13) Por montri direkton, la vortoj ricevas la finigxon de la
akuzativo.
14) Cxiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se
ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian
nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion "je", kiu
memstaran signifon ne havas. Anstataux la prepozicio "je" oni povas
ankaux uzi la akuzativon sen prepozicio.
15) La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t. e. tiuj, kiujn la plimulto
de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto
sen sxangxo, ricevante nur la ortografion de tiu cxi lingvo; sed cxe
diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi sensxangxe nur la
vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu cxi lasta laux la
reguloj de la lingvo Esperanto.
16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti
forlasata kaj anstatauxigata de apostrofo.
* * * * *
AL LA HISTORIO DE LA PROVOJ DE
LINGVOJ TUTMONDAJ DE LEIBNITZ GXIS LA
NUNA TEMPO
Publika parolado, havita en la Nurnberga klubo de instruistoj
la 11 de Novembro 1884 do L. EINSTEIN. (El la "Bayerische Lehrer-
Zeitung" No. 11 kaj 12 1885.)
Jam de 200 jaroj kun rilate malgrandaj interrompoj estis farataj
provoj krei lingvon internacian, kaj la deziro de komuna lingvo por
cxiuj homoj estis esprimita ecx jam antaux pli ol 2000 jaroj de la
profeto Zefaniah. Tiu cxi deziro havas ankaux tre gravan fundamenton;
cxar de cxiam la babilona konfuzo de lingvoj estis granda malhelpo
al la spirita komunikigxo inter la nacioj. En nia tempo, kiam la
interkomunikigxo de la popoloj per la telegrafoj, vaporsxipoj kaj
fervojoj grandigxis en maniero neniam supozita, ankaux la ellernado de
la lingvoj de cxiuj tiuj cxi popoloj farigxis bezono de la bone edukitaj
kaj precipe de la komercistoj; sed tiu cxi lernado estas tiel malfacila
kaj tempon deprenanta, ke gxi pleje devas esti farata kun perdo por la
aliaj regionoj de scienco, kaj tial la postulado de unu lingvo komuna,
akceptita de cxiuj edukitaj homoj, anstatauxanta cxiujn aliajn fremdajn
lingvojn, montras sin des pli pravigita. Oni povus tial atendi, ke tia
elpenso estos de la homaro akceptita kun la plej granda plezuro! Sed tiu
cxi ideo entute en la publiko ne estas tiel hejme, kiel gxi devus esti,
kontrauxe, ni renkontas, ecx en sferoj, kie ni devus gxin atendi la plej
malmulte, antaux cxio la antauxjugxon, ke enkonduki unu lingvon por
cxiuj homoj estas simple afero ne ebla. Tamen la argumentoj, per kiuj
oni kontraux tio cxi batalas, estas aluzeblaj nur por lingvoj naturaj
kaj neniel por lingvo arta, kiun oni devas rigardi nur kiel arte laux
la modeloj de la lingvoj naturaj kreitan "elekton de la plej bona".
Cetere mi trovis, ke vera kompreno de tiu cxi objekto nur tiam povas
esti atingita kun utilo, kiam ni antauxe okupos nin iom je la preparaj
laboroj, kiuj antauxiris al la nuna sistemo de lingvo tutmonda.
Tie cxi ne estas al mi eble doni detalan priskribon de tiuj cxi
cxirkaux 60 provoj; estas suficxe, se ni nur enkomune vidos, kio cxio
estis farita en tiu cxi rilato, kaj kiajn rimedojn oni cxiufoje volis
uzi, por cxiujn homojn lingve unuigi. Dume el cxiuj tiuj cxi penoj
montrigxas la instruo, kiu ankaux en aliaj aferoj pruvigxas, ke la
grandajn verojn oni atingas ne per tre malgranda kosto, sed ke al tio,
kion oni fine konfesas kiel "mirinde simpla", oni proksimigxis cxiam per
malrapidaj kaj malfacilaj flankaj vojoj nur iom post iom kaj pasxo post
pasxo.
Oni vidas ordinare en Leibnitz la patron de la "ideo de lingvo
tutmonda"; tiu cxi publikigis sian ideon pri la "Pazigrafio aux la arto
fari sin komprenebla per komunaj skribaj signoj al cxiuj nacioj de
la tero, en kiaj ajn malegalaj lingvoj ili parolas, se ili nur konas
tiujn cxi komunajn signojn" la unuan fojon en la jaro 1666 en latina
disertacio (Dissertatio de arte combinatoria, Lipsiae 1666). Tiu cxi
ideo ankaux okupis la grandan pensanton gxis la fino de lia vivo,
kvankam li en tio cxi venis al nenio, krom senfruktaj iniciatoj. Tamen
oni povas jam la hieroglifojn rigardi kiel specon de pazigrafio, kiel
ankaux la hxinajn signojn de skribado, kiujn uzas pli ol triono de la
tuta homaro, malgraux iliaj preskaux nevenkeblaj malfacilajxoj. Cxar tiu
cxi idea skribado, konsistanta el cxirkaux 40 000 signoj, en kiu per unu
komuna simbola signo estas esprimata tiu sama penso aux komprenajxo,
kiu, estante elparolata, en cxiu lingvo sonus alie, povas tial esti
legata en cxiu lingvo, kaj la Hxino tial ankaux legas siajn skribajn
signojn cxiam en sia dialekto, kaj la aliaj popoloj de Azio legas tiujn
samajn signojn en ilia lingvo. Tiuj cxi popoloj reciproke sin tiel ne
komprenas per sia lingvo, sed komprenas sin per sia skribado, oni povus
diri, per la Azia pazigrafio. [Piednoto: V. D-ro Albert Wild : "Ueber
Geschichte der Pasigraphie und ihre Fortschritte in der Neuzeit".
