacia faciligos al la homoj
la atingon de tio, kio antauxe estos principe decidita de ili kiel
dezirinda; sed se la celado al kunfluigxo ne naskigxos cxe la homoj
_memstare_, la lingvo internacia per si mem certe ne volos _altrudi_
al la homoj tian unuigxon. Lasante tute flanke la demandon pri la
dezirindeco aux nedezirindeco de nacia sxovinismo, ni notos nur tion,
ke celadon al lingvo internacia ne devas escepti ecx la plej varmega
blinda sxovinismo; cxar la rilato inter celado al lingvo internacia kaj
inter nacia sxovinismo estas tia sama, kiel inter nacia patriotismo
kaj amo al sia familio : cxu iu povas diri, ke la pligrandigo de
reciprokaj komunikigxoj kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando
(celado _patriota_) minacas per io al la amo _familia_? Per si mem la
lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed
kontrauxe, gxi sendube devas konduki al ilia granda fortigxado kaj plena
ekflorado : dank' al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn,
oni nun malofte povas renkonti homon, kiu posedus perfekte sian patran
lingvon, kaj la lingvoj mem, konstante kunpusxigxante unuj kun la aliaj,
cxiam pli kaj pli konfuzigxas, kripligxas kaj perdas sian naturan
ricxecon kaj cxarmon; sed kiam cxiu el ni devos ellernadi nur _unu_
fremdan lingvon (kaj ankoraux tre facilan), cxiu el ni havos la eblon
ellerni sian lingvon fonde, kaj cxiu lingvo, liberigxinte de la premado
de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola cxiujn fortojn de
sia popolo, disvolvigxos baldaux plej potence kaj brile.
La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia, estas
la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj
_naciaj_ kaj ke tiam la homoj ne _alproksimigxos_ al si reciproke, sed
simple ia unu popolo _dispremos_ kaj _englutos_ cxiujn aliajn popolojn,
dank' al la grandega superforto, kiujn gxi ricevos super cxiuj aliaj
popoloj. Tiu cxi motivo estas ne tute senfundamenta; sed gxi povas esti
elmetita nur kontraux tia aux alia nepripensita kaj malgxusta _formo_
de lingvo internacia. Tiu cxi motivo kompreneble perdas cxian signifon,
se ni turnos atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos nur ia
_neuxtrala_ lingvo, kiel ni malsupre montros.
Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco
aux neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu cxi punkto
ni parolos malsupre), se ni supozos, ke la enkonduko de tia lingvo
dependas nur de nia _deziro_, kaj se ni esceptos ian kriantan erarpasxon
en la _elekto_ de la lingvo, cxiu devas konsenti, ke pri _malutilo_ de
lingvo internacia neniel povas esti ecx la plej malgranda parolo. Sed
la _utilo_, kiun tia lingvo alportus al la mondo, estas tiel grandega
kaj videbla por cxiu, ke pri tio cxi ni propre ne bezonus paroli. Tamen
_kelke_ da vortoj ni diros pri tio cxi, se ecx simple pro pleneco de nia
analizo.
