II

La duan problemon mi solvis en la sekvanta maniero :

a) Mi arangxis plenan _dismembrigon_ de la ideoj en memstarajn

vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataux vortoj en diversaj gramatikaj

formoj, konsistas sole nur el _sensxangxaj_ vortoj. Se vi prenos verkon,

skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie cxiu vorto sin trovas _cxiam_

kaj _sole_ en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu gxi estas

presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj

rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de

sensxangxaj vortoj. Sed cxar simila konstruo de lingvo estas tute

fremda por la Euxropaj popoloj kaj alkutimigxi al gxi estus por ili

afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun cxi dismembrigxon de

la lingvo al la spirito de la lingvoj Euxropaj, tiel ke se iu lernas

mian lingvon laux lernolibro, ne traleginte antauxe la antauxparolon

(kiu por la lernanto estas tute senbezona),--li ecx ne supozos, ke

la konstruo de tiu cxi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia

patra lingvo. Tiel ekzemple la devenon de la vorto "fratino", kiu en

efektiveco konsistas el tri vortoj : _frat_ (frato), _in_ (virino),

_o_ (kio estas, ekzistas) (--kio estas frato-virino = fratino),--la

lernolibro klarigas en la sekvanta maniero : frato = _frat_; sed cxar

cxiu substantivo en la nominativo _finigxas_ per "o"--sekve _frat'o_;

por la formado de la sekso virina de tiu sama ideo, oni enmetas la

vorteton "in"; sekve fratino--_frat'in'o_; kaj la signetoj estas

skribataj tial, cxar la gramatiko postulas ilian metadon inter la

apartaj konsistaj partoj de la vortoj. En tia maniero la dismembrigxo de

la lingvo neniom embarasas la lernanton; li ecx ne suspektas, ke tio,

kion li nomas finigxo aux prefikso aux sufikso, estas tute memstara

vorto, kiu cxiam konservas egalan signifon, tute egale, cxu gxi estos

uzata en la fino aux en la komenco de alia vorto aux memstare, ke cxiu

vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aux kiel

gramatika parteto. Kaj tamen la rezultato de tiu cxi konstruo de la

lingvo estas tia, ke cxion, kion vi skribos en la lingvo internacia, tuj

kaj kun plena precizeco (per sxlosilo aux ecx sen gxi) komprenos cxiu,

kiu ne sole ne ellernis antauxe la gramatikon de la lingvo, sed ecx

neniam auxdis pri gxia ekzistado.

Mi klarigos tion cxi per ekzemplo :

Mi trovigxis en Rusujo, ne sciante ecx unu vorton rusan; mi bezonas

turni min al iu, kaj mi skribas al li sur papereto en libera lingvo

internacia ekzemple la jenon :

"Mi ne sci'as, kie mi las'is mi'a'n baston'o'n; cxu vi gxi'n ne

vid'is?"

Mi proponas al mia interparolanto vortaron internacia-rusan kaj mi

montras al li la komencon, kie per grandaj literoj estas presita la

sekvanta frazo : _Cxion, kio estas skribita en la lingvo internacia,

oni povas kompreni per helpo de tiu cxi vortaro. Vortoj, kiuj prezentas

kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per

signeto; tiel ekzemple la vorto frat'in'o, prezentante unu ideon, estas

kunmetita el tri vortoj, el kiuj cxiun oni devas sercxi aparte._

Se mia interparolanto neniam auxdis pri la lingvo internacia, li

komence rigardos min tre mirigite, sed li prenos mian papereton, sercxos

en la montrita maniero en la vortaro kaj trovos jenon :

_Mi_ Ja . . . . . . . . . . . . . . . . . ja

_ne_ nje, njet. . . . . . . . . . . . . . nje

_sci_ znatj. . . . . . . . . . . . . . . . )

_as_ oznacxajet nastojasxcxeje. . . . . . ) znaju

vremja glagola. . . . . . . )

_kie_ gdje . . . . . . . . . . . . . . . . gdje

_mi_ ja . . . . . . . . . . . . . . . . . ja

_las_ ostavljatj . . . . . . . . . . . . . ) ostavil

_is_ oznacxajet prosxedsxeje vremja . . . )

_mi_ ja . . . . . . . . . . . . . . . . . )

_a_ oznacxajet prilagatelnoje. . . . . . ) (moj) moju

_n_ oznacxajet vinitelnij padejx . . . . )

_baston_ palka. . . . . . . . . . . . . . . . )

_o_ oznacxajet susxcxestvitelnoje. . . . ) palku

_n_ oznacxajet vinitelnij padejx . . . . )