Muenchen 1861. (Aparta represo el la "Chronik der Gegenwart".)]
Tiaj kredeble estis la konsideroj, kiuj jam en la jaro 1668 igis la
episkopon John Wilkins eldoni sian grandiozan pazigrafian provon, kiun
prezentas al ni en bonega maniero Max Mueller en la 2a volumo de siaj
"Lekcioj pri la scienco de la lingvo", el kiuj ni vidas, ke tie la ideoj
kun siaj signoj estis orditaj laux specoj kaj dividitaj en klasojn, tiel
ke de la komuna oni venadis al la aparta kaj de tie cxi per cxiam pli
precizaj specialigadoj oni venadis fine al la plej speciala, kion oni
volis esprimi en tia maniero. [Piednoto: John Wilkins, An Essay towards
a real character and philosophical language, 1898.]
Sed jam Leibnitz esprimas sin malfavore pri gxi pro la multego da
signoj kaj pro la malfacileco de ilia uzado por la intencita celo, kaj
Max Mueller mem montras al ni, kiel Wilkins fine, kvazaux kondukita de
natura instinkto, venis al la vera, nome al "lingvo vorta", kaj tiun cxi
vojon oni devus nur iri plu, por sxpari al la homaro ducentjaran vanan
penadon kun fantomo pazigrafia.
Sed kiel ecx tia granda pensanto, kiel Leibnitz, sin movadis ankoraux
en mallumaj antauxsentadoj, oni vidas el tio, ke li ankoraux ecx ne
povis klare sin esprimi pri ia ideo de lingvo tutmonda; cxar li diris
pri la laboroj de Wilkins kaj de Dalgarno, ke la cxefa afero, kiu
tie cxi estas bezona, la eltrovo de komunaj signoj por cxiu objekto
kaj cxiu ideo, al ili ankoraux ne prosperis. Tiaj signoj laux lia
opinio devis esti similaj je la signoj de la algebro, kaj sxajnis al li
necese, se oni volis tute atingi la celon, elpensi ion en la maniero
de alfabeto de la homaj pensoj, el kio cetere Immanuel Niethammer
(1808) volas tiri la konkludon, ke Leibnitz per tio cxi jam pensis
"fonetikan lingvon vortan". [Piednoto: D. S. Chofrin, amusements liter.
vol. I p. 28.--En aparta traktato : "Geschichte und Empfehlung einer
allgemeinen Schriftzeichensprache" (v. Leibnitz Werke nach Raspe, vol
II p. 615-653). Leibnitz ecx klare komprenigas, ke por cxiuj ideoj oni
devas akcepti karakterajn nombrojn k.c.]
Jam antaux Wilkins D-ro Joh. Joach. Becher (1661) proponis numeri
la vortojn de tuta vortaro kaj tiujn cxi nombrojn uzi kiel komunan
lingvon de skribado. Sed sendube estas pruvite, ke nur de la tempo de
Leibnitz la ideo krei pazigrafion ricevis dece radikojn kaj okupis parte
apartajn instruitulojn, parte instruitajn akademiojn kaj registarojn.
En Germanujo, Francujo, Anglujo, Hispanujo, Hungarujo, Rusujo, Danujo
k. c. estis faritaj multaj provoj kaj proponoj por la atingo de tiu
cxi celo, kaj ankoraux en la jaro 1811 la akademio de sciencoj en
Kopenhago difinis premion por la plej bona prezento de facila kaj
praktike efektivigebla pazigrafio.
Sed tiel same kiel Wilkins kaj Dalgarno, ne venis al la celo ankaux
Anastasius Kirchner (1665), Peter Porele (1667) aux Joh. Upperdorf
(1679-80), ankaux Andreas Mueller (1681), kiu havis la intencon krei
universalan lingvon, fonditan sur la hxina lingvo kaj gxiaj signoj de
skribado, kaj ne pli bone prosperis al Joh. Caramuel von Lobkowitz
(1687), kiel ankaux al lia antauxiranto la jezuito Besuier (1684), aux
al lia postiranto David Solbrig (1725). En la jaro 1772 la hungaro
Kalmar de Taboltzafo en sia verko reduktis la tutan sumon de la homaj
ideoj al cxirkaux 500 fundamentaj kaj komunaj, cxe kio li uzis skribajn
signojn de cxiuj popoloj, sed precipe malabarajn. Tiu cxi universala
signa skribado, kiu sekve prave portis la nomon "pazigrafio", estis
tamen tiel malfacila, ke nur la senlaca Boyle povis gxin tute ekposedi.
Post tiu cxi verko sekvis ankoraux multaj, kiel ekzemple de
Chr. G. Berger "Plan zu einer allgemeinen Rede--und Schriftsprache
fuer alle Nationen" (Berlin 1779) kaj Delormel (1795), la pazigrafio de
Vater (Wien 1795), la pazigrafio de M. de Maimieux (Paris 1797), kiu
ankaux estas fondita sur la numerado de la vortoj, kiel ankaux en tiu
sama tempo M. Budet kaj M. Chambry.
Cxiuj tiuj cxi havis nenian sukceson, gxis en la jaro 1796 la glora
instruisto de surdamutaj, Sicard, kun granda pompo antauxanoncis
oportunan pazigrafion, kiu, atendita kun granda senpacienco, estis
eldonita en la oficejo de pazigrafio en Parizo en la lingvoj germana
kaj franca du jarojn post gxia antauxanonco. Kvankam li certigis, ke li
bezonas nur 12 signojn, nomitajn "gamoj", li tamen uzis da ili multe
pli multe, por ordigi multajn vortojn, helpajn verbojn kaj ideojn,
kiujn li dividis en 3 cxefajn apartajxojn kaj poste ankoraux en klasojn
kaj subklasojn, kaj al kiuj estis ankoraux bezonaj diversaj linioj kaj
punktoj. La vortaro servas al cxiu en lia propra lingvo, sed estas en
sia konstruo tre vasta, kaj kiel ajn genia la sistemo estas--cxar
nenia havis tian difinitecon--, ankaux tie cxi la ellernado kostis
multan kaj grandan laboradon.
