Nun ni transiros al la dua demando : "cxu lingvo internacia estas
ebla?" Ankaux pri tio cxi nenia senantauxjugxa homo ecx unu minuton
povas dubi, cxar ne sole ne ekzistas ecx la plej malgrandaj faktoj, kiuj
parolus _kontraux_ tia ebleco, sed ne ekzistas ecx la plej malgrandaj
kauxzoj, kiuj devigus ecx unu minuton _dubi_ pri tia obleco. Ekzistas
en efektiveco homoj, kiuj kun scienca aplombo kredigas, kvazaux lingvo
estas objekto natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj
ecoj de la organoj de parolo de cxiu popolo, de la klimato, heredeco,
krucigxado de rasoj, historiaj kondicxoj k. t. p. Kaj al la amaso
tiaj instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en suficxa mezuro
estas traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj por la amaso
terminoj tehxnikaj. Sed homo klera, kiu kuragxas havi propran jugxon,
scias ja tre bone, ke cxio tio cxi estas nur senenhava pseuxdo-scienca
babilado, kiu havas nenian sencon kaj kiun rebati povus tre facile la
unua renkontita infano. El la cxiutaga sperto ni cxiuj ja scias tre
bone, ke se ni prenos infanon el kiu ajn lando aux nacio kaj de la tago
de gxia naskigxo edukados gxin inter personoj de nacio tute fremda
kaj ecx antipoda por gxi, gxi parolados en la lingvo de tiu cxi nacio
tiel same bonege kaj pure, kiel cxiu natura filo de tiu cxi nacio. Se
por homo _maturagxa_ estas ordinare malfacile ellerni fremdan lingvon,
tio cxi ja tute ne venas de la konstruo de liaj organoj de parolo, sed
simple de tio, ke li ne havas paciencon, ne havas tempon, ne havas
instruantojn, ne havas rimedojn k. t. p. Tiu cxi sama maturagxulo
renkontus ja tiujn cxi samajn malfacilajxojn cxe la ellernado de sia
_hejma_ lingvo, se li en la infaneco ne estus edukita en tiu cxi lingvo,
sed devus ellernadi gxin per helpo de lecionoj. Fine cxiu klera homo ja
ankaux nun _devas_ ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn, kaj li certe ne
elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazaux estas konformaj al liaj organoj
de parolado, sed nur tiujn, kiujn li _bezonas_; estas sekve nenio
neebla en tio, ke anstataux ke cxiu lernas _diversajn_ lingvojn, cxiuj
ellernadu _unu saman_ lingvon kaj sekve povu komprenadi unu alian. Se
ecx cxiu posedus la komuneakceptitan lingvon ne en plena perfekteco,
ecx tiam la demando de lingvo internacia estus jam decidita kaj la
homoj cxesus staradi unu antaux alia kiel surda-mutaj. Kaj oni devas ja
memori, ke se cxie estus sciate, ke por komunikigxoj kun la tuta mondo
oni devas ellerni nur _unu_ lingvon--cxie ekzistus multego da bonaj
instruistoj de tiu cxi lingvo, da specialaj lernejoj, cxiu ellernadus
tiun cxi lingvon kun la plej granda volonteco kaj fervoreco, kaj fine
cxiuj gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al tiu cxi lingvo en _la
infaneco_, paralele kun la patra lingvo. Sekve, lasante dume flanke la
demandon pri tio, cxu la homoj _volos_ elekti ian unu lingvon por la
rolo de internacia kaj cxu prosperos al ili veni al interkonsento pri
tiu cxi elekto, ni dume konstatas tiun fakton, kiu kun plena sendubeco
sekvas el cxio, kion ni diris supre, nome, ke la _ekzistado mem_ de
lingvo internacia estas tute ebla. Notu do al vi bone en la memoro tiujn
du sendubajn konkludojn, al kiuj ni venis gxis nun, nome :