_cxu_ li . . . . . . . . . . . . . . . . . li

_vi_ vi, ti . . . . . . . . . . . . . . . vi

_gxi_ ono. . . . . . . . . . . . . . . . . ) (jego) jejo

_n_ oznacxajet vinitelnij padejx . . . . )

_ne_ nje. . . . . . . . . . . . . . . . . nje

_vid_ vidjetj. . . . . . . . . . . . . . . ) vidjel (i)

_is_ oznacxajet prosxedsxeje vremja . . . )

En tia maniero la ruso klare komprenos, kion mi de li deziras. Se li

volos respondi al mi, mi montras al li la vortaron rusa-internacian, en

kies komenco estas presite : _Se vi deziras esprimi ion en la lingvo

internacia, uzu tiun cxi vortaron, sercxante la vortojn en la vortaro

mem kaj la finigxojn por la gramatikaj formoj en la gramatika aldono,

en la paragrafo de la responda parto de parolo._ Cxar en tiu aldono,

kiel oni vidas en la lernolibro, la plena gramatiko de cxiu parto de

parolo okupas ne pli ol kelke da linioj, tial la trovado de la finigxo

por la esprimo de responda gramatika formo okupos ne pli da tempo, ol la

trovado de vorto en la vortaro.

Mi turnas la atenton de la leganto al la klarigita punkto, kiu

sxajne estas tre simpla, sed havas grandegan praktikan signifon. Estas

superflue diri, ke en alia lingvo vi kun persono, ne posedanta tiun

cxi lingvon, ne havas la eblon komprenigxadi ecx per la helpo de la

plej bona vortaro, cxar, por povi fari uzon el la vortaro de ia el la

ekzistantaj lingvoj, oni devas antauxe pli aux malpli scii tiun cxi

lingvon. Por povi trovi en la vortaro la donitan vorton, oni devas

scii gxian fundamentan formon, dum en la interligita parolado cxiu

vorto ordinare estas uzita en ia gramatika sxangxo, kiu ofte estas

neniom simila je la fundamenta formo, en kunigo kun diversaj prefiksoj,

sufiksoj k. t. p.; tial, se vi antauxe ne konas la lingvon, vi preskaux

neniun vorton trovos en la vortaro, kaj ecx tiuj vortoj, kiujn vi

trovos, donos al vi nenian komprenon pri la signifo de la frazo. Tiel

ekzemple, se mi la supre donitan frazon skribus germane (Ich weiss nicht

wo ich meinen Stock gelassen habe; haben sie ihn nicht gesehen), tiam

persono, ne scianta la lingvon germanan, trovos en la vortaro la jenon :

"Mi--blanka--ne--kie--mi--pensi--bastono aux etagxo--

kvieta--havo--havi--sxi--?--ne--?--".

Mi ne parolas jam pri tio, ke la vortaro de cxiu el la ekzistantaj

lingvoj estas treege vasta kaj sercxi en gxi 2-3 vortojn unu post alia

jam lacigas, dum la vortaro internacia, dank' al la dismembra konstruo

de la lingvo, estas tre malgranda kaj oportuna; mi ne parolas jam ankaux

pri tio, ke en cxiu lingvo cxiu vorto havas en la vortaro multe da

signifoj, el kiuj oni devas divenprove elekti la gxustan. Kaj se vi

ecx imagos al vi lingvon kun la plej ideala simpligita gramatiko, kun

konstanta difinita signifo por cxiu vorto,--en cxiu okazo, por ke la

adresito per helpo de la vortaro komprenu vian skribon, estus necese,

ke li antauxe ne sole ellernu la gramatikon, sed ke li ankaux akiru en

gxi suficxan spertecon, por facile helpi al si, distingi vorton radikan

de vorto gramatike sxangxita, devena aux kunmetita k. t. p.,--t. e.

la utilo de la lingvo denove dependus de la nombro da adeptoj, kaj cxe

manko de la lastaj gxi prezentus nulon. Cxar, sidante ekzemple en vagono

kaj dezirante demandi vian najbaron, "kiel longe ni atendos en N.", vi

ja ne proponos al li antauxe ellerni la gramatikon de la lingvo! Sed

en la lingvo internacia vi povas esti tuj komprenita de membro de cxia

nacio, se li ne sole ne posedas tiun cxi lingvon, sed ecx neniam auxdis

pri gxi. Cxiun libron, verkitan en la lingvo internacia, libere povas,

kun vortaro en la mano, legi cxiu, sen ia antauxpreparigxo kaj ecx sen

bezono antauxe tralegi ian antauxparolon, klarigantan la uzadon de la

vortaro; kaj homo klera, kiel oni vidos malsupre, ecx la vortaron devas

uzi tre malmulte.