Post tio cxi la bone konata en sferoj pedagogaj lingvisto Wolke,
profesoro de la universitato en S. Peterburgo, publikigis en la jaro
1797 en Dessaux sian propran elpenson de interkomunikigxa skriba lingvo,
kiu konsistis en tio, ke cxiu lingvo postulis apartan leksikonon, kiu
devis enhavi cxiun vorton kun gxiaj formoj deklinaciaj kaj konjugaciaj;
la vortoj sur cxiu pagxo estis numeritaj per 1, 2, 3 k.c. kaj al cxiuj
sur la flanko estis aldonitaj la nombroj de la pagxoj kaj numeroj, sub
kiuj tiu sama vorto estas trovebla en cxiuj aliaj vortaroj. Oni tiel en
kiu ajn dezirita lingvo devis ion nur anstataux per literoj skribi per
nombroj de pagxoj kaj numeroj de la vortoj, tiam cxiu, kiu volis legi
la skribitan en alia lingvo, devis sercxi la enhavon en la vortaroj de
tiu aux alia lingvo. Sed se ni konsideros, kiel mallerte, malfacile
kaj multekoste tio cxi devis esti, ni ne devas miri, ke tia sistemo
ne povis trovi amikojn. Cxar se oni volus pretigi vortarojn de nur
cxirkaux 16 lingvoj, tiam, alkalkulante la nombron kaj la komon necesan
apud cxiu el ili, estus necesa loko de 135 literoj tipografiaj. Kaj tiu
cxi laboro, plendas Wolke, pli multe lin okupis, ol kiom li volus pro
siaj aliaj laboroj. Al tio cxi li ecx ne pensis pri la sintakso de la
lingvoj. El la ceteraj pazigrafiaj sistemoj, kiuj aperis cxirkaux la
fino de la 18 centjaro, de Fry en London, de G. E. Busch en la "Jahrbuch
des Fortschrittes der Wissenschaften", kiel ankaux de Grotenfeld en
Goettingen, la verko "Pasigraphie und Antipasigraphie" de J. S. Vater
(Weissenfels kaj Leipzig 1799) estas la sola, kiu havas indon; cxar
la auxtoro jam esprimas en gxi la opinion, ke la pazigrafio estas
rimedo por la interkomunikigxo kaj komerco en malproksimaj landoj, kies
lingvojn ni ne komprenas, kaj ke tio cxi estas la plej bona parto,
kiun la pazigrafio povas atingi. [Piednoto: C. H. Wolke, Erklaerung,
wie die wechselseitige Gedankenmittheilung allen kultivirten Voelkern
des Erdkreises oder die Pasigraphie moeglich und ausueblich sei, ohne
Erlernug irgend einer neuen, besonderen oder einer allgemeinen Wort--
oder Zeichensprache. Dessau 1797.]
En la komenco de la 19 centjaro ni trovas antaux cxio Naether'on en
Goerlitz, kiu en la jaro 1805 publikigis verkon, en kiu li faras la
proponon uzi karakteran skribadon, kiu estus figura kaj prenita el la
naturo. Sed cxar ne facile estas ellerni senfinan nombron da figuraj
signoj, tial tiu cxi simbola skribado, tute malegala je la gxistiamaj
sistemoj, estas tre maloportuna kaj malfacile uzebla. Prave sin levas
kontraux tiu cxi, kiel ankaux kontraux cxiuj aliaj gxistiamaj sistemoj,
en bonege skribita kritika polemiko, la tiama regxa Bavara centra
konsilano de instruado cxe la sekreta ministrajxo de internajxoj en
Munhxeno, Friedr. Immanuel Niethammer [Piednoto: F. J. Niethammer :
Ueber Pasigraphik und Ideographik, Nuernberg, bei Karl Felssonecker,
1808.], kiu tute vere venas al la konkludo, ke sur vojo simbola, cxu
gxi estos signoj hieroglifaj aux nombraj aux signoj de sonoj (literoj),
uzataj kiel signoj de pensoj, oni neniam povos veni al la celo. Sed
tute ne intencante forjxeti la penson de norma lingvo, li fine venas
al la prudenta opinio, ke nur imitita al la lingvoj naturaj "fonetika
vorta lingvo" povas solvi la problemon de lingvo tutmonda; ankaux pli :
tiu cxi natura iro de ideoj alkondukas lin ecx al la penso, ke devas
esti eble elpensi skribadon, kiu permesus, "pensadi sur la papero",
t. e. skribadi kun la rapideco de la pensado,--sekve "temposxparantan
ideoskribadon aux pensodesegnadon", kiun li nomis "Ideografiko". Kiel
oni tamen vidas el la pluaj partoj de lia traktato, tiu cxi ideografiko
devus kvankam elveni el la ideofoniko kaj per tio cxi tuj farigxi
ideolaliko, tamen ankaux lia idealo sxajnas iri pli malproksimen, ol
nia nuna stenografio kaj la Volapuek de Schleyer; sed estas sendube,
ke per sia skribado li pensas nian alfabetan skribadon de sonoj, kiel
per sia lingvo li pensas lingvon vortan, similan je tiu, por kiu ni
batalas. [Piednoto: J. Zach. Naether, Versuch einer ganz neuen Erfindung
von Pasigraphie oder die Kunst zu schreiben und zu drucken, dass es von
allen Nationen der ganzen Welt in allen Sprachen eben so leicht gelesen
werden kann als die Zahlencharaktere 1, 2, 3; in Form einer Sprachlehre
oder Grammatik nebst 20 pasigraphischen Uebungen. Goerlitz 1805.]