Cxu vi ekpensis iam pri tio, _kio_ propre levis la homaron tiel
neatingeble alte super cxiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas
konstruitaj laux tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan nian altan
kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto : al la _posedado
de lingvo_, kiu ebligis al ni la _intersxangxadon de pensoj_. Kio estus
kun ni, fieraj regxoj de la mondo, se ni ne povus _lingve komunikigxadi_
unuj kun aliaj, se sian tutan scion kaj inteligentecon cxiu el ni
devus de la komenco mem ellaboradi al si mem, anstataux faradi uzon
--dank' al intersxangxo de pensoj--de la jam pretaj fruktoj de la
sperto kaj diversaj scioj de tutaj miljaroj, de tutaj milionoj kaj
miliardoj da aliaj similaj al ni kreitajxoj? Ni tiam ecx per unu plej
malgranda sxtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj, kiuj nin
cxirkauxas kaj kiuj estas tiel sensagxaj kaj senhelpaj! Forprenu de
ni la manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas, sed lasu al ni nur la
povadon intersxangxadi la pensojn,--kaj ni restos tiuj samaj regxoj
de la naturo kaj ni konstante kaj senfine perfektigxados; sed donu
al cxiu el ni ecx centon da manoj, donu al ni ecx centon da diversaj
gxis nun ne konataj sentoj kaj povoj, sed forprenu de ni la povon de
intersxangxado de pensoj--kaj ni restos sensagxaj kaj senhelpaj
bestoj. Sed se la tre neplena kaj tre limigita ebleco de intersxangxo
de pensoj havis por la homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio,
kian grandegan kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la homaro
tiu lingvo, kiu farus la intersxangxadon de pensoj _plena_, kaj dank'
al kiu ne sole A havus la eblon komprenigxadi kun B, C kun D, E kun
F, sed _cxiu_ el ili povus komprenigxadi kun _cxiu_ el la aliaj! Tuta
cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian
grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo
internacia! Ni prenu kelkajn malgrandajn ekzemplojn. Ni penas tradukadi
la verkojn de cxiu nacio en la lingvojn de cxiuj aliaj nacioj; sed tio
cxi englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono kaj
tamen malgraux cxio ni povas traduki nur la plej sensignifan parton de
la homa literaturo, kaj la grandega plimulto de la homa literaturo kun
ricxaj provizoj da diversaj pensoj por cxiu el ni restas neakirebla. Sed
kiam ekzistus lingvo internacia, tiam cxio, kio aperas en la regiono de
la homa penso, estus tradukata nur en tiun cxi _unu_ neuxtralan lingvon
kaj multaj verkoj estus skribataj rekte en tiu cxi lingvo, kaj cxiuj
produktoj de la homa spirito farigxus akireblaj por cxiu el ni. Por la
perfektigado de tiu aux alia brancxo de la homaj scioj ni arangxas sur
cxiu pasxo internaciajn kongresojn,--sed kian mizeran rolon ili ludas,
kiam partopreni en ili povas ne tiu, kiu efektive kun utilo dezirus ion
auxdi, ne tiu, kiu efektive ion gravan volus komuniki, sed nur tiu,
kiu scias babiladi en kelkaj lingvoj. Nia vivo estas mallonga kaj la
scienco estas vasta; ni devas lerni, lerni, lerni! Al la lernado ni
povas dedicxi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj
junulajn jarojn; sed ho ve! granda parto de tiu cxi kara tempo foriras
tute neproduktive por la ellernado de lingvoj! Kiom multe ni gajnus,
se, dank' al ekzistado de lingvo internacia, ni povus la tutan tempon,
dedicxatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dedicxi al la
lernado de efektivaj kaj pozitivaj _sciencoj_! Kiel alte tiam levigxus
la homaro! . . .
Sed ni ne parolos plu pri tiu cxi punkto, cxar kiel ajn cxiu el niaj
auxskultantoj rilatus al tiu aux alia _formo_ de lingvo internacia, ni
dubas, cxu trovigxos inter ili ecx unu, kiu dubus la _utilecon mem_
de tia lingvo. Sed cxar al multaj homoj, kiuj ne kutimis donadi al si
precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare sxajnas,
ke se ili ne aprobas tiun aux alian formon de ia ideo, ili nepre devas
ataki la ideon mem entute,--tial ni, pro sistemeco de nia analizo,
petas cxiun el la estimataj auxskultantoj antaux cxio noti al si bone
en la memoro, ke pri la utileco de lingvo internacia _entute_--se tia
estus enkondukita--li ne dubas. Ekmemoru do, sinjoroj, bone la unuan
konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu cxi
konkludo vi konsentas, nome :
La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus komprenigxadi
inter si la homoj de cxiuj landoj kaj popoloj, alportus al la
homaro grandegan utilon.