Se vi deziras skribi, ekzemple, al iu hispano Madridon, sed nek vi

scias lian lingvon, nek li vian, kaj vi dubas, cxu li scias la lingvon

internacian aux cxu li ecx auxdis pri gxi,--vi povas tamen kuragxe

skribi al li, kun la plena certeco, ke li vin komprenos! Cxar, dank'

al la dismembra konstruo de la lingvo internacia, la tuta vortaro,

kiu estas necesa por la ordinara vivo, okupas, kiel oni vidas el la

almetita ekzemplero, ne pli ol malgrandan folieton, eniras oportune

en la plej malgrandan koverton kaj povas esti ricevita por kelke da

centimoj en kia ajn lingvo,--tial vi bezonas nur skribi leteron en

la lingvo internacia, enmeti en la leteron hispanan ekzempleron de la

vortareto,--kaj la adresito vin jam komprenos, cxar tiu cxi vortareto

ne sole prezentas oportunan plenan sxlosilon por la letero, sed gxi

mem jam klarigas sian difinon kaj manieron de uzado. Dank' al la plej

vasta reciproka kunigebleco de la vortoj, oni povas per helpo de tiu

cxi malgranda vortaro esprimi cxion, kio estas necesa en la ordinara

vivo; sed, kompreneble, vortoj renkontataj malofte, vortoj tehxnikaj

(kaj ankaux vortoj "fremdaj", supozeble konataj al cxiuj, ekzemple

"tabako", "teatro", "fabriko" k. t. p.) en gxi ne estas troveblaj;

tial se vi bezonas nepre uzi tiajn vortojn kaj anstatauxigi ilin per

aliaj vortoj aux tutaj esprimoj estas neeble, tiam vi devos jam uzi

vortaron _plenan_, kiun vi tamen ne bezonas transsendi al la adresato :

vi povas nur apud la diritaj vortoj skribi en krampoj ilian tradukon en

la lingvon de la adresato.

b). Sekve, dank' al la supre montrita konstruo de la lingvo, mi povas

komprenigxadi per gxi kun kiu mi volas. La sola maloportuneco (gxis la

komuna enkonduko de la lingvo) estos nur tio, ke mi bezonos cxiufoje

atendi, gxis mia interparolanto analizos miajn pensojn. Por forigi

kiom eble ankaux tiun cxi maloportunecon (almenaux cxe komunikigxado

kun homoj kleraj), mi agis en la sekvanta maniero : la vortaron mi

kreis ne arbitre, sed kiom eble el vortoj konataj al la tuta klera

mondo. Tiel ekzemple la vortojn, kiuj estas egale uzataj en cxiuj

civilizitaj lingvoj (la tiel nomatajn "fremdajn" kaj "tehxnikajn"),

mi lasis tute sen ia sxangxo; el la vortoj, kiuj en malsamaj lingvoj

sonas malegale, mi prenis aux tiujn, kiuj estas komunaj al du tri plej

cxefaj Euxropaj lingvoj, aux tiujn, kiuj apartenas nur al unu lingvo,

sed estas popularaj ankaux cxe la aliaj popoloj; en tiuj okazoj, kiam

la donita vorto en cxiu lingvo sonas alie, mi penis trovi vorton,

kiu havus eble nur signifon proksimuman aux uzon pli maloftan, sed

estus konata al la plej cxefaj nacioj (ekzemple la vorto "proksima" en

cxiu lingvo sonas alie; sed se ni prenos la latinan "plej proksima"

(_proximus_), tiam ni vidos, ke gxi, en diversaj sxangxoj, estas uzata

en cxiuj plej cxefaj lingvoj; sekve se mi la vorton "proksima" nomos

_proksim_, mi estos pli aux malpli komprenata de cxiu klera homo); en

la ceteraj okazoj mi prenadis ordinare el la lingvo latina, kiel lingvo

duone-internacia. (Mi flankigxadis de tiuj cxi reguloj nur tie, kie tion

cxi postulis apartaj cirkonstancoj, kiel ekzemple la evito de homonimoj,

la simpleco de la ortografio k. t. p.). Tiamaniere cxe korespondado kun

meze-klera Euxropano, kiu tute ne lernis la lingvon internacian, mi

povas esti certa, ke li ne sole min komprenos, sed ecx sen bezono tro

multe sercxadi en la vortaro, kiun li uzos nur cxe vortoj dubaj.

* * * * *

Fundamenta Krestomatio · 第 46 / 218 题