Cxiuj tiuj cxi kaj aliaj provoj rilate la praktikan utilon alkondukis
tiel same malmulte al ia rezultato, kiel la jam dirita voko de la
Kopenhaga akademio, kaj de tiu tempo (1811) gxis la nuna (esceptinte :
"Le polyglotte improvise ou l'art d'ecrire les langues sans les
apprendre" de A. Renzi en Parizo 1840 kaj la pazigrafio de Sunderwall
en Svedujo kaj la "New universal cipher language" 1874 de unu ne nomita
auxtoro en Londono) ni havas nenion pli por noti. Por tio la plej novaj
pazigrafiistoj, pri kiuj ni nun parolos, nome : barono de Gablenz, Moses
Paic, Don Sinibaldo de Mas kaj Anton Bachmaier, kiel ankaux Albert
Walter--staras pli alte, ol iliaj antauxirantoj, aux en rilato de la
konstruo, aux en rilato de facileco de la metodo.
La konstruo de la "Gablenzographia kaj Gablenzolalia" de barono
de Gablenz estas grandioza. Antaux cxio li penis per aparta alfabeto
laux 33 diversaj lingvoj en tiom same da sxlosiloj solvi la problemon
por la mondo lingvista skribadi tiel, kiel oni parolas. Li verkis
gramatikon kaj vortaron, kiu pleje konsistas el vortoj unusilabaj.
Sed kiel ajn bonega lia laboro estus, tre granda estas la malfacileco
ellerni la 33 kaprompantajn sxlosilojn. Al tio cxi li tamen ne turnis
atenton, ke la popoloj orient-Aziaj ne tre facile povas elparoladi la
euxropajn konsonantojn, nome, la "r", kiun li precipe multe uzas en
siaj nomoj de nombroj (ra 1, re 2, ri 3, ro 4, ru 5). Kvankam la provoj
de la pazigrafio de Gablenz por la praktika vivo ne tauxgas, li tamen
montris, ke li bone konas la spiriton de la lingva scienco. En la jaro
1863 samtempe kun la proponoj de Grimm en Konstantinopolo aperis la
verko de Don Sinibaldo de Mas, pri kiu ankaux estas iom parolite en la
jam diritaj lekcioj de Max Mueller; gxi aperis samtempe en Londono,
Parizo kaj Lejpcigo kaj meritas atenton pro sia sistemo. Sed jam la
difino, kiun li donas al ni pri ideografio : "L'ideographie est l'art
d'ecrire avec des signes qui representent des idees et non avec des
mots (sons) d'une langue quelconque" ankoraux unu fojon montras, ke
oni cxiam ankoraux sin movadis sur la malvera vojo, kiu gxis nun ne
kondukis al la celo kaj ankaux neniam al gxi kondukos. Elirante el la
penso, ke la signoj de nombroj en la aritmetiko kaj algebro por tiuj
popoloj, kiuj ilin uzas, estas nenio alia, ol signoj ideografiaj, li
penas elmontri, ke 500 milionoj da homoj, la Japanoj, Kohxinhxinanoj,
Tonkinanoj sin komprenas reciproke nur per unu sama skribado kaj uzas
gxin cxiutage. Kaj kio gxi estas alia, ol signoj ideografiaj? Cxu oni
tiel povos ankoraux dubi la eblecon de tiu cxi sistemo? Cxu ni estus
nekapablaj fari tion, kion faras la Azianoj, kiam ni ja kredas, ke ni
staras multe pli alte, ol ili?--La eblecon de la uzado ankaux ni ne
dubas, sed ni ankaux ne dubas la malfacilecon de la enkondukado. La
Hxinoj laboru multajn jarojn super la lernado de sia skriba lingvo kun
gxiaj 40000 diversaj signoj--ni okcidentuloj jam de antauxe havas nian
hereditan de la feniko-hebreoj fonetikan skribadon alfabetan, kiu donas
al ni la eblon el 23 literoj formi multajn milionojn da sonoj, kiuj,
estas vere, ne povas esti nomataj vortoj, se kun ili ne estas ligataj
difinitaj ideoj (komprenajxoj). Sed el tio cxi almenaux sekvas, ke ni
povas krei al ni neniajn pli ricxajn kaj pli praktikajn reprezentantojn
por la grandioza diverseco de niaj ideoj, ol la vortojn de lingvo, kiuj
cxiuj estas kunmetitaj nur el malmultaj sonoj fundamentaj. Kaj ni devus
nun ree nin turni al la senmovaj egiptaj aux hxinaj signoj figuraj,
kiuj estas fonditaj ankoraux sur la primitiva senta pririgardado kaj
nur kun grandaj malfacilajxoj permesas la prezentadon de abstraktajxo!
--Don Sinibaldo de Mas prenas por cxiu "ideo" unu signon, pruntitan el
la muzika nota sistemo, nur kun la diferenco, ke li donas ne efektivajn
notojn en cxiuj iliaj nuancoj. La signon fundamentan formas noto
kvarono, kaj laux tio, cxu gxi staras sur tiu aux alia linio, gxi
sxangxas sian signifon kiel substantivo, verbo, adjektivo k. c., kaj en
simila maniero estas esprimataj cxiuj formoj de la gramatiko. Kiel ajn
facila tiu cxi sistemo sxajnas je la unua rigardo, tamen tre baldaux
montrigas, ke la signoj por universala uzado estas tro komplikitaj.
Unu jaron poste Moses Paic, Serbo el Zemlin, publikigis pazilalion
kaj pazigrafion. (Pli detale v. en la verko de D-ro Wild.) Li uzis
sole ciferojn, por esprimi cxiujn vortojn laux iliaj elementaj ideoj,
tiel ke difinita vorto aperas cxiam esprimata per difinita cifero.
Tiel li uzas la nombrajn signojn de 1 gxis 999 por cxiuj gramatikaj
fleksioj; la nombroj komencante de 1000 estas la pazigrafiaj signoj de
ideoj. La apudaj komprenajxoj de komuna ideo, la vortaj aliformajxoj
kaj devenajxoj estas formataj per aldonado de pluaj nombroj al la
nombroj de la ideoj per signoj de aldonado aux deprenado. Tiel ekzemple
3243 signifas la komunan ideon de acxetado, kaj tiam 3243 + 10 =
acxetanto, 3243 + 13 = la acxetanto, 3243 + 101 = la acxetantoj k. c.
El sia pazigrafio M. Paic faras pazilalion per tio, ke li por la
apartaj nombroj metas literojn kaj por "+" = "m", por "--" = "n";
ekzemple : 3243 + 10 = acxetanto = "fegimanos", 3243 + 20 = acxetantino
= "fegimenos" , 3243 + 40 = acxeto = "fegimonos" k. c. k. c.
Oni tiel vidas, ke ankaux Paic fine en simila maniero kiel Wilkins
venus al la gxusta, nome al skribado kaj lingvo sona, kvankam Wilkins
tuj en la komenco laboris kun literoj, dum Paic kun ciferoj. Li ankaux
pensis, ke por la ordinaroj aferoj de la vivo estas suficxa la ellernado
de 1000 signoj de ideoj, kiuj kun la plej granda facileco per helpo
de la devenigitaj apudaj ideoj povas esti alkondukitaj al 10000.
Sed jam D-ro Wild rimarkis, ke tiu cxi sistemo postulas tro grandan
pripensadon, por povi esti enkondukita en la ordinaran interkomunikigxon
kun malproksimaj popoloj. Li opiniis ankaux, ke se la pazigrafio estus
enkondukebla cxe la Aziaj popoloj, oni devus preni por fundamento ne
la ellaboritajn lingvojn Euxropajn, sed ni devus por tio cxi krei
pazigrafion multe pli facilan, ol ecx la hxina; kaj, apogante sin sur
tiun cxi principon, la lasta partiano de la ideo pazigrafia, Anton
Bachmaier en Munhxeno, cxefo de unu tiea granda komerca firmo, jam en la
jaro 1852 konstruis novan sistemon de pazigrafio, kiu en komparo kun la
antauxe nomitaj distingas sin per ekstrema simpleco.
Bachmaier ankaux fondis sian sistemon sur la signoj de la nombroj,
cxar cxiuj komercaj popoloj posedas la sistemon de la 10 signoj de
nombroj, kvankam iliaj formoj ecx estas malegalaj. Ankaux tiuj cxi
signoj povas esti skribataj laux cxiuj direktoj, ne sole horizontale de
maldekstre al dekstre, kiel cxe la Euxropanoj, sed ankaux de dekstre
al maldekstre, kiel cxe la Mahometanoj, aux de supre al malsupre, kiel
cxe la Orientazianoj, kaj al tio cxi ili estas facile prezenteblaj per
skribado, presado kaj telegrafo. Bachmaier esprimas cxiun komprenajxon
per nombro, ne uzas difinitan artikolon, sed por la artikolo nedifinita
la nombron 1, kaj signas la multenombron per substrekado de la nombro
de la ideo. La substantivoj estas sen sekso kaj deklinacio. La gradoj
de komparo estas distingataj per unu aux du punktoj metitaj super la
nombro de la ideo, la nombronomoj fundamentaj per supre metitaj, la
nombronomoj ordaj per malsupre metitaj punktoj. La verbo estas uzata nur
en la modo nedifinita (infinitivo), la estonta tempo estas esprimata
per superstrekado, la tempo pasinta per trastrekado de la nombro de
la ideo k. c. La plej konataj nomoj propraj kaj geografiaj ricevis
en la vortaroj apartajn nombrojn. Bachmaier lasis jam en 18 lingvoj
prepari provajn ekzemplerojn de tiaj vortaroj, super kiuj laboris la
konata lingvisto profesoro Ignatz Gaugengigl kaj la privata instruitulo
Wilh. Stephanus. Al tio cxi formigxis en Munhxeno centra societo por
pazigrafio, al kiu apartenis unuaklasaj instruituloj, kiel la germana
Mezzofanti, Pf. Richter, kiu paroladis en 34 lingvoj, Pf. Lauth, la
glora egiptologo, D-ro Wild, Ja bonega naciekonomiisto kaj statistikisto
kaj multaj aliaj, kiel ankaux la barono von Gablenz en Dresdeno, Don
Sinibaldo de Mas kaj Paic estis honoraj membroj de gxi.
Malgraux ke la sistemo de Bachmaier estis ekstreme simpla, uzante nur
9 komunajn kaj 6 apartajn signojn, kaj ecx jam turnis sur sin la okulojn
de la registaroj, tiel ke jam estis intencita universala kongreso,
kiu devis havi lokon en Parizo, tamen la entrepreno ree perdigxis sen
rezultato. Kaj kial?--Se gxin ankaux sonoraj kauxzoj, la elsekigxo
de materialaj fontoj, antaux cxio pereigis, tamen la veran kauxzon
oni devas sercxi pli profunde, gxi kusxas en la sistemo mem. Gxi nome
estis konstruita sur sablo, kiel la sistomoj de cxiuj antauxirantoj de
200 jaroj, cxar la plej simplan kaj plej facilan oni la plej malfacile
trovas.
Tamen oni ne devas pensi, ke sistemo en tiel alta grado simpligita,
kiel la sistemo de Bachmaier, kvankam gxi ne portis en si la fundamenton
por lingvo tutmonda, foriris el la mondo, alportinte nenian utilon.
Bachmaier diris mem en la antauxparolo al siaj pazigrafiaj vortaroj :
"Estas kompreneble, ke tiu cxi skriba maniero de komunikigxo neniam
estos egala al la bonajxoj de lingvo; tamen por la komunikigxo kun tiuj,
kies lingvon oni no komprenas (kiu homo komprenas cxiujn lingvojn!) gxi
estas ekstreme grava helpo". Efektive tiu cxi sistemo por mallongaj
notoj komercaj, por sciigoj de gazetoj kaj precipe por telegramoj al
cxiuj landoj de la mondo montrigxis uzebla. La "Sistemo cxifrada kaj
telegrafada de A. Walter en Winterthur", kiu en trimembraj kunigoj
de literoj de "aaa" gxis "zzz" kune kun kelkaj ciferoj por la plej
necesaj gramatikaj rilatoj, en maniero de sekreta skribado prezentas
cxiujn necesajn ideojn en formo tabela, donas en cxiu okazo por
cxifraj telegramoj sxparon de kostoj gxis 40 0/0 en komparo kun
vortaj telegramoj en la lingvo germana; sed por lingvo tutmonda,
kiel por parolado tiel ankaux por skribado, ankaux al gxi mankas la
natura fundamento, cxar ecx Mezzofanti ne povus teni en la kapo tiujn
cxi kunligojn de literoj, kiuj ankaux tie cxi devas servi anstataux
vortoj. Al tio cxi ili estas neelparoleblaj kaj tial por la busxa
interkomprenigxado tute ne uzeblaj. Ankaux la verkado de vortaroj jam
en unu lingvo estas ligita kun grandegaj laboroj kaj malfacilajxoj, ne
parolante jam pri kelkaj kaj multaj lingvoj.
(Tie cxi la auxtoro finas la historion de la diversaj provoj kaj
transiras al la priskribo de la sistemo Volapuek, de kiu li en tiu tempo
estis ankoraux varmega partiano, trovante gxin la plej bona el cxiuj
tiam faritaj provoj. Ni jam rakontis [v. No. 10 de "La Esperantisto"
1890], kiel post la apero de la sistemo "Esperanto" la auxtoro forlasis
Volapuekon kaj transiris kun plena entuziasmo al "Esperanto", de kiu
gxis la fino de sia vivo li restis varmega batalanto.--Ni devas
ankoraux aldoni, ke la nun alportita artikolo ne estas plena historio de
cxiuj provoj de lingvo tutmonda; volante skribi nur gazetan artikolon
kaj ne dikan detalan verkon, la auxtoro parolis nur pri parto de la
proponitaj sistemoj, kaj ankaux pri cxiuj el tiuj cxi li diris nur
kelkajn vortojn. La efektiva nombro de la diversaj projektoj, faritaj en
la lastaj 200 jaroj, estas pli ol 150).
* * * * *
ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO
DE LINGVO INTERNACIA
Raporte-verkita de anonima auxtoro kaj legita (en formo iom sxangxita
kaj mallongigita) de s-ro L. de BEAUFRONT en la kongreso de
l'Association Francaise pour l'Avancement des Sciences (Parizo, 1900).
I
Cxiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la
homaro, havas cxiam tiun saman egalan sorton : kiam ili ekaperas, la
samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido,
sed ecx kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj cxi ideoj
devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn
frenezajn, infane malsagxajn, aux fine ecx rekte kiel homojn tre
malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin je cxia plej sencela kaj
senutila sensencajxo, se gxi nur estas en modo kaj konforma al la
rutinaj ideoj de la amaso, gxuas ne sole cxiujn bonojn de la vivo, sed
ankaux la honoran nomon de "instruituloj" aux "utilaj publikaj agantoj",
la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la
unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj
diras al ili, ke ili okupas sin je malsagxajxoj; la unua renkontita
gazeta felietonisto skribas pri ili "spritajn" artikolojn kaj notojn, ne
preninte sur sin la laboron almenaux iom ekscii, super kio ili propre
laboras; kaj la publiko, kiu cxiam iras kiel anaro da sxafoj post la
kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj ecx por unu minuto ne faras al si la
demandon, cxu ekzistas ecx guto da senco kaj logiko en cxiuj tiuj cxi
"spritaj" mokoj. Pri tiuj cxi ideoj "estas modo" paroli ne alie, ol kun
ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas ankaux A kaj B kaj C, kaj
cxiu el ili timas enpensigxi serioze ecx unu minuton pri la mokata ideo,
cxar li "scias antauxe", ke "gxi krom malsagxajxo enhavas ja nenion",
kaj li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de "tiuj
malsagxuloj", se li ecx en la dauxro de unu minuto provos rilati serioze
al tiu cxi malsagxajxo. La homoj miras, "kiamaniere en nia praktika
tempo povas aperi tiaj malsagxaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin
en la domojn por frenezuloj".
Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la
"buboj-fantaziuloj" atingis la celon. La homaro farigxis pli ricxa per
unu nova grava akiro kaj eltiras el gxi la plej vastan kaj diversforman
utilon. Tiam la cirkonstancoj sxangxigxas. La jam fortigxinta nova afero
sxajnas al la homoj tiel simpla, tiel "komprenebla per si mem", ke la
homoj ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen gxi.
Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio, kiel sin tenis kontraux la
dirita ideo la samtempuloj de gxia naskigxo, ili absolute ne volas kredi
kaj pensas, ke cxion tion cxi elpensis la historioskribantoj pro mokado
je la foririntaj generacioj. "Cxu efektive", ili diras, "la tuta mondo
tiam konsistis el idiotoj? Cxu efektive ekzistis homoj, kiuj elpasxadis
kontraux la pioniroj kun tiaj sensencaj kontrauxparoloj kaj la ceteraj
homoj silentadis kaj la unua renkontita kvinjara infano ne diradis al
tiuj kritikantoj : "sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan
sensencajxon, kies rebato sin trovas ja tuj antaux via nazo!" ? Absolute
nekompreneble! La historiistoj certe trograndigas!"
Legu la historion de naskigxo de la kristaneco kaj de diversaj
grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco; legu
la historion de la eltrovo de Ameriko, de la enkonduko de fervojoj
k. t. p. k. t. p. Cxie tute tio sama. "Es ist eine alte Geschichte,
doch bleibt sie immer neu". La lumo aperas kiel necesa bezonatajxo al
tiu, kiu staras malproksime, sed al la proksime starantaj gxi trancxas
la okulojn kaj ili penas estingi gxin. La ideo de Kolumbo, ke "devas
ekzisti okcidenta vojo Hindujon", sxajnas al ni nun tiel simpla, tiel
natura, kaj ni simple ne volas kredi, ke povis iam ekzisti homoj,
kiuj, sciante jam, ke la tero estas globo, povis dubi, ke al cxia
lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankaux de okcidento, kaj
ke en tiu cxi ne esplorita okcidento povas eble trovigxi ne konataj
al ni interesaj landoj. Kiam ni legas tiujn kontrauxparolojn, kiujn
oni tiam faradis al Kolumbo, ekzemple, ke neniu okcidenten de Euxropo
veturis, sekve gxi estas ne ebla, ke Dio malpermesis tion cxi fari,
ke la sxipoj mallevigxados malsupren kaj ne povos returne levigxadi
supren . . . k. t. p.,--ni kontrauxvole demandas nin, kiamaniere homoj
maturagxaj povis paroli tiajn sensencajxojn, pro kiuj en nia tempo
rugxigxus cxia infano. Kaj tamen en tiu tempo gxuste tiuj cxi naivaj
kontrauxparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon,
kiel plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de
Kolumbo estis kalkulataj kiel infanajxo, kiu estas inda nenian atenton.
Kiam oni montris al la homoj la forton de la vaporo kaj gxian uzeblecon,
sxajnis, ke kia prudenta homo povus ion kontrauxparoli kontraux gxi?
Kaj tamen kiom da multjara batalado, suferoj kaj mokoj la elpensinto
devis elporti! kaj ecx tiam, kiam fine prosperis jam atingi la celon,
kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kursadis kaj
alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Euxropo instruitaj
homoj kaj ecx tutaj instruitaj korporacioj, anstataux simple ekrigardi
kaj konvinkigxi, skribadis ankoraux profundapensajn traktatojn pri tio,
ke konstruado de lokomotivoj estas infana entrepreno, ke gxi estas ne
ebla, ke gxi estas malutila k. t. p. Kio tio cxi estas? ni demandas
nin; cxu tio cxi estis ia cxiuhoma epidemia idioteco? cxu efektive
ekzistis tiaj generacioj? Jes, ekzistis tiaj generacioj, kaj ni, kiuj
nun miregas, ni en efektiveco estas ne pli bonaj ol ili, kaj niaj nepoj
estos ne pli bonaj ol ni. Cxiuj tiuj cxi homoj kun iliaj indignige
sensencaj kontrauxparoloj kaj atakoj estis tamen ne idiotoj, kvankam
ili nun eble sxajnas al ni tiaj. Ilia tuta kulpo konsistis nur en tio,
ke, dank' al la natura spirita inercio de cxiu el ni, ili aux tute ne
volis prijugxi la naskigxantajn novajn aperojn, plivolante limigi sin
per sanosubtenanta ridado, aux alpasxadis al la prijugxado kun antauxe
jam preta konvinko, ke la afero proponata al ili estas neplenumebla,
kaj cxiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu autauxe
farita decido, ne rimarkante la tutan senfundamentecon de tiuj cxi
argumentoj, kaj kontraux la argumentoj de la defendantoj de la nova ideo
ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj, kaj tial tiuj cxi
lastaj argumentoj, kiuj penadis pruvi la eblecon de tio, devis sxajni
al tiuj inerciaj homoj tiel same infanaj, kiel al ni nun sxajnas iliaj
tiamaj kontrauxparoloj.
Al tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj sxajnas senenhava fantazio
kaj al la posteuloj sxajnas tia natura afero, ke ili ne komprenas,
kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen gxi,--al tiaj ideoj apartenas
ankaux la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la komunikigxoj inter
diversaj popoloj. Kiam niaj posteuloj legos en la historio, ke la homoj,
tiuj cxi regxoj de la tero, tiuj cxi plej altaj reprezentantoj de la
monda inteligenteco, tiuj cxi duon-dioj, en la dauxro de tutaj miljaroj
vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn, ili simple ne
volos kredi. "Por tio cxi oni ja bezonis nenian supernaturan forton,
ili diros; cxiu el tiuj cxi homoj posedis ja kolekton da kondicxaj
sonoj, per kiuj li tute precize komprenigxadis kun siaj plej proksimaj
najbaroj,--kiel do ne venis al ili en la kapon konsentigxi inter
si, ke unu el tiaj kolektoj da kondicxaj sonoj estu enkondukita por
la reciproka komprenigxado inter _cxiuj_, simile al tio, kiel por la
plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam longe unu kondicxa
kolekto da mezuroj, unu kondicxa alfabeto, unuj kondicxaj muzikaj signoj
k. t. p.!" Niaj posteuloj indignos, kiam ili ekscios, ke la homojn, kiuj
penadis pri la enkonduko de komuna lingvo, la samtempuloj montradis
per la fingroj, kiel maniulojn, bubojn, ne meritantajn la nomon de
seriozaj homoj; ke pri tiuj cxi homoj cxiu malplenkapulo povis spritadi
en la gazetoj, kiom li volis, kaj trovigxis neniu, kiu dirus al tiuj
malplenkapuloj : "vi povas trovi tiujn cxi ideojn plenumeblaj aux ne
plenumeblaj,--sed moki ilin, ecx ne konatigxinte kun ili, estas honte,
sinjoroj!" Kore ridegos niaj posteuloj, kiam ili auxdos tiujn naivajn
kontrauxparolojn, kiujn multaj el niaj samtempuloj faradis kontraux la
ideo de lingvo internacia entute kaj de lingvo arta speciale. Simile al
tio, kiel ni kun rideto de kompato rilatas al tiu el niaj pra-praavoj,
kiu antaux kelke da miljaroj eble protestis kontraux la enkonduko de
arta alfabeto, kriante kun la aplombo de instruitulo, sed tute senpruve,
ke rimedo por la esprimado de niaj pensoj estas objekto organa, natura,
kreita de la historio (skribado per hieroglifaj desegnajxoj) kaj ne
povanta "esti kreita en kabineto",--tiel niaj posteuloj, mokados
tiujn niajn samtempulojn, kiuj nur pro tiu nenion diranta cirkonstanco,
ke la nunaj lingvoj kreigxis blinde per si mem, auxtoritate certigas,
ke lingvo ne povas esti kreita arte. "Gxis nun ne estis, sekve ne
povas esti!"--"Kiel mi povas kredi", diros en la venonta centjaro ia
dekjara lernanto al sia instruanto, "ke ekzistis homoj, kiuj neadis la
eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antaux ilia nazo tia lingvo
jam _ekzistis_, havis jam ricxan literaturon kaj bonege _plenumadis jam
en la praktiko_ cxiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo
internacia, kaj tiuj cxi sinjoroj, anstataux babiladi cxiam teorian
sensencajxon, bezonis nur malfermi la okulojn kaj _ekrigardi_! Cxu estas
eble, ke homoj maturagxaj parolus cxiam frazistan sensencajxon pri ia
diferenco de la vocxaj organoj cxe la popoloj, kiam cxiu infano vidis
sur cxiu pasxo membrojn de unu popolo, bonege parolantajn en la lingvo
de alia popolo!" Kaj la instruanto respondos : "gxi estas efektive
nekredebla, kaj tamen gxi tiel estis!"
Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo internacia la rutino
kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento.
Jam longe tie aux aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas
artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por gxiaj batalantoj.
Sed tiuj cxi artikoloj estas ankoraux senkuragxaj, kvazaux la auxtoroj
timas, ke oni ne elmetu ilin al publika malhonoro. Tiuj cxi senkuragxaj
vocxoj perdigxas en la lauxtega hxoro de la kriistoj kaj mokistoj, tiel
ke la grandega plimulto de la publiko, kutiminta iradi nur tien, kie
oni krias la plej lauxte, kaj opiniadi cxiun mokanton sagxulo, cxiun
atakanton bravulo kaj cxiun atakaton kulpulo, cxiam ankoraux rigardas
la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion. Tiun
cxi publikon konvinki ni ne entreprenas, cxar cxiuj niaj vortoj pereus
vane. Gxin konvinkos nur la tempo. Morgaux gxi al la pioniroj de la ideo
konstruos monumentojn kun tia sama anara sento, kun kiu gxi hodiaux
superjxetas ilin per koto. Nia parolo estas difinita nur por tiuj, kiuj
provis rilati al nia ideo kun jugxo memstara, sed sub la influo de
diversaj auxditaj opinioj perdis la egalpezon, ne scias, kiel ili devas
sin teni, dezirus kredi kaj samtempe turmentigxas per konstantaj duboj.
Por ili ni tie cxi analizos la demandon, cxu efektive ni, la amikoj de
la ideo de lingvo internacia, laboras por ia utopio, kaj cxu minacas al
ni la dangxero, ke cxiuj niaj laboroj pereos vane, kiel kredigas niaj
kontrauxuloj, aux cxu ni iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre
atingota.
Ni scias, estimataj auxskultantoj, ke vi kutimis rilati kun estimo
nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj,
traplektitaj per multo da lauxtaj auxtoritataj nomoj kaj brilas per
amasego da alteflugaj kvazaux-sciencaj frazoj. Ni avertas vin, ke
cxion tion cxi vi en nia parolo ne trovos. Se vi trovas atentinda nur
tion, kio estas ligita kun lauxtaj nomoj, legu ian verkon pri lingvo
internacia, kaj vi trovos tie longan serion da gloraj kaj auxtoritataj
scienculoj, kiuj laboris por la ideo de lingvo internacia. Sed ni tie
cxi forlasos cxian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo
de la nuda _logiko_. Ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro aux
Johano, sed pripensu _mem_. Se niaj argumentoj estas gxustaj, akceptu
ilin,--se ili estas malgxustaj, forjxetu ilin, se ecx miloj da lauxtaj
nomoj starus post ili.
Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn : 1) cxu lingvo
internacia estas bezona; 2) cxu gxi estas ebla en principo; 3) cxu
ekzistas espero, ke gxi efektive estos enkondukita praktike; 4) kiam kaj
kiamaniere tio cxi estos farita kaj kia lingvo estos enkondukita; 5) cxu
nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo, aux ni agas ankoraux
blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj
devas ankoraux sin teni flanke de ni, gxis "la afero klarigxos".